Mosonmagyaróvár
Mosonmagyaróvár [moŝonmadjarovar] estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron en Distrikto Mosonmagyaróvár, kies centro estas. La loknomo estas germane Wieselburg-Ungarisch Altenburg. La loknomo signifas: moson-madjara-malnova-fortikaĵo. Anstataŭ la longa nomo en la regiono oni neoficiale uzas la vorton Móvár.
Mosonmagyaróvár | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár, uzata de universitatanoj
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Okcidenta Transdanubio | ||
Departemento | Győr-Moson-Sopron | ||
Adreso | Fő u. 11
9200 Mosonmagyaróvár | ||
Komunumaro | Lucsony, Moson, Magyaróvár, Stadtmitte, Majrok | ||
Poŝtkodo | 9200 | ||
Telefonkodo | (+36) 96 | ||
Kodo laŭ KSH | 04783 | ||
Retpaĝaro | www.mosonmagyarovar.hu | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2015) | István Árvay[1] (Fidesz-KDNP-Nemzeti Fórum-MPKE-LABE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 32 752 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 382,02 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 52′ N, 17° 16′ O (mapo)47.86666666666717.266666666667Koordinatoj: 47° 52′ N, 17° 16′ O (mapo) | ||
Areo | 85,35 km² (8 535 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
SituoRedakti
Mosonmagyaróvár situas en Malgranda Hungara Ebenaĵo laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Vieno. Ĝi troviĝas ĉe la kunfluo de riveroj Mosoni Duna kaj Leitha. La plej grava geografia trajto de teritorio de Mosonmagyaróvár estas, ke ĝi situas en la nordokcidenta angulo de Malgranda Ebenaĵo en la baseno de Győr, ĉe la renkonto de Szigetköz kaj la rando de Hanság, en la mezo de ebenaĵo de Mosoni. La ebenaĵon apartigas la riveroj Mosoni Duna, kiu estas branĉo de Danubo) kaj Leitha kiu enfluas ĝin en la sudorienta parto de la urbo. Danubo dum la jarmiloj plenigis la teritorion per grua sedimento kiun kovras flava argila sablo en varia dikeco formante kelkloke montetojn, kiel Templomdomb en la norda parto de la urbo aŭ Királydomb en la koro de Moson.
En 1939 Moson ka Magyaróvár kuniĝis. La komunumo estas universitata kaj industria urbo. Apud la urbo estas radiostacio por la dua programo de Hungara Radio.
SalvoRedakti
Dum la revolucio en 1956 loĝantaro kuniĝis antaŭ kazerno de la limgardistoj. El mitralo la soldatoj faris salvon. Ili uzis eksplodajn kuglojn, kiuj estis malpermesitaj laŭ la internaciaj kontraktoj. La rezulto estis terura, kaŭzinte gravajn vundojn kaj mortojn de pluraj homoj.
Tiu okazintaĵo estis la plej terura en 1956. Post 1990 oni akuzis 4 ekssoldatojn, el kiuj 1 ricevis suspenditan verdikton pri 2 jaroj.
VidindaĵojRedakti
FamulojRedakti
- en Mosonmagyaróvár naskiĝis:
- altlerneja instruisto Péter Tamás Sótonyi
- animaciisto László Csáki
- bestkuracistoj Balázs Harrach kaj Sándor Belák
- aktoroj Mónika Horváth kaj Josef Kainz
- drumisto Zoltán Pásztory
- fizikistoj Patrik Fazekas kaj György Grűner
- genetikisto Dénes Dudits
- luktisto Marianna Sastin
- matematikistoj József Fritz kaj Vilmos Totik
- muzikalkantisto Ádám Pásztor
- popolkantisto Zoltán Kátai
- skulptisto Sándor Kligl
- en Moson naskiĝis:
- en Magyaróvár naskiĝis:
- agronomoj Sándor Bánvárth kaj József Csiszár
- aktoro Tibor Puskás
- arkitekto Zoltán Legány
- bestokuracistoj Vilmos Csiszár kaj István Nyiredy
- fotisto János Manninger
- geografo Béla Sárfalvi
- inĝenieroj Miklós Hoff kaj Ferenc Modrovich
- kemiistoj Károly Vas kaj Irén Júlia Götz
- kostumisto Margit Bárdy
- ministro Frigyes Nagy
- en Moson aŭ Magyaróvár naskiĝis pentristo Ferenc Szalay
- en Mosonmagyaróvár mortis:
- en Moson mortis:
- fabrikestro Ede Kühne
- en Magyaróvár mortis:
- agronomoj Miklós Bittera kaj Béla Gróf
- akademiaj instruistoj Alfréd Krolopp kaj Pál Sporzon (1831)
- botanikisto György Linhart
- kemiisto Zsigmond Zalka
ĜemelurbojRedakti
EdukoRedakti
- Ekonomia Akademio (Magyaróvár) (nun jam fakultato de universitato)
Esperanto-movadoRedakti
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
ReferencojRedakti
- ↑ Mosonmagyaróvár települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2014. október 13. (Hozzáférés: 2014. december 23.)
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)