Ĝermolisto de belgaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Hugo Fontyn)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

B redakti

Julien de Bakker redakti

Julien de Bakker (mortis la 10-an de julio 1927) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.

Mieke Bens redakti

Mieke Bens estas esperantisto el Antverpeno.

Léa Bernaerts-Toussaint redakti

Léa BERNAERTS-TOUSSAINT (naskiĝis en 1894, mortis en 1993 en la aĝo de 99 jaroj en Kempen, Belgio) estis belga esperantistino. Ŝi lernis Esperanton en 1908, en lernejo, estis plurajn jarojn UEA-delegito, kaj ankoraŭ partoprenis la Jubilean Universalan Kongreson en 1987.

Armand Henri Georges Blaise redakti

Armand Henri Georges Blaise (naskiĝis 1883?, mortis 1911) estis sekretario de la Brusela Grupo Esperantista en komenco de 20-a jarcento.

Arie Bouman redakti

Arie Bouman estas iama Nacia Reprezentanto de Skolta Esperanto-Ligo en Belgio.

Hendrik Bouten redakti

Hendrik Bouten (naskiĝis la 22-a de oktobro en Bumbeke; mortis la 17-an de aprilo 1923 en Willebroeck) estis unu el pioniroj de Esperanto-movado en Belgio.

Eddy van den Bosch redakti

Eddy van den BOSCH estas flandra esperantisto. Inter la jaroj 2007 kaj 2009 li estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

Freddy Bosmans redakti

Freddy BOSMANS (naskiĝis en 1939, mortis en 1999), iama delegito pri pentrarto kaj vegetarismo en Ferrières (Belgio), aktiva en la 70-aj kaj 80-aj jaroj en rondoj ekologiismaj kaj vegetaranaj.

Jan Bovendeerd redakti

Jan BOVENDEERD estis flandra esperantisto. Interalie, li la jaroj 1991 kaj 1994 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

F. Boucherij redakti

F. Boucherij estis belga esperantisto en komenco de 20-a jarcento.

Verko

    • R. Van Melckebeke. Lula kanteto (Wiegelied), flandraj paroloj de L. Boucherij, (ankaŭ kun franca kaj germana teksto) muziko de Edward Keurvels. Eld. Vlaamsche muziekhandel, Antverpeno, 1910?
 
 Sur bela flandra teksto la famkonata orĥestestro kaj komponisto Edward Keurvels verkis muzikan perlon : simplan, ĉarman melodion ; simplan, ĉarman akompanon. Mi estas devigata reskribi la samajn vortojn, ĉar nur ili sufiĉe bone esprimas mian ideon.

Plej sukcesinta estas la esperanta traduko. Komparante la tri tradukojn (francan, germanan kaj esperantan) de la poeziaĵo de S-ro Boucherij, oni tuj konstatas, ke Esperanto plej efike atingis la celon, fari tradukon samtempe laŭvortan kaj laŭritman.

Esperantistoj, vi kantu..... la freŝan Lulan Kanteton de Keurvels, Boucher^ kaj Van Melckebeke! 
— Belga Esperantisto n.22 (aŭg 1910)

Wilfrid Broeckaert redakti

D-ro. Wilfrid BROECKAERT (naskiĝis la 30an de Januaro 1877, mortis la 15an de februaro 1948), filo de la ligvisto Jan Broeckaert, estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li estis ano de Koninklijke Academie voor Nederlandse Taal en Letteren (Reĝa Akademio por Nederlanda Lingvo kaj Literaturo)

Antoine Gohr-Ter Bruggen redakti

Antoine Gohr-Ter Bruggen (naskiĝis 1883?, mortis la 20-an de januaro 1926), membro de «La Verda Stelo», Antverpeno, estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento)

C redakti

Arthur Claes redakti

Arthur Claes estis esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento.

Agnes Coene-Geelen redakti

Agnes COENE-GEELEN (naskiĝis la 10-an de decembro 1943 kiel Agnes Geelen) estas flandra esperantistino. Inter la jaroj 1979 kaj 2000 ŝi estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenis kaj partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

Marc Cuffez redakti

Marc Cuffez estas esperantisto el Ostendo (naskiĝis la 4-an de junio 1964 en Diksmuide). Li esperantiĝis en 1989 kaj estis dum 30 jarojn prezidanto / sekretario de loka Klubo La Konko en Oostende. Li dum pli ol 9 jarojn estis membro de estraro de FEL. Li organizis la ILEI-Konferencon en Ostendo en 2015. Li estas sekciestro de ILEI-Belgio (ekde 2010) kaj Komitatano de BAFE ĉe IFEF (ekde 2020) [1] Komitatano de UEA.

D redakti

Nicolas de Buyl redakti

Nicolas de Buyl estas esperantisto el Bruselo. Li precipe aktivas en la loka klubo Esperantista Brusela Grupo.

Ivo De Keyzer redakti

Ivo De Keyzer estas esperantisto el Bruselo.

Martin Decaluwe redakti

Martin Decaluwe estas esperantisto el Loveno. Li precipe aktivas en la loka klubo Esperanto 3000, kies prezidanto li estas (en 2018[2]).

Herman Deceuninck redakti

Herman Deceuninck estas esperantisto el Halle, kiu aktivas en Vikipedio, Global Voices en Esperanto kaj la Esperanta Naturamikaro (Verdaj Vojoj).

Arni Decorte redakti

Arni DECORTE (naskiĝis en 1914, mortis la 17-an de decembro 1987 en Leuven) estis dumviva membro kaj delegito de UEA, kaj tradukis, eldonis diversajn verketojn pri kapucenismo kaj religio en Esperanto.

F. Delgarbo redakti

F. Delgarbo estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li regule kontribuis al Belga Esperantisto ĉefe kiel recenzisto.

Tradukoj

Cyriel Buysse. Avino Renske. 1914; tradukis F. Delgarbo.

Hélène Delplace redakti

Hélène Delplace (mortis la 12-an de Aprilo 1937) estis esperantistino en Bruĝo en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi estis edzino de Antoon Jozef Witteryck.

André Demarque redakti

André Demarque estas Esperanto-aktivulo de la loka klubo Kvinfolio en Loveno-la-nova.

Bart Demeyere redakti

Bart Demeyere estas esperantisto el Bruĝo. Li estas interalie la kreinto kaj administranto de la retbutiko de FEL kaj de la vortaro ViVo.

Alfred de Rechter redakti

Alfred De Rechter (naskiĝis 1880, mortis 1928) policisto, membro jam de ĝia fondiĝo en 1911, de la Antverpena Polica Grupo Esperantista estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

E. de Troyer redakti

Leŭtenanto E. de Troyer estis esperantisto el Bruĝo en la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

  • Resumé de grammaire Esperanto (d'après l’ouvrage de de Beaufront). Eld. A . J. Witteryck, Brugge, 1907. 15 paĝoj, 19 x 13 cm .

Rachel Dizier redakti

Rachel Dizier (mortis la 2-a de februaro de 1936) estis esperantistino en Bruĝo dum la unua duono de 20-a jarcento.

Richard Raikes Dodson redakti

Richard Raikes Dodson (naskiĝis 1887?, mortis la 1-an de decembro 1932) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li estis membro de La Verda Stelo de Antverpeno.

Valère Doumont redakti

Valère Doumont estas valona esperantisto el Tamines. Li interalie fondis la Verdajn Skoltojn kaj estas aktiva en APE.

Jeanne Doutrelingne redakti

Jeanne Doutrelingne (naskiĝis 1886?, mortis la 24-a de oktobro 1927) flegistino de la Ruĝa Kruco, estis kasistino de la Genta Esperanto-klubo «La Progreso» en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi ricevis la medalon de la Venko kaj la rememorigan medalon.

F redakti

Alberto Fernandez redakti

Alberto Fernandez, esperantisto el Gent kiu iniciatis la tradukojn kaj publikigon en Esperanton de artikoloj aperintaj en Vrede vzw. Aŭtoro de Senĝenaj dialogoj [1].

F. Achille Nestor Fichefet redakti

F. Achille Nestor Fichefet (naskiĝis 1862?, mortis la 19-a de decembro 1929) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento en Oostende.

Hugo Fontyn-Janssens redakti

Hugo FONTYN-JANSSENS (en esperantlingvaj tekstoj ofte nur nomata Hugo FONTYN, naskiĝis en 1962 en Schoten) estas grafikisto kaj esperantisto vivanta en Oelegem, municipo Ranst, provinco Antverpeno de Flandrio. Ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL) li komencis labori en 1987, kaj lia laboro rilatas ĉefe al grafiko, la aspekto de MONATO (enpaĝigo, serĉado de fotoj, farado de anoncoj, ktp). Krome li projektas librokovrilojn, faras aliajn grafikajn laboretojn, kaj de tempo al tempo helpas je la fina prilaborado de la eldonaĵoj de FEL.

Inter la librokovriloj faritaj de li estas interalie tiuj de La ŝtona urbo (Anna Löwenstein), Sagao de Njal (Baldur Ragnarsson), aŭ Internacie kuiri de Maria Becker-Meisberger.

Eksteraj ligiloj:

Konciza memprezento de 2002 en la retejo de FEL

Foto de li el 2007 en la ipernity-paĝo de FEL

G redakti

Raymond Gérard redakti

Raymond GÉRARD estas flandra esperantisto. Interalie, li inter la jaroj 1985 kaj 1988 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

Anna Goris redakti

Anna Goris (mortis la 6-an de aprilo 1929) estis membro de esperanto-grupo de Sint-Niklaas en la unua duono de 20-a jarcento.

Eugénie Gunsburg redakti

Eugénie Gunsburg (naskiĝis 1879?, mortis la 25-a de aŭgusto 1912) estis esperantistino en Antverpeno en la komenco de 20-a jarcento. Ŝi estis el la unuaj geesperantistoj dum la komenco de la movado.

H redakti

Leo Heidendal redakti

Leo Heidendal estis esperantisto en urbo Arendonk en la komenco de 20-a jarcento.

Arthur Henraut redakti

Arthur Henraut (1864? - 1937) estis esperantisto en la komenco de 20-a jarcento en Charleroi. Li ankaŭ estis delegito de UEA.

Julien Herla redakti

Julien Herla (mortis 1913), ĵuĝisto, estis belga esperantisto en Verviers, kies loka grupo li estis unu el la fondantoj.

Max Horowitz redakti

Max Horowitz (mortis la 27-a de januaro 1914) estis belga esperantisto el Antverpeno en la komenco de la 20-a jarcento. En la 8-a UK li recitis sian poemon titolitan Saluto al Krakovo.

Paul Hotterbeekx redakti

Paul Hotterbeekx estas limburga esperantisto

J redakti

Louis Jansen redakti

Louis Jansen (mortis septembro 1911) estis esperantisto en Antverpeno en frua 20-a jarcento. Li estis unu el la plej malnovaj membroj de la Antverpena Grupo Esperantista.

Frans Janssens (esperantisto) redakti

Frans Janssens (nakiĝis 1880?, mortis la 3-an de aprilo 1924), policisto, estis esperantisto en Antverpeno en la unua duono de 20-a jarcento. Li estis unuaklasa vickomisaro ĉe la loka policistaro. Frans Janssens estis inter la policistoj, kiuj en 1911 lernis Eisperanton por faciligi la akcepton kaj restadon de la tutmonda samideanaro, kiu viztis tiun jaron, la 7-an Universalan Kongreson. De tiu tempo li konservis sian simpation al nia afero kaj helpon al la loka movado.

Nicky Janssen redakti

Nicky Janssen estas flandra esperantistino kaj rakontistino el Wommelgem. Ŝi interalie verkis fabelojn, rakontojn, produktis kaj reĝisoris, dekoris, vestis kaj ŝminkis por iama infankoruso. En 2002 ŝi komencis lerni Esperanton. En Esperantio ŝi nuntempe (2018) precipe estas konata kiel prezidanto de FEL, aktivulo de la Kastelo Greziljono kaj kiel helpanto en la Esperantorenkontiĝoj PSI, Internacia Infana Kongreseto kaj NR

K redakti

Iwona Kocięba redakti

Iwona KOCIĘBA estas flandra esperantistino de pola deveno, kiu ekde la 1980-aj jaroj pro fondo de esperantista familio venis al kaj de tiam vivas en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Antverpeno. Inter la jaroj 2000 kaj 2003 ŝi estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

L redakti

Bernard-Régis Larue redakti

Bernard-Regis Larue estas francdevena belga esperantisto. Li estas (en 2018) prezidanto de la Esperantista Brusela Grupo.[3]

Reni Lecat redakti

Reni LECAT (mortis la 15-an de aŭgusto) estis poldevena belgino kaj membro de UEA ekde 1945. Ŝi, loĝante en Belgio, multe helpis eksterlandajn esperantistojn krom la financaj subtenoj al pluraj por-movadaj aferoj.

Nicolas Leclercq redakti

Nicolas Leclercq (mortis la 12-a de novembro 1931) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento. Ano de SLPE, li estis kasiston de Esperanto-grupo en Chênée.

Bertha Ledène redakti

Bertha Ledène estis belga esperantistino en la komenco de 20-a jarcento. Sekretariino de la Bruĝa Grupo Esperantista ekde 1908. Partoprenis de la organiza komitato de belga kongreso de esperanto en Bruĝo 1910.

Verko

  • Dramo!. Eld. Presejo A. J. Witteryck, Bruĝo, 1910, 7 pĝ (20 x 10).
 
 Tiu ĉi amuza monologo (por sinjoro skribita ), premiita de la Belga Ligo Esperantista, sendube ĝuos grandan sukceson. Ĝi estas nepra pliriĉiĝo de la repertuaro de la esperantistaj koncertoj. Miajn plej sincerajn gratulojn al la agema kaj klera sekretariino de l’organiza komitato de la Bruĝa kongreso! 
— Belga Esperantisto n.21 (jul 1910)

Jozef Leflot redakti

Jozef Leflot (mortis 1936), ankaŭ konata kiel Jos Leflot, estis esperantisto en Belgio dum la komenco de 20-a jarcento.

Emma Longé redakti

Emma Longé (mortis la 12-a de julio 1936) estis esperantistino en Bruĝo en la unua duono de 20-a jarcento.

M redakti

Albert Marmenout redakti

Albert MARMENOUT (naskiĝis en 1916, mortis la 14-an de aŭgusto 1996) estis multjara UEA-delegito en Knokke-Heist.

Albert Maertens redakti

Albert Maertens estis belga esperantisto en la komenco de la 20-a jarcento.

Verko

  • Cours d'Esperanto. Eld. Buvens-Viteux, Gent, 1911 -32 paĝoj.

J. Massau redakti

J. Massau (mortis la 10-an de februaro 1909) profesoro ĉe la Universitato de Gento, estis pioniro en Belgujo. Massau, kiu unue partoprenis en la Volapukista movado, estis unu el la plej malnovaj esperantistoj de Belgujo. Li ricevis en 1907 honoran membrecon de la komitato de la Belga Ligo Esperantista. Li fariĝis Idisto en 1908.

Justinien Mertens redakti

Justinien Mertens (mortis 1912), vicprezidanto de la Brusela Grupo, estis esperantisto en Bruselo en la komenco de 20-a jarcento. Kalkulisto en la grava hotelo Metropole ; li enkondukis Esperanton tien, tiele ke ĝi fariĝis Esperanta Entrepreno[4]. Logante en Forest, Brusela antaŭurbo, li starigis tie kurson, kiu okazis en la Komunuma lernejo.

Albert Moens redakti

Albert Moens (naskiĝis 1907?, mortis la 16-a de februaro de 1935) inĝeniero, estis belga esperantisto en Bruĝo.

Octave de Muynck redakti

Octave de Muynck (naskiĝis 1849; mortis la 27-an de marto 1924) estis belga esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento.

N redakti

Hendrik Nabbé redakti

Victor Hendrik Nabbé (mortis la 16-an de oktobro 1915 en Rhumbeke), muzikisto, estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Vundulportisto ĉe la 5a regimento de belga armeo, honorita per multaj naciaj ordensignoj, mortis kiel soldato dum la lastaj tagoj de la Unua Mondmilito. Lia korpo estis reenterigita en Antverpeno la 19an de novembro 1921. Li estis membro de «La Verda Stelo» de 1911.

J. Neerdaels redakti

J. Neerdaels estis belga esperantisto el Haren en la komenco de 20-a jarcento. Lia nomo aperas en la Serio XXIV de la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”, kiu signifas ke li lernis la lingvon en 1903.

Verko:

  • Het zvetenschappelijk vraagstuk eener kunstmatige taal. Eld. Demarteau-Thys & Zoon, Tongeren .

Yves Nevelsteen redakti

 
Yves Nevelsteen pri Komputeko

Yves Nevelsteen|Yves NEVELSTEEN estas esperantisto el Antverpeno, aktiva en Vikipedio kaj iniciatinto de diversaj aliaj projektoj kiel Komputeko

Germaine Notte redakti

Germaine Notte (naskiĝis 1891?, mortis 1912) estis esperantistino belga en la komenco de 20-a jarcento en Charleroi.

P redakti

Maria Paquay redakti

Maria Paquay (naskiĝis 1909?; mortis la 30-an de junio 1927) estis belga esperantistino en Verviers dum la unua duono de 20-a jarcento.

Joseph Parotte redakti

 
Monumento al Parotte

Joseph Parotte (naskiĝis 1875?, mortis la 6-a de decembro 1925), industriisto el Verviers, estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento. Li estis komitatano de Belga Ligo Esperantista kaj membro-fondinta de la Verviersa grupo. Speciala komitato estis fondita en Verviers por starigi rustikan monumenton en la Altaj Marĉoj, kie li mortis.

Joseph Pirnay redakti

Joseph Pirnay estis belga esperantisto en Verviers en la komenco de 20-a jarcento.

Aron Poiseiner redakti

Aron Poiseiner (naskiĝis 1892?, mortis la 31-a de decembro 1926) estis belga esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento. Li estis sekretario de Antverpena Poresperanto Propaganda Komitato (APPK) kaj de AGD, membro de UEA.

Karlo de Poortere redakti

Karlo de Poortere, advokato, (mortis la 31-a de Julio 1912) estis belga esperantisto en Bruĝo en la komenco de 20-a jarcento. Li estis unu el la unuaj Esperantistoj en Bruĝo partoprenintaj de la 2-a Belga Kongreso de Esperanto.

Frederik B. Portabella redakti

Frederik B. Portabella (mortis la 28-an de junio de 1929) estis belga esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento.

Barbara Poterucha redakti

Barbara Poterucha (naskiĝis en 1942) estas poldevena belga esperantisto. Ŝi estas iama sekretario de la Vroclava klubo. Nuntempe (2018) ŝi loĝas en Bruselo.

P redakti

H. E. Palmer redakti

H. E. Palmer estis esperantisto en la komenco de la 20-a jarcento.

Verko:

  • Esperanto à l'usage des français. Eld. A . J . Witteryck, Brugge, 1907. 159 paĝoj.

R redakti

Louis Ritschie redakti

Louis RITSCHIE estis belga esperantisto kaj ĉefoficisto de la publika instruado en Antverpeno. Li estis membro de la Lokaj Kongresaj Komitatoj por la 7-a Universala Kongreso de Esperanto en 1911 kaj por la 20-a UK en 1928, ambaŭ en Antverpeno. Li estis kavaliro en la Ordeno de Leopoldo.

Vladimir Ronin redakti

Vladimir Ronin estas rusdevena esperantisto kiu jam delonge loĝas en Antverpeno.

Henri J. C. Rousseeuw redakti

Henri J. C. Rousseeuw (naskiĝis 1897?, mortis 1924) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento en Antverpeno.

S redakti

Edgar Sacré redakti

Edgar Sacré estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jacento.

Verko

Maŭrico Schepens redakti

Maŭrico Schepens (naskiĝis en 1895?; mortis la 17-an de februaro 1929) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Jeanne Smits redakti

Jeanne Smits (mortis oktobro 1911) estis esperantistino en Antverpeno en la komenco de 20-a jarcento.

Auguste Snieders redakti

Auguste Snieders (naskiĝis 1869?, mortis la 23-an de decembro 1931) estis belga esperantisto. Publikigis O Cara Memoria en Belga Antologio (1928), ano de La Verda Stelo en Antverpeno.

Leona Solvyns redakti

Leona Solvyns (mortis junio 1914) estis belga esperantistino en la komenco de la 20a jarcento en Muysen.

Jean-Pol Sparenberg redakti

Jean-Pol Sparenberg estas valona esperantisto el Lobbes. Li estas prezidanto de APE (en 2018).

A. Stas redakti

A. Stas estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento, redaktoro de Revuo de Esperanta Psikistaro en Waltwilder par Bilsen.

André Staes redakti

André STAES (naskiĝis la 27-an de julio 1955 en Wilrijk[5]) estas flandra esperantisto. Inter la jaroj 2009 kaj 2013 li estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon. Kasisto de TEJO 1983-1984.

Griet Symoens redakti

Griet Symoens estas esperantistino el Loveno. Ŝi estas filino de Edward Symoens, iama prezidanto de FEL kaj ILEI.

Leon Schumacher redakti

Leon F. Schumacher estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento, kiu mortis dum militkaptiteco en Niederzwehren-Cassel (Germanujo) la 4an de majo 1915. Schumacher estis membro de la Antverpena Grupo Esperantista.

T redakti

Anne Tilmont redakti

Anne Tilmont estas esperantistino el Rebecq.

René Timperman redakti

René Timperman (naskiĝis 1860?; mortis en Antverpeno la 4an de novembro 1921) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li lernis Esperanton en 1911. Li propagandis ĉe la Antverpenaj rondoj laboristaj, de kies organizaĵoj li estis ankaŭ aktiva membro.

Urbain Van Troostenberghe redakti

Urbain Van Troostenberghe (mortis la 30-an de novembro 1923) estis belga esperantisto el Bruĝo. Li estis frato de Willy Van Troostenberghe kaj ili ambaŭ mortis per akcidento per lumgaso.

Willy Van Troostenberghe redakti

Willy Van Troostenberghe (mortis la 30-an de novembro 1923) estis belga esperantisto el Bruĝo. Li estis frato de Urban Van Troostenberghe kaj ili ambaŭ mortis per akcidento per lumgaso.

V redakti

Georges Vanbreuse redakti

Georges VANBREUSE (naskiĝis en 1904, mortis la 23-an de septembro 1988) estis multjara membro de UEA, kiu dum 20 jaroj instruis Esperanton en Verviers, Belgio.

Maria Vandenberghe redakti

Maria Vandenberghe (naskiĝis en 1908?, mortis la 4-an de marto 1929) estis esperantistino en Kortrijk dum la unua duono de 20-a jarcento.

James Van Drunen redakti

James Van Drunen (naskiĝis 1855?, mortis la 14 de novembro 1932), profesoro ĉe la Brusela Universitato, kie Ii de 1901 ĝis 1903 plenumis la oficon de Rektoro, prezidinto de la Brusela Grupo Esperantista kaj de la iama Federacio de la Bruselaj Grupo, estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li verkis librojn en la franca lingvo. En esperanto aperis lia literaturaĵo La blanka vilaĝo en Belga Antologio.

S. Van Emden redakti

S. Van Emden (mortis januaron 1914) estis belga esperantisto el Amsterdan en la komenco de 20-a jarcento.

Jos van den Eynde redakti

Jos VAN DEN EYNDE [fandenejnde] (mortis la 12-an de junio 1976 en Antverpeno, Belgio) estis belga esperantisto. Li preskaŭ dum kvindek jaroj aktivis en la Esperanto-movado, precipe loka kaj skolta.

Afons van de Velde redakti

Afons van de Velde estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

  • La Ŝipeto, de Jacob De Vos, unuakta dramo. Eld. «[[Belga Esperantisto», Antwerpen, 1913. 27 paĝoj, 24 12 x 16 cm.

Maurice Vanderlinden redakti

Maurice VANDERLINDEN (naskiĝis en 1908, mortis la 27-an de septembro 1986 en Deinze-Astene, Belgio) estis UEA-delegito en la menciita urbo.

Willem van Griethuysen redakti

Willem van Griethuysen, protestanta pastro, (mortis la 20-a de novembro 1914) estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Okaze de la Sepa Universala Kongreso faris Esperantan predikon en la Protestanta Preĝejo de Antwerpen .

Fr. Van Mael redakti

Fr. VAN MAEL (naskiĝis la 15-an de majo 1831 - mortis la 6-an de februaro 1904) estis pioniro en Antverpeno, fundanto de la Antverpena Grupo Esperantista.

Constant Corneel Vercruyssen redakti

Constant Corneel Vercruyssen (naskiĝis 1909?, mortis la 23-an de aŭgusto 1925) estis belga esperantisto en Antverpeno ekde 1922. Li estis ano de Esperantista Junularo de Antverpeno.

Arthur Vermandel redakti

Arthur Vermandel estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.

Verkoj

  • Kort overzicht der wereldhulptaal Esperanto/Simples aperçus sur la langue internationale Esperanto. 1910. Propagandfolio, 26x22 cm.
  • Leert de wereldhulptaal Esperanto. 1911. 3 paĝoj, 12x11 cm

Leon van Peteghem redakti

Leon van Peteghem (mortis la 21-a de sepetembro 1921) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento en Meĥleno.

Guillaume Vermeulen redakti

Guillaume Vermeulen (naskiĝis 1850?, mortis la 6-a de februaro 1926), pensiumita artileria leŭt.-kolonelo, staba adjunkto, kavaliro de la Ordeno de Leopoldo, estis belga esperantisto dum la unua duono de la 20-a jarcento. Li estis unu el la unuaj pioniroj de la Esperanta movado en Antverpeno, kie li estis kiel komitatano de la Antverpena Grupo Esperantista.

Jean Vermeiren redakti

Jean VERMEIREN estis belga esperantisto. Li estis membro de Belga Ligo Esperantista kaj de la Esperantista Sekcio de la Brusela Klubo Poliglota. Li mortis 30-jaraĝa.[6]

Alfons Verwimp redakti

Alfons Verwimp (mortis la 29-an de marto 1911 en Arendonk) estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Kelkajn tagojn antaŭ sia morto li ankoraŭ petis S-ron Leo Heidendal, sekretarion de la Arendonk’a grupeto, fari paroladon pri Esperanto en la tiea sekcio de la « Davidfonds ». S-ro Venrwimp estis membro de la Belga Katolika Ligo Esperantista.

W redakti

Dirk De Weerdt redakti

Dirk De WEERDT estas flandra esperantisto. Interalie, li la jaroj 1988 kaj 1991 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

E. Van Weyenberg redakti

E. Van Weyenberg estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.


Verko

  • Gvidlibro por turistoj en Bruĝo. Eld. Presejo A. J. Witteryck, 1910, 32 pĝ (20 x 10 ), 34 gravuraĵoj kaj 2 mapoj.
 
 La bonega verketo de S-ro Van Weyenberg estas tre utila gvidilo en Bruĝo : ĉiuj, kiuj ĉeestis la Bruĝan kongreson spertis tion. Ĝi estas vere lukse eldonita, kaj tio neniun mirigos : al tio nin kutimigis S-ro Witteryck. 
— Belga Esperantisto n.21 (jul 1910)

Fotogalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vrede vzw en Esperanto

Global Voices en Esperanto

Naturamikoj kaj Verdaj Vojoj

Referencoj redakti