Wangen (distrikto)


La distrikto Wangen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 26853 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estis la urbeto Wangen ĉe Aro. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 ĝi estis integrita al la nova administra distrikto Supra Argovio.

Distrikto Wangen
Blazono de la distrikto Wangen
Niederönz en la distrikto Wangen
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Wangen
Kantono Berno
Ĉefloko Wangen
Koordinatoj  47° 14′ N 7° 39′ O / 47.233 °N, 7.650 °O / 47.233; 7.650 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ N 7° 39′ O / 47.233 °N, 7.650 °O / 47.233; 7.650 (mapo)
Nombro de loĝantoj 26853(2008-12-31)
Areo 151,4 km²
Loĝantardenseco 178 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 226
vdr

Geografio redakti

La distrikto Wangen situas en la la Svisa Mezlando en la regiono Supra Argovio. Ĝi trafluas de okcidento al oriento la rivero Aro. Ĝian nordan limon formas la Ĵurasa montaro.

Najbaraj distriktoj redakti

La distrikto Wangen limas en nordo al la distrikto Thal kaj la distrikto Gäu (ambaŭ en Kantono Soloturno), en oriento al la distrikto Aarwangen, en sudo al la distrikto Burgdorf, kaj en okcidento al la distrikto Wasseramt kaj la distrikto Lebern (ambau en Kantono Soloturno).

Trafiko redakti

Tra la distrikto Wangen pasas la svisa aŭtovojo A1 kaj la du gravaj orinet-okcidentaj transirlinioj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Soloturno en la nordo kaj de Olten al Berno en la sudo.

Historio redakti

La urbeto Wangen estis konstruita de la Grafoj de Kiburgo en mezepoko kiel protektejo por transirejo tra la rivero Aro (rivero) kaj transiris je la komenco de la 15-a jarcento al la posedaĵo de la urbo Berno. Wangen nun fariĝis berna kamparvojtejo. La urbeto Wangen estis ĝia ĉefloko kaj armea bazo, rolon, kiun Wangen gardis ĝis la nun tempo. Post la fino de la Helveta Respubliko el la iama voktejo fariĝis en la jaro 1803 berna ĉefdistrikto kaj ek da 1831 la distrikto Wangen. Per la nova administra ordo, kiu ekfunkcias en la jaro 2010, Wangen estas parto de la administra regiono Emme-Valo-Supra Argovio.

Komunumoj de la distrikto Wangen redakti

La distrikto Wangen konsistas (stato en 2009) el 23 komunumoj, el kiuj la komunumo Herzogenbuchsee estas la plej granda. La ununura urbo en la distrikto estas la ĉefloko Wangen, ĉe Aro, kiu posedas historia urborajnton. Jen la listo de la komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Attiswil 1316 7,7 0971
  Berken 49 1,4 0972
  Bettenhausen 480 2,0 0973
  Bollodingen
(la 1-an de januaro 2011
integrita al Bettenhausen
)
223 2,0 0974
  Farnern 201 3,7 0975
  Graben 302 3,2 0976
  Heimenhausen 423 5,9 0977
  Hermiswil 97 23,4 0978
  Herzogenbuchsee 6525 9,8 0979
  Inkwil 637 3,4 0980
  Niederbipp 3942 2,8 0981
  Niederönz 1506 2,8 0982
  Oberbipp 1545 8,5 0983
  Ochlenberg 593 12,1 0985
  Rumisberg 484 5,2 0987
  Seeberg 1361 15,8 0988
  Thörigen 1016 4,5 0989
  Walliswil ĉe Niederbipp 215 1,4 0990
  Walliswil ĉe Wangen 572 3,1 0991
  Wangen ĉe Aro 2033 5,2 0992
  Wangenried 393 2,9 0993
  Wiedlisbach 2179 7,7 0995
  Wolfisberg 194 2,4 0996
Totale 23 26853 151,4 0226

Eksteraj ligiloj redakti