Internacia lingvistika olimpiado
Internacia lingvistika olimpiado (IOL) estas ĉiujara konkurado pri teoria, matematika kaj aplikebla lingvistiko inter mezlernejanoj. Oni aranĝas ĝin ekde la 2003 jaro iniciate de rusaj lingvistoj, kiuj jam dum multaj jaroj aranĝas en Rusio similan olimpiadon (la Moskva libera tradicia olimpiado pri lingvistiko kaj matematiko).
KonkuradoRedakti
La konkurado konsistas el du partoj: tiu persona kaj tiu teama.
La unua estas la persona konkurado. Ĝi daŭras ses horojn. Ĉiu partoprenanto devas solvi kvin lingvistikajn problemojn kaj skribi ilin sur papero. Ĉiu problemo estas tradukita al la denaska lingvo de ĉiu partoprenanto, kaj pro tio oni elpensas ilin tiel, ke ili estu samgrade malfacilaj por parolantoj de diversaj lingvoj kaj ke ili ne temu pri lingvo kiun iu partoprenanto povas koni. Tamen historie la teamoj de Sud-Koreio solvas la problemojn en la angla lingvo.
La ĵurio taksas ĉiun solvon de problemo per nombro ekde 0 ĝis 20. Poste oni faras tabelon de partoprenantoj kun sumo de la nombroj ricevitaj de ili por ĉiu tasko. La du aŭ tri unuaj ricevas premion de la unua grado, kelkaj pli subaj tiun de la dua grado, kelkaj eĉ pli subaj tiun de la tria grado (la kvanto ŝanĝiĝas dum jaroj). Por kelkaj eĉ pli subaj eblas laŭdaj folioj, laŭ deziro de la ĵurio.
Dum la teama konkurado (krom la unua olimpiado de la jaro 2003) oni devas solvi en tri/kvar horoj nur unu problemon, sed tre malfacilan kaj malkutiman. Laŭ iu difinita sistemo oni taksas la solvon, kaj al la tri plej bonaj teamoj oni donas la unuan, la duan kaj la trian premion.
Kelkaj grandaj landoj partoprenas per du teamoj (Rusio tradicie sendas unu teamon el Moskvo kaj unu el Sankt-Peterburgo); krome, kiam la olimpiado estas aranĝata en unu difinita lando, tiu lando rajtas formi unu plian teamon. Se unu lando mandas plurajn teamojn, en la teama konkurado oni devas partopreni aparte.
Kelkaj malgrandaj landoj partoprenas per unu teamo de tri, du aŭ unu partoprenanto(j).
HistoriaRedakti
En la 1965a jaro la unuan lingvistikan olimpiadon inter mezlernejanoj aranĝis Alfred Zhurinsky (1938-1991) en Moskvo, Rusio. Poste en aliaj urboj/landoj (ekzemple Bulgario (1984), Oregono (1988) kaj Petroburgo (1995) oni aranĝis aliajn lingvistikajn olimpiadojn. Nur en 2003 olimpiado internacia aranĝiĝis - en Borovec, Bulgario.
Lokoj de aranĝadoRedakti
PartoprenoRedakti
La malsupra tabelo montras la jaroj, en kiu partoprenis ĉiu lando. Ankaŭ ĝi montras kiu lando aranĝis la olimpiadon en ĉiu jaro.
Lando | 2003[1] | 2004[2] | 2005[3] | 2006[4] | 2007[5] | 2008[6] | 2009[7] | 2010[8] | 2011[9] | 2012[10] | 2013[11] | 2014[12] | 2015[13] | 2016[14] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉiuj | 6 | 7 | 9 | 9 | 9 | 11 | 17 | 18 | 19 | 26 | 26 | 28 | 29 | 30 |
Bulgario | ARANĜ. | ARANĜ. | ARANĜ. | |||||||||||
Ĉeĥio | ||||||||||||||
Estonio | ARANĜ. | |||||||||||||
Latvio | ||||||||||||||
Nederlando | ARANĜ. | |||||||||||||
Rusio | ARANĜ. | ARANĜ. | ||||||||||||
Pollando | ARANĜ. | |||||||||||||
Serbio/Jugoslavio | ||||||||||||||
Finnlando | ||||||||||||||
Rumanio | ||||||||||||||
Litovio | ||||||||||||||
Hispanio | ||||||||||||||
Svedio | ARANĜ. | |||||||||||||
Usono | ARANĜ. | |||||||||||||
Germanio | ||||||||||||||
Sud-Koreio | ||||||||||||||
Slovenio | ARANĜ. | |||||||||||||
Aŭstralio | ||||||||||||||
Unuiĝinta Reĝlando | ARANĜ. | |||||||||||||
Barato | ARANĜ. | |||||||||||||
Irlando | ||||||||||||||
Norvegio | ||||||||||||||
Singapuro | ||||||||||||||
Brazilo | ||||||||||||||
Kanado | ||||||||||||||
UAE | ||||||||||||||
Vjetnamio | ||||||||||||||
Ĉinio | ARANĜ. | |||||||||||||
Grekio | ||||||||||||||
Hungario | ||||||||||||||
Israelo | ||||||||||||||
Japanio | ||||||||||||||
Manksinsulo | ||||||||||||||
Tajvano | ||||||||||||||
Turkio | ||||||||||||||
Pakistano | ||||||||||||||
Ukrainio | ||||||||||||||
Bangladeŝo | ||||||||||||||
Francio | ||||||||||||||
Kazaĥio | ||||||||||||||
Srilanko |
- Ĉijare la lando aranĝis la olimpiadon.
- Ĉijare la lando partoprenis en la olimpiado.
- Ĉijare ne partoprenis la lando.
- La lando eble partoprenus en la olimpiado (la nacia olimpiado okazis).
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ http://ioling.org/participants/2003
- ↑ http://ioling.org/participants/2004
- ↑ http://ioling.org/participants/2005
- ↑ http://ioling.org/participants/2006
- ↑ http://ioling.org/participants/2007
- ↑ http://ioling.org/participants/2008
- ↑ http://ioling.org/participants/2009
- ↑ http://ioling.org/participants/2010
- ↑ http://ioling.org/participants/2011
- ↑ http://ioling.org/participants/2012
- ↑ http://ioling.org/participants/2013
- ↑ http://ioling.org/participants/2014
- ↑ http://ioling.org/participants/2015
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-07-09. Alirita 2016-06-08.