Nicolas Sarkozy

franca politikisto kaj eksa prezidanto de Francio

Nicolas SARKOZY (Pri tiu ĉi sono elparolo), lia plena nobela naskiĝa nomo estas Nicolas Paul Stéphane Sarközy de Nagy-Bocsa [nadj-boĉa], naskiĝinta la 28-an de januaro 1955 en la 17-a arondismento de Parizo, estas franca politikisto kaj estis prezidanto de Francio ekde la 16-a de majo 2007 post sia kandidatiĝo al la prezidanta baloto de 2007 en Francio ĝis sia malvenko fronte al Francisko Holando en la sekva baloto de 2012.

Nicolas Sarkozy
Nicolas Sarkozy
Nicolas Sarkozy
Persona informo
Nicolas Sarkozy
Naskonomo Nicolas Paul Stéphane Sarközy de Nagy-Bocsa
Naskiĝo la  28-an de januaro 1955(nun 1955-01-28) (69‑jara)
en Parizo, Francilio,  Francio
Religio romkatolika eklezio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Université Paris X: Nanterre
Partio Les Républicains
Subskribo Nicolas Sarkozy
Familio
Patro Paul Sarkozy vd
Patrino Andrée Mallah vd
Gefratoj Guillaume Sarkozy • François Sarkozy • Olivier Sarkozy • Caroline Sarkozy vd
Edz(in)o Marie-Dominique Culioli
(1982–1996)

Cécilia Sarkozy
(1996-2007)

Carla Bruni (2008)
Infanoj Pierre, Jean kaj Louis
Parencoj Marisa Borini • Valeria Bruni Tedeschi • Aurélien Enthoven • Judith Martin • Jeanne-Marie Martin vd
Profesio
Alia nomo Paul Bismuth vd
Okupo juristo
Laborkampo politiko vd
Aktiva en StrasburgoBruseloParizo vd
En TTT sarkozy.fr
23-a Prezidento de Francio
Dum 16-a de majo 200715-a de majo 2012
Antaŭulo Jacques Chirac
Sekvanto François Hollande
ministro pri enlandaj aferoj
Dum 31-a de majo 200526-a de marto 2007
Prezidento Jacques Chirac
Antaŭulo Dominique de Villepin
Sekvanto François Baroin
Dum 7-a de majo 200231-a de marto 2004
Prezidento Jacques Chirac
Antaŭulo Daniel Vaillant
Sekvanto Dominique de Villepin
princo de Andoro
Dum 16-a de majo 200715-a de majo 2012
Antaŭulo Jacques Chirac
Sekvanto François Hollande
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sarkozy estas fama pro sia konservativa sinteno pri la aferoj de publika ordo kaj pro sia admiro por nova ekonomia modelo por Francio, sugestanta ke la lando devus havi pli liberaligitan ekonomion, inspiratan de la usona kaj brita ekzemploj. Oni ofte komparas lian politikon al tiu de Margaret Thatcher. Ĝis la 26-an de marto 2007, li servis kiel « la ministro pri internaj aferoj kaj prizorgado de la teritorio » de Francio. Lia kromnomo Sarko estas uzata de liaj ambaŭ subtenantoj kaj oponantoj.

Li en 2006 estis prezidanto de Unuiĝo por Popola Movado ("Union pour un mouvement populaire" aŭ UMP), ŝtatministro, respondeca pri internaj aferoj kaj prizorgado de la Teritorio (Ministre d'Etat, chargé de l’Intérieur et de l’Aménagement du territoire) kaj prezidanto de la Departementa Konsilio de la departemento Sejnaltaĵio. Li estas urbestrarano de Neuilly-sur-Seine, kies urbestro li estis de 1983 ĝis 2002.

Tre ambicia politikisto, kun persona stilo, li oftege aperas en ĉiuj televidoj kaj tre evidente sciigas, ke li estas kandidato por la prezidantaj balotoj en 2007. Lia politiko estas liberala (laŭ la francia signifo de ekonomika liberaleco), kaj liaj kontraŭuloj ofte kritikis lian emon por perforto. Li ankaŭ estas tre naciisma, dirante post la CPE-a krizo, "kiu ne ŝatas Francion, tiu ne hezitu ĝin forlasi", aludante la ribelulojn de la ĉirkaŭurboj.

Laŭ informo de la usona subsekretario de ŝtato, Karen Hughes, dum oficiala ceremonio la 25-an de oktobro 2007, Nicolas Sarkozy estis unu el la "partoprenintoj" en la programoj de la usona ŝtatsekretariejo, do faris staĝon tie.

Li estas la ĉefa iniciatinto de Leĝo pri enmigrado kaj integriĝo, akceptita en somero 2006.

Lia striktema politiko estas tamen tre ŝatata en Francio kaj li estas elektita prezidento en 2007 superinte sian kontraŭulon Ségolène Royal, kandidatino de Socialista Partio (53,06% kontraŭ 46,94%).

Nicolas Sarkozy edziĝis kun Carla Bruni-Tedeschi la 2-an de februaro 2008 en Parizo. La privata ceremonio okazis en la Palaco Elizeo, rezidejo de francaj prezidentoj.

Prezidentiĝo redakti

La 14-an de januaro 2007, dum la kandidatiga kongreso (kosta je 3 milionoj da eŭroj), li estis la nura kandidato en partio UMP por esti kandidato por prezidanta baloto. Li ricevis 98,1 % de esprimitaj voĉdonoj (69,06 % el 338 520 entutaj balotrajtoj).

Nicolas Sarkozy ricevis 31.18 % el voĉdonoj en prezidanta baloto de 22-a de aprilo 2007 (1-a turniro) kaj akiris unuarangan pozicion antaŭ Ségolène Royal, kiu ricevis 25.87 % - li tial rajtas partopreni en decida baloto de6-a de majo 2007 (2-a turniro).

Nicolas Sarkozy ricevis 53.06 % el voĉdonoj en prezidanta baloto de 6-a de majo 2007 (2-a turniro) tiel superinte sian kontraŭulon Ségolène Royal, kiu ricevis 46.94 %. Rezulte, Nicolas Sarkozy oficiale fariĝis Prezidento de Franca Respubliko la 16-an de majo 2007.

Politikaj pozicioj redakti

Teĥnologioj pri informo redakti

  • Leĝo DADVSI

Nicolas Sarkozy favoris al leĝo pri aŭtoraj rajtoj kaj ĉirkaŭaj rajtoj en societo de informo Droit d'auteur et droits voisins dans la société de l'information (DAVDSI). Dum konferenco Web3, li komprenigis ke la leĝo DADVSI kompletiĝos, interalie difinante la kontraŭleĝan elŝuton kiel « krimon ». Michel Rocard kritikis dume liajn pensojn estimante ke « ideo de Sarkozy, krimigi 2,5 milionojn da gejunuloj elŝutantaj, ne teneblas »[1].

Denaskismo redakti

Dum aprilo de 2007, Nicolas Sarkozy deklaris ke li « emas pensi ke oni naskiĝas pedofilo, kaj tio cetere problemas ke ni ne scias kuraci tiun patologion »[2], kaj ke la gejunuloj sinmortigus « ĉar, genetike, ili enhavus malfortecon »[3]. Li nuancigas poste siajn dirojn, indikante ke « nur parto » de la konduto devenas el denasko[4].

Tiuj diroj kaŭzas grandan polemikon, interalie de la ĉefepiskopo de Parizo, André Vingt-Trois[5],[6], de plej granda parto de aliaj kandidatoj por la prezidanta baloto[7],[8], de sciencistoj[9],[10] aŭ ankaŭ de psiĥiatroj por infanoj[11].

Kontraŭe, kelkaj sciencistoj[12] rememorigas ke oni ne povas malzorgi la genetikajn faktorojn ene de la disvolviĝo de la homa konduto[13].

Majo 1968 redakti

Okaze de la kampanjo por la Prezidanta baloto de 2007 en Francio, la estonta prezidento Nicolas Sarkozy kritikis la ribelaron okazante dum Majo 68 kaj ties heredantoj:

  • "La heredintoj de Majo 68 trudis la ideon ke estu nenia diferenco inter bono kaj malbono, vero kaj malvero, belo kaj malbelo (...) La heredaĵo de Majo 1968 deĵetis la instrumetodon de Jules Ferry. (...) La heredaĵo de Majo 68 enkondukis cinikismon en socio kaj politiko, malnobligis la moran nivelon de politiko, rezignis meriton kaj strebon. (...) La heredintoj de tiuj, kiuj, en Majo 68, kriis CRS (franca kontraŭribela polico) = SS sisteme viciĝas kun la huliganoj, la rompistoj kaj la kontraŭpolicaj ŝakristoj. (...) En tiu baloto, temas pri decidiĝi ĉu la heredaĵo de Majo 68 estu konservita aŭ deĵetita."

Ceteraj kandidatoj, same kiel famuloj energie reagis kontraŭ tiu oficiala parolado. La germana verdulo kaj membro de Eŭropa parlamento Daniel Cohn-Bendit deklaris ke la esprimo "deĵeto de Majo 68" estis nekredebla, stalina kaj bolŝevisma.

Kontraŭdiskutoj redakti

Feriaj tagoj post la prezidanta baloto redakti

Nicolas Sarkozy pasigis kelkajn tagojn post la baloto por ripozi sur la luksa jaĥto de la negocisto Vincent Bolloré apud Malto, kun lia familio[14].

Li ankaŭ uzis privatan jetmotoran aviadilon, Falcon 900X, de la sama firmao por alveni Malten[15].

La luksa jaĥto nomata "Paloma" estas 60-metra longa ŝipo, disponebla por lui po 173 000 eŭroj semajne (kaj eĉ 193 000 eŭrojn dum la plej ŝatata periodo), laŭ du ttt-ejoj de luo de luksaj jaĥtoj. La ŝipo enhavas sep kajutojn, kaj povas gastigi 12 personojn, krom la 16 homojn de la ŝipanaro. Sur la supra ferdeko, ĉeestas aerglobeto-banejo kaj la granda salono enhavas grandegajn plasmo-ekranojn.

Post tiu politika kontraŭdiskuto, Nicolas Sarkozy ne volas peti ekskuzon, 9-an de majo 2007</ref> pro tiu ripoza vojaĝo dum 48 horoj : « Mi provas resti fora de tiuj ĉi polemikoj. Mi nenie vidas pri kio estas polemiko, vi sciigas min pri aĵoj ».

Krimaj akuzoj redakti

En oktobro 2020 Nicolas Sarkozy estis oficiale akuzita pri "starigo de asocio celanta efektivigi krimon", du jarojn post aliaj akuzoj pri korupto kaj pri kontraŭleĝa financado de balotkampanjo en la sama afero. Li riskas dek jarojn da enprizonigo nur por tiu lasta akuzo. Tio estas unua krima akuzo kontraŭ eks-prezidanto en la historio de Francio.

La juĝistoj celas la akiron de mono de la libia diktatoro Muamar Kadafi, interŝanĝe de diplomata helpo kaj forigo de justica akuzo kontraŭ la ĉefo de la libiaj sekretservoj kaj bofrato de Muamar Kadafi, s-ro Abdullah Senussi, respondeca pri la terorista atenco kiu mortigis la 170 pasaĝerojn de franca aviadilo en 1989.

La la 32-a Pariza puntribunalo kondamnis lin al tri jaroj en prizono, el kiuj du prokrastaj.

Esperanto redakti

La opinio de Nicolas Sarkozy pri Esperanto ne estas facile traktata, ĉar li ne publike esprimis sian opinion. Tamen, li partoprenis en la Fonduso de Esperanto kaj li konis kelkajn esperantistojn dum lia prezidado en Francio kaj estis organizitaj kuniĝoj de Esperantistoj en Elisea Palaco dum lia prezidado.

Anekdotoj redakti

  • Nicolas Sarkozy ricevis la Iznogud-premion de 1999 post sia malsukceso por la eŭropa baloto.

Kaj pli frue li estis la celo de Guglo-bombado asocianta lian nomon kaj la vorto Iznogoud, la veziro kiu volas fariĝi « kalifo anstataŭ la kalifo » laŭ la samnoma bildlibro. Tiun imagon la desegnisto Plantu kutime uzas por figuri lin en la ĉefa paĝo de la tagĵurnalo Le Monde.

  • Nicolas Sarkozy ricevis la « Premion pri indulgo de 2003 » de la centro Simon Wiesenthal por lia agado kontraŭ rasismo kaj antisemitismo.
  • Privacy International donis al Nicolas Sarkozy la premion Big Brother de 2005 por la « tuto de lia verko »[16].
  • La 12-an de julio 2006, Nicolas Sarkozy inaŭguris sian vaksan statuon en la Muzeo Grévin.
  • La 27-an de julio 2007, Nicolas Sarkozy diskursis en la Universitato Cheikh Anta Diop en Dakaro, en Senegalo. Tiu diskurso, nomata en Francio Discours de Dakar (Diskurso de Dakaro), estis kritikita de afrikanoj kiuj malsamopiniis kun la aserto de Sarkozy ke "la dramo de Afriko estas, ke la afrika homo ne sufiĉe eniris la historion (...) neniam la [afrika] homo lanĉas sin al la estonteco".

Referencoj redakti

  1. Intervjuo ĉe ZDnet.fr
  2. dum intervjuo kun la anarĥiema filozofo Michel Onfray farita por la revuo Philosophie Magazine
  3. Vidu la ttt-ejon de Philomag kiu publikigas mallongan fragmenton de la intervjuo [1] Arkivigite je 2007-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Sarkozy mildigas siajn dirojn pri pedofilio[rompita ligilo], Le Nouvel Observateur, 11-an de aprilo 2007
  5. Li alarmis kontraŭ, laŭ li, « haladzoj » de eŭgeniko LeMonde.fr, AFP kaj Reuters, la 9-an de aprilo 2007 http://www.lemonde.fr/web/article/0,1-0@2-823448,36-893372,0.html Arkivigite je 2007-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
  6. La genetika debato daŭras post la diroj de Sarkozy, depeŝo de AFP la 9-an de aprilo 2007
  7. « Oni naskiĝas pedofilo » : Sarkozy en defensivo, 11-an de aprilo 2007, Ouest-France.
  8. http://clubobs.nouvelobs.com/article/2007/04/19/20070419.FAP2429.xml[rompita ligilo]
  9. tiel la eksa membro de la Franca Komitato pri etiko kaj profesoro de genetiko Axel Kahn kiu deklaris « La vision d'un gène commandant un comportement complexe tel que ceux conduisant à l'agressivité, à la violence, à la délinquance, à la dépression profonde avec dérive suicidaire, est ridicule et fausse » (La vido de geno komandanta kompleksan konduton kiel tiuj kondukantaj al agresemo, al perforto, al deliktado, al profunda deprimiĝo kun memmortiga devojiĝo, estas ridinda k falsa). La diroj pri genetiko de Nicolas Sarkozy kaŭzas polemikon Arkivigite je 2007-04-06 per la retarkivo Wayback Machine, LeMonde.fr, la 8-an de aprilo 2007
  10. Axel Kahn en la forumo de la ĵurnalo Le Nouvel Observateur[rompita ligilo]
  11. Pluraj infano-psiĥiatroj ankaŭ protestis kontraŭ la ideojn defendatajn de Nicolas Sarkozy La diroj de Sarkozy science senbazaj[rompita ligilo], Le Nouvel Observateur, 10-an de aprilo 2007
  12. tiel la profesoro Daniel Cohen (samtempe asertante ke « la fariĝo de estulo ne dependas de ties genaro aŭ de ties ĉirkaŭaĵo aŭ de hazardo, sed de la tri kune. ») [2] Arkivigite je 2007-04-29 per la retarkivo Wayback Machine kaj la profesoro pri genetiko Philippe Froguel[3][rompita ligilo]
  13. klarigante ke la genetiko demonstris, interalie, efektojn sur skizofrenio, deprimo [4] Arkivigite je 2008-06-05 per la retarkivo Wayback Machine kaj eĉ trodikiĝo kaj diabeto
  14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-05-10. Alirita 2007-05-10.
  15. lia numero F-HBOL, laŭ foto publikigita de la ĵurnalo "Times of Malta", estas registrata ĉe la Ĝenerala Direkcio de la civila aviado (DGAC) kiel apartenanta de la firmao-grupo Bolloré.
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-05-25. Alirita 2007-05-11.

Eksteraj ligiloj redakti