Lieĝo (urbo)

urbo en Belgio
(Alidirektita el Wandre)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Lieĝo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Lieĝo (provinco).

Lieĝo (france Liège [ljeĵ], nederlande Luik, germane Lüttich, valone Lîdje) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1825. Komence de januaro 2016 la urbo havis 196 970 loĝantojn.

Lieĝo
urbo
urbo • municipo en Belgio • urbo de Belgio • episkopejo • ĉefurbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Lieĝo
Poŝtkodo
  • 4000 (Lieĝurbo, maldekstra de Mozo; Rocourt, Glain),
  • 4020 (Lieĝurbo, dekstra de Mozo; Bressoux, Jupille, Wandre),
  • 4030 (Grivegnée),
  • 4031 (Angleur),
  • 4032 (Chênée)
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Willy Demeyer
Demografio
Loĝantaro 196 970  (januaro 2016)
Loĝdenso 2 740 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 38′ N, 5° 34′ O (mapo)50.6333333333335.5666666666667Koordinatoj: 50° 38′ N, 5° 34′ O (mapo)
Alto 66 m [+]
Areo 68,94 km² (6 894 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Lieĝo en la provinco
Lieĝo en la provinco
Lieĝo (Belgio)
Lieĝo (Belgio)
DEC
Lieĝo
Lieĝo
Situo de Lieĝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Liège [+]
vdr
Панорама Льежа

Ekde 1977 la municipoj Glain, Rocourt, Bressoux, Jupille-sur-Meuse, Wandre, Grivegnée, Angleur kaj Chênée apartenas al Liège, la ĉefa municipo.

Lieĝo estas urbo en orienta Belgio, ĉe la kuniĝejo de la riveroj Mozo (Meuse/Maas) kaj Ourthe. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Lieĝo kaj la kultura centro de Valonio. Ĝia aglomeraĵo havas ĉirkaŭ 600 000 loĝantojn.

De Lieĝo devenas interalie la krim-novela aŭtoro Georges Simenon.

Industrio redakti

La urbo gravas por la enlanda navigacio kaj estas transporta kaj industria centro por la oriento de Belgujo. Oni produktas i.a. armilojn, kemiaĵojn, vitraĵojn, kaŭĉukaĵojn, elektronikaĵojn kaj tranĉilojn.

Historio redakti

En Lieĝo estas la Katedralo Sankta Paŭlo el la 13./14. jc. kaj la preĝejo Sankta Dionizo el la 11-a jarcento. Estiĝis en la 14-a jarcento la Princepiskopujo Lieĝo. La en la 1793-a jaro dum la Franca Revolucio detruita Katedralo Sankta Lamberto simbole en partoj rekonstruitis en la jaro 2000. Ĉe ties piedo informas du ekspozicioj pri la historio de la urbo kiel ankaŭ de la iama plej granda gotika katedralo en tuta Eŭropo.

Krome estas surloke universitato (fondita en 1817), la Palaco de la Princoj-elektistoj el la 16-a jarcento (nuntempe justicpalaco) kaj pluraj belaj muzeoj.

La urbo estis fondita en la 8-a jarcento kiel episkopujo. Poste ĝi estis batalloko de longdaŭraj luktoj inter la princoj-episkopoj kaj la civitanoj. En 1468 ĝin konkeris kaj bruligis Karlo la Brava. En 1794 okupis ĝin la francoj kaj en 1815 la nederlandanoj. La lieĝanoj ege helpis en 1830 - per ribeletoj - prepari la sendependecon de Belgujo en 1831.

Famuloj redakti

En Lieĝo naskiĝis ekzemple la katolika beatulo, monaĥo kaj teologiisto Guillaume de Saint-Thierry, aŭ la hungara aktoro András Szigeti. Interesaj estas ankaŭ la latinlingvaj verkoj de Charles Werpen el la 17-a jarcento.

Ĝemelurboj redakti

Esperanto redakti

En Lieĝo en 1972 komenciĝis la Someraj Universitataj Kursoj (SUK), universitatnivela scienca aranĝo, kiu uzis nur Esperanton. Prezidanto estis, ĝis sia morto en 1974, Ernest Natalis.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti