Nomoj de Afrikaj landoj
Toponimio > Landnomoj > Nomoj de Afrikaj Landoj
Alĝerio redakti
Devenas de la franca formo de araba vorto al-ĝazajir, kiu signifas 'insulo'. Tian nomon havis unue la urbo, kiu situis sur kvar insuloj. Pli poste ĝi eknomis la tutan landon. Aliaj nomoj por Alĝerio: Algérie (franca); Argelia (hispana); Tamurt n Ldzayer (berbera);
Angolo redakti
Laŭ nomo de legenda heroino Zinga Mbandi Ngola, kiu dum 1624-1663 gvidis batalon kontraŭ portugalaj kolonistoj. Laŭ alia versio, dum albordiĝo de portugala maristo Diego Cao en 1483 ĉe la enfluejo de rivero Kongo, en ĉi tiu regiono ekzistis du regnoj: Bakongo kaj Kimbundo. Kaj la nomo devenas de la reĝo de Kimbunda Regno, kiu nomiĝis Ngola.
Benino redakti
Iama nomo: Sklava Bordo. De tie oni elportadis sklavojn por labori en Amerikaj plantejoj. La sekva nomo estis Dahomeo (Dahomey), kiu estas prononcebla kiel Dan Ho Me ("sur la ventro de Dan"). La hodiaŭa nomo devenas de la ĉefgento la binoj (bin).
Bocvano redakti
Nomita laŭ la ĉefgento, la cvanoj (tswana). Iama nomo estis "Beĉuanalando" pro la tribnomo Beĉuana.
Burundo redakti
Derivita de la nomo de la Burunda lingvo (Kinyarwanda, KirundiKirundi).
Burkino redakti
Landnomo en la Mosia lingvo. Ĝi signifas "lando de honestaj homoj". Ĝis 1984 Burkino nomiĝis "Supera Voltalando", laŭ la geografia situo rilate al la rivero Voltao.
Centr-Afrika Respubliko redakti
Ĝi vere estas Centro de Afriko. Mem la vorto "Afriko" originas de latina Aprica ("suna") aŭ greka Aphrike ("sen malvarmo") kaj komence estis nomo nur por Nord-Afriko.
Ĉado redakti
Ŝajne la nomo estas derivita de la nomo de la lago Ĉado, situanta ĉe la sud-okcidenta bordo kun Niĝerio.
Ebur-Bordo redakti
La franclingva nomo Côte-d’Ivoire laŭvorte signifas "ebura bordo".
Egiptio aŭ Egiptujo redakti
La nomo estas donita de grekoj - Aigyptos. Probable ĝi estas misformita nomo Hikuptah (citadelo de la animo de Ptah - supera dio). Tiel estis konata antikva egipta urbo Memphis. Por praloĝantoj de la lando ĝi estis Keme, t.e 'nigra' pro la grundkoloro. En la araba ĝi nun nomiĝas Misr.
Ekvatora Gvineo redakti
"Gvineo" estas derivita de berbera vorto Aguinaw, aŭ Gnawa ("nigra homo"), tiel Berberoj priskribis la loĝantojn de Okcidenta Afriko.
Eritreo redakti
La latina frazo Mare Erythraeum ("Ruĝa maro") estis uzata de italoj pri iliaj kolonioj ĉe la Afrika Korno. Post la sendependiĝo de Etiopio, oni prenis "Eritreo" kiel landnomon.
Etiopio aŭ Etiopujo redakti
Malnova nomo - "Abisinio": devenas de araba Habash. Nova nomo "Etiopio" - laŭ etnonomo de la etiopoj: Aithiops, Aithiopos, kiu en la greka lingvo signifas "sunbrunigita".
Gabono redakti
La unuaj eŭropaj vizitantoj estis portugaloj, kaj sekvaj postvenintoj referencis la landon kiel Gabon, kiu devenas de portugala vorto gabao ("surtuto kun kapuĉo").
Gambio redakti
Nomita laŭ la rivero Gambio (Gambia). En loka lingvo la vorto por la rivero estas ba-dimma.
Ganao redakti
Nomita pro la antikva samnoma ŝtato. Ĝis 1957 ĝi nomiĝis "Ora Bordo", ĉar portugalaj kolonistoj de tie eksportadis grandan kvanton de oro.
Gvineo redakti
Laŭ nomo de granda geografia regiono. Vd. ĉe "Ekvatora Gvineo".
Gvineo Bisaŭa redakti
Laŭ nomo de granda geografia regiono. Por diferenci de la alia samnoma ŝtato, oni aldonis duan komponenton "Bisaŭa" laŭ la nomo de la ĉefurbo Bisaŭo.
Ĝibutio redakti
Devenas de la nomo de la ĉefurbo Ĝibutio.
Kabo-Verdo redakti
La nomo portugallingve signifas 'verda kabo' (Cabo Verde) pro la ekstrema okcidenta situo rilate al Afrika kontinento, kie situas la efektiva Kabo Verda.
Kameruno redakti
Portugale - Camarões. La nomo devenas de Rio dos Camarões ("rivero de salikokoj"). Tiel estis nomata la rivero Wouri de Portugalaj esploristoj en 15-a jc.
Kenjo redakti
Nomita laŭ la monto Kenjo: KiriKirinyaga, aŭ Kere-Nyaga ("Monto de blankeco").
Komoroj redakti
La nomo Comoros estas derivita de la araba kamar aŭ kumr, signifanta "luno", sed ĝi estis uzata unue por Madagaskaro. Poste francaj koloniistoj adoptis ĝin por la Komoraj insuloj.
Kongo, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa redakti
Laŭ la rivero Kongo. Antaŭe Kongo Kinŝasa nomiĝis "Zairo" laŭ alia nomo de tiu sama rivero (Zaire).
Lesoto redakti
Nomita pro la Sotoj, la plimulta etna grupo. La iama nomo "Basutolando" havas la saman originon.
Liberio redakti
Liberia en Latino signifas "libera lando". Nomita pro la liberiĝintaj Amerikaj sklavoj, kiuj reveninte tien fondis modernan ŝtaton.
Libio redakti
Antikvaj egiptoj nomis siajn okcidentajn najbarojn laŭ la nomo tehenu, pli poste - lebu au libu. De tie devenas la landnomo "Libio".
Malavio redakti
Derivita de Marawi, konfederacio de la ŝtatoj, kiu ekzistis sur la teritorio de la nuntempa Malavio.
Malio redakti
Nomiĝis laŭ la malnova okcident-afrika reĝlando Mali.
Maroko redakti
'Maroko' estas misprononco de la nomo de malnova ĉefurbo Marrakech. Arabe ĝi nomiĝas al-Magrib, t.e. okcidento aŭ pli longe al-Magrib-al-aksa ("malproksima oriento"). De la sama radiko devenas la berbera nomo Tamurt n Lmaghrib, dum la turka nomo Fas venas de alia urbo, Fez.
Maŭritanio redakti
La nomo laŭ unu versio devenas el la tribnomo de la maŭroj (greke - "nigruloj"), laŭ dua versio - el fenica vorto mauharim, kiu signifas "orienta".
Mozambiko redakti
Nomita pro la Mouzinho de Alburquerque, portugala koloniisto de la 19-a jc, kiu post venko super naciistaj ribelantoj, establis efektivan regon de Portugalio sur ĉi tiu teritorio.
Namibio redakti
Devenas de Namib, nomo de dezerto. Mem ĉi tiu nomo en la loka lingvo signifas "areo kie ekzistas nenio".
Niĝero, Niĝerio redakti
Pro la rivero Niĝero. La rivernomo devenas de la latina vorto "nigra" (= "nigra").
Okcidenta Saharo redakti
Laŭ la nomo de lokaj araboj - Sahrawi, kiu mem originas de Saharo.
Ruando redakti
Nomita pro la Ruanda lingvo (ankaŭ Kinyarwanda, Kirundi).
Senegalo redakti
Pro la rivero Senegalo.
Sieraleono redakti
Serra Leoa portugallingve signifas "monto de leonino". La landnomo estas datita de 1462, kiam la portugala esploristo Pedro da Cintra, navigis ĉe la bordoj de okcidenta Afriko. Laŭlonge de la bordo, li vidis montoĉenon kun multaj bruaj riveroj kaj nomis ĝin Serra Lyoa, t.e. "Leonina Monto". En la 16-a jc angla maristo nomis ĝin Sierra Leoa; en 17-a jc ĝi iĝis Sierra Leona, kaj fine, en 1787, dum brita regado aperis nuna nomo - Sierra Leone.
Somalio aŭ Somalujo redakti
Lando de la somaloj, la plimulta etnogrupo. En la nordo Somalilando iame Brita Somalio.
Sud-Afriko redakti
La landnomo originas pro sia geografia situo en la Afrika kontinento.
Sudano redakti
Estas derivita de araba frazo - bilad as-sudan ("lando de nigruloj").
Svazilando redakti
Lando de la svazioj, kiuj konsistigas 97% de la loĝantaro.
Tanzanio redakti
Devenas de la komencsilaboj de la du landoj, kiuj kreis federacion: ĉeflando Tanganjiko kaj la insulo Zanzibaro.
Togolando redakti
Nomita pro Togoville en Germanio, kie Germanio deklaris "protektoraton" sur la tuta areo de ĉi tiu Afrika lando.
Tunizio redakti
Devenas de la urbonomo Tunizo (Tunis), kiu estis konstruita apud la antikva Kartago.
Ugando redakti
Derivita de Buganda, la plej granda etna grupo.
Zambio redakti
Originas de la rivero Zambezo (Zambezi), kiu fluas sur la sudaj bordoj.
Zimbabvo redakti
En la ŝona lingvo la vorto havas du signifojn: "loĝejo de ĉefo" kaj "granda ŝtona domo".