Listo de stamp-kodoj de la metroo de Parizo

Listartikolo en Vikipedio

La Listo de stamp-kodoj de la metroo de Parizo estas prezentita en la sekvaj sekcioj. Tiuj kodoj estas skribitaj sur la bileton kiam la vojaĝanto stampas ĝin.

Metro-bileto
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de metrostacioj de Parizo.

Stampado de biletoj redakti

La turn-enirejoj stampas la biletojn ŝanĝante la entenon de la magneta trako kaj skribante diversajn informojn sur la bileton.

Modernaj turn-enirejoj indikas tiujn informojn per tuj komprenebla maniero, sed tradiciaj turn-enirejoj uzas tre simplan kodadon.

Supre, estas skribitaj tempaj indikoj: de dekstre maldekstren, numero de la semajno en la jaro (01 ĝis 52 aŭ 53), tago de la semajno (tag-litero L M m J V S D sekvata de cifero 1 por mateno aŭ 2 por posttagmezo), kaj horo de stampado (1 ĝis 12), per malgrandaj karaktroj kaj turnita per 90°. Tiel, bileto « 5L250 » estis stampita lundon de la 50-a semajno, je la 5 h posttagmeze.

Malsupre, estas skribitaj geografiaj indikoj: kodo de la stacio (kvar ciferoj), kaj litero identiganta la turn-enirejon en la stacio[1].

Kodoj de stacioj redakti

Kodoj de stacioj konsistas el 4 ciferoj[2]. La du unuaj ciferoj indikas geografian sektoron de Parizo (de 01 ĝis 31) kaj la du ceteraj indikas la stacion en tiu sektoro (de 01 ĝis 15). Mapo de sektoroj estas prezentita[3] en la dua ekstera ligilo.

01 (Cité)
02 (Rennes)
03 (Villette)
04 (Montparnasse)
05 (Nation)
06 (Saint-Lazare)
07 (Auteuil)
08 (République)
09 (Austerlitz)
10 (Invalides)
11 (Sentier)
12 (Île Saint-Louis)
13 (Daumesnil)
14 (Italie)
15 (Denfert)
16 (Félix Faure)
17 (Passy)
18 (Étoile)
19 (Clichy - Saint Ouen)
20 (Montmartre)
21 (Lafayette)
22 (Buttes Chaumont)
23 (Belleville)
24 (Père Lachaise)
25 (Charenton)
26 (Ivry - Villejuif)
27 (Vanves)
28 (Issy)
29 (Levallois)
30 (Péreire)
31 (Pigalle)

Alfabetaj kodoj de stacioj redakti

Ekde 1998, al novaj stacioj estas atribuita alfabeta kodo[2] anstataŭ numera kodo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liste des codes d'oblitération du métro de Paris en la franca Vikipedio.