Willibald Pirckheimer

Vilibaldo Pirkhajmer (1470-1530) estis germana humanisto, juristo, tradukisto, eldonisto kaj helenisto. Riĉa kaj influa figuro en Nurenbergo, en la 16-a jarcento kaj dufoje membro de la Municipa Konsilantaro. Li estis intima amiko al la artisto Albrecht Dürer, kiu faris kelkajn liajn portretojn , same kiel al la renoma teologo kaj humanisto Erasmo de Roterdamo.

Bilibaldvs Pirkheimervs
(1470-1530)
Gravuraĵo de Vilibaldo Pirkhajmer aĝante 53 jarojn, far Albrecht Dürer Ni vivas per la spirito, la resto apartenas al la morto.
Gravuraĵo de Vilibaldo Pirkhajmer
aĝante 53 jarojn, far Albrecht Dürer
Ni vivas per la spirito,
la resto apartenas al la morto.
Persona informo
Willibald Pirckheimer
Naskiĝo 5-a de decembro 1470
en Eichstätt,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto 22-a de decembro 1530
en Nurenbergo,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Tombo Johannisfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Pavio
Familio
Patro Johannes Pirckheimer vd
Gefratoj Euphemia Pirkheimer • Sabina Pirkheimer • Clara Pirkheimer • Caritas Pirckheimer • Katharina Pirkheimer • Walburga Pirckheimer • Juliana Geuder vd
Edz(in)o Crescentia Rieter vd
Infanoj Caritas Pirckheimer die Jüngere • Katharina Pirkheimer • Felicitas Imhof • Barbara Straub • Crescentia Pirckheimer vd
Parencoj Willibald Imhoff • Hans Rieter • Hans Straub • Johann Geuder • Georg Geuder • Sebald Geuder • Martin Geuder d. J. • Hans Imhoff vd
Profesio
Alia nomo Noricus Philadelphus • Johannes Franciscus Cotta • Johannesfranciscus Cottalambergius • Johannes Franciscus Cotta Lembergius vd
Okupo politikistoverkistojuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de la advokato Johano Pirkhajmer kaj diplomiĝis en Italio, kie dum sep jaroj, li studis Juron en Padovo kaj Pavio. Kune kun sia edzino, kies nomo estis Kresencia, li havis filinon nomatan Felicitas. Lia plej maljuna fratino, Caritas Pirckheimer (1467-1532), estis Abatino en la franciskana monaĥinejo de Sankta Klara, en Nurenbergo, kiu ankaŭ servis kiel lernejo por junulinoj apartenantaj al la altranga klaso de la urbo, kaj ankaŭ estis renoma skolastikestrino. Durero oferis al ŝi serion da ksilogravuraĵoj dediĉitaj al la Vivo de Maria Virgulino. Pirkhajmer konatiĝis kun Durero tre eble em 1495.

Vilibaldo apartenis al grupo da Nurenbergaj humanistoj inkludantaj nomojn tiel kiel Konrado Seltis (1459-1508), Sebald Schreyer (1446-1520) kaj Hartmann Schedel (1440-1514), aŭtoro de la Kroniko de Nurenbergo. Li ankaŭ interŝanĝis korespondaĵojn kun Johannes Reuchlin (1455-1522) kaj Marteno Lutero kaj ofte konsultiĝis de la imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519) kiam temis pri beletraj demandoj. Li tradukis en la germanan multajn klasikajn tekstojn (samkiel grekajn tekstojn en la latinan), kaj defendis la tradukadon laŭsence anstataŭe de la beletra aspekto de la tekstoj, kies demando tiam estis en modo. Inter aliaj laboroj, li eldonis kaj publikigis eldonon de la "Geografio" de Klaŭdo Ptolemeo, en 1525.

En 1499, Vilibaldo elektiĝis de la Municipa Konsilantaro por komandi ties kontingento da trupoj en la imperia armeo dum la Milito de la Ŝvaboj kontraŭ la svisoj. Kiam li reiris, la urbo lin omaĝis per ofero da ortaso de la urbo. Ĉi-okazaĵo referenciĝas en la gravuraĵo "Nemesis" de Durero, kreita ĉirkaŭ 1502.

Laŭscie, Durero ne ricevis klasikan edukadon en sia juneco, tiam, oni kutime kredas ke multaj el liaj klasikaj kaj humanismaj konoj, elmontrataj en liaj verkoj, ĉefe rilate al la presaĵoj, spegulas liajn diskutojn kun Pirkhajmer. Notinda specimeno estas lia gravuraĵo Melankolio[1]. Pirkhajmer pruntedonis al Durero monon por lia dua vojaĝo al Italio, inter 1506 kaj 1507, kaj dek liaj leteroj al Durero, en Italio, malkaŝas la intimecon de ilia interrilato. En 1560, post la morto de la lasta tuja parenco de Durero, Willibald Imhoff, nevo de Pirkhajmer, aĉetis tion kio restis el la dokumentaro kaj kolektoj de la artisto. Signifoplena parto de la biblioteko mem de Pirkhajmer, tiel fama en la epoko, vendiĝis de alia posteulo de la familio Imhoff al la Grafo de Arundel, en 1636. Granda parto de la biblioteko ankaŭ estis transdonita al la Brita Biblioteko pere de la kolekto de Hans Sloane (1660-1753). Tiel kiel Durero, Pirkhajmer sepultiĝis en la tombejo de la Preĝejo de Sankta Johano, en Nurenbergo.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Melancolia: rastros de dor e perda, Luciana Chaui Berlinck