Portalo:Homoj
|
Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.
- Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.
Hodiaŭ, la 26-a de aprilo festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:
red. La 26-an de aprilo
Naskiĝis
- 121: Marko Aŭrelio, romia imperiestro
- 1787: Ludwig Uhland
- 1889: Ludwig Wittgenstein
- 1898: Vicente Aleixandre
- 1900: Charles Francis Richter
- 1918: Fanny Blankers-Koen, Nederlando, atletino
- 1941: Regine Hildebrandt
- 1946: Vladimir Ĵirinovskij, rusia politikisto
Mortis
- 1731: Daniel Defoe
- 1865: John Wilkes Booth, Usono, murdinto de Abraham Lincoln
- 1910: Bjørnstjerne Bjørnson, Norvegio, verkisto
- 1976: Miloš Lukáš, Ĉeĥoslovakio, lingvisto
- 2004: Hubert Selby
- 2005: Augusto Roa Bastos, paragvaja verkisto
- 2005: Maria Schell
Personoj laŭ profesio:
Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj
Personoj laŭ ŝtato:
Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky
Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝosSe vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
Galilejo (Galileo GALILEI) (15-a de februaro, 1564 – 8-a de januaro, 1642) estis tre grava itala sciencisto, unu el la fondintoj de moderna scienco (kun Bakono kaj Kartezio). Malsimile al la antikvuloj, Galilejo ne nur observis kaj pensis logike pri naturo, sed ankaŭ faris eksperimentojn kaj aplikis matematikon al sia observado. Per siaj eltrovoj li ŝancelis la mondbildon de la Okcidento.
En 1583 Galilejo inventis la pendolon. Li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Pizo en 1589, kaj en 1592 iris al la Universitato de Padovo por instrui matematikon. En 1593 li inventis termometron. En 1604 li malkovris la leĝon de falantaj objektoj kaj observis novan stelon.
Indianoj estas la indiĝenaj homoj de (ne-arkta) Ameriko antaŭ eŭropa koloniado. Tiu vorto aludas al multaj triboj, ŝtatoj, kaj etnaj grupoj, el kiuj multaj ankoraŭ kontinuas kiel politikaj komunumoj.
La nomo originas de la erara opinio de la unuaj eŭropaj vizitantoj, ke ili trovis vojon al Hindio; tial ili hispanlingve nomis la loĝantojn indio. Ĝuste pro tio ke la nomo "indiano" baziĝas je misidentigo, multaj "indianoj" malŝatas ke oni nomu ilin tiel.
En preskaŭ ĉiuj partoj de Ameriko indianoj estis malbone, eĉ kruele traktataj dum la konkerado de la lando.
Ivan Lendl estas ĉeĥoslovaka tenisto. Li naskiĝis la 3-an de julio 1960 en Ostrava. Nun li vivas en Usono, kie li edziĝis kun usonanino, en Greenviĉo en Connecticut. Ekde la jaro 1992 li estas civitano de Usono. Li havas kvar filinojn. Li estas venkinto de Australia Open (2x), majstreco de Usono (3x), Rolland Garros (3x), turniroj Masters (5x), trifoja majstro de la mondo, dufoja finalisto de Vimbledono, en la jaro 1986 la tria plej bona sportisto de la mondo kaj venkinto de 85 turniroj de Grand Prix.
Benjamin FRANKLIN (BENĝamen FRENKlen) (naskiĝis la 17-an de januaro, 1706, mortis 17-an de aprilo, 1790) estis filantropo, verkisto, inventisto, diplomato, kaj usona patrioto dum la usona revolucio. Lia influo estas sentebla je la multaj dokumentoj, kiuj fondintas usonon.
Benjamin Franklin naskiĝis ĉe Bostono, Masaĉuseco. Li estis la filo de Josiah Franklin, kiu estis kandelisto. Dum frua aĝo de Benjamin, liaj gepatroj kredis, ke li estis inteligenta knabo, do ili decidis sendi la junan Benjamin al klerika kolegio. Tamen, la instruado de Benjamin estis tro multekosta por Josiah, tiel Benjamin revenis hejmen post nur unu jaro. Benjamin eklaboris ĉe la metio de sia patro, sed la laboro de kandelisto ne plaĉis al Benjamin.
Francisco Manuel Oller Cestero (naskiĝinta 17-an de junio, 1833 - mortinta 17-an de majo, 1917) estis Puerto-Rika artisto. Oller estas konsiderata esti la sola Latin-Amerika pentristo roli en la evoluado de Impresionismo.
Oller naskiĝis en Bayamón, Puerto-Riko, la tria de kvar infanoj de Cayetano Juan Oller y Fromesta kaj María del Carmen Cestero Dávila. En la dek-unua vivjaro, li ekstudis arton sub Juan Cleto Noa, pentristo kiu estris artan akademion en San Juan, Puerto-Riko. Ĉi tie, Oller demonstris enorman talenton kaj en 1848 estis ofertita okazon daŭri siajn studojn en Romo per Generalo Juan Prim, Gubernatoro de Puerto-Riko; la oferto ne estis akceptita ĉar sia patrio pensis, ke li estis tro juna.