Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"

universitato en Pollando

Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" (pole Katolicki Uniwersytet Lubelski Jana Pawła II (KUL), latine Catholica Universitas Lublinensis Ioannis Pauli II) estas nepublika katolika universitato en Lublin, posedanta rajtojn de publika altlernejo kaj financata de ŝtata buĝeto laŭ principoj de publikaj universitatoj. Fondita en 1918, ĝis 1928 sub la nomo Lublina Universitato, de la 16-a de oktobro 2005, surbaze de voĉdono de Senato agnoskita de Pola Episkoparo, la universitato ŝanĝis nomon al Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a". En 1938 KUL akiris rajton atribui sciencajn rangojn.

Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"
universitato • katolika universitato
Informoj
fondodato 8-a de decembro 1918
Situo
Geografia situo 51° 14′ 52″ N, 22° 32′ 41″ O (mapo)51.24777777777822.544722222222Koordinatoj: 51° 14′ 52″ N, 22° 32′ 41″ O (mapo)
lando Pollando
Estraro
rektoro Mirosław Kalinowski
Nombroj
nombro de studentoj 20 317
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Publikiga Etika Komitato
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" (Lublina provinco)
Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" (Lublina provinco)
DEC
Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"
Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"
Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" (Pollando)
Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" (Pollando)
DEC
Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"
Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"
Map
Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"
vdr

Laŭ TTT-rangolisto de altlernejoj en la mondo okupas 38-an lokon inter 410 klasifikitaj altlernejoj en Pollando. Ĝi posedas la plej bonan teologion en Pollandon, la 4-an filozofion, la 5-an polan filologion, kaj la studdirektoj kiel juro, administracio, pedagogiko, sociologiopsikologio troviĝas pli malpli ĉe la 10-a loko laŭ "Perspektywy" (Perspektivoj).

Ĝia biblioteko, kies plurjara direktoro estis Andrzej Paluchowski, disponigas interrete plurajn deŝuteblajn librojn kaj revuojn en Esperanto.

Historio redakti

Katolika Universitato de Lublin estiĝis iniciate de pastro Idzi Radziszewski, kiu kolektis fondusojn por ekesto de katolika altlernejo en Pollando inter la pola diasporo en Peterburgo, anstataŭ likvidata de bolŝevikaj regopovoj Animzorga Akademio en Peterburgo.

Lekciistoj redakti

Diplomitoj redakti

Someraj Lernejoj de la Pola Lingvo kaj Kulturo redakti

En 2019 dum plenaj du monatoj (julio-aŭgusto) okazas la 46-a Somera Lernejo de Pola Lingvo kaj Pola Literaturo. Pli ol 170 partoprenantoj el 40 landoj konatiĝos kun Pollando, ties historio kaj geografio. Ili vizitos Lublin, Sandomierz, Varsovion, Kozłówka kaj Zamość.

Interesaĵo: en la pasinta 20-a jarcento la kurson senpage partoprenis ukraina esperantistino el pola kaj aramea diasporoj el Vinico (danke al apogo de esperantistoj Krzysztof Śliwiński kaj Maciej Stanisław Zięba)

Interesaĵoj redakti

La 23-an de oktobro 1944 komunistaj regopovoj en Popola Pollando fondis Universitaton Maria Curie-Skłodowska en Lublin por kontraŭstari al Katolika Universitato de Lublin.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Encyklopedia 100-lecia KUL, unua volumo, p. 648, Wydawnictwo KUL, Lublin 2018 ISBN 978-83-8061-610-3, 978-83-8061-611-0 (unua volumo)
  • Encyklopedia 100-lecia KUL, dua volumo, p. 678, Wydawnictwo KUL, Lublin 2018 ISBN 978-83-8061-610-3, 978-83-8061-612-7 (dua volumo)

Eksteraj ligiloj redakti