Fumarata acido

kemia kombinaĵo
Fumarata acido
Flata modelo
Bastona kemia strukturo de la
fumarata acido
Pilka modelo
Tridimensia kemia strukturo de la
fumarata acido
Alternativa(j) Nomo(j)
(E-)-Butenodiojka acido
Boletikata acido
Likenikata acido
Etilenodukarboksilata acido
E 297
Kemia formulo HO2CCH=CHCO2H aŭ C4H4O4
PubChem-kodo 723
ChemSpider kodo 10197150
CAS-numero-kodo 110-17-8
Karakterizaĵoj
Aspekto blanka solidaĵo
Acideco (pKa) pka1= 3.03, pKa2 = 4.44 (18 )
Molmaso 116.07216 g·mol-1
Smiles C(=C/C(=O)O)\C(=O)O
Denseco 1.635 g/cm3 (20 )
Vaporpremo <1.54 x 10−4 mm Hg (25 )
Fandopunkto 287 (549 ; 560 K)
(malkomponiĝa temperaturo)
Akva solvebleco Solvebla en akvo (4.3 g/ml) 20
(7.0 g/ml) 25
solvebla en etanolo,
koncentrita sulfata acido,
malmulte solvebla en Dietila etero
kaj acetono
nesolvebla en kloroformo
kaj benzeno
Ekflama temperaturo 273 , 287
(mema malkomponiĝo)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36
Sekureco S2 S26
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H319[1]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P305+351+338, P313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Fumarata acidotrans-butenodiojka acido estas kemia kombinaĵo kun formulo HO2CCH=CHCO2H. Ĉi-kombinaĵo blanka kristaleca estas unu el la du dukarboksilataj izomeraj acidoj, kune kun la maleata acido. En la fumarata acido, la karboksilataj grupoj estas trans-aj kaj en la maleata acido ili estas cis-aj. Fumarata acido posedas fruktecan guston. La saloj kaj esteroj estas konataj kiel fumaratoj.

Izomerio de la fumarata kaj maleata acidoj

Fumarata acido estis unue preparita el la sukcenata acido. Tradicia sintezo envolvas la oksidadon de la furfuralo (el la maiza procezigo) uzante kloraton en la ĉeesto de vanadobaza katalizilo. Nuntempe, la industria sintezo de la fumarata acido ĉefe baziĝas sur kataliza izomerigo de la maleata acido en akva solvaĵo kun malalta pH. Maleata acido estas disponebla je altaj volumenoj kiel hidroliza[2] produkto de la maleata anhidrido[3], produktita per kataliza oksidado de benzeno[4]butano[5].

La kemiaj proprecoj de la fumarata acido estas anticipeblaj elde ties funkcia grupo de la komponanto. Ĉi tiu malforta acido estigas diesteron, ĝi suferas aldonojn pere de la duobla ligo, kaj ĝi estas bonega dienofilo[6].

Fumarata acido ne brulas en Bombo kalorimetro sub kondiĉoj kie la maleata acido eksplodas senprobleme. Kiel instrueksperimento, kreitaj por mezuri la energian diferencon inter la cis- kaj trans-izomeroj, iu mezurita kvanto da karbono estas muelebla kune kun la respektiva kombinaĵo kaj la entalpio pri brulado komputiĝas per diferenco.

Biologio redakti

Fumarata acido troviĝas en fumario[7], manĝeblaj boletoj, ĉefe la Boletus fomentarius var. pseudo-igniarius, likenoj kaj islandaj muskoj.

La fumarato estas peranto en la ciklo de la citrata acido uzata de la ĉeloj por produktado da energio laŭ la formo de ATP el la nutraĵoj. Ĝi estiĝas per oksidado de la sukcenato de la enzimo sukcenata malhidrogenazo. La fumarato tiam konvertiĝas de la enzimo fumarazo al maleato. La homa haŭto estigas fumaratan acidon kiam ekspoziciita al sunlumo[8].

Fumarato same produktiĝas dum la Ciklo de Ureo.

Uzo kiel nutraĵo redakti

Kiel nutroaldonaĵo, uzata en Usono, Aŭstralio kaj Nov-Zelando, la fumarata acido uziĝas kiel acidokontrolanto kaj estas agnoskita de la E-numero 297. Fumarata acido estas nutroacidiganto uzata ekde 1946. Ĝenerale, ĝi estas uzata en trinkaĵoj kaj bakpulvoroj por kies uzo necesas alta grado de pureco. Kutime ĝi uzatas kiel substituanto de la tartrata acido kaj okaze kiel anstataŭanto de la citrata acido, kun grado je 1.36 g da citrata acido por ĉiu 0.91 gramoj de fumarata acido por aldoni acidecon, laŭmaniere kiel uziĝas la malikata acido. Krom esti komponanto en kelkaj artefaritaj gustigiloj por vinagroj, ĝi ankaŭ uzatas kiel koagulanto en porpudingaj miksaĵoj.

En pacientoj kun recidiva multobla sklerozo, la dumetila fumarato mapliigas sufiĉe la recidivon kaj malpermesis la pludaŭron de la malsano en trietapa provo. Ĝi aktivigas la efikon de la Nrf2 kontraŭoksida responso[9][10], la primara ĉeldefendo kontraŭ la citotoksajn efektojn de la oksidiva tensio.

Fumarata acido same uziĝas en la manufakturo de poliesteraj rezinoj kaj polihidrataj alkoholoj kaj kiel mordanto por tinkturo. La fumarata acido konvertiĝas en la irita maleata anhidrido pere de parta oksidado. Ĝi entute estas netoksa, tamen, altaj dozoj certe kaŭzas nefrotoksiĝon post longatempa uzado.

Komponaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti