Niels Bohr

dana fizikisto (1885–1962)
(Alidirektita el Niels BOHR)

Niels BOHR ekde 1903 studis fizikon en sia hejmurbo. En la jaro 1911 li doktoriĝis en la universitato de Kopenhago, poste li laboris en la laboratorio Cavendish en Kembriĝo, kaj ekde 1913 en Manchester, kiel asistanto de Ernest Rutherford. En 1916 li fariĝis profesoro en Kopenhago, alirante en 1920 al la direkto de la ĵus kreita Mezlernejo de Teoria Fiziko.

Niels Bohr
Nobel-premiito
Persona informo
Niels Bohr
Naskonomo Niels Henrik David Bohr
Naskiĝo 7-an de oktobro 1885 (1885-10-07)
en Kopenhago
Morto 18-an de novembro 1962 (1962-11-18) (77-jaraĝa)
en Kopenhago,  Danio
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Asista Tombejo de Kopenhago vd
Lingvoj angladana vd
Loĝloko DanioSvedioAnglioUsonoKopenhago vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Alma mater Universitato de KopenhagoTrinity CollegeUniversitato de Kembriĝo vd
Subskribo Niels Bohr
Familio
Dinastio Bohr family vd
Patro Christian Bohr vd
Patrino Ellen Bohr vd
Gefratoj Harald Bohr vd
Edz(in)o Margrethe Nörlund vd
Infanoj Ernest Bohr • Erik Bohr • Hans Bohr • Aage Niels Bohr vd
Parencoj Niels Erik Nørlund • Poul Nørlund • Karen Bramson vd
Profesio
Alia nomo Nicholas Baker vd
Okupo fizikisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto • filozofo de scienco • futbalisto • kemiisto vd
Laborkampo atoma fiziko • teoria fiziko vd
Doktoreca konsilisto Christian Christiansen • Joseph John Thomson vd
Verkado
Verkoj atoma modelo de Bohr ❦
respondoprincipo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia plej granda merito estas la, laŭ li, nomata atommodelo, kiun li evoluigis surbaze de la kvantumteorio de Max Planck. En la jaro 1922 li gajnis la Nobel-premion pri fiziko pro siaj meritoj en la esploro de la strukturo de la atomo kaj la radiado eliranta el ĝi“.

En la jaro 1943 li fuĝis de la germanaj nazioj, kiuj okupis Danion, unue al Svedio, poste tra Britio al Usono, kie li kontribuis al la evoluigo de la atombombo. En 1945 li revenis al Danio kaj fariĝis fervora kontraŭulo de la uzo de nukleaj armiloj.

Niels Bohr mortis en 1962. El liaj ses filoj unu (Aage Niels Bohr) mem fariĝis tre sukcesa fizikisto: en la jaro 1975 li gajnis la Nobel-premion pri fiziko.

Sciencaj esploroj redakti

Sin bazante sur la teorio de Ernest Rutherford, li eldonis sian atoman modelon en 1913, enkondukante la teorion de numereblaj orbitoj, kiuj estas karakterizitaj en la kvantummeĥanika teorio per, ĉirkaŭ la atomkerno, nombro de elektronoj en ĉiu orbito, kiu pliigas de la interno al la ekstero.

En lia modelo krome, la elektronoj povas fali (pasi de orbito al alia) de ekstera orbito al alia interna, elsendante fotonon de diskreta energio, fakto sur kiu apogiĝas la kvantuma meĥaniko.

 
Kvina scienca Kongreso Solvay de 1927. Ni povas vidi Niels Bohr-n, la unuan ĉe la dekstro de la centra vico. Inter la partoprenantoj, staras Auguste Piccard, Albert Einstein, Marie Curie, Erwin Schrödinger, Wolfgang Pauli, Werner Heisenberg, Paul Dirac, Louis de Broglie kaj Max Planck.

En 1922, li ricevis la Nobel-premion pri fiziko pro siaj laboroj super la atoma strukturo kaj la radiado. Fizikistoj, apogante sur ĉi tiu komenco, konkludis ke la lumo karakteriziĝis per duopeco ondo-korpusklo, montrante ecojn reciproke ekskludantiĝajn laŭ la kazo.

Per ĉi tiu komenco, Bohr trovis krome filozofajn aplikojn, kiujn li utiligis kiel pravigojn. Tamen, la fiziko de Niels Bohr kaj Max Planck estis malagnoskita de Albert Einstein, kiu preferis la klarigon de la klasika formulado.

En 1933, Bohr proponis la hipotezon de la likva guto, teorio kiu permesis klarigi la nukleajn dissplitiĝojn kaj kungluiĝojn, kaj, konkrete, la grandan kapablon de fisio de la uranio-izotopo 235.

Debato kun Ejnŝtejno redakti

 
Niels Bohr kaj Albert Einstein diskutantaj pri la kvantuma teorio en la domo de Paul Ehrenfest en Leiden (decembron 1925).

Bohr debatadis kun Ejnŝtejno koncerne al la valido aŭ nevalido de la leĝoj de la relativeco, en la subatoma mondo de la kvantuma fiziko. Ejnŝtejno diris ke la materia universo estas loko en kiu nenio povas superi la rapidon de la lumo, dum la realaĵoj ekzistas en sola formo determinita laŭ la tempo kaj la spaco. Bohr liaflanke vokis al la "ondfunkcio" de la subatomaj eroj, kaj al la stato de la "superpozicio", kiu povas submeti ĉi tiujn al kondiĉoj tre malsamaj al kiuj okazas por grandegaj sistemoj. Ekzemple du elektronoj povas esti en du simetriaj statoj kaj ekstreme malproksimigitaj samtempe, kaj tion, kio okazas kun unu en determinita punkto de la universo, spertas la alia, al la alia ekstremo de la universo. Ĉi tio produktiĝis per unu el du alternativoj:

a) la subatomaj eroj komunikas kun aliaj sendante respektivan informon pri liaj statoj en du malproksimajn punktojn de la universo, tial la koncerna informo devis vojaĝi al pli granda rapido ol la lumo;

aŭ la alia alternativo:

b) la subatomaj eroj povas ekzisti en du aŭ pli statoj samtempe; ĉi tiuj aperas sub la formo de probabloj de precizaj statoj, sed ne manifestiĝas en unu el ĉi tiuj ĝis la momento kiu estas determinita de stimulo: la observo, per la ago de la observanto, kiu trovas pri la ero specifajn koordinatojn de spaco kaj tempo.

Resume, la sinteno de Bohr kaj de la kvantuma fiziko estas ke, en la subatoma mondo, la du alternativoj ne eblas samfoje.

Estas dum la akra debato pri ĉi tiu teorio, ke Ejnŝtejno priprononcis tiel faman frazon: "Dio ne ludas al la ĵetkuboj !". Ĉi tiu koncerna frazo estas fidinde registrita, sed ne okazas pri la supozita kontraŭargumento fare de Bohr al Ejnŝtejno dum la sama debato, laŭ kiu li estus dirinta: "Einstein, ĉesu diri al Dio, kion Li devas fari !".

Deviga ekzilo redakti

Unu el la plej famaj studentoj de Niels Bohr estis Werner Heisenberg, kiu iĝis ĉefo de la germana projekto de la atoma bombo. Pro la komenco de la nazia okupacio en Danio, Niels Bohr estis baptita en kristana preĝejo, kaj restis tie, kvankam li estis judo. En 1941 Bohr ricevis viziton de Heisenberg en Kopenhago, tamen li ne sukcesis kompreni lian sintenon. Heisenberg kaj la plimulto de germanaj fizikistoj ne favoris ebligi produktadon de la atoma bombo por militaj uzoj, sed ili deziris enketi pri la ebloj de nuklea teĥnologio.

La teatraĵo Copenhagen, verkita de Michael Frayn kaj prezentita dum tempo en Broadway, temas pri tio, kio okazis dum la renkontiĝo inter Bohr kaj Heisenberg en 1941. En 2002 aperis filmo de la teatraĵo, direktita de Howard Davies.

En septembro 1943, por eviti esti arestita de germana policisto, Bohr vidis sin devigita marŝi al Svedio, de kie li vojaĝis la sekvantan monaton al Londono, por fine direkti sin al Usono en decembro.Tie li partoprenis en la konstruo de la unuaj atomaj bomboj. Li laboris en la Usona Nacia Laboratorio Los Alamos, Nov-Meksiko, super la projekto Manhattan, erare kredante ke la germana bombo estis tuja. Li revenis al Danio en 1945.

Post la milito, li iĝis pacifista defendanto por nuligi nukleajn armilojn. Li prononcis filizofiajn kaj teologiajn konferencojn Gifford, en la kursoj 1948-1950, pri la temo Casuality and Complementarity. En 1952, Bohr estis unu el la fondintaj patroj de la Eŭropa Konsilistaro por la Nuklea Esploro (CERN) en Ĝenevo, Svisio. En 1955, li organizis la unuan prelegon Atomoj por la Paco, en Ĝenevo, konsekvence li estis la unua kiu ricevis, en 1957, la premion Atomoj por la Paco.

Omaĝoj redakti

  • Borio, la kemia elemento, nomiĝas tiel en lia honoro.
  • Hafnio, alia kemia elemento, kies ecoj estis priskribitaj de Bohr kaj kiu li mem nomis tiel, ĉar Hafnia estas la latina nomo de Kopenhago.
  • La kratero Bohr estas kratero de la Luno, malkovrita en 1963 de Ewen Whitaker, ĉe la ekstrema okcidenta rando de la satelito, do ĝi ne estas ĉiam videbla de la Tero, kaŭze de la efikoj de la libracio.
  • La asteroido numero 3948 nomiĝas 3948 Bohr en lia honoro, ĝi estis malkovrita de Poul Jensen la 15-an de septembro 1985.
  • Por la kvindekjara datreveno de lia atommodelo, poŝtmarko estis eldonita la 21-an de novembro 1963, prezentante Bohr-n, hidrogenatomon kaj la formulon pri la diferenco inter du hidrogenenergiaj tavoloj:  .
  • En 1965, tri jarojn post la morto de Bohr, la Instituto de Fiziko en la Universitato de Kopenhago ŝanĝis sian nomon al Niels Bohr Instituto.
  • Por la centjara datreveno de lia naskiĝo, poŝtmarko estis eldonita la 3-an de oktobro 1985, prezentante Bohr-n kaj lian edzinon Margrethe-n.
  • En 1997, la Nacia Banko de Danio kreis bankbileton de 500 kronoj prezentante Bohr-n, kiu estis fumanta pipon.
  • Li estis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Parto de artikolo legita de enciklopedio Encydia [1]
  • Biografio de Niels Henrik David Bohr [2][rompita ligilo] (hispane)