Charles de Gaulle - Étoile (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Charles de Gaulle - Étoile (stacidomo).

Charles de Gaulle - Étoile [ʃaʁl də ɡol etwal] estas stacio sur linioj 1, 2 kaj 6 de la Metroo de Parizo situanta sub Placo Charles-de-Gaulle. Origine nomita Étoile (Stelo), ĝi situas inter la 8-a, 16-a kaj 17-a arondismentoj de Parizo.

Charles de Gaulle - Étoile
Stacio Charles de Gaulle - Étoile sur linio 2
Stacio Charles de Gaulle - Étoile sur linio 2
metrostacio • subtera stacio • Spanish solution • fina stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 8-a, 16-a, 17-a
Geografia situo 48° 52′ 28″ N, 2° 17′ 45″ O (mapo)48.8744076036612.2957626846512Koordinatoj: 48° 52′ 28″ N, 2° 17′ 45″ O (mapo)
Charles de Gaulle - Étoile (Parizo)
Charles de Gaulle - Étoile (Parizo)
DEC
Charles de Gaulle - Étoile
Charles de Gaulle - Étoile
Charles de Gaulle - Étoile
Situo sur mapo de Parizo
Map
Charles de Gaulle - Étoile
Ecoj
Trakoj 5
Kajoj 6
Tarifa zono 1
Jara trafiko 4 291 663 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 1-a de septembro 1900 M01
2-a de oktobro 1900M02s
13-a de decembro 1900 M02
14-a de oktobro 1907 M02s M05
6-a de oktobro 1942 M05M06
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 1812
Metro-linioj M01 · M02 · M06
Interkonektoj
Trajno-linio
vdr

La 21-an de februaro 1970, tuj post la malfermo de RER, la stacio, same kiel la placo, estis alinomita; ĝi nun nomiĝas Charles de Gaulle - Étoile omaĝe al Prezidanto Charles de Gaulle.

Stacio redakti

La stacio Étoile estis malfermita nur la 1-an de septembro 1900, post linio 1; komence, vagonaroj trapasis sen halti.

La diversaj kajoj estis konstruitaj sub la norda parto de placo Charles-de-Gaulle, supre de Avenuo de la Elizeaj Kampoj. Linioj 1 kaj 2 havas kutimajn staciojn kun du kajoj. La finstacio de linio 6 formas buklon sub la placo kun stacio – apudmetita al tiu de linio 1 – konsistanta el kajo maldekstre de la vagonaro por la eliro de vojaĝantoj kaj el kajo dekstre por la eniro. Tuj poste, vagonaroj denove pluiras por pli longe halti en stacio Kléber.

Alirejoj redakti

  1. Champs-Élysées: Avenuo de la Elizeaj Kampoj, para flanko
  2. Avenuo de Friedland: angulo de Placo Charles-de-Gaulle / Avenuo de Friedland, para flanko
  3. Avenuo Victor-Hugo
  4. Avenuo Hoche: Placo Charles-de-Gaulle (angulo de Avenuo de Wagram, malpara flanko)
  5. Avenuo de Wagram: Placo Charles-de-Gaulle (angulo de Avenuo de Wagram, para flanko)
  6. Avenuo Carnot-Parc Auto: Avenuo Carnot, para flanko
  7. Avenuo Carnot: Avenuo Carnot, malpara flanko
  8. Avenuo de la Grande Armée: Avenuo de la Grande-Armée, para flanko
  9. Strato de Presbourg: Avenuo de la Grande-Armée, malpara flanko
  10. Avenuo Foch-Parc Auto: Avenuo Foch, para flanko
  11. Strato Beaujon: Avenuo de Wagram, malpara flanko

Interkonektoj redakti

Bibliografio redakti

  • Roland Pozzo di Borgo, Les Champs-Élysées : trois siècles d'histoire

Bildgalerio redakti

Videoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti