Sapindacoj

(Alidirektita el Sapindaceae)

La sapindacoj[2] (latine Sapindaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo sapindaloj (Sapindales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 140 genrojn kaj 1750 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas sapindo[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sapindacoj
Sapindus mukorossi
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

malvedoj Malvidae

Ordo: sapindaloj Sapindales
Familio: sapindacoj Sapindaceae
Juss. [1]
sapindo Sapindus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj plantoj plejparte troviĝas en la tropikaj regionoj de la mondo, nur malmultaj estas disvastigataj en la moderaj zonoj.

panikla kelreŭterio (Koelreuteria paniculata)
infloresko kun floroj kaj fruktoj de Cossinia pinnata
Dodonaea viscosa
folioj kaj fruktoj de Harpullia hillii
branĉoj kun folioj kaj fruktoj de Hippobromus pauciflorus

Priskibo redakti

Ĉar la hodiaŭa familio estis kunigita el pluraj familio pro molekulfilogenaj kialoj, estas nur malmultaj komunaj karakterizaĵoj.

Estas plej ofte lignaj plantoj: arboj, arbustojlianoj; pli malofte herbaj plantoj. Ili estas ĉiamverdaj aŭ deciduaj. La folioj estas alternesidantaj kaj spirale aŭ kontraŭsidantaj ĉe la branĉoj. La plej ofte funkcie unuseksaj floroj estas kvar- aŭ kvinnombraj. Plej ofte estas tri (du ĝis ses ) karpeloj estas kunkreskinta al ovario. Formiĝas diversaj fruktoj. La semoj havas ofte arilon, kiu povas esti venena en nematura stato.

Disvastigo redakti

La sapindacoj estas precipe en la tropikoj. Ili kreskas en la tutaj tropikaj Sudameriko, Afriko kaj Azio, kaj ankaŭ en Aŭstralio, Novzelando kaj Oceanio. En la moderaj zonoj de la norda hemisfero, en Nordameriko, Eŭropo kaj Orientazio nur ekzistas malmultaj genroj, ekzemple la aceroj (Acer).

Taksonomio redakti

La familio estas starigita en la jaro 1789 sub la nomo „Sapindi“ fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 246[4]. sinonimoj por sapindacoj Juss. estas: Aceraceae Juss., Aesculaceae Burnett, Allophylaceae Martinov, Dodonaeaceae Kunth ex Small, Hippocastanaceae A.Rich., Koelreuteriaceae J.Agardh, Paulliniaceae Durande, nom. inval., Paviaceae Horan. [5] La botanika nomo venas de la latina vortoj sapo (samas kun la esperanta sapo) kaj india por Hindio.

La familio Sapindaceae estas dividita en kvar subfamilioj; ĝi entenas ĉirkaŭ 142 genroj kun 1600 ĝis 1900 specioj.

Ekkonoj inter 2000 kaj 2009 montris, ke ankaŭ la genroj de la ĝis tiamaj aceracoj (Aceraceae) kaj hipokastanacoj (Hippocastanaceae), enordigitaj en la subfamilio Hippocastanoideae, nun apspeciojas la familio sapindacoj. Kune al ĉiuj sapindacoj estas la origina formiĝo de disko je la bazo de la floro, kiu mankis ordinare ĉe ventpolenigataj specioj. La kvar subfamilioj estas distingitaj laŭ la formo de la ovario; la Sapindoideae nur havas etan ovolon, la Hippocastanoideae havas du ovolojn, la Dodonaeoideae havas du ĝis plurajn ovolojn kaj Xanthoceroideae ses ĝis ok ovolojn po ovaria fako (egalas al unu karpelo ). Tio egalas la opinion de AGP II kaj AGP III (Angiosperma filogena grupo) koncerne al la familio sapindacoj.

Jen la subfamilioj kun iliaj genroj[5]:

la genroj kun pliaj informoj vidu: Hippocastanoideae.
la genroj kaj pliaj inormoj vidu: Sapindoideae.
  • Xanthoceroideae Thorne & Reveal (eble en nova familio Xanthoceraceae Buerki, Callm. & Lowry): Ĝi nur havas unu genro:
    • Xanthoceras Bunge: Ĝi estas monotipa genro kun nur unu specio:
      • Gelbhorn (Xanthoceras sorbifolia): Ĝi hejmiĝas en la norda kaj nordorienta parto de Ĉinio kaj Koreio.

Laŭ WFO kaj TPL redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (9 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[9]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Utiligado redakti

Multaj acero-specioj kaj – kultivaroj estas plantitaj en la moderaj klimatoj en parkoj kaj ĝardenoj. Ankaŭ kelreŭterio, Aesculus-specioj kaj kultivaroj estas ornamplantoj en la moderaj klimatoj.

La ligno de multaj acero-specioj estas uzatas multflanke.[14]Vidu: acerligno. Ankaŭ la ligno de kelkaj eskulo-specioj estas uzata. De multaj tropikaj specioj oni uzas la lignon.. La ligno de du Pometia-specioj estas estas komercigita sub la nomoj „kasai“, „matoa“, „megan“, „taun“ [15]. Harpullia pendula ankaŭ liveras bonan lignon.

Diversaj specioj estas uzataj kiel fiŝveneno. Kelkaj genroj havas ornamplantoj Cardiospermum, Dictyoneura, Filicium, Koelreuteria, Lepisanthes por tropikaj regionoj. Dodonaea angustifolia obi uzas kiel heĝo. Ombroarboj estas Dodonaea angustifolia kaj Filicium-specioj. Multaj specioj el la familiio liverax manĝeblaj fruktoj: longano (Dimocarpus longan), liĉio (Litchi chinensis) aŭ rambutano (Nephelium lappaceum) kaj manĝeblaj semoj.[16]

Por gajni nutraĵon ankaŭ akeo (Blighia sapida) estas utiligata. Kelkaj Diploglottis-specioj liveras marmeldojn kaj sapojn. La folioj kaj la junaj ŝosoj de Cardiospermum halicacabum kaj Koelreuteria paniculata estas kuirite manĝeblaj kiel spinaco. Ankaŭ la folioj kaj la floroj de ksantocero (Xanthoceras sorbifolium) estas manĝeblaj kuiritaj. Acersiropo estas konata.

La fruktŝeloj de la okcidenta sapindo (Sapindus saponaria) aŭla arboŝeloj de Jagera pseudorhus estas uzataj por fari sapon. Por lavi oni ankauj uzas la fruktojn de la lavnuksa arbo (Sapindus mukorossi).

Fontoj redakti

  • Die Familie der Sapindaceae bei der APWebsite. (Abschnitt Systematik und Beschreibung)
  • Sven Buerki, F. Forest, P. Acevedo-Rodríguez, Martin W. Callmander, J. A. Nylander, M. Harrington, I. Sanmartín, Philippe Küpfer & Nadir Alvarez: Plastid and nuclear DNA markers reveal intricate relationships at subfamilial and tribal levels in the soapberry family (Sapindaceae), In: Molecular Phylogenetics and Evolution, Volume 51, Issue 2, 2009, S. 238–258: Volltext-PDF, 476 kb.
  • Nianhe Xia & Paul A. Gadek: Sapindaceae in der Flora of China, Volume 12, 2007, S. 6: Online und Tingzhi Xu, Yousheng Chen, Piet C. de Jong, Herman John Oterdoom & Chin-Sung Chang: Aceraceae in der Flora of China, Volume 11, 2008. p. 516: Online. (Abschnitt Beschreibung)
  • Sven Buerki, Porter P. Lowry II, Nadir Alvarez, Sylvain G. Razafimandimbison, Philippe Küpfer & Martin W. Callmander: Phylogeny and circumscription of Sapindaceae revisited: molecular sequence data, morphology and biogeography support recognition of a new family, Xanthoceraceae, In: Plant Ecology and Evolution, Volume 143, Issue 2, 2010, p. 148–159: COI:10.5091/plecevo.2010.437 Volltext-PDF. (Aceraceae kaj Hippocastanaceae sed ankoraŭ ne Sapindaceae kaj nova familio Xanthoceraceae Buerki, Callm. & Lowry.)

Literaturo redakti

[6][7]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Sapindaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 sapindo en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Sapindaceae ĉe The Plant List
  4. Erstveröffentlichung eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  5. 5,0 5,1 Sapindacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  6. 6,0 6,1 Sven Buerki, Porter P. Lowry II, Nadir Alvarez, Sylvain G. Razafimandimbison, Philippe Küpfer & Martin W. Callmander: Phylogeny and circumscription of Sapindaceae revisited: molecular sequence data, morphology and biogeography support recognition of a new family, Xanthoceraceae, In: Plant Ecology and Evolution, Volume 143, Issue 2, 2010, S. 148–159: COI:10.5091/plecevo.2010.437 Volltext-PDF. (Aceraceae und Hippocastanaceae wohl doch nicht in Sapindaceae und eine neue Familie Xanthoceraceae Buerki, Callm. & Lowry.)
  7. 7,0 7,1 Nianhe Xia & Paul A. Gadek: Sapindaceae in der Flora of China, Volume 12, 2007, S. 6: Online und Tingzhi Xu, Yousheng Chen, Piet C. de Jong, Herman John Oterdoom & Chin-Sung Chang: Aceraceae in der Flora of China, Volume 11, 2008. S. 516: Online.
  8. Ŝablono:RedListOfSouthAfricanPlants
  9. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  10. acero en PIV ĉe vortaro.net
  11. eskulo en PIV ĉe vortaro.net
  12. liĉio en PIV ĉe vortaro.net
  13. paŭlinio en PIV ĉe vortaro.net
  14. Acer spp. bei Handelshölzer von H. G. Richter & M. J. Dallwitz.
  15. Pometia pinnata bei Handelshölzer bei DELTA von H. G. Richter & M. J. Dallwitz.
  16. Über die Nutzung von Sapindaceae in der Flora Malesiana.