Julio de 2008
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
31-a de julio
redakti- Radovan Karadžić, eksa estro de la bosniaj serboj, prezentiĝis antaŭ la Internacia Kortumo en Hago.
27-a de julio
redakti- Mortis Jusef Ŝahin, egipta kinoreĝisoro, en Kairo.
26-a de julio
redakti- Kabo-Verdo iĝas la 153-a membro de la Monda Organizaĵo pri Komerco.
- La itala registaro proklamis nacian krizan staton, konsidere al la forta pliiĝo de kontraŭleĝaj enmigrantoj en la sudo. Dum la unua duonjaro de 2008 alvenis pli ol 10.600 boatfuĝantoj - duoble pli ol dum la antaŭjara periodo (5.378).
- La finludo de piedpilkada Eŭropo-ĉampionado de junulaj teamoj (sub 19-jaraĝaj) en Ĉeĥio gajnis Germanio tri per unu kontraŭ la itala teamo. Estas la unua titolo ekde 1992 por la germana junularo.
24-a de julio
redakti- La Internacia Olimpika Komitato malpermesis partoprenon de Irako en Somera Olimpiko 2008, ĉar la registaro de Irako rabis regon de la Iraka Olimpika Komitato.
- Forta tertremo kun Skalo de Richter 6.8 atakis marbordon de la Prefektujo Iŭate, Japanio. Hirono en la prefektujo registris shindo 6 plus.
21-a de julio
redakti- Eksa Prezidanto de Serba Respubliko de Bosnio, Radovan Karadžić, estis arestita en Beogrado.
18-a de julio
redakti- Benedikto la 16-a paroladas antaŭ 150 000 pilgrimuloj okaze de la Monda Junulara Tago de 2008 en Sidnejo.
17-a de julio
redakti- Laŭ indiko de fajrobrigado en Hamburgo elfluis ĉirkaŭ 120 tunoj da dizelo el ŝipego akcidentinta sur germana rivero Elbo proksime de Geesthacht.
15-a de julio
redakti- Preskaŭ ĉiuj fiŝŝipoj de Japanio (ĉ. 200.000) ĉesis fiŝadon dum tuta tago pro prezaltiĝo de benzino. Ĉ. 4000 fiŝistoj manifestaciis asertante kontraŭrimedon kontraŭ benzina krizo en Hibija-Parko en Ĉijoda-kvartalo en Tokio.
14-a de julio
redakti- Yves Leterme, ĉefministro de Belgio, proponis al la reĝo Alberto sian demision.
9-a de julio
redakti7-a de julio
redakti- Svisa Tektonika Areno Sardona kaj Retia Fervojo en Svislando estis akceptitaj en la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO.
- Malfermiĝis G8-pintkonferenco en Tojako, Abuta-distrikto, Hokkajdo, Japanio.(ĝis 9-a de julio)
4-a de julio
redakti- La unua regula, rekta flugo de kontinenta Ĉinio al Tajvano de preskaŭ 60 jaroj alteriĝis ĉe la flughaveno de Tajpeo. Ĉina altranga respondeculo pri tajvanaj aferoj diris, ke la flugo estas "nova komenco" en rilatoj inter Tajpeo kaj Pekino.
- Suntory Mermaid II, ondo-povigita katamarano finis vojaĝon de Honolulu, Havajo ĝis la kabo Hinomisaki, Ŭakajama, Japanio tra 7000 km sen problemo.
2-a de julio
redakti- Usono oficiale forstrekis Nelson Mandela de la listo de teroristoj.
- Kolombio: Kaptitoj de FARC, Ingrid Betancourt, 11 kolombianoj kaj 3 usonanoj, estis liberigitaj fare de kolombia armeo