Reĝa Vojo

(Alidirektita el Via Regia)

Reĝa Vojo (latine Via Regia), alie nomita “Alta Vojo”, estis komerca vojo de Hispanio ĝis Rusio. La Reĝa Vojo estis unu el plej gravaj komunikaj kunigoj de frua mezepoko ĝis la nuna tempo.

Via Regia kaj Via Imperii

Reĝa Vojo ne havis unu konstantan vojon. Pli ĝuste ĝi estis “komunika koridoro”, kiu ŝanĝiĝadis pro politikaj kaŭzoj, inundoj, novaj gastejoj ktp.

Historio redakti

 
La Reĝa Vojo inter Fulda kaj Neuhof en Germanio.

La unua, plej malnova, latinlingva mencio devenas el 1252 jaro. En dokumentoj de markgrafo Heinrich el Meissen oni povas trovi mencion pri „Strata Regia” („reĝa vojo”).

Komence la vojo konsistis el vojoj konstruitaj per romaj militistoj inter Galegio kaj Parizo. Poste legioj translokiĝis orienton, direktinte ĝin ĝis la rivero Elbo. El Majenco la legioj ekmarŝis tra Frankfurto ĉe Majno, Fulda, Eisenach, Erfurto, Leipzig por starigi ĉe Elbo limon de la imperio.
En Sankta Romia imperio de Germana Nacieco la vojo estis pligrandigita tra Görlitz ĝis Vroclavo. La germana nomo “Hohe Straße” (Alta Vojo) devenas el turnopunkto de la 15-a/la 16-a jarcento kaj temas pri parto de la vojo inter Frankfurto ĉe Majno kaj Vroclavo.
Reĝa Vojo estis superregiona kaj helpis por evolui de interŝtataj rilatoj en Eŭropo. Komence la vojo funkciis kiel militista, sed laŭtempe estiĝis pli kaj pli grava komerca vojo. Tio kaŭzis, ke urboj troviĝintaj laŭ vojo rapide disvolviĝis. Ĉe la vojo ekstaris ankaŭ novaj urboj. Por ekzemple en Silezio ekestis: Lwówek Śląski (germane Löwenberg ĝis 1945), Złotoryja (germane Goldberg ĝis 1945), Środa Śląska (germane Neumarkt ĝis 1945), Legnica (germane Liegnitz ĝis 1945) aŭ Lubań (germane Lauban ĝis 1945).
Sian signifon la vojo perdis nur en la 19-a jarcento, kiam rapide komencis disvolviĝi fervojo.

Nuna tempo redakti

En 2002 jaro pro iniciativo de aŭtoritatoj el Saksio estis vivigita projekto “VIA REGIA – Eŭropa Vojo de Kulturo”. Al iniciativo alligis regionoj troviĝantaj laŭ historia Reĝa Vojo. Ĉefa tasko de tiu internacia iniciativo estas suprenigi Reĝan Vojon al simbola rango de eŭropa unueco rilate al kulturo, turismo kaj ekonomio. Simbole konkordate kun aŭtovojo A4 (tra Pollando, Germanio kaj Francio), ĝi kunligas multe da ŝtatoj, kiuj apartenas al Eŭropa Unio kaj daŭre servas al komerca interŝanĝo.

Voja trako redakti

Hispanio redakti

Santiago de Compostela, Oviedo, Santandero, Leono, Burgoso, Logronjo, Pamplono, Roncesvalles.

Francio redakti

Bordeaux, Poitiers, Tours, Orléans, Parizo, Reims, Metz.

Belgio redakti

Bruĝo, Antverpeno, Gento, Bruselo, Lieĝo.

Germanio redakti

Aachen, Kolonjo, Majenco, Frankfurto ĉe Majno, Hanau, Gelnhausen , Steinau an der Straße, Neuhof (apud Fulda), Fulda, Eisenach, Erfurto, Eckartsberga, Bad Kösen, Naumburg, Leipzig, Großenhain, Königsbrück, Dresdeno, Kamenz, Bautzen, Görlitz.

Pollando redakti

Zgorzelec Lubań (germane Görlitz Ost), Bolesławiec Lubań (germane Bunzlau), Lwówek Śląski germane Löwenberg), Złotoryja (germane Goldberg), Legnica (germane Liegnitz, Lubań (germane Lauban), Środa Śląska (germane Neumarkt), Vroclavo, Opole (germane Oppeln), Bytom (germane Beuthen), Czeladź, Będzin (germane Bendzin), Sławków, Olkusz, Krakovo, Tarnów, Rzeszów, Przemyśl, Radom, Lublin.

Ukrainio redakti

Lvivo (ukraine Львів - L'viv, pole Lwów, germane Lemberg), Volodimir-Volinskij, Rivno, Lucko (pole Łuck), Ĵitomiro (pole Żytomierz), Kievo.

Bibliografio kaj fontaĵo redakti