Győző Somogyi
Győző SOMOGYI [djOzO ŝomodji], hungare Somogyi Győző estas hungara pentristo, grafikisto kaj verkisto. Lia duonfilo estis Dávid Raffay.
Győző Somogyi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de julio 1942 (82-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Secondary School of Visual Arts (en) (–1960) Katolika Universitato Pázmány Péter (–1967) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto grafikartisto historiisto grafikisto verkisto pentristo vidartisto vd | ||||
Laborkampo | Milita historio, grafiko kaj vidigaj artoj vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Győző Somogyi naskiĝis la 28-an de julio 1942 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyőző Somogyi lernis en arta gimnazio inter 1956-1960, poste li eklaboris en presejo, kie li studis la grafikaĵojn. Inter 1962-1968 li frekventis katolikan universitaton en Budapeŝto, fine li iĝis pastro. En la 1970-aj jaroj li studvojaĝis al Parizo, Romo, Rumanio, Grekio. Depost 1975 li ne plu estas pastro. Poste li pentradis, ekde 1985 li faras ankaŭ kamparanajn laborojn en Salföld. Li profunde studis kostumojn en la hungara historio, pri kio li desegnis kaj redaktis faklibrojn. Li ricevis premion Kossuth en 2012, ĝis tiam pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)
redakti- 1973-1976, 1978, 1980, 1984, 1986, 1988, 1992, 1996, 2003, 2009 Budapeŝto
- 1975-1976 Kaposvár
- 1977 Balmazújváros, Miskolc
- 1978 Szeged, Komló
- 1979 Mohács, Veszprém, Tapolca
- 1980 Sofio
- 1982 Szekszárd
- 1983 Zürich, Siófok, Balatonboglár, Komárom
- 1984 Kiskunhalas, Veszprém
- 1985 Mór, Kecskemét, Tihany, Keszthely
- 1986 Zalaegerszeg
- 1987 Vieno, Sárvár
- 1990 Székesfehérvár, Aszód, Révfülöp
- 1993 Pécs, Dombóvár, Keszthely
- 2006 Badacsony
- 2009 Debrecen
- 2011 Kőszeg
Verkaro (elekto)
redakti- pentraĵoj, ekzemple Balaton (Balatono)
- libroj, ekzemple Tihany; Magyar hősök arcképcsarnoka (Portretoj de hungaraj herooj) (ĉefverko); Nagy huszárkönyv (Granda husarolibro); Magyar királyok arcképcsarnoka (Portretoj de hungaraj reĝoj); Az Árpád-ház szentjei (Sanktuloj de Arpadidoj); Magyar hadizászlók (Hungaraj militaj flagoj)