Taksono

unuo de biologia klasado; grupo de organismoj kiuj havas komunajn atributojn
(Alidirektita el Listo de taksonoj de bestoj)

Taksono (en sistematiko) estas unuo de biologia klasado alinome grupo de organismoj kiuj havas komunajn atributojn. Estas bone kiam organismoj en taksono estas filogenetike proksime parenca.

La niveloj de la biologia klasiga sistemo.SpecioGenroFamilioOrdoKlasoFilumoRegnoDomanioVivo
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.
Hierarkio de moderna biologia klasado enhavas 8 bazajn taksonomiajn rangojn.

Ĉiu taksono havas propran sciencan nomon. Tradicie ĉiu taksono havas taksonomian rangon. En kladistiko estas klado.

Taksono povas esti:

Taksono povas esti:

La ok bazaj taksonaj rangoj estas ankaŭ multe uzataj ekzemple en bestoscienco aŭ en fungoscienco sed pli kaj pli oni uzas nur senrangajn kladojn kiel en plantoscienco kun la klasifikado de APG 3-a kiu uzas nur senrangajn kladojn super ordo.

Jen listo de kelkaj taksonoj de animaloj redakti

La rangoj (klaso, subklaso ktp) de multaj taksonoj varias laŭ la klasifika sistemo. Ekzemple fokuloj estas ordo, ne subordo, en kelkaj sistemoj.

Subregno redakti

Metazooj

Branĉoj redakti

Sponguloj - Celenteruloj - Celomuloj

Filumoj redakti

Kniduloj - Senkniduloj - Vermoj - Artikuloj - Moluskoj - Moluskoidoj - Eĥinodermoj - Enteropneŭstoj - Ĥetognatoj - Ĥorduloj

Subfilumoj redakti

Brankuloj - Traĥeuloj - Tunikuloj - Senkraniuloj - Vertebruloj

Klasoj redakti

Flageluloj - Ripozodoj - Sporozooj - Ciliuloj - Spongoj - Hidruloj - Skifozoj - Koraluloj - Planuloidoj - Ktenoforoj - Platvermoj - Fadenvermoj - Rotaciuloj - Anelidoj - Trilobuloj - Krustuloj - Araneoidoj - Pratraĥeuloj - Miriapodoj - Tardigradoj - Insektoj - Amfineŭroj - Lamenbrankuloj - Gastropodoj - Skafopodoj - Cefalopodoj - Briozooj - Brakpieduloj - Krinoidoj - Asterioidoj - Ofiuroidoj - Eĥinoidoj - Holoturioidoj - Ascidioj - Senmakzeluloj - Fiŝoj - Amfibioj - Rampuloj - Birdoj - Mamuloj

Subklasoj redakti

Ok-koraluloj - Ses-koraluloj - Ĥetuloj - Hiruduloj - Gefireoj - Senflugiluloj - Flugiluloj - Entomostrakoj - Malakostrakoj - Elasmobrankoj - Aktinopterigoj - Pulmofiŝoj - Krosopterigoj - Saŭrovostuloj - Senkarinuloj - Karinuloj - Senplacentuloj - Placentuloj

Superordoj redakti

Ĥondrosteoj - Holosteoj - Teleosteoj

Ordoj redakti

(Amebuloj) - (Foraminiferoj) - Hidroidoj - Alcioniuloj - Aktiniuloj - Trematodoj - Cestodoj - Nematodoj - Poliĥetoj - Oligoĥetoj - Dekpieduloj - Skorpiuloj - Araneuloj - Falangiuloj - Akaruloj - Belemnitoj - Paleodiktiopteroj - Arĥipteroj - Ortopteroj - Tizanopteroj - Hemipteroj - Neŭropteroj - Koleopteroj - Strepsipteroj - Himenopteroj - Dipteroj - Afanipteroj - Triĥopteroj - Lepidopteroj - Ciklostomoj - Plagiostomoj - Holocefaloj - Acipenseroidoj - Ciprinoformaj - Klupeoformaj - Ezokoformaj - Angiloformaj - Simbrankoformaj - Gasterosteoformaj - Notakantoformaj - Mugiloformaj - Akantopterigoj - Gadoformaj - Stegocefaloj - Batrakoj - Urodeloj - Gimnofionoj - Testuduloj - Rinĥocefaloj - Skvamuloj - Iĥtiosaŭruloj - Dinosaŭroj - Krokodiluloj - Teromorfoj - Reaformaj - Strutoformaj - Kazuaroformaj - Dinornitoformaj - Epiornitoformaj - Apterigoformaj - Tinamoformaj - Galinoformaj - Kolomboformaj - Ĥaradrioformaj - Kolimboformaj - Sfeniskoformaj - Procelarioformaj - Laroformaj - Cikonioformaj - Anseroformaj - Pelikanoformaj - Falkoformaj - Strigoformaj - Psitakoformaj - Koraciformaj - Apusoformaj - Pegoformaj - Paseroformaj - Multetuberuloj - Kloakuloj - Marsupiuloj - Insektovoroj - Vespertuloj - Karnovoroj - Cetacoj - Ksenartroj - Manisuloj - Tubetodentuloj - Ronĝuloj - Hufuloj - Primatoj

Subordoj redakti

Odonatoj - Blenioformaj - Gobiusoformaj - Perkoformaj - Skombroformaj - Skorpenoformaj - Lacertuloj - Vermlanguloj - Serpentoj - Papagoj - Bartocefaloj - Kreodontoj - Fokuloj - Teraj rabobestoj - Parhufuloj - Neparhufuloj - Parhufuloj - Rostruloj - Prokaviuloj - Sirenoj - Prasimioj - Simioj

Sekcioj redakti

Remaĉuloj - Neremaĉuloj

Superfamilioj redakti

Homoidoj - Cerkopitekoidoj - Lorisoidoj - Ceboidoj

Familioj redakti

Pandaledoj - Paguredoj - Avikulariedoj - Fasmedoj - Griledoj - Afidedoj - Vespedoj - Ojstredoj - Tabanedoj - Kuledoj - Elateredoj - Karabedoj - Geotrupedoj - Sfingedoj - Papilionoedoj - Tineedoj - Foladedoj - Asteriedoj - Ciprinedoj - Gimnotedoj - Siluredoj - Klupeedoj - Salmonedoj - Ezokedoj - Pleŭronektedoj - Labredoj - Gobiusedoj - Perkedoj - Trigledoj - Skombredoj - Gadedoj - Bufedoj - Hiledoj - Ranedoj - Salamandredoj - Ĥeloniedoj - Testudedoj - Krokodiledoj - Igvanedoj - Lacertedoj - Skinkedoj - Varanedoj - Agamedoj - Kolubredoj - Viperedoj - Tetraonedoj - Fazanedoj - Kolombedoj - Ĥaradriedoj - Raledoj - Skolopedoj - Procelariedoj - Laredoj - Aŭkedoj - Anasedoj - Ardeedoj - Akcipitredoj - Falkedoj - Katartedoj - Pandionedoj - Strigedoj - Psitakedoj - Koraciedoj - Alcededoj - Upupedoj - Pegedoj - Galbuledoj - Alaŭdedoj - Cinkledoj - Fringedoj - Hirundedoj - Korvedoj - Paruedoj - Turdedoj - Sturnedoj - Motaciledoj - Orniterinkedoj - Makropedoj - Didelfedoj - Sorikedoj - Talpedoj - Erinacedoj - Vespertedoj - Filostomedoj - Pteropedoj - Fokedoj - Otariedoj - Kanisedoj - Felisedoj - Musteledoj - Procionedoj - Viveredoj - Hienedoj - Ursedoj - Delfenedoj - Balenopteredoj - Balenedoj - Dazipedoj - Mirmekofagedoj - Bradipedoj - Leporedoj - Sciuredoj - Kastoredoj - Musedoj - Histrikedoj - Kaviedoj - Elefantedoj - Rinoceredoj - Tapiredoj - Ekvedoj - Porkedoj - Hipopotamedoj - Kameledoj - Cervedoj - Ĝirafedoj - Bovedoj - Lorisedoj - Cebedoj - Cerkopitekedoj - Orangutangedoj - Hapaledoj - Homedoj

Subfamilioj redakti

Salamandrenoj - Emidenoj - Elapenoj - Makropenoj - Talpenoj - Miogalenoj - Mustelenoj - Lutrenoj - Cervenoj - Moskulenoj

Vidu ankaŭ redakti