Gryfów Śląski

urbo en nuntempa Pollando

Gryfów Śląski [elparolu: grifuv slonski], ĝis 1945 germane Greiffenberg [GRAJfnberk] aŭ plene Greiffenberg in Schlesien, historie ankaŭ latine Gryphimontium, estas urbo en nuna Pollando, en distrikto Lwówek, estas sidejo de urbo-kampa komunumo Gryfów Śląski kaj apartenas al provinco Malsupra Silezio. La urbo situas ĉe la rivero Kwisa (germane Queis) kaj lago Złotnickie (germane Goldentraum), en izera montetaro (pole Pogórze Izerskie, [elparolu poguĵe izerskie], germane Isergebirgsvorland). Fine de 2021 en la urbo vivis 6 386 loĝantoj.[1]

Gryfów Śląski
germane: Greiffenberg

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbo
Gryfów Śląski (Pollando)
Gryfów Śląski (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Gryfowa Śląskiego
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówek
Komunumo Komunumo Gryfów Śląski
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1242
Koordinatoj 51° 2′ N, 15° 25′ O (mapo)51.02799858516115.414791581159Koordinatoj: 51° 2′ N, 15° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 320 m
Areo 6,63 km²
Loĝantaro 6386 (en 2021)
Loĝdenso 963 loĝ./km²
Poŝtkodo 59-620
Telefona antaŭkodo 75
Aŭtokodo DLW
TERYT 5020112014
Estro Olgierd Poniźnik
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Rynek 1
Poŝtkodo de estraro 59-620
Telefono de estraro 75 781-35-52
Fakso de estraro 75 781-39-16
Poŝto de estraro inwestycje@gryfow.pl
Ĝemelaj urboj (Ĉeĥio) Raspenava
(Germanio) Bischofswerda
(Pollando) Gryfice
Komunuma retejo http://www.gryfow.pl
vdr

Historio redakti

La setlejo ekestis ĉe vojkruciĝo de komercaj vojoj, kiuj estis defendita de proksima kastelo Gryf (germane Greiffenstein). Precize ne estas konata tempo, kiam la urbo estis lokita, ĉar neniu kredinda dokumento pri ĉi tiu temo restis ĝis hodiaŭ. Oni aprobas, ke en jaro 1242 silezia princo Boleslavo la 2-a Rogatka donis al la loĝloko urborajton. Dum la regado de Bolko la 1-a en 1300 la urbo ricevis remparon. La 23-a de aŭgusto 1354 la Svidna-Javoria princo Bolko la 2-a Mały donis al la urbo multe da privilegioj, kiuj estis preparitaj laŭ rajto de Lwówek Śląski/Löwenberg. En 1425 familio de Schaffgotsch aĉetis la urbon de Janko Chuśnik, kiu antaŭe ricevis Gryfów Śląski kiel ŝuldogarantiaĵo de ĉeĥa reĝo. En jaroj 142731 la urbon turmentis husanoj kaj kaŭzis multe da detruoj. En 1512 estis rekonstruitaj preĝejo kaj parokestrejo. En 1524 estis konstruita grandioza urbodomo kaj algluiĝaj al ĝi du vendbudoj, por vendado de salo kaj viando kaj estis konstruita vinejo. En 1544 estis plialtigita preĝeja sonorilturo. En 1544 Hans Schaffgotsch ordonis konstruadon de akvomuelejo ĉe rivero Kwisa, kiu havis 6 da akvoradoj kaj kune kun frato Kristoforo malantaŭ la urba pordego de Jelenia Góra/Hirschberg ekkonstruis malsanulejon. En 1561 en katolika preĝejo estis konstruita turo kun pinto kovrita de kupra lado. En 1562 estis pendigita sonorilo farita de sonorilistoj el Lwówek Śląski. En 1584 la urbodomo estis plialtigita je la unu etaĝo. En 1589 estis konstruita la unua apoteko. La 16-a jarcento estis por Gryfów Śląski tempo de paco kaj prospero. Riĉiĝinta kaj evoluiĝinta urbo estis atrakcio por ĉiu speco de metiistoj. Komercaj interŝanĝantoj de la urbo atingis eĉ Nederlandon, Aŭgsburgon, Leipzigon kaj aliaj urboj, kioj komencigis urbestro de Gryfów Śląski - Hans Rother. En 1764 uzinoj komencis produkti linan damaskon kaj ŝtofoj. En 1783 en la urba estis granda incendio, pro kio forbrulis bierfarejo, maltejo, paroĥa domo kaj la 120 da burĝaj brikdomoj. En 1865 Gryfów Śląski ricevis fervojan kuniĝon kun Jelenia Góra, Świeradów-Zdrój kaj Zgorzelec kaj telegraflineon. En 1927 estis muntita tiam la plej moderna telefoncentralo de firmaoSIEMENS”. Post la incendio de la urbodoma turo en 1929 oni rekonstruis ĝin uzinte ŝtalbetonan konstrukcion, kiu estis unu el la unuaj en Malsupra Silezio. Fine de la dua mondmilito, la 9-an de majo 1945 jaro la Sovetunia Armeo okupigis la urbon.

Vidindaĵoj redakti

La urbodomo redakti

La urbodomo troviĝas centre de la urboplaco. Ĝi estis konstruita en 1524 kaj plukonstruita en 15511581. Incendio en 1603 parte difektigis la konstruaĵon, kiu poste multefoje estis remontita kaj modernigita. La urbodomo estis konstruita sur la ortangula projekcio kaj havas mansardan tegmenton el 1777. La urbodoma turo estis konstruita en 162021. En 168889 la turo ricevis altan, aĵuran, barokan kaskon. Post la incendio de turo en 1929 oni rekonstruis ĝin uzinte ŝtalbetonan konstrukcion, kiu estis unu el la unuafoje en Malsupra Silezio.

La kristana paroĥa preĝejo patronata de “Sankta Hedviga” redakti

La malfrue gotika preĝejo estis konstruita en turnopunkto de la 14-a jarcento kaj la 15-a jarcento. Ĝis 1408 kaj poste en la 1540-aj estis plukonstruita. En 1545 estis konstruita fama kapelo de familio Schaffgotsch. La preĝejo havas tri navoj kaj poligonan korusejon. Unu el plej valoraj elementoj de la renesanca eno estas granda multefigura epitafo de familio Schaffgotsch, kiu troviĝas en orienta muro de la tomba kapelo. Ĝi estis kreita el grejso de Hans Klintzsch el Pirna en jaroj 158587. La ĉefa navo de la preĝejo havas renesancan “sgraffito” el la duono de la 16-a jarcento, kiu estas escepta en sileziaj preĝejoj. Alia interesa vidindaĵo estas gotika ligna ĉefa altaro el 1606, kiu fermanta estas simila al hostimontrilo.

La ĉetombeja preĝejo patronata de “Sankta Laŭrenco” redakti

La ĉetombeja preĝejo patronata de “Sankta Laŭrenco” estis konstruita en 1605 kaj estis radikale alikonstruita en 1856. Sur la norda muro troviĝas barokaj kaj rokokaj tomboŝtonoj. Sur la ekstera muro de la tombejo troviĝas epitafoj kaj maŭzoleoj de riĉaj urbanoj de Gryfów Śląski.

La antikvaj ŝtondomoj redakti

La burĝaj ŝtondomoj devenas el periodo de renesanco kaj baroko. Tiuj estas domoj masonitaj de rompitaj ŝtonoj. La unuaj domoj havis arkadojn. En la 18-a jarcento la domoj ekhavis barokon formon kaj oni likvidis la arkadojn.

La restaĵo de remparzono redakti

La remparzono devenas el ĉirkaŭ 1300, kaj estis konstruita pro ordono de silezia princo Bolko la 1-a Surowy.

La monumento dediĉita al la 63 da rusaj soldatoj redakti

La ŝtona monumento troviĝas en tombejo proksime de tombeja preĝejo. Estas dediĉita al la 63 da rusaj soldatoj, kiuj estis mortfalintaj dum la batalo pro la urbo kontraŭ franca armeo en 1813.

La fontano redakti

La fontano estis starigita en 1908 en la urboplaco okaze de elkonstruo de urba akvokonduktilo en 1905. Ĝi estis farita de Arnold Kunne – artisto el Berlino.

Panoramo de la urbo.

Bibliografio redakti

  • Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Varsovio 1983 (pole)
  • 50 Wyjątkowych Atrakcji Powiatu Lwóweckiego - mapa. Wydawnictwo Poligrafia „AD REM” Jelenia Góra 2006 (pole)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti