Ferdynand GOETEL (naskiĝis la 15-an de majo 1890 en Sucha Beskidzka, mortis la 24-an de novembo 1960 en Londono) estis pola prozisto, dramisto, publicisto, scenariso kaj politika aganto, membro de Pola Akademio de Literaturo ekde 1935, aganto de pola PEN-klubo kaj Sindikato de Polaj Literaturistoj.

Ferdynand Goetel
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1890 (1890-05-15)
en Sucha Beskidzka
Morto 24-an de novembro 1960 (1960-11-24) (70-jaraĝa)
en Londono
Tombo Pęksowy Brzyzek National Cemetery in Zakopane vd
Lingvoj pola vd
Loĝloko Varsovio vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno vd
Partio Poland's Independence League vd
Familio
Gefratoj Walery Goetel vd
Infanoj Elżbieta Goetel vd
Profesio
Okupo romanisto • verkistodramaturgopublikigistoscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia filino Elżbieta Goetel aktivis en Solidareco, kaj la frato Walery estis geologo.

Vivo redakti

En la jaroj 1908-1912 studis arkitekturon en Teknika Universitato de Vieno.

Ekde 1912 ekloĝis en Varsovio. Rezulte de eksplodo de la unua mondmilito kiel aŭstran subulon rusoj deportis lin al Turkestano. Dum la bolŝevika revolucio eniris Delegitar-Konsilion de Laboristoj kaj Soldatoj en Taŝkento kaj estis enkorpigita en Ruĝan Armeon. Kun sia edzino kaj malgranda filino fuĝis de bolŝevikoj en 1920 kaj revenis al Pollando tra Irano, Barato kaj Anglio en 1921.

La Duan Mondmiliton trapasis en Varsovio. Dum la defendo de la urbo septembre 1939 estis ĉefo de propaganda sekcio de la Civitana Help-Komitato al Loĝantaro de Varsovio. Tiutempe kunlaboris kun prezidanto de la ĉefurbo Stefan Starzyński, kiu gvidis la defendadon, redaktante i.a. liajn radio-paroladojn. En la jaroj 1943-1944 kunredaktis samizdatan revuon "Nurt".

En 1943 kun scio de la Delegitaro de Registaro por Pollando partoprenis flanke de la Ruĝa Kruco en germana misio, kiu esploris tombojn de polaj oficiroj en Katin. Post la milito estis por rusaj komunistoj unu el la plej maloportunaj atestantoj de la militkrimo en Katin. Komunistoj akuzis lin pri kunlaborado kun nazioj kaj serĉis per kapt-ordonaj leteroj. Dum jaro kaŝis sin en unu el krakovaj monaĥejoj. Perfidita de pola verkisto juddevena Adam Ważyk devis fuĝi de Pollando. Kun falsa nederlanda pasporto kiel Jan Menten tra Ĉeĥio kaj Bavario atingis Polan Armeon en Italio. Tie li iĝis gazetara oficiro de la Dua Pola Korpuso. En 1946 forvojaĝis al Londono, kie publikigis en pola emigracia gazetaro, i.a. en la londona "Wiadomości" (Sciigoj) kaj pariza Kultura. Li batalis per plumo por inda loko de Pollando en Eŭropo kaj akre polemikis kun okcidentaj politikistoj, kiuj lasis polojn en la sfero de orientaj influoj. Fine de la vivo malsanis je glaŭkomo, sed malgraŭ tio regule diktis artikolojn por gazetaro.

En Pola Popola Respubliko komunistaj regopovoj tute cenzuris lian verkaron: dum 45 jaroj oni ne presis liajn verkojn kaj la tuta verkaro estis forigita de bibliotekoj. Nur junie 1989 estraro de la pola PEN-klubo sub gvido de verkisto Juliusz Żuławski konstatis tutan senbazecon de riproĉoj direktitaj kontraŭ Goetel kaj postulis restarigon de la verkisto kaj ties verkado por la socio.

La 13-an de decembro 2003 oni alvenigis la postrestaĵojn de Ferdynand Goetel al Pollando kaj enterigis en merit-tombejon de Zakopane.

Vidu ankaŭ redakti