Ĝermolisto de belgaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Herman Deceuninck)
Ĝermolisto de belgaj esperantistoj
Persona informo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

BRedakti

Mieke BensRedakti

Mieke Bens estas esperantisto el Antverpeno.

Léa Bernaerts-ToussaintRedakti

Léa BERNAERTS-TOUSSAINT (naskiĝis en 1894, mortis en 1993 en la aĝo de 99 jaroj en Kempen, Belgio) estis belga esperantistino. Ŝi lernis Esperanton en 1908, en lernejo, estis plurajn jarojn UEA-delegito, kaj ankoraŭ partoprenis la Jubilean Universalan Kongreson en 1987.

Armand Henri Georges BlaiseRedakti

Sekretario de la Brusela Grupo Esperantista en komenco de 20-a jarcento. Mortis 1911.

Arie BoumanRedakti

Arie Bouman estas iama Nacia Reprezentanto de Skolta Esperanto-Ligo en Belgio.

Eddy van den BoschRedakti

Eddy van den BOSCH estas flandra esperantisto. Inter la jaroj 2007 kaj 2009 li estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

Freddy BosmansRedakti

Freddy BOSMANS (naskiĝis en 1939, mortis en 1999), iama delegito pri pentrarto kaj vegetarismo en Ferrières (Belgio), aktiva en la 70-aj kaj 80-aj jaroj en rondoj ekologiismaj kaj vegetaranaj.

Jan BovendeerdRedakti

Jan BOVENDEERD estis flandra esperantisto. Interalie, li la jaroj 1991 kaj 1994 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

CRedakti

Agnes Coene-GeelenRedakti

Agnes COENE-GEELEN (naskiĝis la 10-an de decembro 1943 kiel Agnes Geelen) estas flandra esperantistino. Inter la jaroj 1979 kaj 2000 ŝi estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenis kaj partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

Marc CuffezRedakti

Marc Cuffez estas esperantisto el Ostendo (naskiĝis la 4-an de junio 1964 en Diksmuide). Li esperantiĝis en 1989 kaj estis dum 30 jarojn prezidanto / sekretario de loka Klubo La Konko en Oostende. Li dum pli ol 9 jarojn estis membro de estraro de FEL. Li organizis la ILEI-Konferencon en Ostendo en 2015. Li estas sekciestro de ILEI-Belgio (ekde 2010) kaj Komitatano de BAFE ĉe IFEF (ekde 2020) [1]

.

DRedakti

Nicolas de Buyl Redakti

Nicolas de Buyl estas esperantisto el Bruselo. Li precipe aktivas en la loka klubo Esperantista Brusela Grupo.

Ivo De KeyzerRedakti

Ivo De Keyzer estas esperantisto el Bruselo.

Martin DecaluweRedakti

Martin Decaluwe estas esperantisto el Loveno. Li precipe aktivas en la loka klubo Esperanto 3000, kies prezidanto li estas (en 2018[2]).

Herman DeceuninckRedakti

Herman Deceuninck estas esperantisto el Halle, kiu aktivas en Vikipedio, Global Voices en Esperanto kaj la Esperanta Naturamikaro (Verdaj Vojoj).

Arni DecorteRedakti

Arni DECORTE (naskiĝis en 1914, mortis la 17-an de decembro 1987 en Leuven) estis dumviva membro kaj delegito de UEA, kaj tradukis, eldonis diversajn verketojn pri kapucenismo kaj religio en Esperanto.

André DemarqueRedakti

André Demarque estas Esperanto-aktivulo de la loka klubo Kvinfolio en Loveno-la-nova.

Bart DemeyereRedakti

Bart Demeyere estas esperantisto el Bruĝo. Li estas interalie la kreinto kaj administranto de la retbutiko de FEL kaj de la vortaro ViVo.

Valère DoumontRedakti

Valère Doumont estas valona esperantisto el Tamines. Li interalie fondis la Verdajn Skoltojn kaj estas aktiva en APE.

FRedakti

Alberto FernandezRedakti

Alberto Fernandez, esperantisto el Gent kiu iniciatis la tradukojn kaj publikigon en Esperanton de artikoloj aperintaj en Vrede vzw

Hugo Fontyn-JanssensRedakti

Hugo FONTYN-JANSSENS (en esperantlingvaj tekstoj ofte nur nomata Hugo FONTYN, naskiĝis en 1962 en Schoten) estas grafikisto kaj esperantisto vivanta en Oelegem, municipo Ranst, provinco Antverpeno de Flandrio. Ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL) li komencis labori en 1987, kaj lia laboro rilatas ĉefe al grafiko, la aspekto de MONATO (enpaĝigo, serĉado de fotoj, farado de anoncoj, ktp). Krome li projektas librokovrilojn, faras aliajn grafikajn laboretojn, kaj de tempo al tempo helpas je la fina prilaborado de la eldonaĵoj de FEL.

Inter la librokovriloj faritaj de li estas interalie tiuj de La ŝtona urbo (Anna Löwenstein), Sagao de Njal (Baldur Ragnarsson), aŭ Internacie kuiri de Maria Becker-Meisberger.

Eksteraj ligiloj:

Konciza memprezento de 2002 en la retejo de FEL

Foto de li el 2007 en la ipernity-paĝo de FEL

GRedakti

Raymond GérardRedakti

Raymond GÉRARD estas flandra esperantisto. Interalie, li inter la jaroj 1985 kaj 1988 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

HRedakti

Paul HotterbeekxRedakti

Paul Hotterbeekx estas limburga esperantisto

JRedakti

Nicky JanssenRedakti

Nicky Janssen estas flandra esperantistino kaj rakontistino el Wommelgem. Ŝi interalie verkis fabelojn, rakontojn, produktis kaj regisoris, dekoris, vestis kaj ŝminkis por iama infankoruso. En 2002 ŝi komencis lerni Esperanton. En Esperantujo ŝi nuntempe (2018) precipe estas konata kiel sekretario de FEL, aktivulo de la Kastelo Greziljono kaj kiel helpanto en la Esperantorenkontiĝoj PSI, Internacia Infana Kongreseto kaj NR

KRedakti

Iwona KociębaRedakti

Iwona KOCIĘBA estas flandra esperantistino de pola deveno, kiu ekde la 1980-aj jaroj pro fondo de esperantista familio venis al kaj de tiam vivas en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Antverpeno. Inter la jaroj 2000 kaj 2003 ŝi estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

LRedakti

Bernard-Régis LarueRedakti

Bernard-Regis Larue estas francdevena belga esperantisto. Li estas (en 2018) prezidanto de la Esperantista Brusela Grupo.[3]

Reni LecatRedakti

Reni LECAT (mortis la 15-an de aŭgusto) estis poldevena belgino kaj membro de UEA ekde 1945. Ŝi, loĝante en Belgio, multe helpis eksterlandajn esperantistojn krom la financaj subtenoj al pluraj por-movadaj aferoj.

MRedakti

Albert MarmenoutRedakti

Albert MARMENOUT (naskiĝis en 1916, mortis la 14-an de aŭgusto 1996) estis multjara UEA-delegito en Knokke-Heist.

NRedakti

Yves NevelsteenRedakti

 
Yves Nevelsteen pri Komputeko

Yves NEVELSTEEN estas esperantisto el Antverpeno, aktiva en Vikipedio kaj iniciatinto de diversaj aliaj projektoj kiel Komputeko

PRedakti

Barbara PoteruchaRedakti

Barbara Poterucha (naskiĝis en 1942) estas poldevena belga esperantisto. Ŝi estas iama sekretario de la Vroclava klubo. Nuntempe (2018) ŝi loĝas en Bruselo.

RRedakti

Louis RitschieRedakti

Louis RITSCHIE estis belga esperantisto kaj ĉefoficisto de la publika instruado en Antverpeno. Li estis membro de la Lokaj Kongresaj Komitatoj por la 7-a Universala Kongreso de Esperanto en 1911 kaj por la 20-a UK en 1928, ambaŭ en Antverpeno. Li estis kavaliro en la Ordeno de Leopoldo.

Vladimir RoninRedakti

Vladimir Ronin estas rusdevena esperantisto kiu jam delonge loĝas en Antverpeno.

SRedakti

Jean-Pol SparenbergRedakti

Jean-Pol Sparenberg estas valona esperantisto el Lobbes. Li estas prezidanto de APE (en 2018).

André StaesRedakti

André STAES (naskiĝis la 27-an de julio 1955 en Wilrijk[4]) estas flandra esperantisto. Inter la jaroj 2009 kaj 2013 li estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

Griet SymoensRedakti

Griet Symoens estas esperantistino el Loveno. Ŝi estas filino de Edward Symoens, iama prezidanto de FEL kaj ILEI.

TRedakti

Anne TilmontRedakti

Anne Tilmont estas esperantistino el Rebecq.

VRedakti

Georges VanbreuseRedakti

Georges VANBREUSE (naskiĝis en 1904, mortis la 23-an de septembro 1988) estis multjara membro de UEA, kiu dum 20 jaroj instruis Esperanton en Verviers, Belgio.

Jos van den EyndeRedakti

Jos VAN DEN EYNDE [fandenejnde] (mortis la 12-an de junio 1976 en Antverpeno, Belgio) estis belga esperantisto. Li preskaŭ dum kvindek jaroj aktivis en la Esperanto-movado, precipe loka kaj skolta.

Maurice VanderlindenRedakti

Maurice VANDERLINDEN (naskiĝis en 1908, mortis la 27-an de septembro 1986 en Deinze-Astene, Belgio) estis UEA-delegito en la menciita urbo.

Jean VermeirenRedakti

Jean VERMEIREN estis belga esperantisto. Li estis membro de Belga Ligo Esperantista kaj de la Esperantista Sekcio de la Brusela Klubo Poliglota. Li mortis 30-jaraĝa.[5]

WRedakti

Dirk De WeerdtRedakti

Dirk De WEERDT estas flandra esperantisto. Interalie, li la jaroj 1988 kaj 1991 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

FotogalerioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Vrede vzw en Esperanto

Global Voices en Esperanto

Naturamikoj kaj Verdaj Vojoj

ReferencojRedakti

  1. http://www.ilei.info/instancoj/sekcioj.php
  2. https://www.esperanto3000.be/estraranoj.html
  3. http://www.esperantobruselo.org/drupalo/nl/content/2012/01/30/raad_van_bestuur_van_ebg
  4. http://www.ejustice.just.fgov.be/tsv_pdf/2014/08/19/14157080.pdf
  5. La Belga Sonorilo 1906, p. 83.