majo
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en majo 2013.

1-a de majo
2-a de majo
  • Pluraj UN-funkciuloj kondamnis la daŭrantan retenon senakuzan de kaptitoj ĉe Gŭantanamo, kie nuna malsatstriko krizon kaŭzas.
3-a de majo
5-a de majo
  • La 56-jare reganta partio, la Barisan Nasional, ree venkis en la malajzia elektado, kvankam la venko estis la plej malforta ĝis nun.
  • Islamismaj demonstracioj en Dako perfortiĝis, kaŭzante 27 mortojn.
6-a de majo
  • Tri junulinoj mankintaj de antaŭ jardeko estis finfine liberigitaj el Klevlanda domo en kiu ili estis katenitaj kaj seksperfortadataj.
7-a de majo
8-a de majo
  • Milico islamisma atakis kaj bruligis policejon kaj kazernan malliberulejon en Bama, nordorienta Niĝerio; 55 homoj mortis.
  • Apelacia kortumo samdecidis la kondamnon de Silvio Berlusconi pro imposta fraŭdo, kaj remetis la originalan kvarjaran punon.
  • Banditoj forrabis la politike kandidatantan filon de eksĉefministro Jusuf Raza Gillani dum subĉiela kunveno en Multan, Pakistano.
10-a de majo
11-a de majo
  • Naŭaz Ŝarif elektiĝis triafoje kiel ĉefministro en Pakistano, post periodo de disa perforto fare de Talibanoj en kiu pli ol 100 homoj mortis.
  • Raportiĝis ke la koncentriĝo de CO2 en la atmosfero superas 4‱ volumene unuafoje en homara historio.
  • Du aŭtobomboj mortigis 43 homojn en Reyhanlı, Turkio, urbo apud la siria limo.
12-a de majo
  • Okazis parlamenta elektado en Bulgario, unu tagon post la malkovro de 350 000 kontraŭleĝaj balotoj en presejo Sofia.
  • Komenciĝis la 5-a Junulara Seminario de Esperanto en Harbino, Ĉinio.
  • Deknaŭ homojn pafado vundis dum Patrinotaga parado en Nov-Orleano, Usono.
13-a de majo
  • Renversis boato evakuante 200 islamanojn Rohingjajn el rifuĝejo en Birmo antaŭ ventego; timiĝis ke 50 homojn mortis.
  • Hashimoto Tōru, kungvidanto de la Japana Restariga Partio, asertis dum gazetara konferenco ke la sistemo komfortulina "necesis" dum la dua mondmilito.
15-a de majo
  • La prezidento de Meksiko maldungis altfunkciulon kies filino fermigis restoracion kiu ŝian preferseĝon unufoje ne rezervis.
16-a de majo
17-a de majo
18-a de majo
19-a de majo
20-a de majo
21-a de majo
22-a de majo
  • Gruo difektis elektrolineon kaj kaŭzis dekhoran rompon tra triono de Vjetnamio.
  • Anglan soldaton murdis du islamismanoj en Woolwich, antaŭurbo Londona, kaj petis pasantojn foti.
  • Mortis la franca komponisto Henri Dutilleux en la aĝo de 97.
23-a de majo
  • Sinmortigistoj atakis kazernon kaj uranio-minejon en nordokcidenta Niĝero.
25-a de majo
  • Malfermis en Ŭakajama la 61-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo (KEK).
  • Anonciĝis ke Brazilo dekalkulos US$ 900 mln da ŝuldoj de 12 afrikaj landoj.
26-a de majo
28-a de majo
30-a de majo
31-a de majo