Google-Tradukilo

reta maŝintradukilo

Google Translate (en Esperanto: Guglo Tradukilo) estas senpaga reta maŝintradukilo kreita de la retentrepreno Google. Ĝi kapablas traduki vortojn, frazojn, kaj retpaĝojn al pli ol kvindek lingvoj, inklude Esperanton ekde la 22-a de februaro de 2012.[1]

Google-Tradukilo
Google-Tradukilo
Google-Tradukilo
Google-Tradukilo
Google-Tradukilo
retejo • neural machine translation
Priskribo Logoo de la Guglo-Tradukilo.
Retadreso translate.google.com
Kategorio Reta maŝintradukilo
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Google
vdr

La tradukilo gajnis internacian konkurson pri ila tradukado nelonge post sia komenco je la printempo de 2006. Tamen ĝi ankoraŭ havas limigojn. Ĝiaj algoritmoj bazatas sur statistika analizo; do ĝi ne tradukas laŭ gramatikaj reguloj. Tial tradukita teksto povas havi sensencaĵon aŭ evidentajn erarojn. Foje la ilo eĉ malligas la signifon de frazoj, precipe en lingvoj havantaj deklinaciojn.

Krom kutima tradukado, Google-Tradukilo ankaŭ kapablas transliterumi tekstojn skribatajn en la latina, cirila, araba, hebrea, kartvela, nagaria kaj aliaj alfabetoj.

En junio 2022, Google Translate subtenas 133 lingvojn, sur malsamaj niveloj[2].

Karakterizoj kaj limigoj redakti

La Google-Tradukilo, samkiel aliaj aŭtomataj tradukiloj, havas limigojn. Kvankam la legantoj povas kompreni la ĝeneralan enhavon de tradukita teksto, la tradukaĵoj ne ĉiam estas ĝustaj. Kelkaj lingvoj donas pli bonan rezulton ol aliaj. La kvalito de la tradukilo pliboniĝas kiam la longeco de la teksto tradukota estas malgranda, tio estas pli evidenta en la traduko de ĉina lingvo al la angla.[3] La esplorteamo de Google disvolvigis statistikan traduksistemon kiu nuntempe inkluzivas voĉtradukadon por ke homoj kun limigita vidkapablo havu aliron al la informo en ajna lingvo. Per la tradukilo, la tekstoj skribitaj per greka, nagaria, cirila , araba kaj ĉina skriboj povas esti literumitaj aŭtomate laŭ la fonetikaj ekvivalentoj en la latina alfabeto.

Meze de novembro 2009, Google-Tradukilo ŝanĝis sian aspekton. La tradukil-formularo ankaŭ ŝanĝis sian aspekton kaj situon. Oni aldonis pli rapidajn funkciojn per kiu la vortoj tradukiĝas silabon post silabo dumtajpe.

Meze de 2010 oni aldonis la eblecon aŭskulti ajnan vorton, frazon aŭ tekston en ajna lingvo.

Tradukado el kaj al Esperanto redakti

En februaro 2012 estis aldonita la tradukado el kaj al Esperanto, la unua planlingvo en la tradukilo. La aldono de Esperanto kiel la 64-a lingvo surprizis la esperantistojn kaj kaŭzis ondon de entuziasmo, sed ankaŭ kritikon de la kvalito de la produktataj tradukaĵoj. Tamen regas konsento pri tio, ke la paŝo de Google estas grava reklamo por Esperanto kiel vivanta lingvo. Laŭ Thorsten Brants, sciencisto laboranta por Google, neniu el la inĝenieroj rekte engaĝitaj en la aldonado de Esperanto mem parolas la lingvon. Fakte estas sufiĉe kutime ke la teamo okupiĝas pri lingvo kiun neniu el ĝiaj membroj denaske scipovas. Kelkajn el la 64 subtenataj lingvoj eĉ ne parolas iu ajn el la tuta dungitaro de Google. Tio tamen ne estas la kazo de Esperanto: “Ekzistas eta Esperanto-komunumo ĉe Google kiu helpis pritaksi la kvaliton de la sistemo, kaj Franz Och, kiu gvidas la projekton Google Translate, lernis iom da Esperanto kiel infano,” malkaŝis Brants. “Pasintjare ni trovis tradukistojn kiuj tradukis al Esperanto niajn testajn datumojn, kaj je nia granda surprizo ni konstatis, ke la kvalito de la Esperantosistemo estas komparebla kun lingvoj por kiuj ni havas multe pli da datumoj, kaj ke ĝi estas multe pli bona ol ĉe ĉiuj lingvoj por kiuj ni havas same malmultan datumkvanton – sen ke ni iel ajn speciale klopodis tion. Tial, post iom da poluro kaj plia testado, ni decidis ke venis la tempo por lanĉi ĝin”.

Kiel Brants konfirmis, kvankam la programo scias traduki ekz. inter Esperanto kaj la ĉina, nuntempe ĉiuj tradukoj al kaj el Esperanto okazas pere de la angla kiel interlingvo. Ĝuste por ĝi Google kutime disponas plej multajn jam pretajn tradukaĵojn, kaj ne ekzistas plano aldoni aliajn rektajn parojn por Esperanto. Li tamen invitis la esperantistojn kontribui al la plibonigo de la tradukilo korektante la tradukojn per musklako sur erara vorto, kaj taksante ĝin “helpema”, “nehelpema” aŭ “ofenda”. Eblas uzi ankaŭ la programon Google Translator Toolkit por redakti kaj alŝuti tradukaĵojn. La faritaj ŝanĝoj ne tuj definitiviĝos, sed ebligos al la tradukilo pliboniĝi en la estonto.[4]

Fraz-bazita kaj neŭra maŝintradukado redakti

Fraz-bazita aŭtomata tradukado dispecigas enigan frazon en vortojn kaj frazoj estas tradukitaj grandparte sendepende. La 27-an de septembro 2016, Google anoncis la novan sistemon Google Neural Machine Translation (GNMT). Neŭra tradukado konsideras la tutan enigan frazon kiel unuo por tradukado. La avantaĝo de tiu ĉi aliro estas, ke ĝi postulas malpli da inĝenier-dezajnajn elektojn ol antaŭaj frazbazitaj traduksistemoj.[5]

La 15-an de novembro 2016 jam por ok lingvaj paroj al kaj el la angla estis disponigita neŭra maŝintradukado: la angla kaj franca, germana, hispana, portugala, ĉina, japana, korea kaj turka.[6]

En septembro 2017, Google anoncis ke ili enkondukis neŭran maŝintradukadon por 96 lingvoj en kaj el la angla, inkluzive de Esperanto.[7]

Kronologio redakti

  • 1a etapo
     
  • franca al angla
  • germana al angla
  • hispana al angla
  • 2a etapo
  • portugala al angla
  • nederlanda al angla
  • 3a etapo
  • itala al angla
  • 4a etapo
     
  • ĉina (simpligita) al angla
  • japana al angla
  • korea al angla
  • 5a etapo (lanĉita la 26-an de aprilo 2006)[8]
  • araba al angla
  • 6a etapo (lanĉita la 16-an de decembro 2006)
  • rusa al angla
  • 7a etapo (lanĉita la 9-an de februaro 2007)
  • angla al ĉina (tradicia)
  • ĉina (simpligita al tradicia)
     
  • ĉina (tradicia) al angla
  • ĉina (tradicia al simpligita)
  • 8a etapo (lanĉita la 22-an de oktobro 2007)
    • Ĉiuj 25 lingvo-paroj uzas la Google-Tradukilon senpere.
  • 9a etapo
  • hinda al angla
  • 10a etapo (lanĉita la 8-an de majo 2008)
    • Ĉiu ajn paro da lingvoj povis esti tradukata, pere de la angla lingvo se necesas.
           
  • 11a etapo (lanĉita la 25-an de septembro 2008)
                 
  • 12a etapo (lanĉita la 30-an de januaro 2009)
               
  • 13a etapo (lanĉita la 19-an de junio 2009)
  • 14a etapo (lanĉita la 24-an de aŭgusto 2009)
                       
  • 15a etapo (lanĉita la 19-an de novembro 2009)
    • La β-etapo finis. Oni povis vidi la transliterumon de ĉina, japana, korea, rusa, ukraina, belorusa, bulgara, greka, hinda kaj siama; aŭ tajpi la transliterumon de araba, persa kaj hinda, kaj dume vidi la tajpitan eltiraĵon je la normala skribsistemo. Parolsintezo: oni povis aŭskulti anglan, italan, francan kaj germanan tekston.
  • 16a etapo (lanĉita la 30-an de januaro 2010)
  • 17a etapo (lanĉita en aprilo 2010)
    • Parolsintezo estis lanĉata en hinda kaj hispana.
  • 18a etapo (lanĉita la 5-an de majo 2010)
    • Parolsintezo estis lanĉata en afrikansa, albana, kataluna, ĉina, kroata, ĉeĥa, dana, nederlanda, finna, greka, hungara, islanda, indonezia, latva, makedona, norvega, pola, portugala, rumana, rusa, serba, slovaka, svahila, sveda, turka, vjetnama kaj kimra (tra eSpeak).[9]
  • 19a etapo (lanĉita la 13-an de majo 2010)[10]
               
  • 20a etapo (lanĉita en junio 2010)
  • Transliterumo de la araba lingvo.
  • 21a etapo (lanĉita en septembro 2010)
  • Google permesis la fonetikan tajpadon de araba, greka, hinda, persa, rusa, serba, kaj urdua.
  • latina[11]
  • 22a etapo (lanĉita en decembro 2010)
    • Google forigis araban transliterumon.
    • Google aldonis literumilon.
    • SVOX anstataŭis eSpeak en ĉina, ĉeĥa, dana, nederlanda, finna, franca, germana, greka, hispana, hungara, itala, norvega, pola, portugala, rusa, sveda, kaj turka.
    • Parolsintezo estis lanĉita en araba, japana, kaj korea.
  • 23rd etapo (lanĉita en januaro 2011)
    • Oni povis elekti la plej bonan tradukon de vorto.
  • 24a etapo (lanĉita en junio 2011)
  • 25a etapo (lanĉita en julio 2011)
    • Oni povis taksi tradukojn.
  • 26a etapo (lanĉita en januaro 2012)
    • La nederlanda parolsintezilo uzis virinan voĉon anstataŭ vira.
    • SVOX anstataŭis eSpeak en slovaka.
    • Transliterumo de la jida lingvo.
  • 27a etapo (lanĉita en februaro 2012)
    • Parolsintezo estis lanĉata en siama.
    • esperanto

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Brants, Thorsten (2012-02-22). Tutmonda helplingvo por ĉiuj homoj (angle). Alirita 2012-04-04.
  2. https://blog.google/products/translate/24-new-languages/ google blog
  3. Comparison of online machine translation tools. Arkivita el la originalo je 2011-02-10. Alirita 2012-04-01.
  4. Artikolo de Marek Blahuš en la retejo de Esperanto Torino, la 7-a de majo 2012 esperante
  5. Anonco en Google Research Blog de Quoc V. Le & Mike Schuster, Google Brain Team, la 27-a de septembro 2016 angle
  6. Found in translation: More accurate, fluent sentences in Google Translate Artikolo de Barak Turovsky Product Lead, Google Translate, la 15-a de novembro 2016 angle
  7. Language Support for the Neural Machine Translation Model, alirita la 29-a de oktobro 2017 angle
  8. Statistical machine translation live, Franz Josef Och, Google Research blog, April 28, 2006
  9. Henderson, Fergus. Official Google Blog: Giving a voice to more languages on Google Translate. Googleblog.blogspot.com (2010-11-05). Alirita 2011-12-22.
  10. Five more languages on translate.google.com - Google Translate Blog. Googletranslate.blogspot.com (2010-05-13). Alirita 2011-12-22.
  11. Jakob Uszkoreit, Ingeniarius Programmandi (2010-09-30). Official Google Blog: Veni, Vidi, Verba Verti. Googleblog.blogspot.com. Alirita 2011-12-22.

Eksteraj ligiloj redakti