Urbo de Metiaj kaj Popolaj Artoj (Unesko)

La Urbo de Metiaj kaj Popolaj Artoj de Unesko estas projekto kiu estas parto de la pli larĝa Reto de Kreemaj Urboj de Unesko, fondita en 2004, kiu proponas urbojn kiuj tutmonde faris unikajn kontribuaĵojn en la kampo de metiaj kaj popolaj artoj.[1]

La Urbojn de Metiaj kaj Folkloraj Artoj de UNESKO estas:

Urbo Lando Jaro Notoj
Al-Hasa[2] Sauda Arabio 2015 Antikva tradicio de manfaritaĵoj, inkluzive de teksaĵoj el palmoj, ceramiko, teksado kaj lignaĵoj.
Areguá[3] Paragvajo 2019 Konata pro sia ceramiko, hejmo de 450 ceramikaj metiejoj.
Asuano[4] Egiptio 2005 Heredaĵo de metiarto kaj popolaj artoj, inkluzive de artperloj, produktado de tablotukoj, palmobranĉaj kaj foliaj kreaĵoj, same kiel argilaj kaj kudraj produktoj.
Ajakuĉo[5] Peruo 2019 Konata pro ĝiaj diversaj metioj kiel retablo, tapiŝo, ŝtona ĉizado Huamanga, ceramiko, teksaĵoj kaj brodaĵoj.
Baguio[6] Filipinoj 2017 Diversaj tradicioj pri teksado, lignoĉizado, arĝenta kreado, tatuado kaj tatuarto.
Ballarat[7] Aŭstralio 2019 Historia kaj moderna reputacioj kiel fandopoto por diversaj formoj kaj tradicioj de indiĝena aŭstralia arto.
Bamijano[8] Aganio 2015 Unika historio de metioj influitaj de islamaj kaj budaismaj kulturoj, kiuj estas ankoraŭ praktikataj en la regiono hodiaŭ.
Bandar Abaso[9] Irano 2019 Historio de kreemaj artoj kiel praktikaj kaj maraj metioj, lokaj vestoj kaj lokaj muzikinstrumentoj.
Barcelos[10] Portugalio 2017 Origino de la fama Koko de Barcelos.
Biella[11] Italio 2019 Historio de lanproduktado kaj tekstila fabrikado.
Caldas da Rainha[12] Portugalio 2019 Centro de ceramika produktado.
Carrara[13] Italio 2017 Mondfama blanka marmoro, kiu influis la disvolviĝon de Kararo kiel centro de metioj en Toskanio kaj en Italio.
Ĉiang Mai[14] Tajlando 2017 Historio kiel komerca centro kaj regiono de kultura diverseco, kiu influis metian kulturon de ceramiko, arĝentaĵo, lignoĉizado, silkbrodaĵo kaj lakaĵo.
Chordeleg[15] Ekvadoro 2017 Unika valormetala laboro, piedvesta fabrikado, ceramiko kaj toquilla pajla teksado transdonita trans generacioj per buŝa tradicio.
Durán[16] Ekvadoro 2015 Longa historio de sinkretismo inter urba arto kaj murpentraĵoj kaj tradiciaj ekvadoraj artoj kaj metioj.
Fabriano[17] Italio 2013 Statuso kiel centro por metioj kiel ceramiko, teksado, forĝado kaj paperfarado ekde la 12-a jarcento.
Gabrovo[18] Bulgario 2017 Unu el la plej grandaj metiaj centroj en Bulgario, specife pri lignoĉizado kaj lana teksado.
Hangzou[19] Ĉinio 2012 Antikva historio de produktado de silko kaj teo, kaj ankaŭ de porcelanaj kaj bronzaj skulptaĵoj, konataj kiel la ĉina ĉefurbo de teo.
Icheon[20] Sud-Koreio 2010 Historia kaj moderna statusoj kiel la centro de la ceramika kaj potfarada kreado de Koreio.
Isfahan[21] Irano 2015 Diversaj metioj inkluzive de tapiŝteksado, metalprilaborad, lignaĵo, ceramikaĵo, pentrado kaj inkrustaĵoj de diversaj specoj.
Jacmel[22] Haito 2014 Tradicioj de pentrado, skulptaĵo kaj gigantaj papermaĉaj maskoj.
Ĝaipuro[23] Barato 2015 Historiaj metioj pri juvelarto, ĉizado kaj pentrado, kiuj estis centro de komerco ekde la frua 18-a jarcento, kun 53 500 metiejoj kiuj praktikas ĉi tiujn metiojn hodiaŭ.
Jingdezhen[24] Ĉinio 2014 Nomita la "Porcelana Ĉefurbo" pro sia antikva historio de porcelana laboro.
Jinju[25] Sud-Koreio 2019 Historio de lignaj mebloj, ornamaj tranĉiloj, metalmetioj kaj silko.
João Pessoa[26] Brazilo 2017 Unika produktado de kotona ŝtofo, same kiel produktado de potfarado, brodaĵo kaj hoktrikaĵo.
Kairo[27] Egipto 2017 Antikva historio pri specializiĝo pri potfarado, vitrofarado, kupaĵoj, ceramiko kaj juvelaĵoj.
Kanazawa[28] Japanio 2009 Artkulturo inspirtita de Samurajoj, unika metiartaĵo kiel ekzemple la silka tinkturfarba tekniko kaga-yuzen.
Kargopol[29] Rusio 2019 Tradicia teksaĵa brodaĵo, metiista ligno kaj barkoĉizado, argilpafitaj koloraj figuroj konataj kiel Kargopol-ludiloj, kiuj ĉiuj formas hodiaŭ la plej gravan sektoron de la urba ekonomio.
Kütahya[30] Turkio 2017 Unika arto de ceramika çini-farado, kiu regas la pejzaĝon de la urbo.
Limoges[31] Francio 2017 Historio de ceramiko, emajlo kaj vitrofarado, samkiel pli freŝdata fondita porcelana industrio.
Lubumbashi[32] D.R. Kongo 2015 Unikaj kupraj kaj malakitaj metioj kreitaj en la urbo, kun pli ol 50 atelieroj dediĉitaj al la malakita ĉizado.
Madaba[33] Jordanio 2017 Plej granda nombro da mozaikoj malkovritaj en sia origina loko en la mondo, inkluzive de ĝiaj bizancaj kaj omajdaj mozaikoj kaj la plej malnova pluvivinta priskribo de la Sankta Lando.
Nassaŭo[34] Bahamoj 2014 Bahamaj kulturaj kaj kreemaj tradicioj de pajla teksado kaj metiista fabrikado de Junkanoo formiĝis el miksaĵo de indiĝenaj kaj afrikaj kulturaj tradicioj.
Vagaduguo[35] Burkina Faso 2017 Tradicia metio el bronza kaj kuprogisado kaj kreado, kiu formas gravan sektoron de la urba ekonomio eĉ hodiaŭ.
Paducah[36] Usono 2013 Historio kaj kontribuoj al la metio de stebkovrilo en Usono.
Pekalongan[37] Indonezio 2014 Kulturhistorio kaj graveco de Batiko-metioj kaj tukoj por la urbo kaj ĝia identeco.
Porto-Novo[38] Benino 2017 Historio kaj unika praktikado de diversaj metioj kiel vimenaĵoj, forĝado, potfarado kaj fabrikado de muzikaj instrumentoj en la urbo, kun 42 historiaj metiaj gildoj en la urbo.
San Cristobal de Las Casas[39] Meksiko 2015 Konservado de indiĝenaj meksikaj metioj kaj artoj kiel brodaĵo, ceramiko, forĝado, lignoĉizado kaj sukcena metio-farado.
Santa Fe[40] Usono 2005 Indiĝenaj metioj en Nordameriko (Usonaj indianoj) pri juvelaĵoj, ceramiko, teksado kaj la komercaj foiroj en ĉi tiuj metioj, kiuj fariĝis integra parto de la identeco de la urbo, samkiel hispana kolonia arto kiel popola danco, pajla aplikaĵo kaj stanaĵo.
Sharjah[41] UAE 2019 "Talli", radicia metio de teksado.
Ŝeki [42] Azerbajĝano 2017 Statuso kiel la centro de silkproduktado kaj teksaĵoj en Kaŭkazio, samkiel aliaj tradiciaj metioj kiel lignokadritaj vitraloj kaj ceramikoj.
Sokodé[43] Togo 2017 Fama pro sia teksaĵa arto.
Sukhothai[44] Tajlando 2019 Kulture gravaj artmetiaj produktoj el oraj kaj arĝentaj ornamaĵoj, teksado, kaj antikvaj kaj tradiciaj tajaj ceramikaĵoj (taje: สังคโลก).
Suzhou[45] Ĉinio 2014 Historio kaj kulturo de metioj pri brodado, ĉizado, paperfarado, pentrado, presado kaj kaligrafio.
Tamba-Sasayama[46] Japanio 2015 Antikva historio de unika keramikaĵo tanba-yaki (jp:丹波立杭焼), fonto de loka fiero.
Tetuano[47] Maroko 2017 Historio de metioj kiel ekzemple Zellige, Taajira brodaĵo, krustiĝinta kaj pentrita ligno kaj forĝaĵo.
Trinidado[48] Kubo 2019 Historio de industrio de fibraj ŝtofoj.
Tunizo[49] Tunizio 2017 Konata pro ĝiaj metiistaj stratetjoj en la soŭkoj.
Viljandi[50] Estonio 2019 Diversaj metioj inkluzive de forĝaĵoj, ceramikaĵoj kaj lanaĵoj.

Referencoj redakti

  1. (en) "Mapo de Kreemaj Urboj | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  2. (en) "Al-Ahsa | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  3. (en) "Areguá | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  4. (en) "Aswan | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  5. (en) "Ayacucho | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  6. (en) "Baguio City | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  7. (en) "Ballarat | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  8. (en) "Bamiyan | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  9. (en) "Bandar Abbas | Creative Cities Network". en.unesco.org
  10. (en) "Barcelos | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  11. (en) "Biella | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  12. (en) "Caldas da Rainha | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  13. (en) "Carrara | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  14. (en) "Chiang Mai | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  15. (en) "Chordeleg | Creative Cities Network". en.unesco.org
  16. (en) "Durán | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  17. (en) "Fabriano | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  18. (en) "Gabrovo | Creative Cities Network". en.unesco.org
  19. (en) "Hangzhou | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  20. (en) "Icheon | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  21. (en) "Isfahan | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  22. (en) "Jacmel | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  23. (en) "Jaipur | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  24. (en) "Jingdezhen | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  25. (en) "Jinju | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  26. (en) "João Pessoa | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  27. (en) "Cairo | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  28. (en) "Kanazawa | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  29. (en) "Kargopol | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  30. (en) "Kütahya | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  31. (en) "Limoges | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  32. (en) "Lubumbashi | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  33. (en) "Madaba | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  34. (en) "Nassau | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  35. (en) "Ouagadougou | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  36. (en) "Paducah | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  37. (en) "Pekalongan | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  38. (en) "Porto-Novo | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  39. (en) "San Cristóbal de las Casas | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  40. (en) "Santa Fe | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  41. (en) "Sharjah | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  42. (en) "Sheki | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  43. (en) "Sokodé | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  44. (en) "Historic Town of Sukhothai and Associated Historic Towns - UNESCO World Heritage Centre". whc.unesco.org.
  45. (en) "Suzhou | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  46. (en) "Tambasasayama | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  47. (en) "Tétouan | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  48. (en) "Trinidad | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  49. (en) "Tunis | Creative Cities Network". en.unesco.org.
  50. (en) "Viljandi | Creative Cities Network". en.unesco.org.

Vidu ankaŭ redakti