Gene Sharp

usona politikologo, filozofo, verkisto, universitata instruisto, sociologo kaj homrajta aktivulo

Gene SHARP (la 21-an de januaro 1928, en norda Baltimore, mortis ĵus fariĝinte 90-jara la 28-an de januaro 2018 en Bostono) estis usona politikologo, filozofo, verkisto, universitata instruisto, sociologo kaj homrajta aktivulo, konata pro siaj multaj verkaĵoj pri neperforto kaj memregado. Nomita "la Makiavelo de neperforto" kaj "la Clausewitz de la teorio de neperforta batalado" [1].

Gene Sharp
Persona informo
Gene Sharp
Naskiĝo 21-an de januaro 1928 (1928-01-21)
en North Baltimore
Morto 28-an de januaro 2018 (2018-01-28) (90-jaraĝa)
en Bostono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Orient-Bostono vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kolegio Sankta Katerino • Universitato de OksfordoOhia Ŝtata UniversitatoOhia Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupo politikologo • filozofoverkisto • universitata instruisto • sociologo • pacifisto vd
Laborkampo filozofiopolitika sciencosociologiopacismo vd
Verkado
Verkoj From Dictatorship to Democracy vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sharp ankaŭ estis profesoro pri politika scienco kaj la fondinto de la Instituto Albert Einstein, neprofitcela organizo kiu studas kaj antaŭenigas la uzon de neperfortaj agoj por antaŭenigi demokration en la landoj de la mondo. En 2012 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

La teorio de Sharp pri neperforta rezisto redakti

La plej konata libro de Sharp, The Politics of Nonviolent Action (1973), disponigas praktikan politikan analizon de neperforta ago kiel metodo de traktado potencpunktojn en konflikto.

La ŝlosila kompreno de Sharp estas, ke potenco ne estas monolita. Tio signifas ke, ĝi ne ekestiĝas de interna karakterizaĵo de tiuj en povo. Sharp opinias, ke la politika potenco, la potenco de iu ajn lando - sendepende de la specifa organiza strukturo - venas de la civitanoj de la lando. Lia baza kredo estas ke ĉiu potencostrukturo estas bazita sur la obeemo de la civitanoj al la ordoj de la regantoj. Tial, se la civitanoj ĉesos obei, la gvidantoj ne havos plu potencon.

Laŭ la opinio de Sharp, ĉiuj efikaj potencostrukturoj havas sistemojn de kiuj ili instigas aŭ eldevigas observon de la subjektoj de tiu potencostrukturo. Ŝtatoj havas kompleksajn sistemojn celantajn igi civitanojn resti obeemaj. Tiuj sistemoj inkludas specifajn instituciojn (polico, tribunalo, kontrolaj korpoj) sed ankaŭ povas inkluzivi kulturajn grandecojn kiuj instigas al obeemo perante mesaĝon ke potenco estas monolita (la kulturo de la dioj de la egipta faraono-dinastio, la ekzaltita digno de la oficejo de la prezidanteco, moralaj aŭ etikaj normoj kaj tabuoj). Per ĉi tiuj sistemoj, la civitanoj alfrontas sistemon de sankcioj (puno, monpunoj, aŭ eĉ mortpuno) kaj rekompencoj (titoloj, riĉaĵo, famo) kiuj indikas sian gradon de obeemo.

Ĉi tiu aserto estas ligita al neperforta rezisto ĉar ĝi devus provizi civitanojn per fenestro de ŝanco kaŭzi ŝanĝon en ilia lando. Sharp rilatas al la kompreno de la franca filozofo, Etienne de la Boetti, kiu argumentis ke se la civitanoj de certa lando rekonas ke ili estas la fonto de la potenco de la lando, ili povos rifuzi obei kaj kunlabori, kaj tiel ilia gvidantoj restos senpovaj.

La filozofo de la 18-a jarcento, David Hume, skribis pri tiu principo en "Eseo 4: Pri la Unuaj Principoj de Registaro". Noam Chomsky nomas tiun vidpunkton "la paradokso de Hume".

La plej nova libro de Sharp, "Opening Nonviolent Struggle: The Practice of the 20th Century and the Potential of the 21st Century", estis publikigita en junio 2005. La libro konstruas sur liaj antaŭaj libroj dokumentante kazesplorojn en kiuj neperforta agado estis prenita kaj la lecionoj lernitaj de tiu efektivigo, kaj enhavas senprecedencajn informojn pri la strategia planado de neperforta lukto, por optimumigi ĝin.

La influo de Sharp sur luktoj tra la mondo redakti

La verkaĵoj de Sharp influis rezistajn organizojn ĉirkaŭ la mondo. Lia laboro influis junularajn movadojn en la kolorrevolucioj en Orienta Eŭropo. La libro de Sharp, From Dictatorship to Democracy (De diktaturo al demokratio), estis utiligita kiel bazo por la kampanjoj de la junulara movado Otpor! (Rezisto!) en Serbio kontraŭ prezidanto Slobodan Miloŝeviĉ (ĉi tiu movado estis trejnita rekte fare de la Instituto Albert Einstein), same kiel la kampanjoj de la Kmara rezista movado en la Revolucio de la rozoj en Kartvelio, la rezista movado Pora (jam tempo) en la Oranĝa Revolucio de Ukrainio, la Kelkel rezista movado en la Tulipa revolucio de Kirgizio, kaj la Zubr movado la Ĝinza revolucio de Belorusio.

Aktivulo de la movado "Pora" rakontis en intervjuo al radiostacio en Nederlando en 2004 : "La "Biblio" de Pora estis la libro de Gene Sharp, kiu estis uzata ankaŭ de la movado Otfor!, nomata: "De diktaturo al demokratio". Aktivuloj de Pora tradukis ĝin mem. Ni skribis al S-ro Sharp kaj la Instituto Albert Einstein en Usono, kaj li esprimis simpation por nia iniciato kaj la instituto provizis nin per financado por presi 12 000 ekzemplerojn de la verko, kies libroj estis disdonita la niaj aktivuloj senpage" [2].

Iuj asertas, ke Sharp ankaŭ influis la protestan movadon, la " Oranĝan Alternativon ", kiu batalis kontraŭ komunismo en Pollando, ĉar la movado uzis la metodojn specifitajn de Sharp, kvankam estas ne klare ĉu la fondintoj de la movado sciis pri lia laboro. La registaroj de Litovio, Latvio kaj Estonio uzis la libron de Sharp "Civila Nacia Defendo", kiam ili disiĝis de Sovetunio en 1991. Litova Defendministro Audrius Butkevicius deklaris tiutempe, "mi prefere havus ĉi tiun libron. ol la atombombo".

La irana registaro akuzis manifestacianojn kontraŭ kvazaŭa fraŭdo en la elektoj (2009) je sekvado de la taktikoj de Gene Sharp. La Tehran Times raportis: "Laŭ la akuzo, kelkaj el la akuzitoj konfesis ke la postbalota agitado estis antaŭplanita kaj la plano sekvis la planon de la velura revolucio ĝis tia mezuro, ke pli ol 100 el la 198 ŝtupoj de Gene Sharp estis efektivigitaj en la malsukcesigita kiel-velura revolucio."

Iamaj membroj de la IRA laŭdire studas liajn verkaĵojn.

Sharp kaj lia laboro estis profilitaj en multaj amaskomunikilaro; tamen, kelkaj asertis ke la influo de Sharp estis troigita fare de okcidentanoj serĉantaj Lawrence of Arabia figuron.

La retejo "Albert Einstein Institute" enhavas multajn verkaĵojn de Gene Sharp, en la angla kaj en pli ol 60 aliaj lingvoj.

Verkaro redakti

La plej gravaj verkoj de Sharp, inkluzive de kaj verkitaj kaj redaktitaj libroj, estis publikigitaj ekde la 1950-aj jaroj.

1960-aj redakti

1970-aj redakti

  • Barata eldono. Enkonduko fare de Dr. Federico Mayor. Origina enkonduko fare de Coretta Scott King, New Delhi: Gandhi Media Centre, 1999. OCLC 52226697.

1980-aj redakti

1990-aj redakti

2000-aj redakti

2010-aj redakti

Referencoj redakti

  1. Weber, Thomas. Gandhi as Disciple and Mentor. Cambridge University Press, Kembriĝo 2004
  2. "Radio Nederlando". la 13-a de februaro 2011. Arkivita el la originalo la 20-an de septembro 2008. Prenite la 13-an de februaro, 2011.

Eksteraj ligiloj

Verkaĵoj redakti

Nekrologoj kaj biografioj redakti

Intervuoj redakti

Filmoj redakti

Diversaj artikoloj redakti