Ajlo (latine: Allium sativum) estas staŭda kaj unukotiledona planto simila al cepo, poreo, askalono kaj ŝenoprazo. Ĝi apartenas al la familio amarilidacoj. La genro "ajlo", botanike nomata "aliumo", konsistas ĉefe el la specioj "kutima ajlo" (pri kiu temas ĉi-artikole) kaj ursa ajlo aŭ "sovaĝa ajlo".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ajlo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Amarilidacoj Amaryllidaceae
Genro: Allium
Specio: A. sativum
Ocimum basilicum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Allium sativum, William Woodwill: Medical botany, 1793.

La kutima ajlo estas tre fama spico, same kulinare kiel kurace aŭ legende.

Etimologio redakti

Ajlo devenas rekte de la latina, kiel multaj botanikaj vortoj en esperanto. La origino de la latina Allium verŝajne troviĝas en la maljuna kelta lingvo, je la vorto All kies proksimuma traduko estas akra, brulvunda.

Prezento kaj povoj redakti

Ajla radiko (aŭ kapo) disiĝas en 3-20 arkformaj bulboj (kateloj). El la bulboj kreskas tigo je 30–120 cm alte, kun plataj aŭ kurbaj (sed neniam tubformaj) folioj 30–60 cm longaj kaj 2–3 cm larĝaj. La infloreskon envolvas nelongdaŭra spadiko. La blankaj, rozaj aŭ eĉ purpuraj floroj estas arigitaj en umbelo kaj ekflorigas somere. Frukto estas kapsulo en tri ĉeloj, sed ĝi estas tre rara, pro la ofta sterileco de la floroj.

Kiel aliaj membroj de la cepo-subfamilio, ajlo mem produktas la kemiaĵon, kies efiko estas konstatebla odore kiel guste, kiam ajn la bulboj estas damaĝitaj. Se la ĉelo de ajla bulbo estas dissplitita de tranĉo, maĉo aŭ premo, la enzimoj, kiu troviĝas en la ĉelaj vakuoloj liberigas sulfurplenan kombinaĵon, kiu kuŝis en la ĉela fluido. La rezultanta kombinaĵo kaŭzas la brulvundan kaj pikantan potencon, kies efiko estas tiom subita kaj brutala. Kelkaj agiloj estas malstabilaj kaj senĉese evoluas. Inter la membroj de la cepo-subfamilio, ajlo estas senkonteste la spico, kiu koncentras la plej potencajn defendajn agilojn, kiuj malhelpas predantojn kiel birdoj, insektojvermoj ĝin ataki kaj konsumi.

Homoj ĝenerale opinias ĝin tre bon- kaj subtilgusta, sed ĝi ankaŭ povas ĉagreneti aŭ eĉ malsanetigi kelkajn personojn. Post kiam oni manĝis ajlon, por eviti forpeli la kunparolantojn aŭ la kunkisantojn kaj freŝigi sian elspiraĵon, oni povas interalie maĉi petroselon.

Uzo redakti

Kulinare redakti

Ajlo estas tre fama spico, kies pulvorigita bulbo fajnigas la guston de multaj pladoj. La kultivata ajlo ne produktas semojn sed kreskas el bulboj. Nur tiujn bulbojn homo kutimas manĝi, kvankam en Rusio kaj kaŭkazaj landoj, ankaŭ la ŝosoj estas peklitaj kaj poste manĝitaj kiel apetitaĵo.

Medikamente redakti

Sciencaj esploroj pruvis, ke ajlo entenas diversajn mineralojn kaj vitaminojn. Regula konsumo ekzemple povas malaltigi la sangopremon kaj preventi arteriosklerozon.

Produktado redakti

Jara produkto en tunoj
Datumoj laŭ (ONA)

2003 2004
  Ĉinio 10 078 351 74 % 10 578 000 75 %
  Barato 500 000 4 % 500 000 4 %
  Sud-Koreio 378 846 3 % 378 846 3 %
  Usono 283 090 2 % 283 090 2 %
  Rusio 218 830 2 % 220 000 2 %
  Egiptio 216 000 2 % 216 000 2 %
  Hispanio 188 900 1 % 157 600 1 %
Aliaj landoj 1 659 434 12 % 1 612 011 11 %
Sume 13 627 272 100 % 14 045 047 100 %

Ĉinio estas la plej granda ajla eksporta lando de la mondo. La ĉefa provinco de la ĉina ajlo estas Shandong provinco. Estas kelkaj tipoj de la ĉina ajlo. [1]

Historio redakti

La hejmareo de ajlo situas en Mez-Azio kaj ĝi estis uzata jam antaŭ 5.000 jaroj. Oni malkovris argilajn ajlerojn aĝante 3.750 jarojn a.K. Laŭ Herodoto, ĝi estis kutime kultivita en Egiptio. Cetere, diskoniĝis la rumoro (fabelo?) ke le unua granda konflikto en la homa historio elklikiĝis pro ajla porcio subite rifuzita al la sklavoj kontruantaj la piramidojn. Ĝi estas menciita almenaŭ 40 fojojn en la ebers-papiruso. La grekoj kaj la romianoj atribuis al la planto energidonan efikon kaj nutris iliajn militistojn per ĝi. Grekaj atletoj manĝis kvantojn el ili por pli bone farti (Efektive, ajlo estigas vazo- kaj bronkodilaton kies efiko estas estiminda okaze de sportaj konkuroj).

Simbole, fikcie kaj mitologie redakti

En ĉiaj kulturoj, la akra ajlo posedas la potencon protekti kontraŭ sorĉoj, malfavora sorto aŭ ia ajnaj atencoj. Tiu blankmagieca famo verŝajne devenas de la kuraca povo de la planto. Tamen, ajlo estas foje konsiderita kiel sorĉaĵa planto: en kristana mito, post Satano forlasis la edenan ĝardenon, ajlo kreskis en lia maldekstra piedspuro dum cepo kreskis en lia dekstra.[2]

Notoj redakti

  1. Ĉina ajla informoj. Prettygarlic.com. Alirita 2009-12-06.
  2. Pickering, David (2003). Cassell's Dictionary of Superstitions. Sterling Publishing. ISBN 0-304-36561-0. p. 211

Eksteraj ligiloj redakti