Tobolska prizono

Tobolska prizono (ruse Тобольская тюрьма, ruse Тобольский тюремный замок) estas eksa malliberejo, kiu situas en Tobolsko kaj funkciis de 1785 ĝis 1989, post kiam ĝi estis provizore transdonita al la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj en 1994 transformita je la ŝtata muzeo.

Tobolska prizono
(ruse Тобольский тюремный замок)
Turemniy zamok.JPG
Bazaj datoj
Konstrutempo 1841-1855
Malfermo la 25-an de novembro 1855
Statuso muzeo
Konstrustilo novklasikismo
Arkitekto V. V. Vejgel
Uzado
Uzado prizono (1855-1990), oficejo (1990-1994), muzeo (ekde 1994)
Proprietulo Tjumena Provinca Muzeo de Ivan Slovcov
Teĥnikaj datoj
Etaĝoj 3
Areo 6 400 m2
Adreso
Adreso placo Krasnaja, 5, konstruaĵo 1, Tobolsko, Tjumena provinco, Rusio
Poŝtokodo 626152
Situo
Geografia situo 58° 12′ 0″ N, 68° 15′ 0″ O (mapo)58.268.25Koordinatoj: 58° 12′ 0″ N, 68° 15′ 0″ O (mapo)
Situo de Tobolska prizono
(ruse Тобольский тюремный замок)
Tobolska prizono
(ruse Тобольский тюремный замок)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

PriskriboRedakti

 
Gravuraĵo de la prizono.
 
Arestejo N 1.
 
Koridoro de la arestejo N 1.
 
Prizona korto.
 
Informo pri la siberiaj punlaborejoj.
 
Katenoj.
 
Malliberulaj ĉemizo kaj katenoj.
 
Pordo de prizona ĉelo.
 
Manekeno de gardisto.
 
Manekeno de malliberulo en ĉelo.
 
Preĝejo de Aleksandro Nevskij.
 
Romkatolika preĝejo.
 
Prizona singagogo.
 
Prizona singagogo.
 
Prizona moskeo.
 
Prizona moskeo.
 
Listo de ekzekutitoj.
 
Koridoro kaj pordoj.
 
Ekspliko pri ĉelo.
 
Prizona ĉelo.

La prizono situas sur la nord-okcidenta rando de Troickij kabo (ruse Троицкий мыс), ĉe ties nord-okcidenta rando, sur la granda Katedrala placo (ruse Соборная площадь), kaj okupas tutan kvartalon. Ĝia fasado sin turnas al la placo kaj la muroj sekvas laŭlonge de la bordo de la rivero Irtiŝo. En orienta parto troviĝas kontoro tra kiu iras arka enirejo. En la muroj de la arko situas deĵorejo kaj super ĝi estis ĉambro de la prizonestro. En la unua korto staras trietaĝa italstila hospitalo, en kies unua etaĝo situis kuirejo kaj aliaj servoj dum la aliaj etaĝoj estis destinitaj por la malsanuloj, medicinistoj kaj apoteko. Laŭlonge de la hospitalo, paralele al la suda kaj norda muroj iras unuetaĝaj korpusoj, ĉiu el kiuj havas po kvar grandaj ejoj por distribuotaj arestitoj. Ambaŭflanke tiujn korpusojn konektas 16 ĉeloj por enketataj arestitoj kaj diversaj servoj. En la interna korto situas duetaĝa gotika konstruaĵo kun 20 ĉambroj kaj 28 ĉeloj, kie troviĝis malliberuloj. En ĝi troviĝas ankaŭ preĝejo de Aleksandro Nevskij[1].

Ekzistis la tiel nomata "sekreta koridoro", en kiu oni tenis la plej danĝerajn politikajn krimulojn[2].

Krom ordinaraj ekzistis ankaŭ "varma karcero", kie malliberulo apenaŭ povis spiri[3]. Tio estis mallarĝa (du paŝojn vasta), longa kaj komplete malluma ĉambro, malantaŭ unu el ĝiaj muroj troviĝis forno. Kutime punperiodo en "varma karcero" daŭris tri tagojn. Mebloj kaj ventolado mankis, malliberulo povis nur stari aŭ sidi sur ŝtona planko[4].

HistorioRedakti

EstiĝoRedakti

Tradicie al malliberejoj en Siberio venis punlaboruloj, ĉar la aliaj malliberuloj restis ne pli ol 300 km for de la centro de respektiva gubernio en Eŭropa Rusio. Komence oni akceptis kaj distribuis la punlaborulojn en la urbo Verĥoturje, kie tiucele fine de la 17-a jarcento estis konstruita aparta korto; poste aperis la Tjumena distribua prizono[5]. La 16-an de aprilo 1781 imperiestra ordono preskribis establi en ĉiuj gubernioj labordomojn por personoj, akuzitaj pri ŝteloj, rabado kaj friponado. Tiutempe en Tobolsko jam funkciis ligna malliberejo, kiu grave kadukiĝis. Ĝeneralo-guberniestro Jevgenij Kaŝkin, vizitinte la urbon, elektis tiucele brikan konstruaĵon, konstruitan por malsanaj militistoj en 1776 je oferoj de bonfarantoj laŭ ordono de guberniestro Denis Ĉiĉerin. La 9-an de junio 1784 li prezentis respektivan peton al la imperiestrino kaj en 1785 la ejo estis rekonstruita. En 1808 aperis imperiestra ordono pri konstruado de prizonoj en ĉiuj gubernioj de la Rusia imperio. Tiutempe dezajno de la nova prizono en Tobolsko jam estis kreita, sed mankis mono por konstrui ĝin[6].

La 1-an de junio 1837 Tobolskon vizitis carido Aleksandr Nikolajeviĉ, estonta imperiestro Aleksandro la 2-a. Li interalie vizitis la malliberejon kaj promesis helpon pri konstruado de nova prizono. Jam en novembro urba arkitekto Vajgel finis la dezajnon de la prizono por 250 malliberuloj kaj 500 distribuotaj arestitoj. La projekto estis aprobita en 1838, la arkitekto premiita kaj promociita, sendita al la urbo Permjo[7]. Por la konstruado oni elektis terenon sur Troickij kabo, ĉe ties nord-okcidenta rando, sur la granda Katedrala placo (ruse Соборная площадь), kiu kreiĝis post rekonstruo de la muroj de la Tobolska kremlo en 1782 kaj malkonstruo de la kaduka Triunua preĝejo (ruse Троицкая церковь). La konstruado estis prokrastita pro manko de financado kaj komenciĝis nur en 1841. Gubernia arkitekto Suvorov, kiu gvidis la laborojn, en julio 1842 ricevis dankleteron de la estraro, sed jam en januaro 1843 komenciĝis enketado pri liaj eventualaj fiagoj, sekve de kiu en 1844 li estis punita kaj elpostenigita, do la konstruadon daŭrigis nova gubernia arkitekto D. S. Ĉernenko, kiu en 1856 post la fino de la konstruado estis premiita de la ordeno de Sankta Stanislao de la 3-a grado[8]. Sume oni elspezis tiucele 130 mil arĝentajn rublojn. La 25-an de novembro 1855 okazis solena sanktigo de la prizono, kiu okupis 3 000 kvadratajn saĵenojn (6 400 m2)[9].

Rusia imperioRedakti

En 1863 ĉe la Ministerio pri internaj aferoj estis kreita komisiono pri reformado de malliberejoj, kiu interalie proponis enkonduki devigajn laborojn. En 1875 oni decidis aranĝi en Tobolsko tri civilajn prizonojn[10]. La 20-an de novembro 1876 en aparta konstruaĵo sur la sama tereno estis malfermita la Tobolska punlabora prizono por 550 homoj[11]. En 1878 finiĝis rekonstruado de eksa ŝtata vinkelo, surbaze de kiu estis malfermita punlabora prizono N 2. Ambaŭ prizonoj akceptis krimulojn, kondamnitajn pro gravaj krimoj. 50% de la malliberuloj estis kondamnitaj pro murdoj, la aliaj pro ekbruligoj, seksperfortoj, gravaj vundoj, raboj ktp, ofte kaŭzintaj mortojn, do sume nombro de kondamnitaj pro (ne)intencaj murdoj atingis 90%[12].

La punlaboruloj estis dividataj je du grupoj: testataj (ruse испытуемые) kaj pliboniĝantaj (ruse исправляющиеся). La unuan grupon trafis kondamnitaj al pli ol 15 jaroj da punlaboroj. Kondamnitaj al senfina punlaboro devis pasigi en la klaso de testatoj 8 jarojn, kondamnitaj al 20 jaroj estis testataj dum 5 jaroj, kondamnitaj al 15 ĝis 20 jaroj — 4 jarojn, al 12 ĝis 15 jaroj — 2 jarojn, al 6 ĝis 12 jaroj — 1,5 jarojn, al 4 ĝis 6 jaroj — 1 jaron, al 2 ĝis 4 jaroj — 6 monatojn, al malpli ol du jaroj — tri monatojn. Neplenkreskuloj, kies punperiodo estis reduktita je triono ricevis ankaŭ same reduktitan testadon[13]. Dum la testoperiodo la punlaboristo devis surporti katenojn tage kaj nokte. Post certa tempo, kaze de bona konduto, li rajtis peti pri forigo de katenoj. De printempo ĝis la fino de aŭtuno, kiam okazis plejparto de la fuĝoj, oni razis al la testataj malliberuloj duonon de la kapo kaj katenis iliajn piedojn[14]. Grandan parton de la malliberularo konsistigis kaŭkazanoj, kiuj ne konis metiojn, nek kutimis al ili[15].

La prizono konsistis el du ĉefaj fakoj: la juĝata (ruse подсудное) kaj la distribua (ruse пересыльное). En la granda duetaĝa korpuso troviĝis juĝataj kaj arestitaj. Ili estis klasifikitaj laŭ aĝo, genro, socia rango kaj tipo de krimoj. En unuetaĝaj korpusoj, kiuj situis ambaŭflanke de la ĉefa korpuso, troviĝis distribuotaj malliberuloj kaj propravole akompanantaj ilin infanoj, kiuj loĝis kun ili. En la korto situis aparta nobela fako, kiu konsistis el sep etaj ĉambroj kaj aparta korto. En nobelaj ĉambroj haveblis lito, tableto, kuseno, litotuko kaj matraco. En la ĉefa korpuso troviĝis 28 ĉeloj, kie ĉe du kontraŭaj muroj staris lignaj tabullitoj kaj meze de la ĉambro staris granda tablo. La tabullitoj estis plejparte sen litaĵoj, anstataŭ kiuj estis uzataj vestoj de la arestantoj mem. Malmultaj havis matracon, drapan litotukon kaj kusenon ŝtopitan je basto. Je angulo staris portebla fekujo, kutime ne kovrita — oni uzis ĝin nokte, ventoltubo de tiu ĉi loko iris eksteren[16]. Printempe kaj aŭtune, kiam pro elbordiĝo de riveroj ne eblis forsendi malliberulojn al iliaj destinlokoj, la prizono estis superplena kaj enhavis ĝis pli ol mil malliberulojn. En tiu tempo ĝis triono da ili dormis surplanke aŭ sub tabullitoj, kaj iuj eĉ sur la korto[17].

Iuj malliberuloj estis aldone punataj per ĉenado al muro, por kio oni enmuntis en muro preskaŭ planknivele ŝtalan ringon, al kiu oni kroĉis ĉenon tri arŝinojn (2,3 m) longan, kies alia finaĵo kroĉiĝis al katenoj. De tempo al tempo oni permesis transloki la ĉenon de unu kruro al alia. Ĉenperiodo daŭris ĝis kvin jaroj. En 1857 en la prizono troviĝis 18 ĉenitaj malliberuloj je aĝo de 40 ĝis 70 jaroj. Oni ne rajtis ĉeni la nobelojn[18].

En la 19-a jarcento reĝimo estis jena. Ĉiutage je la 6-a matene sonis vekilo kaj oni malfermis la ĉelojn. La gardistoj ne kontrolis, ĉu malliberuloj plu dormas aŭ ne, nek instigis ilin al matena preĝo. Arestitoj kiuj havis sukeron kaj teon, prenis ladajn teujojn kaj iris al kuirejo trinki teon. Ĝis vespero la malliberuloj rajtis libere promeni tra la korto kaj prizono aŭ resti en la ĉeloj. Virinoj estis pli strikte kontrolataj kaj rajtis promeni nur unu aŭ du fojojn semajne dum la alian tempon ili lavis la prizonon kaj uniformon de la malliberuloj. Je la 2-a okazis tagmanĝo, por kio kelkaj malliberuloj iris kun bareloj al kuirejo kie oni verŝis tien supon en nelimigita kvanto kaj donis teon. Je la 5-a sekvis vespermanĝo, je la 6-a okazis kontrolado kaj fermo de la ĉeloj[19].

Post la Rusia revolucio de 1905 venis nova prizonestro Mogiljov, kiu striktigis la reĝimon. Somere je la 5-a, vintre je la 6-a matene oni vekis la malliberulojn, post kio gardistoj levis kaj fiksis al muroj la tabullitojn, do ĝis la 8-a vespere la malliberuloj ne povis kuŝi sur ili. Post kontrolado de ĉeesto oni donis al ili bolitan akvon kaj panon, dum teon kaj sukeron ili devis aĉeti proprakoste. Poste laborintaj malliberuloj iris al metiejoj dum la aliaj restis en la ĉeloj. Je la 12-a okazis tagmanĝo el supo, je la 5-a vespermanĝo el kaĉo kun 1 zolotniko da butero. Je la 8-a okazis vespera kontrolado, post kio la tabullitoj malleviĝis kaj komenciĝis dormotempo. Tage kaj nokte la ĉeloj estis fermitaj[20]. Promenado okazis dufoje tage po 1,5 horoj[21].

Estis malpermesite apliki korpopunojn al virinoj kaj ĉeni ilin al ĉarumoj[22]. Banejon oni vizitis unufoje en du semajnoj[23].

En la prizono haveblis propra sacerdoto, ricevanta salajron. Li ne nur prizorgis la kredantojn, sed ankaŭ instruis legi senalfabetulojn kaj konversaciis kun malliberuloj pri spiritaj kaj moralaj aferoj. Administracio konstatis ke malliberuloj malemas al religio, la preĝejon vizitas devige, malŝatas pastraron kaj rememoras pri la religio nur kaze de grandaj festoj[19]. Judoj konvertiĝintaj al ortodoksismo, rajtis peti premion je 15 ĝis 30 arĝentaj rubloj[24]. Pri instruado la pastron helpis du oficiroj. Tamen malliberuloj malvolonte lernis alfabeton, preferante lerni metiojn[25]. Inkojn oni donis dufoje monate por skribi leterojn[26]. Komence de la 20-a jarcento situacio ŝanĝiĝis kaj malgraŭ manko de lernejo malliberuloj lernis volonte, kutime alfabetuloj senpage instruis senalfabetulojn[27].

En punlaboraj prizonoj mankis preĝejoj, do oni kondukis malliberulojn al la preĝejo en la ĉefa prizono. Laŭvoje ili ofte komunikis kun aliaj malliberuloj kaj urbanoj, interŝanĝis noticojn kaj aĵojn ktp. Por eviti tion en 1886 en ambaŭ punlaboraj prizonoj estis aranĝitaj kapeloj[28]. En 1898 ses solulaj ĉeloj en la punlabora prizono N 1 estis transformitaj je preĝoĉambroj — por katolikoj oni aranĝis la katolikan kun ikono de Virgulino de Ĉenstoĥovo, por protestantoj — luteranon preĝejon. Muzikiloj aŭ korusoj en ili mankis[29]. En la punlabora prizono N 2 estis preĝoĉambroj por judoj kaj islamanoj, kien oni venigis ilin el aliaj malliberejoj dum fastoj kaj gravaj religiaj festoj, kiam oni ankaŭ klopodis kuiri manĝaĵojn laŭajn al la postuloj de tiuj ĉi religioj[30]. En julio 1906 en la punlabora prizono N 2 estis 127 ne-ortodoksuloj. Dum ortodoksaj fastoj ili ankaŭ devis manĝi fastajn nutraĵojn aŭ mendi aliajn proprakoste[31].

Laboro estis propravola kaj konsistis ĉefe en mastrumado de la prizono. Metiistoj povis labori en metiejoj, plenumante mendojn de la prizono, de gardistoj (kutime senpage) kaj el la urbo[19]. Komence de la 19-a jarcento 30% de metiista gajno iris al la metiisto (el ili 15% restis en lia konto kaj 15% estis uzataj por mendoj en la urbaj butikoj). Interalie funkciis artmetiejo, kies pentraĵojn volonte aĉetadis urbanoj[32]. Oni povis tiutempe labori ankaŭ ekster la prizono — purigi stratojn, ripari pontojn ktp. Kutime en la metiejoj laboris 10-20 homoj, en la urbo — 30. Laborintaj en la urbo kutime ne ricevis pagon, do faris tion por havi eblecon vidi eksteran mondon, renkontiĝi kun konatoj kaj ofte drinki[33]. En 1888 oni anstataŭigis aĉetadon de vestoj per ilia farado de malliberuloj mem[34]. En 1891 oni postulis anstataŭigi ledajn ŝuojn de malliberuloj per iuj ajn pli ĉipaj, eĉ per bastoŝuoj se necesos, por ŝpari monon[35]. En 1895 venis kiel malliberuloj du metiistoj el Pollando (tiutempe parte en la Rusia imperio)[36], do la 1-an de julio 1897 oni malfermis drapan metiejon[37], kiu provizis drapon al malliberuloj kaj la eksteruloj, sekve de kiu drapo-prezo en Tobolsko falis je 30%[38]. La 8-an de julio 1905 la punlabora prizono N 2 forbrulis[39], ĉe tio estis detruitaj ankaŭ la drapfabriko kaj metiejoj. Tio eĉ pli komplikis la situacion, ĉar leĝo malpermesis al la malliberuloj labori ekster la prizono, dum la metiejoj ene de ĝi forbrulis.

Estis malpermsitaj kvereloj, kartoj, damoj kaj aliaj ludoj, fumado, ludado je muzikaj instrumentoj kaj posedado de ili, ĵuroj, damnoj, riproĉoj, tentaj paroloj, sekretaj paroloj, kurtenoj apartigantaj litojn, drinkado, transdonado de nutraĵoj kaj leteroj ktp. Malliberuloj rompis la regulojn, lerte kaŝante malpermesitajn aĵojn. Ŝtelado estis aktive praktikata, speciale multe oni priŝtelis junajn malspertajn malliberulojn[40].

La prizonestro rajtis meti arestanton en karceron, kie oni nutris lin per nuraj akvo kaj pano, por periodo de unu ĝis ses tagoj. Korpaj kaj kelkaj aliaj punoj aplikeblis nur je permeso de policestro[41]. La prizonestro rajtis ordoni ĝis 100 vergoj, do ekzemple prizonestro Mogilov komence de la 20-a jarcento ĉiam preskribis 99 por eviti kverelojn kun punatoj kaze de miskalkulado. La punojn plenumis tiutempe du malliberuloj, ambaŭ eksaj policistoj, detenataj aparte de la aliaj malliberuloj[42]. Se gardisto trovis ĉe arestanto monon, kiu ne estis deklarita, li devis konfiski ĝin por konservado. Ĉe tio je la unua fojo por malliberula kaso estis forprenataj 25%, je la dua fojo — 50% kaj je la tria fojo — 100%[24]. Malliberuloj ofte havis fermitajn kestegojn (ruse сундук), en kiuj ili kaŝis malpermesitajn aĵojn[43].

La forsendata grupo da malliberuloj (ruse партия) estis dividata je dekopoj (ruse десяток) subestre de dekestroj (ruse десятник), kiuj subiĝis al la ĉefo (ruse староста) elektata de la tuta grupo. Administracio pri ekzilitoj (ruse Приказ о ссыльных) aprobis la ĉefon kaj poste neniu oficiro, akompananta la grupon (ruse партия), rajtis anstataŭigi lin — por tio necesis decido de la tuta malliberula grupo. Grupoj estis forlasantaj Tobolskon unufoje semajne, vendrede. Antaŭ foriro oni dividis ilin je la virina, setlista (ruse поселенцы) kaj katena (ruse кандальная). La virina grupo estis sendata kutime unufoje monate. Post ĝi marŝis fraŭloj, kvankam ofte la grupoj intermiksiĝis post forlasi la urbon, speciale pro resaniĝintaj malliberuloj kiuj forlasis hospitalojn kaj aliĝis al la marŝo laŭvoje. Kutime la marŝo el Tobolsko ĝis la ordonita punloko okupis 1 ĝis 1,5 jaron, sed tiu tempo ne estis kalkulata kiel puntempo — la kalkulado komenciĝis post alveno al la fina punkto. Laŭvoje malliberuloj ofte vendis preskaŭ ĉiujn siajn havaĵojn, inkluzive uniformon kaj poste petis la novan dirinte ke la malnova perdiĝis aŭ estis ŝtelita. Gardistoj vergis ilin pro tio, foje pugnobatis, sed fine ili ĉiam ricevis novajn vestojn[44]. Post kiam uzperiodo de aĵoj, preskribita je normoj, finiĝis ili iĝis posedaĵo de malliberulo[45].

Malliberuloj konsideris tiajn marŝojn la plej malfacila periodo de sia puntempo. Oni rajtis preni kun si ne pli ol 30 funtojn de personaj aĵoj, kies elekteblo ankaŭ estis limigita. Antaŭ forlaso de la prizono kaj eniro en ĝin okazis skrupula traserĉado dum kiu malliberuloj devis meti ĉiujn vestojn, ŝuojn kaj aĵojn surteren kaj stari subĉiele, ofte po 3-4 horoj, foje sub pluvo. Plej striktaj reguloj funkciis se grupon de malliberuloj akompanis oficiro, ĉar tiukaze gardistaro fervore kaj rigore sekvis la regulojn. Normale de Tjumeno al Tobolsko oni marŝis 13 tagojn, el kiuj du pasigis ripozante tutan tagon (ruse днёвка. Normale oni marŝis po 25 verstoj tage, do je tiu distanco estis lokitaj marŝejoj (ruse этапки). Gardistaro fakte povis agi arbitre, ĉar laŭvoje iu ajn ekstera kontrolo mankis. Laŭdire foje grupo el 25 malliberuloj ebriigis gardistojn, post kio kelkaj krimuloj provis fuĝi, sed la gardistaro ĝustatempe rekonsciiĝis, kaptis ilin kaj buĉis la tutan grupon, poste raportinte pri sukcese ĉesigita fuĝoprovo kun provo senarmigi la gardistaron. Alian fojon malliberuloj (ĉefe politikaj) dum ripozado en vilaĝo Pokrovskoje ebriigis la gardistojn kaj ankaŭ ebriaj marŝadis tra la setlejo plenumante revoluciajn kantojn[46].

Malliberulojn ofte akompanis infanoj, plejparte ĝis kvin jarojn aĝaj. En 1855 tra la prizono iris 662 infanoj, el kiuj 236 havis malpli ol kvin jarojn[47]. Por prizorgi infanojn, kiuj ofte restis orfoj, oni kreis orfejon. En 1857 komenciĝis konstruado de la duetaĝa brika orfejo kaj en 1862 ĝi estis finita. La solena malfermo okazis la 30-an de januaro 1865. Ĝi akceptis infanojn ĝis 14 jarojn aĝajn. La infanoj estis dividitaj je du grupoj: en la unua estis kompletaj orfoj aŭ gefiloj de patrinoj kiuj propravole akompanis siajn edzojn kaj mortis laŭvoje; en la dua estis gefiloj de vivantaj malliberuloj. Ili lernis metiojn, la prizona sacerdoto instruis al ili legi kaj skribi[48]. En 1884 en la prizono estis 108 infanoj, kiuj troviĝis kun la gepatroj en aparta fako. Nur 6 el ili lernis legi kaj skribi[49].

Tempo, kiun malliberulo pasigis en hospitalo, ne estis kalkulata en lia punperiodo, do malliberuloj laŭeble evitis tion, prokastante kuracadon ĝis ekstreme malbona sanstato[50]. Multaj punlaboruloj, ĉefe venintaj el Kaŭkazio kaj Turkestano, havis tuberkulozon kaj kontaĝis aliajn malliberulojn[51]. En hospitaloj malsanuloj ankaŭ restis en katenoj[52]. Post la Rusia revolucio de 1905 la reĝimo mildiĝis kaj malliberuloj profitis tion. Sufiĉe ofte ili mem vundis sin por enhospitaliĝi kaj ĝui bonan nutradon. Ekzemple ili faris flanojn el kalko kaj metis ilin sur la korpon sub katenoj por kaŭzi haŭtvundojn[53].

Gardistoj komence estis militistoj, sed en 1865 aperis ordono de la senato pri anstataŭigo de militistoj per dungitoj[54]. En 1897 en la prizono devis esti 25 gardistoj kaj 300 malliberuloj[55].

En 1897 aperis telefona linio, kiu interligis ĉiujn postenojn kaj kazernojn[56].

La 22-an de oktobro 1905 al Tobolsko venis manifesto pri amnestio de la politikaj malliberuloj. Sed ĝi koncernis nur ok prizonulojn, el kiuj nur kvar estis liberigendaj dum la aliaj nur ricevis duonigon de la punlabora tempo. Sekvan tagon oni deklaris la manifeston al la prizonuloj, sed la amnestiitoj rifuzis forpasi la malliberejon sen la aliaj kvar kamaradoj kaj alvokis ĉiujn al striko. La 24-an de oktobro la malliberuloj demetis la katenojn kaj malkaŝe ignoris la reĝimon dum soldatoj-gardistoj simpatiis al ili. Multaj malliberuloj havis tranĉilojn kaj iuj eĉ pafilojn[57]. La guberniestro akompane de du soldataj rotoj venis al la prizono, kie la malliberuloj postulis plibonigon de vivkondiĉoj kaj forigon de la katenoj; li akceptis ĉion krom la lasta postulo, kiu tamen jam estis plenumita sen ajna permeso. La 25-an de oktobro kvar liberigitaj prizonuloj eliris la prizonon kaj estis varme akceptitaj de la urbanoj. Tamen la restintaj prezentis pliajn postulojn, minacante per ribelo[58]. La 14-an de decembro la politikaj malliberuloj postulis venigi al ili sacerdoton kaj igis lin plenumi diservon omaĝe al la decembristoj; ekde tiu tago ili rifuzis labori[59]. La 31-an de decembro (laŭ aliaj informoj la 23-an de decembro)[60] en Tobolsko estis deklarita militstato[61]. En januaro 1906 venis du soldataj rotoj el Tjumeno, kun kies subteno oni restarigis la ordon en la prizono. La malliberuloj estis denove katenitaj, posedantoj de armiloj estis vergitaj[62].

En majo 1907 oni komencis venigi al Tobolsko punlaborulojn de Eŭropa Rusio: la manlaboristojn oni metis en la prizonon N 1, intelektulojn — en la prizonon N 2. Ili ekde komenco protestis, postulante plibonigon de siaj kondiĉoj, alportadon de gazetoj kaj libroj, rendevuojn ktp, sed la tumultoj estis subpremitaj. La 14-an de julio oni vergis politikajn malliberulojn Stepan Generalov, Karl Karklin kaj Oskar Kron, kio ŝokis la arestitojn. Sekvan tagon politikaj malliberuloj el la prizono N 2 deklaris al la prizonestro, ke tiu ofendo estos purgenda per sango. Sekvan tagon okazis ribelo, dum kies subpremado unu malliberulo estis mortigita kaj kelkaj vunditaj. La 26-an de julio prizonestro Bogojavlenskij estis pafmortigita surstrate[63].

En januaro 1908 grupo da prizonuloj en la punlabora prizono N 1 ekribelis kaj dum tumulto murdis gardiston. Oni kondamnis 13 el ili al pendumado, la aliajn al 15 jaroj da punlaboroj[64]. La 10-an de aprilo ili estis pendumitaj en la prizona korto fare de malliberuloj-volontuloj kaj sepultitaj en mastruma korto en nigraj lignaj ĉerkoj[65]. La 21-an de majo 1917 ili estis elterigitaj kaj sekvan tagon solene sepultitaj en tombejo dum ceremonio gvidata de loka filio de la Socialista Revolucia Partio kaj akompanata de reprezentantoj de ortodoksa, juda, katolika kaj luterana komunumoj[66]. Serĉado de la restaĵoj estis pena kaj komplika, ĉar gardistoj ne diris ilian precizan situon, do dum la serĉado estis hazarde trovitaj korpoj de du aliaj ekzekutitoj, unu el kiuj ankau estis membro de tiu ĉi partio kaj partoprenis eksproprietigojn. La ceremonio okazis kun religiaj ritoj kaj simboloj[67].

La 20-an de aprilo 1909 sur placo apud la prizono estis pafmurdita prizonestro Mogilov (ruse Могилев). Lin mortigis per revolvero ekzelita rezervita matroso Nikolaj Ŝiŝmarev (ruse Николай Шишмарев), pafinta per kugloj venenitaj per striknino. Li diris ke venis el la vilaĝo Berjozovo por plenumi verdikton de la Socialista Revolucia Partio, en kiu li membras, kaj ke li observadis la prizonestron dum du semajnoj. La verdikton faris la Ufa provinca komitato de la partio[68]. Tio estis parto de la tutlanda ondo de teroro — en 1906-1909 rusiaj teroristoj murdis ekster prizonoj 84 gardistojn, 88 prokurorojn kaj administrantojn[69]. Ŝiŝmarev estis kondamnita al mortopuno, sed la 13-an de aŭgusto prenis kali-cianidon (laŭ aliaj informoj — morfinon)[68] kaj mortis[70].

Post la februara revolucio guberniestro Ordovskij-Tanajevskij vizitis la prizonon kie li kunvenis kun reprezentantoj de la ĉeloj. Li informis politikajn prizonulojn pri situacio kaj promesis plu liveri novaĵojn per prizonestroj. Li esprimis sian esperon ke la malliberuloj ne komplikigos la aferon kaj ili reciprokis lin ĵurinte per sia "punlaborula kaj malliberula vorto" (ruse честное каторжное и арестантское слово) ke ili ne faros tion[71]. La 8-an de marto al Tobolsko venis telegramo pri amnestio por la politikaj malliberuloj, deklarita la 4-an de marto de la Portempa Registaro de Rusio. Aŭtoritatoj devis ankaŭ aranĝi ilian veturadon al Peterburgo aŭ iuj ajn aliaj lokoj, kiujn liberigitoj elektos[72]. Sekvan tagon je la 7-a matene la guberniestro venis al la prizono, gratulis politikajn malliberulojn kaj petis ilin influi la aliajn prizonulojn por ke ĉio okazu trankvile. La malliberuloj formis grupojn po 200 homoj, elektis estrojn kaj ĵuris per "honesta punlaborula vorto" ke ili kondutos kviete. Negocistoj financis loĝadon kaj nutradon de la liberigitoj, kiuj ankaŭ ricevis eblecon sendi telegramojn al parencoj kun marko "urĝe"[73]. Poste prokuroro konkludis ke 68 homoj estis liberigitaj malĝuste kaj devas esti revenigitaj al la prizono, sed loka administracio rifuzis tion[74]. Ne-politikaj krimuloj ricevis nur faciligon de la reĝimo[75]. Interalie gardisto ekde nun renkontinte malliberulojn surstrate aŭ en prizonaj kortoj dum vizitoj de altranguloj devis krii ne "kapvestojn for!" (ruse шапки долой!), sed "senmove, kapvestojn forprenu!" (ruse смирно, шапки снять!). La 20-an de marto oni decidis forigi de sur la placo monumenton omaĝe al murdita prizonestro Mogilov[76]. Aŭtune 1917 en la malliberejoj de la urbo restis 121 homoj[77].

La 9-an de junio ĝis la 11-an de junio 1918 la urbon forlasis bolŝevistaj aŭtoritatoj kaj nokte la 19-an de junio 1918 ĝin eniris taĉmento de la Siberia Provizora Registaro subestre de Kazagrandi. Ruĝarmeanoj ne sukcesintaj fuĝi ĝustatempe estis kaptitaj, vergitaj, turmentitaj kaj metitaj en la prizonon[78]. En oktobro en la prizono estis jam pli ol 1000 malliberuloj, inter kiuj multis ankaŭ ruĝarmeanoj. La 18-an de oktobro eksplodis ribelo. Malliberuloj senarmigis gardistojn kaj malfermis la ĉelojn. Se ŝlosiloj ne troveblis tuj, ili prenis lignajn benkojn sur kiuj sidiĝis po tri homoj kaj ramis la pordojn ĝis tiuj malfermiĝis[79]. Tamen gardistoj sciigis per telefono pri la ribelo kaj venintaj taĉmentoj malebligis al la ribelintoj eliri eksteren tra pordegoj kaj fendoj kreitaj en la muroj[80]. Sekvan tagon taĉmentoj eniris la prizonon kaj ĝis la 8-a matene la ribelo estis subpremita. Fuĝis nur tri partoprenintoj, du el kiuj estis baldaŭ kaptitaj kaj mortpafitaj. Sume pereis 57, estis vunditaj 20 kaj malaperis 47 ribelintoj el 1 044[81]. Unu gardisto estis murdita, kelkaj vunditaj. Laŭ aliaj datumoj oni mortpafis pli ol 100 ribelulojn, multaj estis mortpafitaj jam post esti kaptitaj. Milittribunalo juĝis 33 ribelulojn, el kiuj 32 estis konsideritaj ne juĝeblaj, ĉar la juĝo traktis tion kiel ne ribelon, sed fuĝoprovon, kio estis ekster ĝia kompetenco. Ripeta juĝo absolvis ĉiujn[82].

SovetunioRedakti

La 3-an de septembro 1919 divizio de la armeo de Aleksandr Kolĉak subestre de kolonelo Bordzilovskij ĉesis defendi Tobolskon kaj retiriĝis malsupren laŭ rivero Irtiŝo. La urbon eniris la 51-a pafista divizio de la Ruĝa Armeo[83]. La prizono restis, sed estis transformita je tendaro de devigaj laboroj. Oni deklaris kiel la ĉefan celon reedukadon de erarintaj kamparanoj kaj proletoj. Unu el lokaj aŭtoritatoj dum malfermo de teatro en la tendaro la 7-an de novembro 1920 komparis la malliberejon kun ĉaro sur kiu oni sidigas lamulojn kaj postrestintojn kiuj ne kapablas memstare marŝi al la venko. La saman ideon esprimis alia oratoro, komunisto Ĵiznev[84].

 
 Если Советская власть и применяет насилие, если она еще и не разбила решетки в тюрьмах, — то это по необходимости, не угнетение народных масс, а для того, чтобы слабый или отсталый человек мог одуматься, подвести итоги.   Se la sovetia potenco plu aplikas perforton, se ĝi ankoraŭ ne disbatis kradojn en la malliberejoj — tio okazas pro neceso, tio estas ne subpremado de la popolaj amasoj, sed por ke malforta aŭ postrestinta homo povu rekonsciiĝi, konkludi rezultojn de sia vivo. 
— Ĵiznev

La teatro estis malfermita en la eksa preĝejo[85]. La 14-an de februaro 1921 en la tendaro estis 255 malliberuloj, el kiuj 93 estis juĝotaj enketitoj[86].

La 22-an de februaro 1921 Tobolskon eniris ribelintaj kamparanoj subestre de V. M. Ĵeltovskij. Komenciĝis arestoj de komunistoj kaj ĉiuj subtenantoj de la sovetia potenco, kiuj plenigis la prizonon[87]. En tiu periodo en la prizono estis mortpafitaj 65 homoj, ofte post kruelaj torturoj. Vespere la 6-an de aprilo la Ruĝa Armeo komencis decidan sturmon de Tobolsko kaj post du tagoj la 343-a regimento subestre de Lunev kaj taĉmento de speciala destino okupis la urbon. La 8-an de aprilo je la 6-a matene iliaj trupoj eniris Tobolskon, kaptinte ĉirkaŭ 5000 ribelulojn kaj liberiginte 250 prizonulojn[88]. Oni alvokis ĉujn fuĝintajn el la tendaro post la alveno de la ribeluloj reveni propravole kaj senpune, minacante mortpafi la aliajn post kaptado[89]. La 18-an de aprilo speciala komisiono esploris 45 kadavrojn de malliberuloj mortigitaj en la prizono de ribeluloj kaj konstatis ke plejmulto de la kadavroj havas po 30 ĝis 60 vundojn — pikajn, foje hakajn, multaj ostoj estis rompitaj (parte dumvive), ĉiuj vundoj estis faritaj per bajonetoj[90]. Oni kreis la Labordomon (ruse Рабочий дом) kaj koncentrejon (ruse концентрационный лагерь), el kiuj la unua akceptis malliberulojn kondamnitajn al ĝis 3 jaroj, la dua — tiujn kun verdiktoj pli ol 3 jarojn longaj[91]. La malliberuloj devis labori po 8 horojn tage kaj memstare financi la funkciadon de la malliberejoj[92]. Estro de la Labordomo iĝis Zinovjev, antaŭe estrinta la saman institucion en Tjumeno, kvankam en lia karakterizo estis menciitaj pluraj liaj mankoj[93].

 
 Тов. Зиновьев имеет очень узкое политическое развитие, но это до некоторой степени покрывается сердечным отношением к коммунизму. В то же время видно и яркое стремление к своевольству, следствием чего являются необдуманные промахи в работе. Кроме того имеет сильную склонность к употреблению спиртных напитков, в чем даже имеются документальные данные, доставлены Губчекой.   Kamarado Zinovjev havas tre mallarĝan politikan evoluon, sed tio ĝis certa grado kompenciĝas per kora rilato al komunismo. Samtempe videblas ankaŭ forta strebo al arbitrado, kies sekvo iĝas nepripensitaj fuŝoj en laboro. Krome li havas fortan inklinon al konsumado de alkoholaĵoj, pri kio eĉ haveblas dokumentaj datumoj, liveritaj de la Tjumengubĉeka. 

La 1-an de novembro 1922 la koncentrejo estis likvidita, restis nur la Korektiga Domo (ruse Исправдом)[94]. En aprilo 1923 oni malfermis prizonan izolejon (ruse тюремный изолятор), kien el la Tjumena kaj Iŝima korektigaj domoj estis sendataj rekulpiĝintoj ruse рецидивисты) por pli strikta izolado[95].

En 1925 en la lando estis kreitaj 5 politikaj izolejoj: en Suzdalo, Jaroslavlo, Ĉelabinsko, Verĥneuralsko kaj Tobolsko. Tio estis malliberejoj por membroj de opoziciaj partioj, poste ankaŭ por komunistoj. Punperiodoj estis 3 ĝis 5 jaroj, reĝimo sufiĉe milda. Oni rajtis sendi al tiuj lokoj malliberulon nur surbaze de aparta ordono. Somere de 1925 malliberuloj de la Tobolska politika izolejo alvokis politikajn malliberulojn de la lando kaj la mondan komunumon subteni ilian lukton por speciala statuso. En la magazino "Socialista informilo" (ruse Социалистический вестник) aperis ilia malferma letero titolita "De vive entombigitaj" (ruse От заживо погребенных)[96].

En 1934 post establo de NKVD, ĉiuj malliberejoj estis transdonitaj de la Popola Komisariato pri Justico al NKVD. La 11-an de novembro 1935 per ordono N 00403 la izolejoj kaj politikaj izolejoj de NKVD denove eknomiĝis tjurma (ruse тюрьма)[97]. En la 1930-aj jaroj la Tobolska prizono ĉiam spertis problemojn pri malsufiĉo de personaro. Laŭ normo tie devis labori 238 homoj, sed fakte estis nur 134, do oni deĵoris po 15 horojn tage, uzis tiucele malliberulojn kondamnitajn pro etaj krimoj ktp[98]. La 31-an de julio 1938 popola komisaro de NKVD Nikolaj Jeĵov subskribis la ordonon N 0447 "Pri operaco pri reprezalioj kontraŭ eksaj kulakoj, krimuloj kaj aliaj kontraŭsovetiaj elementoj", per kiu normalaj juĝejoj estis anstataŭigitaj per "triopoj" (ruse тройка). En la triopo membris prezidanto de loka NKVD, prokuroro kaj la unua sekretario de provinca, regiona aŭ respublika partia komitato. Por ĉiu regiono estis ordonite trovi kaj puni certan nombron de "malamikoj", klasifikitaj je la 1-a kaj 2-a kategorioj. La unua grupo devis esti pafekzekutita, la dua kondamnita al 8 ĝis 10 jaroj da malliberigo. La pafekzekutoj estis tasko de respektivaj malliberejoj kaj devis okazi dum 3 ĝis 5, maksimume 10 tagoj. Sole en la administra korto de la Tobolska prizono estis pafmortigitaj 2 500 homoj, plejparte loĝantoj de Tobolsko kaj apudaj distriktoj. Ĉio okazis sekrete[99]. La kondamnitoj mem ne estis informitaj pri la verdikto kaj eksciis pri ĝi nur surloke de la ekzekuto (por eviti eventualan reziston). Ekzemple la 14-an de oktobro 1937 estis mortpafitaj 217 homoj. La ekzekutoj okazis nokte: oni alportis prokuroron, kiu ordonis venigi kondamnitojn sur la korton, kie oni genuigis ilin, pafis je la nuko kaj poste je la tempio. La kadavrojn oni envolvis je brezento por ne malpurigi kamionojn kaj forveturigis. Vintre pro frostego granda parto de la ekzekutitoj estis enterigita apud la muro de arestejo, en nord-okcidenta angulo de la korto. Oni enfosis la korpojn malprofunde pro hasto, do printempe aperis enfaloj, el kiuj leviĝis kadavra odoraĉo, do oni devis alŝuti pli da tero. La parencoj de la ekzekutitoj estis informitaj ke tiuj estis kondamnitaj al 10 jaroj en puntendaroj sen rajto korespondi[100].

En 1941, post kiam Nazia Germanio atakis Sovetunion, al Tobolsko venis pluraj evakuitaj malliberuloj. Unu el ili rememoris ke veturado el Polocko ĝis Tobolsko daŭris 42 tagojn dum kiuj oni nutris la malliberulojn per salita fiŝaĵo, nokte forĵetante mortintojn el vagonoj[101]. En 1942 komenciĝis liberigado de ne-politikaj krimuloj kaj eksaj militistoj, sendotaj al armeo. En februaro 1942 NKVD aprobis novan instrukcion, kiu rajtigis la gardistojn kaze de atako aŭ fuĝo fare de malliberuloj pafi sen averto. Transportado de malliberuloj el Tjumeno al Tobolsko tiutempe okazis piedire, la marŝado okupis 12-13 tagojn, gardistoj estis plejparte ne-politikaj malliberuloj. En tiu periodo komenciĝis konstruado de promenejoj (antaŭe malliberuloj promenis en la korto)[102]. La 14-an de septembro 1945 kaze de la fino de la Dua mondmilito estis aprobita ordono pri nova labortago de la prizona administracio: de la 10-a matene ĝis la 1-a nokte, kun paŭzo de la 5-a ĝis la 8-a vespere[103].

La 14-an de aŭgusto 1944 estis establita Tjumena provinco. Tiutempe en ĝia teritorio troviĝis kvar prizonoj: N 1 en Tjumeno, N 2 en Tobolsko (la eksa N 4), N 3 en Iŝimo (eksaj M3) kaj N 5 en Tobolsko[104]. La 26-an de majo 1947 en Sovetunio estis nuligita mortopuno, en paca tempo anstataŭigenda per 25-jara malliberigo[105]. Tamen pro kresko de amasa perforto en la malliberejoj en 1950 oni restarigis la mortopunon. Samjare komenciĝis transformado de la prizono N 3 en Tobolsko je la prizono de severa reĝimo (ruse строгий режим). Ĝi estis destinita por aktivaj banditoj kaj persistaj rompantoj de mallibereja reĝimo[106]. La 13-an de januaro 1953 la Prezidio de la Supera Soveto de Sovetunio aprobis ukazon, kiu enkondukis mortopunon aŭ longdaŭran malliberigon pro banditismo en la malliberejoj. Samtempe estis kreitaj specialaj puntendaroj por leĝuloj, el kiuj plej "aŭtoritataj" estis subigitaj al la severa reĝimo — inter ili estis la Tobolska prizono N 3[107].

La 3-an de marto 1953 mortis Stalin kaj estis proklamita vasta amnestio, kiu trafis 1,2 milionojn el 10 milionoj da malliberuloj. Ĝi tamen ne aplikeblis al homoj, kondamnitaj al punperiodo pli ol 5 jarojn longa pro kontraŭrevolucia agado, granda ŝtelado de "socialisma posedaĵo", banditismo kaj intencaj murdoj[108]. Pro tio kaj ankaŭ pro pli severa politiko rilate profesian krimularon, leĝuloj aranĝis tra la lando serion da kunvenoj (ruse сходки), en kiuj estis decidite lanĉi serion da tumultoj postulante faciligi la reĝimon — "malfrostigi malliberejojn" (ruse размораживать зону)[109]. En septembro 1961 la sama prezidio aprobis novan ukazon, kiu interalie enkondukis novan sistemon de la malliberejoj: korekto-labora kolonio de ĝenerala reĝimo, tiu de pli forta reĝimpo, tiu de severa reĝimo, fermita prizono (kie povis esti ĝenerala kaj severa reĝimoj)[110]. Komence de la 1960-aj jaroj en RSFSR estis 13 fermitaj prizonoj (ruse тюрьма), krimĵargone nomataj "ŝirmaĵo" (ruse крытка)). En ili troviĝis 0,7% de la malliberuloj. La plej severaj estis konsiderataj prizonoj en Zlatousto kaj Tobolsko. En la kolonio de ĝenerala reĝimo la malliberulo rajtis ricevi po tri sendaĵoj jare, en tiu de pli forta reĝimo po du, en la severa kaj speciala reĝimo po unu, dum en la prizonoj sendaĵoj estis komplete malpermesitaj. Same pri leteroj: en la ĝenerala kolonio ili riceveblis senlime, en tiu de pli forta reĝimo po tri jare, en la severa reĝimo po du, en la speciala reĝimo kaj prizonoj eĉ ne unu[111]. Malliberuloj de la speciala reĝimo estis danĝeraj plurfojaj krimuloj, kondamnitaj al malliberigo por pli ol kvin jaroj kun pasigo de la unua punperiodo en la prizono, destinita por plej gravaj krimuloj (banditismo, amasaj tumultoj, monfalsado, intencaj murdoj ktp). Ili havis striitajn vestojn, pro kio oni ĵargone nomis ilin "striitoj" (ruse полосатые). Plej ofte ili laboris en siaj ĉeloj, ne estis kondukitaj al metiejoj[112]. Laŭ ordono la Tobolska prizono devis akcepti ne pli ol 1200 malliberulojn. Ĝi havis du reĝimojn — ĝeneralan kaj severan. Normale ĉiuj novvenintoj trafis la severan reĝimon kaj nur post unu jaro oni decidis ĉu ili rajtos transiri al tiu ĝenerala aŭ ne. Priservadon de la prizono faris malliberuloj, kondamnitaj pro malgravaj krimoj, kaj subskribintaj konsenton fari tion; ili loĝis aparte, ne en la prizonaj ĉeloj[113].

La prizono estis rekonstruita. Ĉe la fenestroj aperis aldonaj kradoj — la tiel nomataj ĵaluzioj "tirharmoniko" (ruse баян), do oblikvaj ŝtalaj lamenoj. Sur parto de eksteraj fenestroj oni instalis lignajn "ombrelojn", do el la ĉelo oni povis vidi nur kraditan ĉielon. Kanalizo plu mankis, do oni transportis kloakaĵojn per specialaj kamionoj. La prizono estis ĉirkaŭbarita per brika muro 628 metrojn longa kaj 5 metrojn alta. Haveblis ses gardoturoj, el kiuj kvin estis brikaj. En ĉiu korpuso estis karceroj — solulaj ĉeloj, 1,5 x 2 metrojn grandaj, kun betona planko, ĉiam malsekaj aĉe stukitaj muroj kaj tabullito kiu nur nokte estis mallevita. El la karcero la malliberulo ne rajtis eliri eĉ al necesejo aŭ promenado. Fekujoj estis ŝtalaj, memfaritaj, kun fermiloj. Ventolado mankis[114]. Por desinfektado gardistoj ofte ŝutis en la fekujon kloron, kiu eligis gason iritintan okulojn, gorĝon kaj nazon. El la vestoj la malliberulo rajtis havi nur maldikajn kotonajn jakon kaj pantalonon. Fenestroglacojn la malliberuloj kutime detruadis por ebligi ventoladon, do somere ilin atakis kuloj kaj vintre — malvarmo. Supon oni donis unufoje en du tagoj, en la alia tago, krimĵargone nomata "fluga" (ruse лётный) la malliberulo ricevis nur panpecon kaj bolitan akvon[115]. En 1966 oni tegis la karcerajn pordojn de interne per ŝtalaj platoj, truitaj tiel ke akraj rondoj estis turnitaj eksteren — por ke por malliberuloj estus dolore frapi ilin[116]. En aŭgusto 1970 finiĝis konstruado de subtera tunelo 200 metrojn longa, liganta arestejojn N 1, 2, 3 kaj metiejojn. Oni ordonis ke la malliberuloj marŝu al la metiejoj kaj banejo nur laŭ la tunelo[117]. En 1972 la malliberulojn oni translokis al tri duetaĝaj korpusoj: la "blanka" (tie loĝis malliberuloj, kiuj laboris en la metiejoj, ĉefe trikante sakojn), la "enketa" (kie troviĝis enketitoj) kaj la "ruĝa" (el ruĝaj brikoj; tie troviĝis ĉefe malliberuloj rifuzintaj labori kaj persiste rompintaj la reĝimon, kaj leĝuloj). Ĉiu korpuso enspacigis po proksimume 400 homojn[118]. Promenado okazis en specialaj ejoj kun kradita plafono, do la malliberuloj povis vidi nur kraditan ĉielon. La promenado daŭris maksimume 30 minutojn[119].

La ĉeloj estis klasifikitaj je "bonaj" kaj "malbonaj" (ankaŭ nomataj "skabiaj", do ruse чесоточные). La "bonaj" ĉeloj havis komunan elirejon, do oni malfermis samtempe po 10 ĉeloj kaj kondukis ĝis 100 malliberuloj laŭ la tunelo al la metiejoj, kie ili laboris ĝis vespere, ŝlositaj kaj kontrolataj. Pro neplenumo de la normo oni reduktis manĝoporcion, malpermesis aĉeti en prizona vendejo kaj enkarcerigis[120]. Fine de la 1970-aj en la eksa preĝejo oni malfermis klubon por la personaro[85].

La personaro konsistis el du grupoj: atestitoj kaj dungitoj. La atestitoj laboris senpere kun la malliberuloj, plejparte tio estis gardistoj[121]. Laŭ ordono de la Ministerio pri internaj aferoj N 11 de la 30-a de marto 1970 la gardisto (ruse надзиратель) estis alinomita je kontrolisto (ruse контролёр)[122]. Laŭ ordonoj de la 14-a de junio 1957 kaj N 370 de la 30-a de decembro 1971, ĉiuj malliberuloj estis dividitaj je taĉmentoj (ruse отряд). En la Tobolska prizono respektiva ordono aperis la 29-an de decembro 1975, kiam la malliberuloj estis dividitaj je 9 taĉmentoj, kies estroj nomiĝis edukistoj[123].

La prizono fifamis pro kruela traktado de la prizonuloj fare de la personaro kaj malliberuloj, kiuj kunlaboris kun la administracio. Longan tempon en la prizono krom la tiel nomataj "kokinejoj" (ruse курятники), kie troviĝis "mallevitoj" (ruse опущенные), do seksperfortitaj malliberuloj) funkciis ankaŭ "premĉeloj" (ruse пресс-камеры, ruse пресс-хаты), kie malliberuloj-kunlaborantoj teroris aliajn malliberulojn lokitajn tie laŭ ordono de la administracio. La kunlaborantoj en tiuj ĉeloj estis nomataj "presantoj" (ruse прессовщики) aŭ "viligantoj" (ruse лохмачи). Se "baptano" (ruse кум, do operacia prizonisto) suspektis ke iu el novvenintoj havas monon aŭ juvelojn, li metis lin al premĉelo, kie "presantoj" bategis kaj rabis lin. Plej ofte la valoraĵoj estis transportataj en stomako, pakitaj je celofano. Do "viligantoj" ligis la veninton al hejtilo instalita je muro kaj igis lin feki sur gazeton ĝis ili konvinkiĝis ke la tuta enhavo de lia stomako aperis surpapere. Orajn dentokronojn ili elbatis aŭ eltiris. Ĉion ĉi ili fordonis poste al operacia prizonisto, kie reciprokis ilin per cigaredoj kaj teo. Se li eksciis ke ili kaŝis ion, do la "premĉelo" estis likdivata kaj ĝiaj enloĝantoj estis distribuataj laŭ aliaj premĉeloj kie ilin atendis la samaj turmentoj. En la 1980-aj jaroj pri la premĉeloj laŭ neoficialaj kanaloj oni informis prokurorejon de Tjumena provinco, provincan administracion de malliberejoj kaj la provincan partian komitaton. Post tio la premĉeloj en la Tobolska prizono estis likviditaj[124].

La 14-an de majo 1988, tagon antaŭ alveno al Tobolsko de Nikolaj Riĵkov, membro de Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio, prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio, prizonuloj atakis kaj ostaĝigis ok gardistojn[125]. Ili postulis civilajn vestojn, monon kaj transporton, sed la prizonestro V. F. Rasskazov rifuzis ĉion kaj diris ke prefere li mitralos ilin ĉiujn, post kio ilin ekcelis mitraletistoj[126]. Post tio ili postulis almenaŭ 10 botelojn da vodko, teon kaj manĝojn, sed li aprobis nur kvin, argumentante ke iliaj organismoj malkutimiĝis je alkoholaĵoj. Poste ili postulis ke la prizonestro drinku kun ili por konfirmi ke la vodko ne estas venenita, li venis akompane de gardistoj, drinkis kaj ordonis al ili iri po unuope al karceroj, kion ili plenumis, fordoninte memfaritajn pikilojn kaj tranĉilojn[127]. La ostaĝigo estis iniciita de leĝuloj, kiuj esperis per tio eksigi la prizonestron, post kies alveno reĝimo iĝis pli severa kaj ili estis izolitaj en aparta ejo, perdinte eblecon influi la aliajn malliberulojn. Sed Rasskazov ne estis eksigita kaj daŭrigis sian politikon. La tutan komunikadon kun la krimularo li faris per aŭtoritata leĝulo Avo Ĥasan, kio indignis la aliajn leĝulojn[128].

La 28-an de aprilo 1989 malliberulo V. M. Kuznecov ostaĝigis sukuristinon Ludmila Prisada, minacante murdi ŝin per memfarita pikilo. Li postulis alporti lian personan dosieron kaj ene de 72 horoj venigi la prizonestron, reprezentantojn de la Ministerio pri sano, KGB kaj prokurorejo de USSR. Antaŭe li plurfoje plendis ke li estas kondamnita malprave. Li havis kapcerban traŭmaton kaj estis psike malsana, pro kio ne laboris. La prizonestro petis helpon de leĝulo Comaja laŭ kromnomo Ĉiĉo, promesinte ke la ostaĝiginto ne estos punita. Comaja eniris la ejon kaj postulis tuj liberigi la sukuristinon, argumentante ke sanservo estas sankta loko kaj atako kontraŭ ĝi estas atako kontraŭ la tuta malliberularo. Post dek minutoj Kuznecov lasis la ostaĝinon kaj forkuris, post kio li estis enkarcerigita[129].

La 31-an de julio 1989 oni decidis transloki la prizonon el Tobolsko al vilaĝo Ĥarpo en Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto, kie estis konstruota prizono por leĝuloj kaj aŭtoritataj krimuloj kapabla akcepti ĝis 300-500 homoj. Tiutempe post plia forfalo de la bordo falis la okcidenta muro de la prizono kaj ĝia stato ĝenerale estis konsiderata tro malbona kaj situo centre de la kreskanta urbo malkonvena, pri kio atestis daŭraj postuloj de lokaj aktivuloj[130]. La prizono estis transdonita al la Rusa Ortodoksa Eklezio, kiu posedis ĝin ĝis 1994[131]. Poste ĝi estis transformita je muzeo.

Famaj malliberulojRedakti

Miĥail MiĥajlovRedakti

La 6-an de decembro 1861 al punlaborejo tra Tobolsko sekvis Miĥail Larionoviĉ Miĥajlov, rusia revoluciulo, poeto, tradukisto, publicisto. Li estis akuzita pri disvastigado de revolucia proklamo «Al la juna generacio» kaj kondamnita al punlaboroj en Orienta Siberio[132]. Li iĝis plej populara persono de la urbo, akceptinta vizitojn de almenaŭ 37 gastoj el loka elito. Ofte venis kaleŝoj, kiuj transportis lin al bankedoj, tagmanĝoj kaj vespermanĝoj dum kiuj li konversaciis kun lokaj elituloj kaj intelektuloj[133]. Lia ĉelo estis ĉiam malfermita, nur foje la arestitoj mem fermis ĝin de interne per hoketo. La 27-an de januaro 1862 li forlasis la urbon post solena tagmanĝo ĉe loka kolonelo, kiun ĉeestis pluraj elituloj. Oni permesis al li ne marŝi piede kun sia grupo, sed veturi en kaleŝo, sen katenoj kaj en propraj vestoj. Laŭdire oni disbatis liajn katenojn, kiujn poste oni vidis surtable ĉe vic-guberniestro Sokolov kun alkroĉita tabuleto sur kiu estis skribite: "Al aŭspicianto de subprematoj de Miĥajlov". Dum adiaŭo oni hurais, drinkis ĉampanon kaj eksterurbe la kaleŝon haltigis la vic-guberniestro por persone adiaŭi la politikan krimulon kaj enmanigi al li donacon[134].

Pri tiuj rompoj de la mallibereja reĝimo en oktobro 1862 denuncis al la 3-a fako loka ĝendarmo Lanskij. La informoj atingis la imperiestron Aleksandron la 2-an kaj en marto 1863 komenciĝis enketado[135], kiu daŭris preskaŭ unu jaron dum rilata korespondado okazis ĝis 1867[136]. Respektivaj altranguloj estis punitaj[137].

Nikolaj ĈerniŝevskijRedakti

Verkisto kaj revoluciulo Nikolaj Ĉerniŝevskij venis al la prizono la 5-an de junio 1864[138]. Lokaj aŭtoritatoj estis grave timigitaj de la komisiono, enketinta "Miĥajlov-tagojn" en Tobolsko, do penis laŭeble plej rapide seniĝi je la fama arestito. La 13-an de junio Ĉerniŝevskij estis sendita al Jakutsko[139].

ĜemRedakti

Fine de 1984 al la prizono el vilaĝo Labitnango venis Jevgenij Petroviĉ Vasin laŭ kromnomo Ĝem. Li naskiĝis la 10-an de novembro 1951 en la urbo Komsomolsko-ĉe-Amuro kaj jam estis kvinfoje kondamnita, 17 jarojn pasigis en malliberejoj[140]. En 1976-1979 en la sama prizono li agitis la prizonulojn kontraŭ leĝuloj kaj propagandis "Union de veraj arestantoj" (ruse Союз истинных арестантов), kiun li kreis. Pro tio li estis batita en unu el "bonaj" (ruse порядочная) ĉeloj laŭ ordono de leĝuloj. Dum sia reveno li deklaris sin leĝulo, kvankam li estis kondamnita kelkfoje pro huliganaĵoj, traktataj de profesiaj krimuloj malestime, pro kio huliganoj nomiĝas "kormoranoj" (ruse бакланыruse бакланьё) kaj ne estis kronita[141]. En alia tempo li estus severe punita, sed tiutempe okazis granda malkontento inter la profesiaj krimuloj kaŭzita de ekstrema dominado de kaŭkazanoj en la plej alta krimularo. Ekzemple komence de la 1970-aj jaroj en la prizono estis sep leĝuloj, el kiuj kvin (Ĥasan, Koko, Ĉizo, Vaĥtang, Dato) estis kaŭkazanoj kaj nur du (Donec, Jakutjonok) ne[140]. Pro tio la aŭtoritata leĝulo Dato la Taŝkenta (ruse Дато Ташкентский) esprimis opinion ke por eviti en Fora Oriento konflikton inter leĝuloj kaj lokaj aŭtoritataj krimuloj, estus bone havi tie lokan leĝulon. Li sendis al la aliaj leĝuloj troviĝintaj en la Tobolska prizono sekretan mesaĝon (ruse малява), en kiu petis ilin pritrakti la aferon diplomatie[142]. Fine Ĝem ricevis rekomendon de leĝulo Koka kaj la 2-an de oktobro 1985 estis kronita, kvankam ĉiuj atendis ke oni deklaros lin "aĉulo" (ruse негодяй). Ekde tiam Koka iĝis lia "baptinto" (ruse крёстный отец). En julio 1987 Ĝem estis liberigita, do leĝuloj laŭ malnova tradicio sendis al ĉiuj ĉeloj teon por ke la malliberuloj trinku ĉifiron (ekstreme fortan teon) je la sano de Ĝem kaj deziru al li bonan vojon. Fine de septembro 2001 li estis denove arestita en Komsomolsko-ĉe-Amuro kaj akuzita pri organizado de ekbruligo de la kafejo "Ĉarodejka" pro kio pereis ok adoleskuloj. La 23-an de oktobro 2001 li mortis en la arestejo en Ĥabarovsko, laŭ oficiala konkludo — pro akuta korinfarkto. Por funebri kaj adiaŭi lin venis pli ol 2000 krimuloj[143].

AliajRedakti

Menciindas ankaŭ Aslan Usojan laŭ kromnomo Ded Ĥasan (ruse Дед Хасан, do Avo Ĥasan), unu el plej aŭtoritataj leĝuloj de la ska Sovetunio. Li ĉiam marŝis kun apogbastono kaj ofte komunikis kun la prizonestro[144].

FuĝojRedakti

Fuĝoj okazis foje, sed preskaŭ ĉiam oni kaptis la fuĝintojn post kelkaj horoj, maksimume tagoj. En la Rusia imperio printempe ĉiam venis cirkuleroj de la Ĉefa Prizona Administracio pri «Kontraŭfuĝaj agoj». Kaze de fuĝo oni ĉiam komencis enketadon transdonotan al juĝejo. Kulpuloj estis maldungataj, oni adiciis ilian salajron kaj forprenis kaŭcion, kiun devis fari ĉiu novdungita gardisto (minimume 10 rubloj). Se malliberuloj estis sendataj en granda grupo por labori ekster la prizono unu gardisto ricevis fusilon[145]. Oni devis skrupule kaj regule esplori ĉelojn, batante kradojn per maleo kaj glitigante tranĉilojn laŭ la kradoj. Se haveblis eĉ eta breĉeto, klingo haltis ĉe ĝi, post kio oni esploris tiun lokon pli atente[146]. Komence de la 1920-aj jaroj funkciis sistemo de kolektiva respondeco, kiam grupoj da malliberuloj garantiis revenon de siaj samvilaĝanoj post forpermeso. Post la unua fuĝo sekvis aldona puntempo, post la dua povis esti mortpuno[147].

Nokte de la 10-a al la 11-a de septembro 1893 je la 1-a horo el punlabora prizono N 1 tra subfoso fuĝis sep malliberuloj, kiuj eliris sur placo apud la preĝejo de Cirilo kaj Metodo. Gardistoj rimarkis ilin, ekpafis kaj mortigis unu, la aliaj forkuris. La subfoso komenciĝis sub tabullitoj en la ĉelo N 7 kaj daŭris je pli ol 40 saĵenoj (85,34 m), tra kvin brikaj muroj kun fundamentoj, korto kaj prizona preĝejo. Dum traserĉado oni trovis subtere pliajn 11 homojn, kiuj estis preparintaj fuĝi. La enketado malkovris ke la subfoso estis kreata dum jaroj, el kiuj tri lastaj monatoj estis plej intensaj. Renkontine fundamenton oni fosis profunden sub ĝin, do la subfoso kelkloke estis tre profunda. Paŝon post paŝo en la ĉelo N 7 kolektiĝis ĉiuj 36 malliberuloj, kiuj planis fuĝi tiel[148].

La 12-an de septembro je la 10-a nokte apud vilaĝo Durinina (ruse Дурынина) estis kaptita dua fuĝinto. Tri aliaj eniris vilaĝon Novosjolova (apud vilaĝo Aremzjani), sed estis forpelitaj de hundoj, perdiĝis en arbaro, malsategis kaj du el ili planis murdi la trian, pli junan, por manĝi lin, sed hazarde ili eliris al ĉasista dometo ĉe rivero Turtas, kie ili trovis panon, buteron, fusilojn kaj boatojn. Dum posta marŝo du pli aĝaj malliberuloj tiom ĝenis la junan ke li fuĝis de ili, venis al vilaĝo Filatovo kaj rakontis pri situo de siaj akompanoj. La 15-an de oktobro lastaj tri fuĝintoj estis kaptitaj en Bronnikova vilaĝaro[149].

La 22-an de septembro 1907 grupo de punlaboruloj dum noktado en vilaĝo Kutarbitka (30 km for de Tobolsko) provis fuĝi, sed gardistoj ekpafis kaj 23 el 33 malliberuloj estis mortigitaj, 5 gardistoj vunditaj. Kvin postvivintaj malliberuloj etsis juĝitaj kaj kondamnitaj al po 10 tagoj de solula karcero kaj pliaj ses monatoj de punlaboroj[150].

La 13-an de julio 1916 fuĝis malliberulo Miĥail Redkin, kiu estis sekvan tagon kaptita dum grimpi malsupren de la mallibereja preĝejo. Dum enketado oni eltrovis ke al la fuĝo lin instigis eksa supra gardisto Dmitrijev, kiu helpe de alia gardisto konvinkis lin fari tion. La gardistoj esperis ke pro tio estos maldungita prizonestro Dorengovskij, kiun ili malŝatis[151].

La 9-an de aŭgusto 1974 tri malliberuloj fuĝis raminte la nordan rezervan pordegon per kamiono ZIL-131. Ŝtala kablo, streĉita antaŭ la pordego, damaĝis la motoron kaj fortranĉis la stirejon, do post 200 metroj la kamiono haltis[152]. Surstrate la fuĝintoj trovis alian kamionon, ZIL-157 el kiu ili elĵetis ŝoforon-soldaton. La areo estis blokita, milico ĉasis la fuĝintojn ĉie, oni lanĉis helikopteron[153]. Fine oni decidis alivesti la persekutantojn civile kaj sendi al arbaro kun bastokorboj enmane kvazaŭ por kolekti fungojn. La plano "Fungokolektantoj" (ruse Грибники) sukcesis kaj la 15-an de aŭgusto la fuĝintoj mem aliris la kaptogrupon, konsiderante ilin lokaj kamparanoj[154].

La 20-an de decembro 1987 kvin prizonuloj fuĝis tra subtera koridoro, kiun ili fosis dum kvar monatoj. Ĝi komenciĝis en elektroŝranko en metiejo, iris vertikale 4 metrojn suben, sekvis horizontala pasejo 14 metrojn longa, poste 4 metrojn ĝi iris oblikve, sume 22 metrojn. Ĉiutage la fuĝintoj fosis po 20-30 cm. Ili planis fuĝi printempe, kiam vetero estos pli varma, sed finis la fosadon pli frue, do decidis ne prokrasti, timante ke la koridoro estos malkovrita. Ĉirkaŭ la 3-a nokte ili eliris surteren en korto, 10 metrojn for de proksima gardoturo, kaj ŝanĝis siajn vestojn al tiuj civilaj el apuda stokejo[155]. Post kiam ilia foresto estis rimarkita, prizonistoj longan tempon ne povis trovi enirejon de la koridoro, ĝis finfine al ili helpis malliberulo el "humiligitoj" (ruse обиженный, do seksperfortita pario)[156]. Sekvan tagon ili ĉiuj estis kaptitaj en la urbo[157].

LiteraturoRedakti

  • Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 560. ISBN = 978-5-91409-417-8.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 14. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  2. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 39. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  3. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 197. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  4. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 209. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  5. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 7. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  6. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 8–9. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  7. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 10. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  8. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 11. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  9. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 13. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  10. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 58. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  11. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 60. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  12. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 64. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  13. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 171–172. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  14. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 65. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  15. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 163. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  16. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 206. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  17. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 17–18. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  18. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 20. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  19. 19,0 19,1 19,2 Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 18. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  20. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 202. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  21. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 209. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  22. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 96. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  23. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 185. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  24. 24,0 24,1 Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 26. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  25. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 53. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  26. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 208. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  27. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 265. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  28. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 73. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  29. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 204. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  30. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 117. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  31. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 162. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  32. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 208. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  33. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 19. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  34. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 81. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  35. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 91. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  36. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 106. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  37. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 114. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  38. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 110. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  39. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 144–145. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  40. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 19. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  41. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 15. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  42. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 203. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  43. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 42. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  44. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 21. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  45. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 57. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  46. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 268–269. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  47. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 23. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  48. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 25. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  49. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 68. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  50. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 53. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  51. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 128. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  52. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 199. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  53. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 210. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  54. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 41. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  55. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 115. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  56. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 113. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  57. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 151–152. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  58. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 99. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  59. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 100. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  60. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 101. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  61. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 153. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  62. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 154–157. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  63. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 108–109. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  64. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 187–192. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  65. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 195. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  66. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 301. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  67. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 301–303. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  68. 68,0 68,1 Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 112. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  69. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 217–221. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  70. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 226–227. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  71. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 289–290. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  72. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 291. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  73. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 292. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  74. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 293–294. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  75. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 295. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  76. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 297. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  77. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 307. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  78. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 318. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  79. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 322–324. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  80. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 324. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  81. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 325. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  82. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 326. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  83. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 333. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  84. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 344. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  85. 85,0 85,1 Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 476. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  86. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 347. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  87. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 351. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  88. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 352. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  89. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 353. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  90. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 359. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  91. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 360. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  92. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 362. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  93. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 366. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  94. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 380. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  95. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 381. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  96. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 386. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  97. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 403. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  98. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 405. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  99. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 407. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  100. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 408. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  101. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 414. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  102. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 415. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  103. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 416. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  104. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 416. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  105. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 420. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  106. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 429. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  107. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 434. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  108. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 435. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  109. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 439. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  110. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 449. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  111. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 450. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  112. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 506. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  113. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 451. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  114. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 452. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  115. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 453. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  116. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 461. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  117. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 468. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  118. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 474. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  119. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 516. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  120. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 475. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  121. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 459. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  122. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 468. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  123. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 489. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  124. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 494–495. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  125. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 519–525. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  126. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 526. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  127. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 527–528. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  128. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 529. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  129. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 530–533. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  130. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 536–537. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  131. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 538. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  132. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 27. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  133. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 29. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  134. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 30–31. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  135. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 30–31. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  136. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 33. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  137. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 38. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  138. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 39. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  139. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 40. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  140. 140,0 140,1 Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 497. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  141. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 499. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  142. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 500. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  143. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 501. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  144. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 497. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  145. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 223. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  146. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 224. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  147. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 375. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  148. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 97. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  149. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 97–98. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  150. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 177–178. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  151. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 279–280. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  152. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 485. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  153. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 486. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  154. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 487. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  155. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 509. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  156. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 513. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  157. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 514. ISBN = 978-5-91409-417-8.