Teodoreto de Ciro (antikve-greke Θεοδώρητος Κῠ́ῤῥου, Theodṓrētos Kúrrhou; Antioĥio de Sirio (ĉirkaŭ 393 – ĉirkaŭ 457) estis episkopo de Kiro de Sirio (aŭ Ciro; Κύρρος, Kyrrhos, antikva urbo, hodiaŭ Nebi Huri en norda Sirio) kaj la lasta elstara kristana teologo de la Antioĥia Skolo. Li estis ankaŭ amiko de Nestorio, ne kundividante tamen la sekvojn de ties doktrinoj (la doktrino de la du naturoj en Kristo, kaj kontraŭulo de la patriarĥo Cirilo de Aleksandrio kiu suspektis subtenon de Teodoreto al Nestorianismo.

Teodoreto
Episkopo, teologo, Patro de la Eklezio
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 393
en Antioĥio
Morto ĉirkaŭ 457
en Cyrrhus
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo pastro • historiisto de kristanismo • historiistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Ecclesiastical History ❦
History of the monks of Syria ❦
Commentary on the Psalms vd
Episkopo de Kiro (Κύρρος, Kyrrhos)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Teodoreto naskiĝis ĉirkaŭ 393. Sekve, li diris pri si mem ke lia naskiĝo estis respondo al la preĝoj de monaĥo Makedonio.[1] Pro voto, fakte, de lia patrino, li estis eknaskiĝe dediĉigita al la servo de Dio. Okupiĝis pri lia edukado kaj instruado monaĥoj Makedonio kaj Petro. Junaĝe li estis promociita Lektoro. Liaj teologiaj studoj apogiĝis precipe sur la verkoj de Diodoro el Tarsus, Johano Krizostomo kaj Teodoro de Mopsuestio. Teodoreto studis ankaŭ filozofion kaj literaturon kaj parolis la sirian kaj grekan lingvojn, sed konis nek la hebrean nek la latinan. Aĝante dudek tri, post la morto de siaj gepatroj, li dividis siajn havaĵojn inter la malriĉuloj [2] kaj fariĝis monaĥo en la monaĥejo de Nikerto, najbare de Apamea. Ĉi tie li travivis sep jarojn, sin dediĉante al la preĝado kaj studado.

Ĉirkaŭ 423, kontraŭ siaj aspiroj, li estis alvokata regi la diocezon de Kiro, kiu inkluzivis ĉirkaŭ 800 paroĥojn kaj estis sufragana de la diocezo de Hierapolis. Sub lia regado estis submetita granda nombro de monaĥejoj kaj ermitejoj, tamen, spite de tio, ene de la limoj de lia diocezo abunde pludaŭris paganoj kaj herezuloj. Teodoreto konvertis multajn da ili, inter kiuj pli ol mil sekvuloj de Marciono kaj detruigis ne malpli ol 200 ekzemplerojn de Diatessaron, kiu estis "harmoniigo" de la kvar kanonaj Evangelioj, ne do la originaj Evangelioj, de Flavio Eŭtolmio Taciano, liturgie uzata en tiu eklezia distrikto. [3]

Por plenumi siajn apostolajn taskojn kaj viziti ĉiujn siajn paroĥojn, Teodoreto alfrontis ofte grandajn riskojn. Lia famo kiel predikanto estis tiel vasta ke liaj oratoraj servoj estis multe serĉataj kaj alvokataj ankaŭ ekstere de lia diocezo; pro tio li vojaĝis al Antioĥio ĝuste 26 fojojn; Teodoreto sin fordonis ankaŭ por la materia bonstato de la loĝantaro de sia diocezo. Rifuzante ĉiun personan donacon [4] li kapablis konstruigi multajn preĝejojn, pontojn, portikojn, akvokondukilojn ktp. [5]

Ĉe la fino de 430 Teodoreto estis kuntrenita en la nestoria disputo. Kune kun Johano el Antioĥio li petegis Nestorion ne rifuzi la esprimon Theotókos ("Patrino de Dio" referencita al la patrino de Jesuo) kiel herezan.[6] Tamen, kune kun aliaj antioĥianoj forte apogis Nestorion kaj, laste, rifuzis subskribi ke Nestorio instruadis la doktrinon de la du personoj en Kristo. Ekde tiu momento ĝis la Koncilio de Kalcedono (431), Teodoreto partianiĝis kun Johano el Antioĥio kaj Nestorio, kaj kune kun ili konfirme akceptis la formulon de eloficigo de Cirilo de Aleksandrio kaj la anatemon kontraŭ li. Li ankaŭ membris en la delegitara komisiono de "Orientaloj" kiu devintus defendi la kaŭzon de Nestorio antaŭ la imperiestro, sed li ne estis aŭdience ricevita duan fojon antaŭ la imperiestro [7].

La saman jaron Teodoreto partoprenis en la sinodoj de Tarsus kaj Antioĥio, en kiuj Cirilo estis denove eloficigita kaj anatemigita. Teodoreto, post la reveno al Kiro, daŭrigis oponi al Cirilo kaj predike kaj verke.

La simbolo (Liturgia Kredo) kiu alestigis la bazojn por la reakordiĝo (ĉirkaŭ 433) de Johano el Antioĥio kaj aliaj kun Cirilo ŝajnas esti antaŭpreparita de Teodoreto mem kiu, ĉiukaze, ne kuntreniĝis en la akordo ĉar li ne estis inklina kondamni Nestorion laŭpete de Cirilo, kiel, male, fine faris antioĥianoj inkluzive de Johano el Antioĥio. Teodoreto nur post longa tempo, en 435, kaj tion faris nur ĉar li ne estis devigita subskribi la kondamnon kontraŭ Nestorio, doktrine repacigis kun la sama Johano. [8].

En 436 Teodoreto publikigis Anatropé (Refuton) kontraŭ la Anatemoj lanĉitaj kontraŭ li de Cirilo, al kiu tiu ĉi respondis per Apologio. In tiu refuto li reasertis la dualecon de naturo en Kristo kaj reakuzis Cirilon pri miksado de la du naturoj por ke formiĝu en Kristo la unika dia naturo. La disputo kun Cirilo enrompiĝis denove kiam, en 437, tiu lasta kunvokis Teodoron de Mopsuestio kaj aliajn episkopojn siajn sufraganojn, ilin kvalifikante patroj de la herezo de Nestorio. La akro per kiu sinsekvis tiuj polemikoj estas montrata el la prelego de Teodoreto deklamita kiam li estis informita pri la morto, en 444, de Cirilo. [9] Sume: Teodoreto ŝajnis “monofizito” (do herezulo), Cirilo ŝajnis “miksanta de la du naturoj” (herezulo). Kiam oni trovis la ĝustan lingvaĵon, oni ilin trovis sampensantoj. Tiel: en Kristo ĉeestas du naturoj, homa kaj dia, distinktaj kaj ne miksitaj, unuigitaj en unika persono. Dume la lukto pludaŭrigis.

La ensceniĝo de Dioskoro el Aleksandrio, posteulo de Cirilo, estis periodo ege buraska por Teodoreto. Dioskoro, danke al la perado de Eŭtiko kaj de la influega ŝtatfunkciulo Krisafio, akiris imperian edikton kiu malpermesis al Teodoreto malproksimiĝi el sia diocezo. [10] Krome, Teodoreto estis ankaŭ akuzita pri nestorianismo; [11] ĝuste por sin defendi kontraŭ tiu atako li verkis sian plej gravan polemikan eseon, titolitan Eranistes (Ερανιστής ή Πολύμορφος) ("La almozanto"), en kiu atakis herezulojn ilin pentrante "almozantoj de ideoj ĉe la herezoj kiuj ilin antaŭis".

Teodoreto estis ankaŭ konsiderita la unua iniciatoro de la kondamno de Eŭtiko flanke de konstantinopola patriarĥo Flaviano. Pro tiu 449, Dioskoro akiris imperian dekreton danke al kiu al Teodoreto estis malpemesite partopreni en la Dua koncilio de Efezo (refute epitetita, poste, “banditaĵo de Efezo” de la papo Leono la 1-a). Dum la tria sesio Teodoreto, instige de Dioskoro, estis akuzita pri Nestorianismo kaj kondamnita kune kun la teologoj de la Antioĥia Skolo (Domno el Antioĥio, Eŭsebio el Dorileo kaj Iba de Edessa). Sekve de tiu kondamno, Teodoreto estis eloficigita kaj la imperiestro ordonis ke li revenu al sia antikva monaĥejo najbare de Apamea, kaj ke oni konfesu, samtempe, Monofizitismon instruitan de Eŭtiko. Tempoj favoraj, tamen, ekprosperis por Teodoreto: la doktrinoj de Teodoreto estis juĝataj ortodoksaj de papo Leono la 1-a, kiu nuligis la dekretojn de la dua efeza konsilio, ankaŭ se la imperiestro daŭrigis ilin taksi validaj.

Bonŝance por Teodoreto, la morto de la imperiestro Teodozo la 2-a kaj la kondamno al mortopuno de la eŭnuko protektanto de Eŭtiko, nome Krisafio, permesis ke li revenu al sia diocezo. Krome, danke al interesiĝo de la imperiestrino Aelia Pulcheria kaj de la imperiestro Markiano, estis kunvokita nova koncilio okazonta en (451) en Kalcedono.

Spite de la perforta opono de la “aleksandria partio”, Teodoreto estis akceptita kiel rajtoplena membro en la sesioj de la Koncilio, sed al li tuj poste estis revokita la voĉdonrajto. Ĉe la oka sesio (26-a de oktobro 451), post la subskribo de la anatemo kontraŭ Nestorio, li estis reakceptita plenrajte en la koncilio; probable Teodoreto, tamen, intencis tiun akordon nur laŭ jena senco: en la kazo ke Nestorio vere konfesis la herezon al li imputitan! [12]. En tiu koncilio estis deklaritaj kontraŭaj al la kredo kaj Monofizitismo (Unika naturo en Kristo) kaj nestorianismo (du naturoj kaj du personoj, dirite tro sendistinge).

Ne certas ĉu Teodoreto pasigis la lastajn jarojn de sia vivo en la urbo Kiro, aŭ en monaĥejo kiu iam lin gastigis. Tie, ĉiukaze, ekzistas ankoraŭ la letero skribita de Leono la 1-a nemulte post la koncilio de Kalcedono per kiu la papo kuraĝigis Teodoreton kooperi por ke la venko de Kalcedono iĝu pli solida. [13].

Preskaŭ jarcenton plimalfrue, imperiestro Justiniano, en sia edikto kontraŭ la Triĉapitra skismo (544), asociigis Teodoreton, Teodoron de Mopsuestio kaj Iban el Edessa al nestorianismo kaj ordonis la detruojn de la Teodoretaj verkoj. Sekve, dum la Dua koncilio de Konstantinopolo de 553, Teodoreto estis deklarita hereza per la fortega premo efektivigita sur papo Vigilio, tiam fakte enprizonigita de la imperiestro ĉar li rifuzis subskribi la dokumenton. Post ok jaroj de enprizoniĝo Vigilio akceptis kondamni postmortan Teodoreton.[14]

Verkoj de Teodoreto redakti

Liaj nombraj verkoj etendiĝas al ĉiuj prisaĝaj kampoj de lia epoko kaj montras la grandan sciencon de Teodoreto, bonega konanto de la klasika literaturo (lia greka lingvaĵo estos laŭdata ankaŭ de Fotio). Multaj liaj verkoj perdigis kaj oni perdigis, tamen, post la postmorta kondamno efektigita en la Dua Koncilio de Konstantinopolo. Pri tiuj ni informiĝas nur danke al iuj referencoj ĉeestaj en aliaj verkoj de Teodoreto, aŭ en verkoj de aliaj verkistoj.

BN. Skribitaj ĉiuj greklingve, ofte, kiel ĉi tie, ili estas latinlingve cititaj.

Ekzegezaj verkoj redakti

Quaestiones in Octateuchum, laŭforme de demando/respondo;

  • Quaestiones in libros Regnorum et Paralipomenon, laŭforme de demando/respondo;
  • Komentario pri la libro de la Psalmoj, (Epistoloj LXXXI);
  • Komentario pri Alta Kanto de Salomono en kiu estas pritraktita la interpreto de tiu Kanto kiel metafora aludo al la Eklezio: la edzo estas Kristo kaj la edzino la Eklezio (spurante, en tio, la inspiron de Origeno.
  • Komentarioj pri la profetoj majoraj Danielo, Ezekielo, Jesaja kaj Jeremia. (Jesaja perdiĝis escepte de fragmentoj.
  • Komentario pri la minoraj profetoj.
  • Komentario pri la Epistoloj de Sankta Paŭlo.

Apologetikaj verkoj redakti

  • Graecarum affectionum curatio (antikve-greke Ελληνικων θεραπευτικη παθηματων; Rimedio por malsanoj de Grekoj), 12 libroj. Ĝi estas la lasta kaj, eble, la plej kompleta el liaj apologio]]j (Bardenhewer, "Patrologie" 3 ed., 1910, p. 327). En tiu verko Teodoreto kontraŭmetas la kristanajn respondojn al tiuj paganaj rilate gravajn filozofiajn kaj religiajn demandojn. La verko gravas pro la nombraj citaĵoj de poetoj kaj historiistoj de la klasika epoko.
  • De divina Providentia, sermonoj, eble lia plej elstara verko, en kiu li pruvas la administradon de la Dia Providenco en la fizikaj, moralaj kaj sociaj sistemoj de la mondo.

Dogmaj-polemikaj verkoj redakti

  • Refutatio duodecim Anathematum (Refuto de la dek du Anatemoj), kontraŭ Cirilo, Ĝi konserviĝis nur en la respondo de Cirilo. En ĝi Teodoreto celis defendi Nestorion akuzitan pri monofizitismo de Cirilo.
  • Eranistes seu Plymorphos (antikve-greke Ερανιστής ή Πολύμορφος; Epistolo LXXXIII, 27-1336), skribita en 448 dialogoforme. Ĝiaj protagonistoj estas Ortodoksulo (Teodoreto) kaj Almozulo Eŭtiko. Tiuj dialogoj celis pruvi ke la dieco de Jesuo estas (a) senŝanĝa, (b) nemiksita kun la homeco, (c) nekapabla suferi. En la kvara ĉapitro li pruvas ke la modernaj herezoj nenio estas ol simpla reprezento de la antikvaj unuigitaj inter si kvazaŭ vesto de almozulo, aranĝita danke al unuiĝo de diversaj stofaj pecoj (ĝuste polymorphus).
  • Demonstrationes per syllogismos (Pruvoj per silogismoj), skribita kontraŭ la subtenantoj de Sensuferismo (Doktrino laŭ kiu Kristo, ĉar Dio, ne suferis kaj ne mortis, do la suferoj kaj morto estis nur ŝajnaj).
  • Haereticarum fabularum compendium (Kompendio de herezaj fabeloj), en kvin libroj: listo de herezoj kun prezento de la ĝusta kredo. Tiu verko estas dediĉita al Flavio Sporacio, patrono de Teodoreto;
  • Libellus contra Nestorium (Libreto kontraŭ Nestorio).
  • De Trinitate (antikve-greke Περί της Αγίας και Ζωοποιού Τριάδος; Pri la Triunuo).

Prihistoriaj verkoj redakti

La verkoj de Teodoreto el Kiro, kiel historiisto, estis grava, ankaŭ se, ankaŭ en tiuj skriboj, lia kaŝita celo estis tiu apologetika kaj tio lin puŝis, ofte, ignori la historian precizecon de determinitaj eventoj por koncentrigi en la savogardo de la Eklezio kontraŭ la atakoj de herezuloj.

  • Eklezia Historio, en kvin libroj. La verko komenciĝas tie kie finiĝis tiu de Eŭsebio de Cezareo, pro tio do en ĝi estas pritratataj la periodo de Ario (ekde 323) ĝis 429). En tiu verko Teodoreto inspiriĝas al Eŭsebio mem, al Tiranio Rufino, Sozomeno kaj Filostorgio. Kiel eklezia historiisto, ĉiukaze, li malpli gravas ol siaj antaŭuloj ĉar, kiel dirite, lia celo ne estas la laŭhistoria rakonto. Ĝi gravas, male, pro la granda kvanto da dokumentoj transdonitaj, dokumentoj kiuj, sen lia kolektado, estus tute ignoritaj de la historio. Apartaĵo notinda estas ke Teodoreto, kvankam pritraktanta la eklezian historion de la jaroj 444-449, nome pri la akro de polemiko de Cirilo kaj Nestorio, al ĝi li neniam aludas.
  • Religia historio (antikve-greke Φιλόθεος Ιστορία) entenas biografiojn de 30 famaj asketuloj aŭ ermitoj, inter kiuj tri virinoj; la verko konkludiĝas per traktrado De divina charitate (Pri la dia amo).

Epistoloj redakti

La epistoloj de Teodoreto grande gravas kaj por lia persona historio kaj por la historio de lia epoko kaj por la kompreno de lia doktrino. Temas pri 232 korespondaj leteroj konataj ĝis nun (Nikeforo Kalisto Xanthopoulos da tiaj konis pli ol 500 en la 14-a jarcentoj) [15]

Verkoj perditaj redakti

  • Opus mysticum Verko en 12 libroj;
  • Responsiones ad quaestiones magorum persarum (Epistoloj LXXXII kaj ĈIII). Oni dubas tamen pri la aŭtoreco.
  • Kvin Sermones in laudem Sanctis Johannis Chrysostomi kies restadas nur kelkaj fragmentoj en Fotio, "Bibl.", 273;
  • Aliaj Sermones.

Doktrino redakti

En la ekzegezo Teodoreto sekvis la principojn de la Antioĥia Skolo, sed evitis la devojiĝojn de Teodoro de Mopsuestio. En lia Kristologio sekvis, male, la spurojn de Diodoro kaj Teodoro, krome li vidis en la instruoj de Cirilo alprokxiniĝon al Apolinarismo. Neniam li allasis ke la ekzegezaj interpretoj de Nestorio antaŭsupozas la akcepton de du personoj en Kristo aŭ, kiel opiniis Cirilo, necese oni logike glita tien.

Referencoj redakti

  1. Historia religia (Φιλόθεος Ιστορία), IX; Epistoloj LXXI)
  2. Epistoloj ĈIII
  3. Haereticorum fabulae (La Fabeloj de herezuloj = Ελληνικών Θεραπευτική Παθημάτων), I, XIX.
  4. Epistoloj LXXXI.
  5. Epistoloj LXXXI, LXXVIII, ĈXxVIII.
  6. Mansi, IV, 1067.
  7. Hefele-Leclerq, "Histoire des Concilies", II, 362 ss.
  8. Sinod. CXLVII kaj CLI; Epistoloj CLXXVI.
  9. Epistoloj CLXXX.
  10. Epistoloj LXXIX-LXXXII.
  11. Epistoloj lxxxiii-lxxxvi.
  12. Mansi, VII 190.
  13. P. G., LXXXIII, 1319 sqq.
  14. Ĉu Teodoreto estis monofizito? Ne! Ĉiuj liaj verkoj agnoskas du naturojn en Kristo, homan kaj dian ĉiam distingitajn sed unuigitajn en la unika persono de la Verbo. Tamen, li opiniis ke amiko Nestorio ne konfesis monofizitismon, pro tio li lin defendis. La historio kaj la interna analizo de liaj verkoj faras el li tute ortodoksa Patro de la Eklezio.
  15. Vidu: Sakkelion "Quarantotto Lettere di Teodoreto di Cirro", Ateno 1885.

Bibliografio redakti

  • E. Cavalcanti, "Teodoreto di Ciro", in A. Berardino (a cura di), Dizionario patristico e di antichità cristiane, Marietti, Casale Monferrato, 1984, pagine 3371-3374;
  • G. Bosio – E. Dal Covolo – M. Maritano, Introduzione ai padri della chiesa – secoli IV e V, Società Editrice Internazionale, Torino, 1995, pagine 410-424;
  • M. Simonetti – E. Prinzivalli, Storia della letteratura cristiana antica, Piemme, Casale Monferrato, 1999, pagine 351-359;
  • H. R. Drobner, Patrologia, Piemme, Casale Monferrato, 2002, pagine 587-594;
  • P. Bruns, "Teodoreto di Ciro", in S. Döpp – W. Geerlings, Dizionario di letteratura cristiana antica, Città Nuova, Casale Monferrato, 2006, pagine 800-802.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti