Sufiksoj en Esperanto

(Alidirektita el Sufiksoj neoficialaj)

Sufikso (de la latina vorto suffixum, la neŭtra formo de pasinteca pasiva participo pri la verbo suffigere) estas afikso, kiu estas postmetita al alia morfemo, kreante novan signifon. Analogie al tiu signifo iuj esperantistoj proponas la priskriban terminan alternativon postafikso, kiu tamen ĝis nun ne kutimiĝis en la faka literaturo.

Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

En Esperanto plejofte ĝin sekvas gramatika markilo (a, oj, us k. a.): kateto, kateta.

Vorto povas havi pli ol unu sufikson: katideto, tranĉilingaro.

Kategorio-sufiksoj redakti

Pri la afero jene skribis Kálmán Kalocsay en la Enciklopedio de Esperanto, sub la gloso "Kategorio-sufiksoj":

 
 La o-finaĵo, teorie, entenas en si ĉiujn kategoriojn de pensado: konkreto (subkategorio: persono), abstrakto (subkategorio: kvalito) kaj ago, do ĉiujn ĉi ĝi povas signi. Ekzemploj: altaj konstruoj (konkreto, rezulto de ago); li estas mia fiero (persono); la belo (abstrakto); dum rapido (ago); en ĉi tiuj ekzemploj la radiko mem ne esprimas la ideon per sia radikkaraktero, do la kategorion certigas sole la finaĵo o. Tamen, sen la helpo de kunteksto tiaj vortoj estas plursencaj, kaj tial la supraj formoj estas uzeblaj prefere nur en poezio. En la ordinara prozo oni fiksas la kategoriojn per sufiksoj: aĵo, ulo, eco, ado. Aĵo signas konkretaĵon, ulo personon, eco kvaliton ĉe adjektivaj radikoj (beleco) kaj abstrakton aŭ kvaliton ĉe substantivaj radikoj (homeco), ado agon. La finaĵo o restas por signi konkreton ĉe substantivaj kaj abstrakton ĉe adjektivaj radikoj. La analizo de ĉi tiuj sufiksoj okazas per simpla apudmeto (analizo epiteta). Do:
  • Belo estas abstrakto belo; beleco estas belo eco: kvalito belo; belaĵo estas belo aĵo: konkreto belo; belulo estas belo ulo: persono belo;

Ado servas krome por anstataŭi ĉe pluformado de neverbradikaj verboj la elfalintan i-finaĵon:

Aĵo ĉe konkretaj, eco ĉe adjektivaj, ado ĉe verbaj radikoj estas propre pleonasmaj. Ĉi tiun pleonasmecon la lingvo uzas por doni al la sufiksoj alian funkcion. Kiel ni vidis, eco signas ĉe adjektivaj radikoj kvaliton (malsano: abstrakto; malsaneco: kvalito de iu malsanulo).

Aĵo post substantivaj radikoj signifas ripeton aŭ daŭron, precipe kun verba finaĵo, (adi). Ekz.:

  • Infano estas konkreto (persono); infaneco estas infano eco, infano kiel kvalito (stato); infanaĵo estas konkreto rilata al infano.
  • Iro estas ago; irado estas ago daŭra. 
— Kálmán KalocsayEnciklopedio de Esperanto

Neoficialaj sufiksoj redakti

La listo de la neoficialaj sufiksoj troviĝas en la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko[1] .

El la diversaj sufiksoj aplikitaj en la teknika lingvo tri havas ŝancojn eniri la komunan lingvon: -oza, signifanta materian multhavecon por anstataŭi la pezajn -plena, -riĉa; -iva, signifanta kapablon, do estanta la aktiva paralelo de l' pasiva ebla (voliva: volkapabla; elvokiva: elvokkapabla); -izi, en la Veraxa senco: apliki ion al io science aŭ metie, apliki metodon de eltrovinto (ŝtonigi vojon, salizi koloidsolvaĵon, pasteŭrizi lakton, faradizi nervon). Pli kaj pli ĝeneraliĝas la sufikso -io por landnomoj (Germanio) kaj scienco anatomo-anatomio. KALOCSAY.

Noto de M. C. Butler. Mi ne kredas, ke -i- estas sufikso. Kaj certe „anatomo“ deriviĝas de „anatomio“ (-iisto, mallongigo -o) kaj ne inverse. Valorus aldoni kelkajn teknikajn sufiksojn -it, hiper-, k.a., pri medicino, botaniko, ĥemio, ks.

Oficialaj sufiksoj redakti

La oficialaj sufiksoj de Esperanto estas [2]:

Verbaj redakti

  • Aktivo: -ant-, -int-, -ont-
  • Pasivo: -at-, -it-, -ot-

Alispecaj redakti

-ĉj, -nj redakti

La signifo kaj uzado de "-ĉj" kaj "-nj" estas por sufikso kiu karesformigas virajn kaj inajn nomojn, respektive. -ĉj- kaj -nj- estas la solaj sufiksoj kiuj komenciĝas per konsonanto, kaj ankaŭ la solaj kiuj povas ŝanĝi la radikvortojn al kiuj ili estas algluataj. Por adapti ilin pli al Esperanta fonetiko, kelkaj (interalie la duopo Kalocsay-Waringhien en Plena Analiza Gramatiko) estas proponintaj ŝanĝi ilin al -uĉj- kaj -inj-. Similaĵoj de "-ĉj" en aliaj lingvoj estas: -lein [-lajn], -erl, -i, -chen [-ĥjen] (germana); -tje (nederlanda); -inho [inju] (portugala); -ito, -cho [ĉo] (hispana).

-eg redakti

La signifo kaj uzado de "-eg" estas por pligrandigo aŭ pliintensigo. La similaĵoj de "-eg" en aliaj lingvoj estas: kjempe- (norvega); -ão, -ona (portugala lingvo); -an-, -on- (hispana);-on- (itala: libro 'libro' — librone 'librego').

-end redakti

La signifo kaj uzado estas por "devige". La deveno de "-end" estas de la latina lingvo per Ido.[mankas fonto]

Uzado de sufiksoj redakti

En la libro La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin norvega esperantisto Otto Prytz en sia artikolo Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj analizas la funkciadon de sufiksoj en Esperanto;[3] por tio sinjoro Prytz komparas tion kun la sistemo en la hispana lingvo aldonante ekzemplojn de aliaj etnoligvoj. Dekomence li skize difinas la necesajn konceptojn de vorto, gramatika finaĵo, radiko, radikaĵo, prefikso, sufikso kaj afikso. Sufiksoj en etnolingvo povas esti derivaj (kiuj "modifas la signifon de la radikaĵo kaj eĉ povas pasigi la vorton al alia vortklaso" kaj taksaj;[4] kelkaj povas esti kaj kaj. Ĉe kelkaj derivaj estas ofta ŝanĝo de genro (en hispana adjektoj kaj aĵ-nomoj havas genron). Kelkaj derivitaj vortoj leksikiĝas kaj tiel "[E]n ju pli da leksikiĝintaj unuoj partoprenas unu sama sufikso, des malpli produktiva ĝi fariĝas."[5] En Esperanto sufiksoj povas aperi kiel radikoj, havas signifon tre bone difinitan kaj kovras po unu saman signifoparcelon. Tiel la uzo estas diferenca: Esperantaj derivaĵoj estas pli unusencaj, oni devas elekti pli precizan esprimon kaj la derivado estas pli multe uzata. Kelkaj derivitaj vortoj, kiel vortaro, arbaro, lernejo kaj preĝejo leksikiĝis kaj se tio "daŭros, la sufiksoj riskas perdi sian produktivecon". Oni devos memori, kiuj derivaĵoj jam estis "okupitaj", kaj elekti inter naturalismo kaj skemismo, el kiuj unua furoras en faka lingvaĵo (moskeo kontraŭ islama preĝejo). Indos meza vojo.[6]

Referencoj redakti

  1. Vidu la liston de la neoficialaj sufiksoj en la PMEG de Bertilo Wennergren[1]
  2. Vidu la liston de la oficialaj sufiksoj en la PMEG de Bertilo Wennergren[2]
  3. Otto Prytz, Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj, En: La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) pp. 386-304.
  4. La arto..., pp. 387-390.
  5. La arto..., p. 391.
  6. La arto..., p. 393.

Vidu ankaŭ redakti