La Rejn-Herne-Kanalo estas nacia akvovojo[1] en la Ruhr-regiono, Nordrejn-Vestfalio, kun nuntempe kvin kanalŝtupoj. Ĝi estas longa 45,4 kilometrojn[2] kaj estas mastrumata de la oficejo Wasser- und Schifffahrtsamt (Akva kaj Ŝiptrafika Administrejo) Duisburg-Meiderich.

Rigardo ekde Gasometro Oberhausen sur la Rejn-Herne-Kanalon ĉe Oberhausen, maldekstre de tiu la rivero Emscher kaj pli maldekstre la aŭtovojo 42 „Emscherschnellweg“, dekstre de la kanalo partoj de la vendejaro CentrO
Vivo ĉe la Rejn-Herne-Kanalo
(en la fono: Gasometro Oberhausen)
Vespera atmosfero ĉe la Rejn-Herne-Kanalo en Oberhausen kun vidaĵo sur la rubobruligejo

Vojo redakti

 
Mapo de la kanalo kun havenoj, kluzoj ktp.

La Rejn-Herne-Kanalo konektas la Rejnon kun la Dortmund-Ems-Kanalo. Ĝi elbranĉiĝas el la Havenkanalo de Duisburg ĉe Baseno C ĉe kanala kilometro 0,16 kaj ligas la havenojn de Duisburg-Ruhrort kun la okcidentgermana kanalreto. Je kanala kilometro 1,4 la ligokanalo disbranĉiĝas al rivero Ruhr. Ekde Oberhausen la kanalo laŭiras la rektigitan riveron Emscher laŭ ĝia suda flanko.

Historio redakti

La konstruado de la kanalo daŭris pli ol ok jarojn, nome ekde la 5-a de aprilo 1906 ĝis la 17-a de julio 1914. La konstrulaborojn direktis la Reĝa Kanalkonstrua Administracio en Essen. Aparte en Herne kaj Gelsenkirchen oni fosis la kanalon en la iama riverujo de la Emscher, kies pason la antaŭa rektigo estis ŝovinta iomete norden. En 1914 la kanalo kun komence sep kanalŝtupoj estis pretigita. Ĝi estis konstruita por ŝipoj ĝis 1350 tunoj. Ŝipoj de ĉi tiu transportkapablo, kiuj konvenas al la mezuroj de la originaj kluzoj de la kanalo, ekde tiam nomiĝas Rejn-Herne-kanalŝipoj.

Je la kanalprofilo kaj je ĉiuj konstruaĵoj oni antaŭplanis eblecojn por egaligi minomallevaĵojn, kiaj pli malfrue ja ankaŭ grandamplekse necesiĝis.

Komence la Rejn-Herne-Kanalo finiĝis en Herne, kie li trafis supre de la kluzo Herne-Orienta sur la branĉkanalon de la Dortmund-Ems-Kanalo ekde Henrichenburg, la plej norda parto de la urbo Castrop-Rauxel, al Herne. Per malfunkciigo de la lasta parto de la branĉkanalo, nome de la sekcio ekde la kanalhaveno de karbominejo Zeche Friedrich der Große, instalaĵo 3/4, ĝis la fino antaŭ la Bahnhofstraße, la sekcio Henrichenburg-Herne estis almetita en 1950 al la Rejn-Herne-Kanalo. En la pasejo de la malfunkciigita kanalsekcio oriente de la ponto super la Bahnhof-Strato ĝis la ponto super la rivereto Landwehrbach en Herne nun pasas la aŭtostrato 42 (Emscherschnellweg).

Je la elkonstruado inter Duisburg-Meiderich kaj Wanne-Eickel ekde 1968 ĝis 1995 oni forigis la mallarĝejojn, plejeble senkurbigis la kanalon, altigis pontojn, kaj je la stabiligo de la bordoj alternis la elkonstruado per ŝtopmuroj kaj deklivo.

Kadre de la kulturĉefurba jaro 2010 en la Ruhr-regiono oni priŝutis la Rejn-Herne-Kanalon per sennombraj kultureventoj, ĉefa projekto je tio estis KulturKanal, kiu ankaŭ estis daŭrigata en 2011.

Akvomastrumado redakti

La Rejn-Herne-Kanalo estas ero de la akvokonduka reto, kiun formas la okcident-germanaj kanaloj (Datteln-Hamm, Dortmund-Ems, Rhein-Herne kaj Wesel-Datteln). Ĉi tiu reto ne nur servas al la ŝiptrafiko por la transkluzado same kiel al la kompenso de la akvoperdo pro tralaso da akvo kaj forvaporiĝo, sed ankaŭ altakvante por la publika, terkultura kaj industria provizo per uzakvo (ekzemple malvarmiga akvo por elektroprodukttejoj) kaj konsumakvo. La bezonon kovras unuaflanke la akvoelpreno el la supra Lippe ĉe la akvotransdonejo je Hamm, krome per la liga kanalo al la malsupra fluo de Ruhr el la Ruhr kaj esceptakaze el la Rejno. Aliaflanke retropumpado de kluzakvo minimumigas la konsumon por la ŝiptrafiko. Por tio la Rejn-Herne-Kanalo ricevis inter 1958 kaj 1965 ĉenon de pumpstacioj kun po unu retropumpilo ĉe ĉiu kanalŝtupo. Per tio la kanalo havis sian propran akvon kaj ne plu devis esti provizata trans la Wesel-Datteln-Kanalo kaj la kluzo Herne-Oriento. La unuajn pumpstaciojn oni devis anstataŭi inter 1980 kaj 1994, ĉar ili baris la konstruon de novaj kluzoj; samtempe oni enmetis plikapablajn organojn. La kompletan akvoprovizon de la okcidentgermanaj kanaloj regulas ekde 1984 la defor-stirejo en Datteln.

Kluzoj redakti

 
Malsupra kapturo kaj levopordego de la kluzo Meiderich
 
Kluzo Oberhausen, norda kamero malfermita
 
Kluzoj Gelsenkirchen kun pumpstacio

La kluzoj servas por superado de la niveldiferenco la Rejno kaj la kanalverto Herne — Monastero de la Dortmund-Ems-Kanalo de 31,50 m plus la falalto ĉe la enirkluzo depende de la ŝanĝiĝanta akvonivelo de la Rejno.

Kluzo Duisburg-Meiderich redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kluzo Duisburg-Meiderich.

En 1980 oni finkonstruis ĉe kanalkilometro 0,82 la nunan kluzon, la enirkluzon de la kanalo, kies malsupra pordego alta 24 metrojn kun la stirejo metas demalproksime videblan flavan distingilon en la pejzaĝon de havenoj kaj Ruhr. Ĝia malsupra kapo estas adaptita al la malleviĝintaj akvoniveloj de la Rejno. La antaŭhaveno de la malnova kluzo estas ankoraŭ nuntempe videbla en la malsupra akvo pro la masonaĵo de la kanalmuroj. Oni ne plenigis ĝin por havi rezervan lokon por eventuale necesa novkonstruo de la kluzo. La antaŭa konstruaĵo de la nuna kluzo ekfunkciis kune kun la kanala malfermado en la jaro 1914.

Anstataŭ la malnova kluzokamero 165 metrojn longa kaj 10 metrojn larĝa la nova kluzokamero havas uzeblan longecon da 190 metroj kaj larĝecon de 12 metroj, tiel ke ankaŭ grandaj ŝovoboataroj povas trapasi la kluzon.

La faloalto dependas de la akvonivelo de la Rejno. Je konvena altakvo de la Rejno la akvonivelo en proksimeco al Rejno povas esti eĉ pli alta ol en la kanalo, tiel ke oni kluzas en la kanalon ne kiel kutime almonten, sed alvalen. La kluzo ne havas propran pumpstacion, sed la pumpiloj en la havenbaseno C de la haveno en Ruhrort prizorgas la retropumpadon de la akvo en la kanalon.

La kluzon povas mastrumi ununura persono. Ĉi tie, je la komenca punkto de la kanalo, troviĝas la vojimposta pagejo por la uzkotizoj. Tiu ankaŭ oni registras la en- la elveturajn ŝipojn kaj mastrumas la Ruhr-Kluzojn Duisburg kaj Raffelberg. Proksimume 25000 ŝipoj kun entute 15 milionoj tunoj da ŝarĝo trapasis en 1996 la kluzon de Meiderich.

La kanalŝtupo havas nur unu kluzon, ĉar la funkcion de la dua povas transpreni la proksima Ruhr-Kluzo Duisburg.

Kluzoparo Oberhausen redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kluzoparo Oberhausen.

Ĉe kanala kilometro 5,68 troviĝas la Kluzoparo Oberhausen. La nuna kanalŝtupo transpontas niveldiferencon de 4,10 metroj kaj havas du kluzojn. La suda kluzo estis konstruata inter 1977 kaj 1979 kaj havas uzeblajn longecon de 190 metroj kaj larĝecon de 11,99 metroj. La norda kluzo estis finkonstruata la 28-an de julio 1984 post dujara konstruado kaj havas uzeblajn longecon de ankaŭ 190 metroj kaj larĝecon de 11,88 metroj.

 
Essen-Dellwig 2011

Iamaj kluzoj en Essen-Dellwig redakti

En la urboparto Dellwig de Essen troviĝis la tria ŝtupo de la Rejn-Herne-Kanalo kun du kluzoj kiel je ĉiuj ŝtupoj escepte tiun de Duisburg-Meiderich. Ĉiu kluzo estis longa je 165 metroj kaj larĝa je 10 metroj. La kluzoj estis fermataj per du-alaj pordegoj en la supra kapo kaj ŝovpordegoj en la malsupra kapo. Pro subgrundaj malleviĝoj kaŭzataj de la karbominado oni malfunkciigis la ŝtupon je Dellwig en 1980.

Kluzoj Gelsenkirchen redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kluzoparo Gelsenkirchen.

La Kluzoparo de Gelsenkirchen troviĝas ĉe kanala kilometro 23,32 kaj transpontas niveldiferencon de 6,20 metroj. La du kluzoj estis konstruitaj inter 1980 kaj 1985. Ambaŭ havas uzeblan longecon de 190 metroj. La norda kluzo havas uzolarĝecon de 12,10 metroj, je la suda kluzo la uzolarĝeco estas 11,94 metroj. Je la flanko de la supra akvo la du kluzoj havas mallevopordegojn, je la flanko de la malsupra akvo — kontraŭfluajn pordegojn. La malfermado de la supra pordego daŭras 55 sekundojn, por la malfermado de la malsupra pordego oni bezonas nur 35 sekundojn.

Kluzoparo Wanne-Eickel redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kluzoparo Wanne-Eickel.

La Kluzoparo Wanne-Eickel situas ĉe kanala kilometro 31,20 kaj transpontigas falalton de 8,40 metroj. El la du kluzoj nur la suda kluzo estas novkonstruaĵo, kiu konsideras la bezonojn de la nuntempa enlanda ŝiptrafiko.

La du kluzoj estis konstruataj kune kun la kanalo inter 1906 kaj 1914 kaj havis uzeblan longecon de 165 metroj kaj larĝecon de 10 metroj. En la kluzokamero estis pro tio spaco por du el la tiam dominintaj ŝiptipoj, kiuj estis longaj je 80 metroj kaj larĝaj je 9,5 metroj, havantaj 2,5 metrojn da mergoprofundo. Ĝis nun la norda kluzo konserviĝis en sia origina grando, ĝi tamen ĉi-tempe ne estas uzata, ĉar por modernaj ŝipoj ĝi estus tro malgranda.

La suda kluzo estis novkonstruata en la jaro 1994 kaj havas uzeblan longecon de 190 metroj kaj larĝecon de 12 metroj. La novkonstruo de la norda kluzo estas planita.

La Kluzoparo Wanne-Eickel estas ero de du temaj itineroj de la Itinero de la Industrikulturo: Ercfervojo kaj Emscher-Marĉejo kaj Kanaloj kaj Ŝiptrafiko.

Iama kluzoparo Herne-Okcidento redakti

La iama kluzoparo Herne-Okcidento ĉe kanala kilometro 35,25 estis kun-anstataŭata per la novigo de la kluzoparo Herne-Oriento kaj en 1991 forigata. Por tio oni profundigis la kanalon en la interkluzejo Herne-Okcidento ĝis Herne-Oriento je 4,5 metroj kaj sinkigis la akvonivelon sur tiun de Wanne-Eickel.

La malnova kluzo ne plu sufiĉis laŭ longeco kaj larĝeco por modernaj ŝipoj kaj ŝovboataroj. La konstrua substanco mem estis tro malnoviĝinta kaj konsiderinde difektita, ĉar la grundo sinkis pro karboekspluato. Kadre de la forigo de la kluzoj oni konservis la eksterajn murojn de la du kluzokameroj. Aparte ĉe la suda muro la disponoj por la egaligo de la elminigaj difektoj ankoraŭ estas klare rekoneblaj. La kamermuro devis esti tamen altigita ĉe la okcidenta finaĵo je 3,5 metroj. Tio ĉi estas rekonebla en la panoramobildo je la diferenco inter brikmasonaĵo kaj altigo per ŝtalbetono.

Tiuj ĉi kluzoj staras sur la tiel nomata Sekundus-Fendo. Je planado de la kanalo tio ĉi estis konata, tamen oni supozis, ke ĝuste ĉi tie ne okazos minaj sinkadoj, ĉar en la kampo de la fendo oni ne devis elminigi karbon.

La suda muro de la iama suda kluzo

Kluzo Herne-Oriento redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kluzo Herne-Oriento.

La kluzoinstalaĵo Herne-Oriento ĉe kanala kilometro 37,26 estis novigita en la jaroj 1986 ĝis 1992 kiel duopa kluzo. Ĉiu el la du novaj kluzokameroj estas 190 metrojn longa kaj 12 metrojn larĝa. La akvo ĉe la supra pordego estas 4 metrojn profunda. En direkto al la supra akvo fermas la kluzon turnsegmenta pordego. Kontraŭfluaj pordegoj fermas la kamerojn kontraŭ la malsupra akvo. La diferenco inter supra kaj malsupra akvo estas 12,8 metroj. Unu kluzado bezonas proksimume 14 minutojn — sen kalkulo de la en- kaj elveturadaj tempoj por la ŝipoj. La du kluzokameroj estas tiel interligitaj, ke la forfluanta akvo de la unua kamero povas esti uzata por la plenigo de la alia kamero, ĝis kiam la du akvoniveloj egalas. La duan duonon de la akvo oni forfluigas en la malsupran akvon, la alian, duonplenan kameron oni plenigas ekde la supra akvo. Tiamaniere oni duonigas la akvokonsumon por kluzado. Ĉar kanalo estas senflua akvujo kaj ne rivero, oni devas kompensi la akvoperdon de la supra akvo je la kluzado per retropumpado.

Pri la bildoj en la galerio:

La maldekstra bildo montras la kluzoparon ekde la malsupra akvo, la antaŭhaveno, kiun uzas atendantaj ŝipoj, la kluzoparon kun la du malsupraj pordegoj kaj la mastrumejo, kiu similas al flughavena turo. La kameroj estas konstruaĵoj el ŝtalbetono kun klinkermasonaĵo de la fasado. La pordego de la suda kamero estas malfermita. La elvetura motorŝipo „Carina“ devenas el Děčín (Ĉeĥujo). La akvonivela diferenco en la kamero estas taksebla laŭ la malseka algo-surkreskaĵo (12,8 metroj). Je la supra rando de la bildo troviĝas la ponto de la strato Horsthauser Straße trans la kanalon. Ĉe la bordo dekstre estas pluraj fiŝkaptistoj, kiuj ŝatas uzi la abundecon de fiŝoj en la akvujoj de la kluzoinstalaĵo.

La bildo pri la supra akvo montras la sudan kameron maldekstre kun la supra pordego. La norda kamero (dekstre) estas malfermita por la elveturo. Por malfermado ĉi tiu pordego estas dronata kontraŭ la supra akvo ĉirkaŭ akso troviĝanta supre de la kluzosojlo. La en- kaj elveturadon de la ŝipoj reguligas trafiklumoj. La kluzomajstro sole povas defore mastrumi la tutan instalaĵon, ĉar videokameraoj observas ĉiujn gravajn punktojn. En la kluzokamero dekstre: motorŝipo Aurora antaŭ la elveturado. La tria bildo montras la kameron malfermitan al la supra akvo post la elveturado de la dua ŝipo de la observata kluzado – motorŝipo Bydgoszcz el Polujo.

La dekstra bildo montras la kanalpason okcidenten, antaŭe la antaŭhavenon, la supre menciitan stratoponton, poste grenmuelejon kaj ties turstokejo-instalaĵoj sur la teritorio de Recklinghausen, maldekstre de tio kaj proksimume 5 kilometrojn for staras la karbo-elektrocentralo de la STEAG en la urboparto Baukau de Herne. Ambaŭ kanalbordojn borderas firmaj vojoj, kiujn ofte uzas promentantoj kaj biciklantoj.

Havenoj redakti

Heinz-Schleußer-Jaĥtohaveno en Oberhausen redakti

 
Enveturejo en la Jaĥtohavenon Heinz Schleußer

Jaĥtohaveno Heinz Schleußer estas jaĥtohaveno en tuja proksimeco al CentrO, kiu malfermiĝis en 2004. La haveno havas akvoprofundon de 2,5 metroj kaj diponas pri 13 pontoj por la fiksado de boatoj. Tuj ĉe la jaĥtohaveno troviĝas la Akvariego Oberhausen same kiel la Miniatur-Fervojejo Oberhausen.

Urbohaveno de Bottrop redakti

 
Urbohaveno de Essen, malantaŭe la ponto de la A42 trans la kanalon

La urbohaveno de Bottrop estis konstruata en 1914 kaj dum longa tempo ĝin tenis la havenaj kaj fervojaj entreprenoj de Ruhrkohle AG. Post kiam la alligo al la minejaj fervojoj de la norda Ruhr-Regiono estis perdinta sian gravecon pro la eksfunkciigo de la minejoj, ĝi evoluis al transŝarĝejo por hejtoleo, dizelo, cikloheksano, metanolo kaj ksilolo. Tenanto estas la entrepreno Ruhr Oel GmbH, kiu estas ankaŭ la posedanto de la tiea cisternaro. La havena tereno subdividiĝas en du kampojn. Haveno 1 havas kajan longecon de 90 metroj kun du transŝarĝejoj, haveno 2 havas kajon longan je 320 metroj kaj kvar transŝarĝejoj. Je la orienta finaĵo de la haveno, fronte al la urbohaveno de Essen kaj rekte ĉe la ponto de la A 42 troviĝas la boatrestadejo de Marinekameradschaft Bottrop, asocio de iamaj ŝipanoj kaj ŝipemuloj.

Urbohaveno de Essen redakti

En 1934 la urbo Essen ektenis la urban havenon kiel plej juna haveno ĉe la Rejn-Herne Kanalo, ekde 1987 ĝin tenas la urba entrepreno Stadtwerke Essen. La haveno konsistas el sakhavena baseno kaj paralelhaveno laŭlonge de la kanalo, kiuj kune havas akvoareon de 63.000 kvadrataj metroj. La plej gravaj transŝarĝataj varoj estas malfluaj kaj mineralaj brulaĵoj, naftaj kaj ĥemiaj produktoj, ŝtonoj kaj maloftaj teroj samkiel fero kaj ŝtalo.

Haveno de la BP Gelsenkirchen GmbH redakti

 
Havenbaseno okidente de la fervoja ponto, paralele al kanalo
 
Havenbaseno oriente de la ponto por du ŝipoj

La rafinejohaveno de la naftorafina firmao BP Gelsenkirchen GmbH estas duparta: ĝi havas okcidentan basenon paralele al la kanalo, malferman al ĉi tiu kaj kun albordiĝejoj por du ŝipoj, kaj orientan havenbasenon por du ŝipoj. Dum la transŝarĝado de rafinejoproduktoj sur cisternŝipojn estas en funkcio premaera oleobarilo. Ĉi tiu estas videbla sur la dekstra bildo antaŭ la pruoj de la du ŝipoj kiel vezikolinio; sur la maldekstra bildo ĝi ŝirmas la kanalan akvon kontraŭ tiu en la paralela havenbaseno. Trans ĉi tiu haveno per kvar milionoj tunoj 33 elcentoj de la tuta produktaĵo [3] de la fabriko estas ekspedataj perŝipe. Plej grandan kvoton je tio havas la maŝinbrulaĵoj (benzino, dizelo ktp.).

Urbohaveno de Gelsenkirchen redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Haveno de Gelsenkirchen.
 
La komerca haveno kun la disforkiĝo en la industrihaveno-basenon
 
Gasujoj ĉe la suda flanko en la industria haveno
 
grenotransŝarĝejo en la industria haveno

La urba haveno de Gelsenkirchen estis malfermata julion de 1914 kaj estas per tio la plej malnova haveno ĉe la Rejn-Herne-Kanalo. La haveno disbranĉiĝas kiel senelira haveno kun du havenbasenoj ĉe la supra antaŭhaveno de la Kluzo Gelsenkirchen kaj havas akvosurfacon de 117.800 kvadrataj metroj. Tenanta firmao estas la Gelsenkirchener Hafenbetriebsgesellschaft mbH, filio de la Urbaj Entreprenoj de Gelsenkirchen. La haveno estas subdividita en industria haveno kaj komerca haveno. Krom aliaj varoj en la urba haveno de Gelsenkirchen oni transŝarĝas precipe nafto- kaj ŝtaloproduktojn same kiel malton kaj grenon. La transŝarĝo de la haveno sumiĝas je proksimume 1,2 milionoj tunojn ĉiujare.

Haveno Grimberg redakti

 
Haveno Grimberg, en la fono Ŝakto Wilhelm de Minejo Pluto en Herne
 
Falĉoforma Ponto Grimberg

La Haveno Grimberg lokas ĉe la suda kanalbordo en Gelsenkirchen, proksime al la urbolimo kun Herne. Ĝi nomiĝas laŭ la proksima Kastelo Grimberg, de kiu nuntempe nur la fundamentaj muroj estas konataj. Ĝi servis precipe por la surbordigo de ercoj por la provizado de la ferproduktejoj en Bochum kaj Gelsenkirchen. Ĉi tie estis la elirpunkto de la ercofervojo. Post la malfunkciigo de la ferproduktejoj ĝi perdis sian originan funkcion. Nun ĝi servas al konstrumaterialaj kaj recikligaj entreprenoj por la prilaborado kaj perŝipa fortransportado de iliaj produktoj.

Por konekti la vojon sur la ercfervoja spuro kun la vojreto norde de la kanalo, oni konstruis la falĉoforman ponton Grimberger Sichel inter haveno kaj bestoĝardeno. La oficiala inaŭgurado de la ponto okazis kadre de solenaĵo la 26-an de oktobro 2008.

Havenoj en Herne-Wanne redakti

 
Okcidenta Haveno Wanne
 
Orienta Haveno Wanne, transŝarĝo-instalaĵoj

Por krei spacon por vartrafikocentro nome Güterverkehrszentrum Emscher oni replenigis la havenbasenon de la Okcidenta Haveno Wanne per tero. Tial la okcidenta haveno konsistas nur el kajomuro kun transŝarĝo-instalaĵoj por amasvaroj kiel karbo kaj ekzemple sablo. Tenanto estas la fervoja kaj havena entrepreno Wanne-Herner Eisenbahn und Hafen.

Same kiel la okcidentan havenon Wanne-Herner Eisenbahn und Hafen GmbH tenas ankaŭ la Orientan Havenon Wanne. Grava transŝarĝata varo tie ĉi estas ferrubo.

Urbohaveno Recklinghausen redakti

 
La abandonitaj haveninstalaĵoj en 2005
 
Novigo el 2008, dekstre la novaj domoj de Mills United

Origine la urbo Recklinghausen ne havis alirejon al la kanalo, ĉar la urbolimo en la sudo plejparte orientiĝis je la paso de la rivero Emscher. Nur la akirado de la teritorio de urbo Herne ebligis la konstruadon de la Urbohaveno Recklinghausen sur propra teritorio. Post kiam la haveno komence estis profitodona, la urbo abandonis ĝin antaŭ kelkaj jaroj. Nur malnova havenogruo atestas la iaman funkcion. Per novaj projektoj la urbo disvolvis dum la lastaj jaroj kaj la stariĝon de novaj metiejo respektive fabrikejoj kaj ankaŭ la ekeston de libertempumejoj.

 
Konstruhaveno de WSV

Konstruhaveno de la germana Akva kaj Ŝiptrafika Administrejo WSV redakti

La konstruhaveno de la germana Akva kaj Ŝiptrafika Administrejo je Duisburg-Meiderich (WSV) ekestis en Herne kadre de la profundigo de la kanalo. Ĝi servas al la Akva kaj Ŝiptrafika Administrejo por la tenado de la kanalo kun la kluzoj kaj pumpstacioj en la sekcio ekde Essen ĝis Herne. Ekde ĉi tie oni realigas la riparlaborojn.

Haveno Friedrich der Große redakti

 
Kajomuro (maldekstre) kaj havenbaseno

Haveno Friedrich der Große origine servis por la transŝarĝo de la karbo el la samnoma minejo kaj por la transŝarĝo de ŝtalpecoj de ŝtalprodukta kaj komerca entrepreno Ilseder Hütte el Peine, kiu pretertempe posedis la minejon kaj troviĝis ĉe la rando de la mineja tereno. Sur la kajomuro ekzistis ĝis 2008 ankoraŭ fervojkonekto, kiu post malfunkciigo de la minejo ne plu estis uzata. Oni forigis la relojn, kaj la tereno nun servas kiel parkejo al ŝarĝaŭtoj. Oriente de la havenbaseno ekloĝis sur la industritereno "Friedrich der Große" denove ŝtalkomerca entrepreno, kiu per surtegmentita transŝarĝejo uzas la kanalon por sia provizado. La haveno estas ero de la Herner Meer (Maro de Herne), al kiu ankaŭ apartenas la jaĥtohaveno, la kluza antaŭhaveno kaj la nun ankaŭ jaĥtohavene uzata haveno de la iama Minejo König Ludwig. Laŭ informo de bortaĉmento okupita per subgrundaj esploroj en la tereno de la Herner Meer troviĝas ankaŭ per proksimume naŭ metroj la plej profunda loko de la kanalo.

Haveno König Ludwig redakti

 
La jaĥtohaveno dekstre en la fono

Haveno König Ludwig servis por la karbovendado, sed ankaŭ por la alliverado de materialo por la iama Minejo König Ludwig. Ĝi troviĝas je kanala kilometro 38 ĉe la supra akvo de la Kluzo Herne-Oriento, sur la norda flanko kontraŭ la haveno de Minejo Friedrich der Große. La havenobasenon grandan je 1,7 hektaroj oni konstruis ekde decembro de 1897 ĝis 1898, kiam la parta kanalo (tiam branĉokanalo de la Dortmund-Ems-Kanalo) jam estis akvoplenigata. En 1912 oni transŝarĝis je la mineja haveno 360.096 tunojn da varoj. En 1913 oni pliampleksigis la havenobasenon. Pro elminigaj difektoj en 1954 oni devis altigi la kajomuron je 2,50 metroj. En la 1980-aj jaroj la Aŭtomobilo Motorĵaĥto-Klubo je Castrop-Rauxel luis la ne plu uzatan havenan terenon de la Ruhrkohle AG kaj tenas ĝin ekde tiam kiel albordiĝohaveno por jaĥtoj.

Ĉe la haveno komenciĝas la König-Ludwig-Vojo, iama fabrikfervoja pasejo, kiun oni alikonstruis al promeno- kaj biciklovojo. Ĝi konektis la nomdonan minejon König Ludwig kun la haveno.

Fabrikaj havenoj en Castrop-Rauxel redakti

Haveno Victor estis konstruita kiel fabrika haveno de la iama Minejo Victor. La haveno troviĝas en la urba teritorio de Castrop-Rauxel proksime de Kastelo Bladenhorst. Ankaŭ nun la haveno servas por la transŝarĝo de karbo, kion faras du portalgruoj.

Haveno Rütgers apartenas al Rütgers Chemicals (fondita de Julius Rütgers), troviĝas malproksime de Haveno Victor ĉe la orienta flanko de la kanalo, kiu ĉi tie iomete kurbiĝas norden. Rütgerswerke okupiĝas pri gudroĥemio. Laŭ kvanto la ĉefa produkto estas peĉo el mineralkarba gudro. La haveno disponas pri premaera oleobarilo.

Haveno Luck estas transŝarĝejo de konstrumaterialoj kaj apartenas al la firmao Luck.

La haveno de la konstrumateriala produktanto kaj komercanto Knauf Marmorit GmbH estas pli albordiĝejo ol kompleta haveno. Ĝi troviĝas ĉe la norda flanko de la kanalbranĉo oriente de la ponto ĉe la strato Wartburgstraße en Castrop-Rauxel.

Antaŭhaveno de la malnova Ŝiplifto Henrichenburg redakti

 
Transiro de la Rejn-Herne Kanalo en la Dortmund-Ems Kanalo
 
Antaŭhaveno de la malnova ŝiplifto en Henrichenburg

Ĉe la antaŭhaveno de la malnova Ŝiplifto Henrichenburg la Rejn-Herne-Kanalo finiĝas je kanala kilometro 45,6 kaj transiras en la Dortmund-Ems-Kanalon. En la jaro 1962 oni funkciigis novan ŝiplifton, kiu same kiel la malnova iam estis tro malgranda por la nova generacio de kanalŝipoj. Tial kaj pro teknikaj problemoj oni fermis ĝin en decembro de 2005. La konekton de la Rejn-Herne-Kanalo kun la Dortmund-Ems-Kanalo kaj kun la Haveno Dortmund nun ebligas nova ŝparkluzo konstruita en 1989.

La antaŭhaveno estas uzata kiel restadejo por jaĥtoj kaj muzeoŝipoj. La ŝiplifto kiel tia ne plu estas en funkcio. Ĝi estas ero de la Kluzoparko Waltrop en la Itinero de la Industrikulturo – Kanaloj kaj Ŝiptrafiko. Dekstre en la fono estas videbla la stratoponto de germana nacia strato B235, kiu konektas la urbojn Castrop-Rauxel kaj Datteln.

Transportaĵoj sur la Rejn-Herne-Kanalo redakti

Fiŝoj en la Rejn-Herne-Kanalo redakti

Urboj ĉe la Rejn-Herne-Kanalo redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Achim Kubiak: Faszinierendes Ruhrgebiet. Augenblicke am Rhein-Herne-Kanal, Essen: edition rainruhr, 2009. ISBN 978-3-9811598-7-5
  • M. Eckholdt (Hrsg.), Flüsse und Kanäle, Die Geschichte der deutschen Wasserstraßen, DSV-Verlag Hamburg 1998
  • DIN 4054 Verkehrswasserbau; Begriffe; September 1977

Eksteraj ligiloj redakti