Geografio de la Demokratia Respubliko Kongo

Demokratia Respubliko Kongo (aŭ Kongo Kinŝasa) estas ŝtato en Centra Afriko. Ĝi estas limigita fare de la Centrafrika Respubliko kaj Suda Sudano en la nordo; Ugando, Ruando, kaj Burundo en la oriento; Zambio kaj Angolo en la sudo; la Kongo Brazavila, la angola eksklavo de Kabindo, kaj Atlantiko en la okcidento; kaj estas apartigita disde Tanzanio fare de lago Tanganjiko en la oriento. La lando havas aliron al la oceano tra 40-kilometra (25-mejla) peco de atlantika marbordo ĉe Muanda kaj la ĉirkaŭ 9-km larĝa elfluejo de la rivero Kongo kiu malfermiĝas en la Gvinean Golfon. Ĝi havas la duan plej altan totalan kristanan loĝantaron en Afriko. Ĝi situas en la mezafrika regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi estas la due plej granda lando en Afriko laŭ areo kaj la dekunua plej granda en la mondo.

mapo de la Demokratia Respubliko de Kongo. Ankaŭ montrita estas la regionoj de la DRC.
Persatelita bildo de la Demokratia Respubliko de Kongo
La topografio de la Demokratia Respubliko de Kongo.
Demokratia Respubliko Kongo

Geografio redakti

 
La rivero Kongo.

La Demokratia Respubliko Kongo situas en la kerno de la centr-okcidenta parto de Subsahara Afriko kaj limas (laŭ horloĝo, el okcidento) kun Angolo, la Respubliko Kongo, la Centrafrika Respubliko, Sud-Sudano, Ugando, Ruando, Burundo, Tanzanio (lime kun la lago Tanganiko) kaj Zambio. La teritorio estas trapasata de la Ekvadoro, kun unu triono el la lando en la Norda Hemisfero kaj du trionoj en la Suda Hemisfero.

Kiel rezulto de ties ekvatora loko, DR Kongo posedas altajn pluvindicojn (Vidu artikolon Pluvĝangalo), la jara averaĝo de la lando estas de 1 070 mm. Ĉiu tiu pluvo estas la kaŭzo de la ekzisto de la Kongaj arbaroj, nome la dua plej granda ĝangalo de la mondo. La superabunda vegetaĵaro kovras grandan parton de la baseno de la rivero Kongo, ĝis ties elfluo en la Atlantikon okcidente. Tiu areo estas ĉirkaŭata de savanoj sude kaj sudokcidente, de montaraj terenoj okcidente kaj de densaj paŝtejoj etende trans la rivero Kongo norde. Altaj montoj troviĝas en la regiono plej orienta de la lando, kies plej alta punkto estas la Monto Ngaliema en la landlimo kun Ugando (5110 metroj).

La baseno de la rivero Kongo etendas sur preskaŭ la tuta lando, en areo de ĉirkaŭ 3 700 000 km². La rivero kaj ties alfluantoj (Kasai, Sangha, Ubangi, Aruvimi, kaj Lulonga estas la plej grandaj) formas la kernon de la ekonomio kaj de la transporto, kaj havas altan efikon sur la ĉiutaga vivo de la loĝantaro. La fonto de la rivero Kongo troviĝas en la altaj teroj kaj la montoj de la valo Granda Rifto, kaj ankaŭ en la lago Tanganiko kaj la lago Mŭero. La rivero Kongo estas la plej longa de Centra Afriko, la dua plej longa de Afriko, kaj ankaŭ la dua plej akvenhava de la mondo (post Amazono).

La valo Granda Rifto de la afrika kontinento enhavas la areon de la Afrikaj Grandaj Lagoj kun kiuj la DR Kongo limas almenaŭ kun du el ili nome la lago Alberto kaj la lago Tanganiko. La Rifta Valo havigis la plej parton de la sudo kaj de la oriento de la DR Kongo per granda kvanto de mineralaj riĉoj. Inklude koltanon (mineralo kiu helpis financi diversajn flankojn de la Dua Konga Milito, konflikto kiu rezultis en proksimuma kalkulo de pli ol 5 milionoj de mortoj, la plej granda ekde la Dua Mondmilito), kobalton, kupron, kadmion, nafton, diamantojn, oron, arĝenton, zinkon, magnezion, stanon, germaniumon, uranion, radiumon, baŭksiton, feron kaj karbon. Bedaŭrinde tiu riĉo ne povis esti profito por la popolo de la DR Kongo, male la lokaj geriloj financiĝas parte danke al la espluatado kaj vendado de mineraloj kaj ĉefe de diamantoj plej ofte kontraŭleĝe elfositaj.

Datumoj redakti

Loko de Kongo: Centra Afriko, nordoriente de Angolo

Geografiaj koordinatoj: 0° 00′ N 25° 00′ O / 0.000 °N, 25.000 °O / 0.000; 25.000 (mapo)Koordinatoj: 0° 00′ N 25° 00′ O / 0.000 °N, 25.000 °O / 0.000; 25.000 (mapo)

Areo:
totalo: 2,345,410 km.2
lando: 2,267,600 km.2
akvo: 77,810 km.2

Landaj limoj:
totalo: 10,744 km.
landlimaj landoj: Angolo 2,511 km., Burundo 233 km., Centr-Afrika Respubliko 1,577 km., Respubliko de Kongo 2,410 km., Ruando 217 km., Suda Sudano 628 km., Tanzanio 473 km., Ugando 765 km., Zambio 1,930 km.

Klimato: tropika; varma kaj humida en ekvatora rivera baseno; pli freŝa kaj pli seka en suda altebenaĵo; pli freŝa-malvarma kaj humida en orienta altebenaĵo; norde de Ekvatoro - malseka sezona aprilo ĝis oktobro, seka sezona decembro ĝis februaro; sude de Ekvatoro - malseka sezono, novembro ĝis marto, seka sezono, aprilo ĝis oktobro

 
Loko de la DRC sur monda mapo

Tereno: vasta centra altebenaĵo kovrita de tropika arbaro, ĉirkaŭigita de montoj en la okcidento, ebenaĵoj kaj savano en la suda/sudokcidento kaj herbejoj en la nordo. La plej altaj montoj troviĝas en la Ruvenzori-montaro ĉe la orienta landlimo.

Ĉefaj urboj redakti

Ĉefaj urboj krom la ĉefurbo estas Mbuji-Mayi (1.559.073 en 2010), Kisangani (682.599 en 2009), Kananga (597 000), Goma (500 000), Lubumbaŝo (402 000), Kolwezi (451.168 en 2010).

 
Vido en Kinŝaso
 
Interna urboparto de Kinŝaso
 
Lubumbaŝi, dua urbo en DRK
 
Panoramo de Mbuji-Mayi
 
Merkato en Kisangani ĉe la rivero
Ĉefaj urboj en la Demokratia Respubliko Kongo
Rango Urbo Loĝantaro Provinco
Censo de 1984 Ĉirkaŭkalkuloj de 2005
1. Kinŝaso 2 653 558 7 787 832 Kinŝaso
2. Lubumbashi 564 830 1 374 808 Katanga
3. Kolwezi 416 122 910 167 Katanga
4. Mbuji-Mayi 486 235 874 974 Orienta Kasai
5. Kisangani 317 581 539 164 Orienta Kongo
6. Kananga 298 693 463 556 Okcidenta Kasai
7. Likasi 213 862 422 726 Katanga
8. Boma 197 617 344 522 Malsupra Kongo
9. Tshikapa 116 016 267 508 Okcidenta Kasai
10. Bukavu 167 950 225 431 Suda Kivuo
11. Mwene-Ditu 94 560 189 215 Orienta Kasai
12. Kikwit 149 296 186 995 Bandundu |----- 13. Mbandaka 137 291 184 189 Ekvatora Kongo
14. Matadi 138 798 180 115 Malsupra Kongo
15. Uvira 74 432 170 422 Suda Kivuo
16. Butembo 73 312 154 649 Norda Kivuo
17. Gandajika 64 878 154 414 Orienta Kasai
18. Kalemie 73 528 147 065 Katanga
19. Goma 77 908 144 151 Norda Kivuo
20. Kindu 66 812 135 690 Maniema
21. Isiro 78 268 127 068 Orienta Kongo
22. Bandundu 63 642 118 203 Bandundu
23. Gemena 63 052 117 631 Ekvatora Kongo
24. Ilebo 53 877 107 086 Okcidenta Kasai
25. Bunia 59 598 96 757 Orienta Kongo
26. Bumba 51 197 95 514 Ekvatora Kongo
27. Beni 44 141 89 643 Norda Kivuo
28. Mbanza-Ngungu 44 782 86 351 Malsupra Kongo
29. Kamina 62 789 73 616 Katanga
30. Lisala 37 565 70 082 Ekvatora Kongo
31. Lodja 28 671 68 239 Orienta Kasai
32. Kipushi 53 207 62 382 Katanga
33. Binga 32 181 60 037 Ekvatora Kongo
34. Kabinda 24 789 58 999 Orienta Kasai
35. Kasongo 27 138 55 115 Maniema
36. Kalima 27 087 55 012 Maniema
37. Mweka 25 494 50 672 Okcidenta Kasai
38. Gbadolite 27 063 50 489 Ekvatora Kongo

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Godding, R., Géographie physique, politique et économique du Congo, Bruxelles-Paris, 1908.
  • ARSOM, , La conférence de géographie de 1876. Recueil d"études, Bruxelles, 1976
  • Banning, E., L'Afrique et la Conférence géographique de Bruxelles, Bruxelles, Murquardt, 1877.
  • Borgniez, G., Problèmes hydrologiques au Congo belge et au Ruanda-Urundi, Institut Royal Colonial Belge, Section des Sciences Techniques, Mémoires in-8°, VIII, 2, Bruxelles, 1952, 66 p.
  • Burton, R., Voyage aux Grands Lacs d’Afrique orientale, Paris, 1862.
  • Bultot, F., Saisons et périodes sèches et pluvieuses au Congo belge, Bruxelles, 1954.
  • Bultot, F., Atlas climatiques du bassin zaïrois, Quatrième partie, Publications de l'I.N.E.A.C., Bruxelles, 1977, Hors-Série.
  • Bultot, F., Carte des régions climatiques du Congo belge établie d'après les ritères de Köppen, Publications de l'INEAC, Bruxelles, 1950, 13 p.
  • Bultot, F., Étude statistique des pluies intenses en un point et sur une aire au Congo belge et au Ruanda-Urundi, I.N.E.A.C., Bruxelles, 1956, Bureau Climatologique, 90 p.

Eksteraj ligiloj redakti