Henryk Sienkiewicz

pola verkisto
(Alidirektita el Henryk SIENKIEWICZ)

Henryk Adam Aleksander Pius SIENKIEWICZ, kaŝnomo: „Litwos”, „Musagetes”, „Juliusz Polkowski”, „K. Dobrzyński” (naskiĝis la 5-an de majo 1846 en vilaĝo Wola Okrzejska (distrikto Łukowski), Pollando; mortis la 15-an de novembro 1916 en Vevej, Svislando) estis tatardevena pola vojaĝisto, ĵurnalisto kaj verkisto-erudiciulo, laŭreato de la Nobel-premio pri literaturo (1905). Dum la lastaj 20 jaroj lia historia romano Quo vadis? estis eldonata du mil fojojn en la mondo.

Henryk Sienkiewicz
Nobel-premiito
Persona informo
Henryk Sienkiewicz
Naskonomo Henryk Adam Aleksander Pius Sienkiewicz
Naskiĝo 5-an de majo 1846 (1846-05-05)
en Wola Okrzejska
Morto 15-an de novembro 1916 (1916-11-15) (70-jaraĝa)
en Vevey
Mortis per kardivaskulsistema malsano • aorta aneŭrismo vd
Tombo Ĉefkatedralo Johano la Baptisto en Varsovio vd
Religio katolika ekleziokatolikismo vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Subskribo Henryk Sienkiewicz
Familio
Dinastio familio Sienkiewicz vd
Edz(in)o Maria Szetkiewicz • Maria Romanowska-Wołodkowicz • Maria Babska vd
Infanoj Jadwiga Korniłowiczowa vd
Profesio
Okupo romanisto • scenaristoĵurnalistoverkisto vd
Laborkampo beletro vd
Aktiva dum 1869– vd
Verkado
Verkoj Janko-Muzikanto ❦
Per fajro kaj glavo ❦
La diluvo ❦
Sinjoro Wołodyjowski ❦
Quo vadis? ❦
La Kruckavaliroj ❦
Tra dezerto kaj praarbaro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Henryk Sienkiewicz en la aĝo de 10 jaroj komencis legi Taciton en la latina lingvo, ekŝatante kulturojn de antikva Romo kaj antikva Grekio. Ekstudis medicinon, sed transiris al juro kaj la pola filologio en tiam ruslingva Varsovia universitato. Kunlaboris kun pozitivismaj gazetoj, en la jaroj 1876-1878 restis en Usono, kien iris kun Helena Modrzejewska kaj grupo de konatoj. En 1877 publikigis en ĵurnalo "Daily Evening Post" artikolon "Poland and Russia" (Pollando kaj Rusio), en kiu atakis duvizaĝan politikon de rusaj regopovoj, kiuj sur Balkana duoninsulo aperis kiel defendantoj de slavoj, kaj en Pola Reĝlando persekutis kaj reprezaliis polojn. Poste revenis Varsovion, sed ofte vojaĝis tra Eŭropo (Italio, Grekio, Turkio, Hispanio) kaj Afriko. Sian aŭtoritaton li plene oferis en la servojn de la nacia liberigo. Post eksplodo de la unua mondmilito forveturis al Svislando, kie kune kun Ignacy Jan Paderewski organizis helpon al polaj viktimoj de la milito. Li mortis en Svislando, sed en 1924 lia korpo estis transportita al la patrujo.

Verkado redakti

Liaj historiaj romanoj elstaras pro bildiga stilo, per kiu li sciis elvoki forte vivajn scenojn. La plej fama estas Quo vadis? el la antikva Romo, majstre esperantigita de Lidia Zamenhof, kaj romanoj el la pola historio La kruckavaliroj kaj trilogio: Per fajro kaj glavo, La diluvo kaj Sinjoro Volodijovski. El la dua ero de tiu ĉi trilogio oni produktis filmon La diluvo reĝisoritan de Jerzy Hoffman.

Grandan popularecon atingis aventura romano por geknaboj Tra dezerto kaj praarbaro (dufoje esperantigita).

Famaj verkoj redakti

  • Janko-Muzikanto (Janko Muzykant) (1879)
  • La lanternisto (Latarnik) (1882)
  • Trilogio (Trylogia)
    • Per fajro kaj glavo (Ogniem i mieczem) (1884)
    • La diluvo (Potop) (1886)
    • Sinjoro Volodijovski (Pan Wołodyjowski) (1888)
  • Ŝi, la tria (Ta trzecia) (1888)
  • Sen dogmo (Bez dogmatu) (1891)
  • Ni sekvu Lin (Pójdźmy za Nim) (1892)
  • La familio Polanjecki (Rodzina Połanieckich) (1894)
  • Quo vadis? (1895)
  • La kruckavaliroj (romano) (1900) – kunigita al samnoma filmadapto de Aleksander Ford
  • Tra dezerto kaj praarbaro (W pustyni i w puszczy) (1912)
  • Kio okazis foje en Sidono (Co się raz stało w Sydonie)

En Esperanto aperis redakti

 
Kovrilpaĝo de Henryk Sienkiewicz: Noveloj; trad: Lidja Zamenhof; eld: Ferdinand Hirt 1925, Leipzig

Kritiko redakti

Kritikistoj emis paroli pri kiĉoj kaj plagiatoj, aliflanke oni riproĉas al li, ke li naciisme perfortis historion, ĉar priskribante konfliktojn inter poloj kaj ukrainoj li skizis polojn kiel heroojn kaj ukrainojn kiel kanajlojn. Ĉu prave? Post lia morto ukrainaj naciistoj baldaŭ kaŭzis t.n. Volinian masakron - la kruelan genocidon de poloj.[mankas fonto]

Distingoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti