Francis Bacon

angla filozofo kaj fondinto de moderna scienco
(Alidirektita el Francis BACON)

Francisko BAKONO, originale Francis BACON [frensis bejken], (naskiĝis la 21-an de januaro 1561, mortis la 9-an de aprilo 1626) estis angla filozofo kaj fondinto de moderna scienco (kun Galilejo kaj Kartezio). Li etendis la ideon de scienco de Aristotelo kaj estas fama pro siaj eseoj. Li ankaŭ verkis poemojn kaj ankaŭ romanon pri utopio, Nova Atlantido. Kvankam li persone ne estis tre simpatia, pro lia korupteco kaj malhonesteco en sia politika kariero, li estis grava kaj valora filozofo.

Francis Bacon
Persona informo
Francis Bacon
Naskiĝo 22-an de januaro 1561 (1561-01-22)
en York House, Strand
Morto 9-an de aprilo 1626 (1626-04-09) (65-jaraĝa)
en Highgate
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo St Michael's Church, St Albans vd
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj latinaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Trinity CollegeUniversitato de Poitiers vd
Subskribo Francis Bacon
Familio
Patro Nicholas Bacon vd
Patrino Anne Bacon vd
Gefratoj Elizabeth Bacon • Anthony Bacon • Nathaniel Bacon • Edward Bacon • Sir Nicholas Bacon, 1st Baronet, of Redgrave • Anne Bacon vd
Edz(in)o Alice Barnham vd
Profesio
Okupo filozofoverkistojuĝistopolitikistoadvokato • astrologo • sciencistohistoriisto vd
Laborkampo filozofiosciencistofilozofopolitikistoepistemologioempiriismopolitikosciencohistorio vd
Aktiva dum 1576–1626 vd
Verkado
Verkoj Nova Atlantido ❦
indukta logiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bakono skribis pri siaj novaj ideoj pri scienco en sia majstra verko, Nova Organo (latine, Novum Organum). La malnova organo estis la Organo de Aristotelo, verko pri logiko kaj la naturo de scienco. En la tago de Bacon, Aristotelo estis la plej alta aŭtoritato pri filozofio kaj scienco. Tiuj, kiuj iris al universitato por studi filozofion aŭ sciencon (tiama nomita "natura filozofio"), estis instruitaj pri la penso de Aristotelo. Aristotelo donis al la Okcidento mondbildon kaj logikan metodon de penso pri ĝi. Bacon, Galilejo kaj Kartezio radike ŝanĝis tion.

Kaj Aristotelo kaj Bacon (kaj ankaŭ Kartezio) pensis profunde pri la demando, Kiel pensi kaj scii pri la mondo? Iliaj respondoj estis malsamaj.

Laŭ Aristotelo, scienco estas simile al geometrio: el iuj aksiomoj (antaŭsupozitaj, memevidentaj asertoj) kaj faktoj, sciencisto logike deduktas aliajn asertojn, kaj tiele disvolvigas kampon de scio (disciplino). Aksiomoj kaj fakto estas la brulaĵo de scienco, sed dedukto estas la motoro.

Laŭ Bacon, ĉi tiu motoro ne estis sufiĉe forta. Ekzemple, sole per dedukto, oni ne povus konkludi aŭ scii ke la suno morgaŭ leviĝos. Tial al la logiko de Aristotelo, Bakono aldonis indukton: se io okazas sufiĉe ripete aŭ estas ripetigebla, oni povas antaŭdiri, ke ĝi okazos denove, se la sama antaŭa stato denove okazos. Ekzemple, se tagiĝo ĉiam okazos post nokto, tiam se nun estas nokto, la tagiĝo baldaŭ kaj fidinde venos poste. La filozofo Hume poste klarigis la kiamon kaj kialon de indukto en sia verko, Pri Homa Kompreno.

Ĉi tiu disvolvigo de Bacon — lia nova organo de logiko — estas prudenta, sed ĝi ne klare kaj necese sekvas el la logiko de Aristotelo.

Kune kun indukto venas alia ŝanĝo pri la naturo de scienco: al Aristotelo la celo de scienco estis klarigi la mondon. Sed al Bakono la celo de scienco estis antaŭdiri la estonton kaj per tio regi naturon. Laŭ Bacon, "scio mem estas potenco". Scienco ne kiel la servanto de vero (Aristotelo, Tomaso de Akvino, Galilejo), sed kiel la servanto de homoj kaj iliaj maŝinoj.

Alia emfazo de moderna scienco kiu devenas de la nova bakona logiko estas ke la sciebla estas la ripetema kaj inverse. Hume poste uzis tion per malpruvi la realecon de mirakloj, subtekste identiginte realon kun la sciebla, mallarĝiginte la mondbildon de la Okcidento.

Verkoj redakti

 
Bacon, Sylva sylvarum.

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Francis Bacon » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»