93-a SAT-Kongreso 2020

kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda
(Alidirektita el SAT-kongreso 2020)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 93-a SAT-kongreso okazis de la 26-a ĝis la 31-a de julio en interreto, ĉe la platformo Zoom[1]. Partoprenis ĝin 256 homoj[2]. La plej juna aĝis 14-jara kaj la plej veterana estis 94-jaraĝa. Unue planita por la tagoj 25-a de julio – 1-a de aŭgusto 2020[3] en Bjalistoko, Pollando, ĝi estis prokrastita al 2021[4] pro pandemio de KOVIM-19.

93-a SAT-Kongreso 2020
Loko
Ekde 26-a de julio 2020
Ĝis 31-a de julio 2020
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda, Bjalistoka Esperanto-Societo
Oficiala retejo sat.bialystok.pl
← Antaŭa Sekva →
vdr
Emblemo de la kongreso

Deklaracio redakti

La 93-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinte perinterrete de la 26-a ĝis la 31-a de julio 2020 :

  • Alvokas SAT-anojn kaj progresemajn fortojn jam nun ekserĉi la konkludojn tirendajn el la kronvirusa krizo, cele forturni aktualajn danĝerojn : san-rilatajn, limigon de civitanaj kaj laboristaj rajtoj, pri informiĝo, k.t.p.;
  • Solidaras kun homoj de la tuta mondo trafitaj de la pandemio, laŭdas kaj dankas sanlaboristojn kaj ĉiujn, kiuj ebligis daŭrigon de ĉiutaga vivo en la socio pro ilia nemalhavebla kaj senlaca laboro, kaj kondolencas al familioj, kiuj perdis siajn anojn pro la pandemio;
  • Fronte al la oftiĝo de zoonozoj, konstatante, ke kapitalismo bezonas plialtigi la konsumon, inkluzive de bestoj, esperas, ke la homaro trovu ekvilibron kiel parto de la naturo, kio postulas drastan malaltiĝon de konsumado de bestodevenaj nutraĵoj;
  • Konstatas, ke en la pandemio plej suferas la laborista klaso kaj la loĝantaro de malpli evoluintaj landoj, kaj postulas, ke por solvi la krizon pagu la kapitalista klaso, kiu en la lastaj jaroj akumulis enormajn riĉaĵojn;
  • Plie postulas, ke laboristoj estu protektataj en sekuraj laborkondiĉoj por preventi pluan disvastiĝon de la kronviruso, kaj ke rifuĝintoj estu evakuitaj el tro dense loĝataj provizoraj kampadejoj;
  • Alvokas al la Monda Organizo pri Sano, landaj registaroj, kaj sciencistoj kaj fakuloj de la tuta mondo pli aktive kunlabori por laŭeble rapide venki la pandemion;
  • Apogas feminismon kaj la sociajn kaj politikajn movadojn, kiuj luktas por la rajtoj de virinoj kaj infaninoj, kiuj suferas ekspluatadon, malriĉecon kaj diskriminacion en la tuta mondo;
  • Alvokas defendi disigon inter la ŝtato kaj la eklezioj en la tuta mondo;
  • Alvokas defendi la liberecon de konscienco kontraŭ ĉiuj dogmoj en la tuta mondo;
  • Kondamnas la faŝisman kaj nekompetentan reĝimon de Rodrigo Duterte, prezidento de Filipinoj, kaj subtenas la demokratian movadon en ĝia longdaŭra lukto en tiu lando;
  • Subtenas la homrajtan movadon en Hongkongo kaj kontraŭas la novan leĝon pri nacia sekureco de Ĉinio, uzatan por silentigi kritikojn;
  • Rilate la alproksimiĝantajn prezidantajn balotojn en Belorusio alvokas la aŭtoritatojn de tiu lando respekti la civitanan rajton de demokrata elekto sen persekutado de la opoziciuloj;
  • Proponas, ke SAT aliĝu al la porpaca kampanjo de UEA – lige kun la jubileo de UN;
  • Postulas, ke neniu ŝtato en la mondo tenu militajn garnizonojn en aliaj ŝtatoj aŭ intervenu en ili;
  • Konstatis, ke 6 miloj da rifuĝintoj estas blokitaj ekde pluraj monatoj en greka insulo Samoso; kaj alvokas eŭropajn respondeculojn, por ke ili rapide decidu akcepti tiujn rifuĝintojn en siaj landoj.

Gvidrezolucio redakti

La 93-a SAT-Kongreso okazinta perinterrete de la 26-a ĝis la 31-a de julio 2020 :

  • Ĝojas pri la abunda partopreno de kongresanoj en la ĉi-jara reta kunveno, kaj instigas ilin laŭeble aliĝi al la venontjara jubilea kongreso en Bjalistoko;
  • Danke registras la proponojn por venontaj kongresoj en Moskvo (2022), Osako (2023) kaj Bara-do-Garso, brazila Amazonio (2024), kun espero, ke longtempa antaŭplanado helpos utiligi ilin por daŭra vigligo de la tiea SAT-movado;
  • Konsiderante la sukceson kaj partoprenon de samideanoj el la tuta mondo en ĉi tiu virtuala retkongreso de SAT, proponas, ke la venontaj kongresoj de SAT estu farotaj miksante la ĉeestajn kongresojn kun la virtualaj eblecoj de aktivaj partoprenoj, favore al la integriĝo de la membroj, kiuj ne povas, pro ajnaj kialoj, vojaĝi kaj partopreni en la ĉeestaj jaraj kongresoj kaj kunvenoj de SAT;
  • Gratulas pro la presado de nova eldono de la Plena Ilustrita Vortaro, tre baldaŭ ekspedota al Esperantaj libroservoj, kaj pri la samtempa enhava ĝisdatigo de la retejo vortaro.net, kun apero tie de aldonaj serĉ-funkcioj;
  • Alvokas SAT-anojn plifortigi per aliĝo la skipon de Sennaciulo;
  • Alvokas SAT-anojn spertiĝi pri uzado de la enhavmastruma sistemo de la SAT-retejo;
  • Salutas la ampleksigon de historiaj tekstokolektoj kiel ekzemple Militrakonto kaj la Esperanta Vikifontaro, konservantaj la historian memoron de SAT kaj ĝenerale de la laborista movado, kaj proponas al SAT-anoj subteni tiujn projektojn;
  • Salutas la proponon iniciati kunlaboron de portugallingvaj SAT-anoj, eventuale en la formo de LEA;
  • Alvokas al pli vigla kampanjo por fari SAT pli videbla en sociaj retejoj kaj varbi esperantistojn per utiligo de diversaj rimedoj kaj organizado de aleksteraj eventoj en la interreto;
  • Kuraĝigas la membrojn utiligi siajn talentojn por vigligi progreseman Esperanto-kulturon per kreado kaj publikigo de kantoj, poezio, grafikaĵoj, filmetoj, kaj aliaj artformoj;
  • Subtenas la iniciatojn pli aktive varbi progresemajn junajn esperantistojn kaj restarigi la Junulfakon de SAT;
  • kuraĝigas siajn membrojn kaj frakciojn daŭrigi la sukceson de la reta SAT-kongreso per regula kaj vigla interŝanĝado de ideoj kaj agadoj en la interreto;
  • Alvokas por pli efika agado; SAT rilatu kun eminentaj sciencistoj por plenumi sian klerigan celon;
  • Alvokas SAT-anojn partopreni per skribaj kontribuoj en Sennaciula dosiero : post/dum la nuna sankrizo ni imagu venontan mondon, tutmondiĝan, sed humanisman kaj medi-protektan;
  • Bonvenigas la aperon de la libro Veganismo, aparte aktuala en la kunteksto de la kronvirusa pandemio, kaj alvokas al larĝa diskonigo de tiu verko inter la esperantistaro kaj unuavice SAT-anaro;
  • Bonvenigas la reeldonon de La rajto je Pigro de Paŭlo Lafargo, kunlabore kun Monda Asembleo Socia (MAS), kaj feliĉas pri la libera disponigo en la bitarkivo de plej multaj eldonoj de la iama SAT-broŝurservo;
  • Kuraĝigas al organizontoj de venontaj SAT-kongresoj okazigi programerojn kun rekta engaĝiĝo kun lokaj popolanoj, ekzemple ekskursoj al sindikatejoj, kamparoj, aŭ ie ajn, kie subpremataj popolanoj loĝas aŭ laboras, kaj ebligi rektan lernadon el ili.

Programo redakti

La kongreso daŭris ses tagojn, kaj en ĝi estis jenaj programeroj:

Dimanĉo, la 26-a de julio redakti

Lundo, la 27-a de julio redakti

  • Kunveno de Poresperanta Fako[10]
  • Kunveno de Liberecana Frakcio[11]
  • Kunveno de Komunista Frakcio[12]
  • Laborkunsidoj 1: Pridiskuto kaj voĉdonado pri la Agadraporto de la PK[13], pri la financa raporto[14], kaj pri la raporto de la Ĝenerala konsilantaro kaj Konflikt-komisiono[15][16]
  • Spektado kaj diskuto pri la filmo Urbestrino (Alcaldessa), reĝ. Pau Faus, 88 min., 2016, trad. Alexandra Paz. Dokumentfilmo pri unu jaro en la vivo de Ada Colau, de ŝia rolo kiel aktivulino en la sociaj movadoj kontraŭ elhejmigoj en Barcelono kaj la kreado de Guanyem (Ni venku) en Barcelono, al ke ŝi iĝu urbestro en majo de 2015[17]

Mardo, la 28-a de julio redakti

Merkredo, la 29-a de julio redakti

  • Laborgrupo 2Ĉ: agado en sociaj retejoj
  • LEA-Komitato[26]
  • Eldona Fako Kooperativa[27]
  • Laborkunsidoj 3: resumo de la laborgrupoj, reelekto de konflikt-komisiono, prezento de kandidatoj por la venonta Plenumkomitato kaj por referendume elektotaj membroj de la Ĝenerala Konsilantaro (2021-2024)[28]
  • Spektado kaj diskuto pri la filmo Metamorfozo (Metamorphosis), reĝ. Manuel Pérez, 101 min., 2016, trad. Alexandra Paz. Dokumentfilmo pri la kampajno de Guanyem (Ni venku) en Barcelono, de junio de 2014 ĝis la venko de Ada Colau kiel urbestro en majo de 2015, vidita de la vidpunkto de Laia Forné, unu el la pluraj, kutime nevideblaj, kunlaborantoj[29]

Ĵaŭdo, la 30-a de julio redakti

  • Prezento de Iza Walentynowicz: Podlaĥio – regiono de pluraj kulturoj[30]
  • Filmo pri 10-jariĝo de Esperanto-libraro en Bjalistoko[31]
  • Prelego de Pŝemek Wierzbowski: Laborista Bjalistoko[32]
  • Prelego de Albert Stalin Garrido: Maldekstra movado en Filipinoj[33]
  • Françoise Noireau: Prezentado pri Lingvo-Festivalo[34]
  • Prelego de Sónia Piedade Apolinário Ribeiro Gomes: Esperanto kaj sociaj movadoj en Portugalio, trad. Alexandra Paz[35]
  • Babil-rondo

Vendredo, la 31-a de julio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Teknikaĵoj ĉe la kongresa retejo. Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2020-08-01.
  2. Listo de aliĝintoj. Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2020-08-01.
  3. SAT kongresos en Bjalistoko en 2020 ĉe la retpaĝo de SAT
  4. Kongresa retejo. Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2020-08-01.
  5. Filmregistraĵo de la malfermo
  6. Filmregistraĵo de la prelego
  7. Retpaĝo de la projekto Militrakonto
  8. Filmregistraĵo de la peĉakuĉoj
  9. Filmregistraĵo de la prelego de Carlo Minnaja
  10. Filmregistraĵo de la kunveno de Poresperanta Fako
  11. Filmregistraĵo de la kunveno de Liberecana Frakcio
  12. Filmregistraĵo de la kunveno de Komunista Frakcio
  13. Agadraporto de la Plenum-Komitato por la periodo de Junio 2019 ĝis Majo 2020 en la retejo de SAT
  14. Financa raporto en la retejo de SAT
  15. Raporto de la ĜK-aro kaj KK 2019-2020 en la retejo de SAT
  16. Filmregistraĵo de la 1-a laborkunsido
  17. Filmregistraĵo de la diskuto pri la filmo Urbestrino
  18. Filmregistraĵo de la kunveno de Sennaciista Frakcio
  19. Filmregistraĵo de la kunveno de Verduloj
  20. Filmregistraĵo de la prelego de Bertilo Wennergren
  21. Filmregistraĵo de la laborgrupo pri Sennaciulo
  22. Filmregistraĵo de la trejnado pri SAT-retejo
  23. Filmregistraĵo de la laborkunsido pri loka kaj regiona agado
  24. Filmregistraĵo de la prezento pri Vikifontaro
  25. Filmregistraĵo de la kvizo de Françoise Noireau
  26. Filmregistraĵo pri LEA-komitato
  27. Filmregistraĵo pri EFK
  28. Filmregistraĵo pri la 3-a laborkunsido
  29. Filmregistraĵo de la diskuto pri la filmo Metamorfozo
  30. Filmregistraĵo de la prezento de Iza Walentynowicz
  31. Filmo pri Esperanto-libraro en Bjalistoko
  32. Filmregistraĵo de la prelego pri laborista Bjalistoko
  33. Filmregistraĵo de la prelego de Albert Stalin Garrido
  34. Filmregistraĵo de la prezentado pri Lingvo-Festivalo
  35. Filmregistraĵo de la prelego Esperanto kaj sociaj movadoj en Portugalio
  36. Gvidrezolucio en la retejo de SAT
  37. Kongresa deklaracio en la retejo de SAT
  38. Filmregistraĵo de la programero de Annie Grente
  39. Filmregistraĵo de la prelego de Kira Polischuk
  40. Filmregistraĵo de la koncerto
  41. Programo de la kongreso. Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2020-08-01.