Antologioj en Esperanto

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el El Japana literaturo)

Antologioj en Esperanto celas konigi per reprezentaj pecoj la literaturon de unuopaj nacioj, skoloj, lingvoj, aŭtoroj ktp. Ĉi-rilate ili estas tre gravaj parte per la akcelo de la Esperanta kulturo, parte el la vidpunkto de propagando: montrante la eblojn, kiujn Esperanto prezentas al siaj adeptoj por intelekta plezuro kaj riĉiĝo, kaj al ĉiuj nacioj por la konatigo de siaj kulturtrezoroj.

La unua nacia antologio estis la Pola Antologio de Kabe (1905). Multaj aliaj tiaj antologioj poste aperis:

Kataluna (1925), Bulgara (1925), Belga (1928), Svisa (1929), Estona (1932), Hungara (1933), Sveda (1934), Aŭstria (1953), Angla (1957), Ĉina (1960), Dana (1961), Slovaka (1977), Skota (1978), Makedona (1981), Germana (1985), Hebrea (1987), Itala (1987), Aŭstralia (1988), Rumana (1990), Brazila (1994), Franca (1998), Latina (1998), Okcitana (1998), Bolivia (2004), Brazila (2007), Podlaĥia (2009).

Ekzistas ankaŭ antologioj, kiuj mallarĝigas sian temon al unu formo (ekzemple Antologio de Portugalaj Rakontoj), tempoperiodo (Franca Renesanca periodo), lingvo (Antologio Latina), regiono (Podlaĥia antologio), aŭ vivstilo (Glaŭka Lum' Geja Antologio).

Krestomatioj, kantaroj kaj anekdotaroj estas tipoj de antologioj laŭ la formo aŭ celo.

Argentinaj antologioj

redakti

Antologio de argentinaj noveloj

redakti

Antologio de argentinaj noveloj tradukis Bastono de Kordobo, Ergoto de Bonaero kaj Alfredo Lada. Eld. Argentina Esperanto Muzikeldonejo, Diamanto, 1978.

 
 Kun la titolo per kiu mi komencis Ĉi tiun skribaĵon, aperis je la fino de la pasinta jaron nova esperanta libro, en versio el la kastilia lingvo, kiun mi legis kaj relegis avide. Ĝi konsistas el la jenaj partoj: a) antaŭparolo; b) biografiaj notoj; c) noveloj kun belaj ilustraĵoj.

La titoloj de la verketoj estas la jenaj: «La Falo», «La Taŭro», «La Psikoanalizo», «La Industriistoj de la Merco», de Ayala de Gatina; «La Sinekuro de l' Sinjoro Kristino» de Brooz; «Grafo Liberato», «La Cenjarulo» de Nole ; «Kriola Hidalgo», de Alvarez; «La Himno», «La Poeto», de Gerchunoff; «Ĉi vespere Antaŭkristnasko» de Guiraldes; «La Amatorkuracisto», «La Prezo de Piedlazo», de Leguizamón; «La Ruana Ĉevalido», de Linch; «Olivera, la brazila Dungito», «Morta Viro», de Quiroga; «La Blanka Koko», «La Nigra Kapeto» de Rozemmacher. Ĉu mian impreson post la agrabla legado de tiu alloga bukedo literatura? Kun vera plezuro. La antaŭparolo respegulas per flamstilo la belan enhavon de la libro, kaj samtempe incitas legi la interesajn verketojn trafe kompilitaj de Bastono de Kordobo. La biografiaj notoj informas, mallonge sed ĝuste kaj precize, pri la aŭtoroj kaj iliaj verkoj. Pri la Antologio, oni povas diri sen erari ke ĝi kontribuas al la konado de la diversaj aspektoj kaj nuancoj de la argentina vivo. La kreinta povo de la verkistoj pri iliaj belaj rakontoj, ofte plenaj de bona humoro, gvidas la gelegantoj mirinde tra ampleksaj argentinaj komarkoj por montri al ili la diversajn homojn, la etoson, la kutimojn, la bestojn, la plantojn kaj ĝis la historion de la lando de Martin Fero. La tradukoj, kiel faritaj de veraj magistroj, tre bonaj. Ili enhavas kelkajn neologismojn, precipe toponim oj, sed ili estas konvene klarigitaj. La prezentado ankaŭ estas bona; bona papero, klaraj literoj kaj konsekvence bona preso. Finfine mi opinias ke la «Antologio de Argentinaj Noveloj» ne povas manki en nenia

esperanta biblioteko, precipe de tiu de la geesperantistoj kiuj parolas la kastiljan lingvon. Mi rekomendas aĉeti ĝin, certe ke ĝia legado ne defraŭdos. Tiel, plie, oni stimulos la eldonintojn por daŭrigi la belan kom encitan taskon. 
— INSTRUISTO. Boletín n231-232 (jan 1979)

Argentina poemaro

redakti

Horaco de Diamanto, Bastono de Kordobo kaj Ergoto de Bonaero. Argentina poemaro. Eld. Argentina Esperanto-Muzik-eldonejo, 1978.

La libro enhavas dek ok poemojn de dek aŭtoroj tradukitaj el la hispana.

 
 Hispanlingvaj poetoj elstaras en Sudameriko, kaj ili kreis seninterrompe

skolojn kiuj tute malsimilas je tiuj de siaj samlingvaj kolegoj el Hispanujo, ĉar la socia medio, rasaj trajtoj kaj prahistorio, tie estas tute malsama. Pluraj el ili, en la nuntempo, estas profetaj denuncantoj de maljustajoj kaj politikaj eksterordinaraj cirkonstancoj kiuj validas laŭ universalaj homaj valoroj kaj historiaj eventoj. Aliaj gravaj poetoj manifestiĝis, kiel ankaŭ multaj aliaj el la nuntempo, kun esprimado nostalgie romantika pri sia origindeveno kaj pri tio kion recenzas malnovaj kronikoj lasi aspektoj de raso kaj specifa nacieco. En la ARGENTINA POEMARO abundas tiuj laste menciitaj temoj. La poeziajoj estas digne tradukitaj, kaj ili redonas kontentige la originalan mesaĝon. «La nesto de kondoroj» estas menciinda ekzemplo. La restantaj, same alte rangas, ĉar ĉiu temo estas pritraktita laŭ la impeto aŭ lirika fajro de la respektivaj aŭtoroj.

La tro modesta kserografita libreto, sobre ilustrita, prezentas dek aŭtorojn, dek-naŭ poemojn kaj tri tradukintojn kiuj uzis laŭdinde la lingvon. 
— G. MORA. Boletín n246 (jul 1981)

Bulgaraj antologioj

redakti

Mi ĉiam tia rememoru vin

redakti

Mi ĉiam tia rememoru vin. Antologio de bulgara ampoezio. Tradukis A. Grigorov k.a. Pli ol cent verkoj de ĉi-jarcentaj aŭtoroj kaj el la popola poezio. Kunmetis Venelin MITEV, redaktis István Ertl. Kun pentraĵoj de H. Matisse k.a. Pres-Esperanto. Sofio. 1992. 112 paĝoj.

Japanaj antologioj

redakti

El Japana literaturo

redakti

Miyamoto Masao kaj Isiguro Teruhiko. El Japana literaturo. Eld. Japana Esperanto Instituto, Tokio, 1965.

Humoraĵoj de malnova Japanio

redakti
  • Diversaj. Humoraĵoj de malnova Japanio. Eld. SER, Tokio, 2a. eld., 1982.

El Orienta Florbedo

redakti

Kenji Osaka. El Orienta Florbedo. Eld. Amo-Akademio, Aiĉi-ken, 1957(?).

 
 Post la enhavotabelo, la aŭtoro prezentas sin mem per poemo, per biografia noto, mencio de ĉefaj verkoj, kaj per foto kun alia poemeto. Sekvas sufiĉe detala klarigo pri Japana poezio. Tiam la ekzemploj. Multaj piednotoj donas plian informon. Tiel ni ekscias ke ekz. imperiestro Meiji (1852-1912) verkis 80.000 (jes, okdek mil!) poemojn. Sed oni devas ankaŭ scii ke la envortigo de eĉ nur unu ideo aŭ sento aŭ impreso en kvar linioj povas jam esti poemo, laŭ la Orienta koncepto. Tamen ili ofte estas vere tre belaj kiel tiuj sur pago 11. Kontraŭe la dua ekzemplo, sur pago 9 estas plej eble banala, vulgara kaj nenionsignifanta. Io eksterordinara: sur unu sama paĝo oni havas maldekstre la Japanan tekston en Eŭropaj literoj, kaj dekstre la Esperantlingvan tekston. De paĝo 27 ĝis 62 oni havas maldekstre la originalon en Orientaj skribsignoj, sed de paĝo 31 komenciĝas la Ĥinlingvaj poemoj. La aŭtoro aldonas ankaŭ kelkajn originalojn en Esperanto. La libreto finiĝas per kelkaj muziknotoj. Ni bonvenigas tiun-ĉi eldonon pro ĉi tiuj kialoj: la eldono estas plaĉa; ĝi konigas al ni la nekonatan Orienton; gi havas sufiĉe grandan propagandan valoron. 
— M. M. Belga Esperantisto - Numero 349, Marto, 1957

Vjetnamaj antologioj

redakti

La bambufluto

redakti

La bambufluto: novelaro el Sud-Vjetnamio. - Hanoi: Fremdlingva Eld.,1973. - 207 p. : ilustr.

 
 Naŭ rakontoj pri la milito en Vjetnamio laŭ la stilo kaj la enhavo de aliaj literaturajoj eldonitaj de Hanojo, kiel, por ekzemplo, La horloĝisto de Djen Bjen Fu, Pro unu bovino.

La milito vjetnama, konsiderata el la politika vidpunkto de Hanojo, estas naciliberiga movado kontraŭ la ekspluatado far la imperialismo kaj ties lakeoj, kaj tian gvidlinion sekvas la aŭtoroj de la noveloj: progreso kontraŭ reakcio, humaneco kontraŭ kruelo, kuraĝo kontraŭ perfido: la absoluta pozitivo kontraŭ la absoluta negativo. Ĉu vere la vivo havas nur blankon kaj nigron, sen nuancoj de grizo? Sed malfeliĉe la milito ŝtormas ankoraŭ tra Vjetnamio kaj la senkompromisa fervoro de la batalantoj kaj de la popolo devas nutri sin per tiaj verkoj.

La bona lingvo de ĉi tiu libro en Esperanto ŝuldigas al la laboro de anonimaj tradukintoj.F. de Diego
— Boletín n203 (maj 1974)

La drinkejo de l' mutulo

redakti

Nguyen Sang. 'La drinkejo de l' mutulo (kolekto da noveloj). Hanoi: Giai Phong-Eld., 1969. - 187 p.

 
 Sep rakontoj pri sangaj kaj koropremaj epizodoj de la nuna milito en la martirigita vjetnama tero. V enu baldaŭ la tempo, kiam la vjetnamaj esperan tistoj —nordaj kaj sudaj— povos verki, jamen paca lando, pri pacaj temoj. Kelkaj neregulaĵoj kaj foj-foje neĝusta uzo de “ata ” ne senmeritigas la bonan nivelon lingvan de la traduko. 
— Boletín n183 (jan 1971)

Vidu ankaŭ

redakti