Donkiĥoto (romano)

hispanlingva romano de Miĥaelo Cervanto

La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo (hispane El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha [el inĥenjoso idalgo don kiĥote de la manĉa], Quixote laŭ Cervantes-tempa ortografio) estas romano de la hispana aŭtoro Miguel de Cervantes. Ĝi estas ĝenerale rigardata kiel la unua romano de modernaj tempoj kaj la precipa hispanlingva beletraĵo. Origine skribita en la hispana lingvo, la rakonto estas tradukita en multajn lingvojn.

Don Quijote de la Mancha
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel de Cervantes
Lingvoj
Lingvo meza hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1605
Eldonejo Francisco de Robles
Trajtoj
Ĝenro Kavalira libro  • aventura fikcio  • parodio  • pikareska
Loko de rakonto Hispana ImperioManĉoBarcelono
vdr
Don-Kiĥoto kaj Sanĉo Panza post atako al ventmuelejoj. Fare de Gustave Doré.

La nomo Don Kiĥoto skribiĝis Don Quixote en la tiatempa hispana skribo, kun la tiama elparolo [don kiŝote]. Pro la malapero de "ŝ"-sono en moderna hispano, kaj pro la reformo de ties skribmaniero, la nomo nun skribiĝas Don Quijote, elparolita [don kiĥote]. La "ŝ"-prononco plu ekzistas en tradukoj, kiel ekzemple en la franca (Don Quichotte), en la itala (Don Chisciotte), en la portugala (Dom Quixote) kaj en la kataluna (Don Quixot). Male, en la angla, oni ofte konservas la 17a-jarcentan skribmanieron (Don Quixote), sed prononcas la nomon [dan kihote], pro tio iam en la angla ĝi skribiĝas Don Quihote.

La romano redakti

La romano Don Kiĥoto efektive konsistas el du partoj: la unua aperis en 1605 kaj la dua en 1615 (unu jaro antaŭ la morto de la aŭtoro). Inter la unua kaj la dua partoj, eldoniĝis falsa rakonto de plagiatisto de Cervantes Alonso Fernández de Avellaneda. Pro tio, la dua parto enhavas plurajn aludojn al la plagiatisto, kaj finiĝas kun la morto de Don Kiĥoto (por ke neniu trompanto reuzu la personon de Cervantes).

Cervantes diras, ke la komencajn ĉapitrojn li prenis el "kronikoj de La Mancha", kaj la ceteraj estis tradukitaj de morisko el araba originalo de Cide Hamete Benengeli ("S-ro Hamid Melongena"). Tiu kaj aliaj rimedoj parodias la kavaliran ĝenron, tiam modega.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La intrigo koncernas la vojaĝojn kaj aventurojn de la ĉefa heroo Don Kiĥoto kaj de lia ŝildisto Sanĉo Panzo (Sancho Panza). Don Kiĥoto estas ordinara hispano (hidalgo, la plej malalta rango de la hispana nobelaro), kiun obsedas fantasto de migrantaj kavaliroj. Liaj familio kaj amikoj opinias, ke li estas freneza, kiam li decidas esti migranta kavaliro kaj vagi tra Hispanujo ĉevale, rajdanta sian ĉevalaĉon Rosinante [rosinante], justiganta misjustaĵon, kaj protektanta la prematojn.

Don Kiĥoto estas okulvideble freneza laŭ la plejparto de la popolo. Li kredas, ke ordinaraj gastejoj estas sorĉitaj kasteloj, kaj iliaj kampulinoj estas belaj princinoj. Li konfuzas ventmuelilojn kun premaj gigantoj senditaj de malbonaj sorĉistoj. Li imagas, ke najbara kamparanino Aldonza Lorenzo estas Dulcinea del Toboso [dulsinea del toboso], princino al kiu li promesis amon, servon kaj fidelecon.

Sanĉo Panzo, lia simpla eskviro, kredas, ke lia mastro estas iom freneza, sed ambaŭ la mastro kaj lia eskviro travivas malsimplajn ŝanĝojn kaj evoluon, kaj ĉiu persono gajnas atributojn de la alia dum la romano progresas. En la fino de la dua libro, Don Kiĥoto decidas, ke liaj agoj estis frenezaĵoj kaj reiras al sia hejmo por morti. Sanĉo lin petegas, ke li ne cedu, kaj li sugestas, ke ili prenu la rolon de paŝtisto, kiuj estis ofte la herooj de pastoralaj poemoj kaj historioj.

Mastro kaj eskviro havas multajn aventurojn, pli ofte kaŭzantaj malbonon ol bonon, malgraŭ siaj noblaj intencoj.

Cervantes inkluzivigis en la unua parto aliajn siajn novelojn, apenaŭ ligitajn al la precipa rakonto. Ekzemple: "La rakonto de la bagnano", kiu inspiris al Ŝekspiro The Story of Cardenio; "La malprudenta scivolulo".

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aldonoj redakti

La gravuraĵoj de Gustave Doré por franca eldono iĝis klasikaj, sed ankaŭ Pablo Picasso estis inspirita de la libro.

La aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo ekspluatas la famon de la romano de Cervantes por instigi turismon en la regiono. Multaj lokoj en Manĉo ligiĝas kun la romano, inkluzive de ventmueliloj kaj gastejoj.

Estas asteroido dediĉita al la ĉefa rolulo nome 3552 Don Kiĥoto.

En Esperanto aperis redakti

La disvastigo de la hispana kulturo je internacia nivelo estas unu el la statutaj celoj de Hispana Esperanto-Federacio, kaj "Don Quijote" estas unu el la simboloj de la kultura aktivado de la hispanaj esperantistoj. En la jaro 1977 estis publikigita en Zaragozo, sub la sponsorado de la Fondumo Esperanto, la kompleta traduko de Don Quijote al la internacia lingvo Esperanto. En la jaro 2016, koincide kun la 400-a datreveno de la morto de la aŭtoro Miguel de Cervantes, estas kompletigita la bita versio de tiu ĉi traduko, je la dispono de ĉiuj mondaj parolantoj de la internacia lingvo depost la 1-a de julio, okaze de la 75-a Hispana Kongreso de Esperanto.

En 2016 aperis traduko de Fernando de Diego en Esperanto de La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha de Miguel de Cervantes Saavedra, en bita formato. Por ke ĉiuj amantoj de la universala kulturo povu ĝin ĝui sen barieroj ĝi estas senpage elŝutebla de la Bitoteko de la Hispana Esperanto-Federacio.[1]

  • "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono : 5 ĉapitroj" / Trad. Frederic Pujulà i Vallès. - 2a eld. - Berlin ; Dresden: Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel, 1924. - 55 p. - (Esperanta Biblioteko Internacia ; 5)

  Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.

  • El curioso impertinente: "La malprudenta scivolulo : 33a, 34a kaj 35a ĉapitroj de la verko `Don Kiĥoto´" / El la hispana originalo trad. Luis Hernández Lahuerta. - Valencia: Hernandez, 1955. - 55 p.
  • Ĉapitro pri Don Kiĥoto en Barcelono kaj "La morto de Sanĉo" de Jean de la Ville de Mirmont, en Cervantes - Brel - De la Ville de Mirmont, Don Kiĥoto en Barcelono - La strebo - La morto de Sanĉo, Espéranto Gironde, Barcelono, 2019. 20 pp. Pri Sanĉo pp. 14-17. Pri Don Kiĥoto en Barcelono pp. 6-8-
  • En Karnavale (maskita rakonto), heterogena verko de la kataluna esperantisto Abel Montagut, la dua parto de la verko, nome Don Kiĥoto eksterlande (11 paĝoj), konsistas el du tekstoj, nome "Don Kiĥoto en Adrajlo" kaj "Kaj li eliris el la presejo montrante ioman indignon", kiuj kiel ilia nomo sugestas temas pri du falsaj ĉapitroj de Don Kiĥoto, kiuj ligiĝas al la karnavala parto pere de la atento al la lingva problemo; nome en la unua temas pri la malfaciloj kiujn suferas Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza enirinte en Katalunion, kie la lokanoj parolas katalune, do tute nekompreneble por la protagonistoj, el kiuj Kiĥoto atribuas la aferon al la agado de magiaj sorĉistoj; en la dua ĉapitro Kiĥoto komentas viziojn kiujn li havis en iu kaverno kaj en unu el tiuj li vidis tradukojn de la libro pri sia agado en tre diversaj lingvoj, inklude en unu "universala lingvo" kreita de "juda magiisto Semenufo".[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. [2]
  3. ↑ Abel Montagut, Karnavale (maskita rakonto), IEM. Vieno, 1997. ISBN 3-901752-09-9. 65 pp. p. 62

Eksteraj ligiloj redakti