Ĝermolisto de usonaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
ARedakti
Floyd C. AndersonRedakti
Floyd C. ANDERSON (1923 – 2004) estis usona esperantisto kaj dumviva membro en Riverton, Vajomingo (Usono).
BRedakti
Edwin Joseph BakerRedakti
Edwin Joseph BAKER (naskiĝis 1941, mortis tragedie 1971 en Los Angeles), estis aktiva en la kadro de la Junularo Esperantista de Nordameriko kaj kiel membro kaj fakdelegito de UEA dum la jaroj 1962-1968.
Marion E. BigelowRedakti
Marion E. BIGELOW (1904-1999), dumviva membro de UEA kaj de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, delegito en Fresno, forpasis en Reedley (Kalifornio, Usono) la 20-an de julio.
Jesse BurkeRedakti
Jesse BURKE (naskiĝis 1920 - mortis la 5-an de januaro 1994 en San Diego, Usono) estis iama UEA-fakdelegito.
CRedakti
John A. ColeRedakti
John A. COLE (naskiĝis 1922 - mortis 2005 en Santa Barbara, Usono) estis dumviva UEA-membro, iama delegito kaj fakdelegito pri urbaj aferoj.
Stella CopeRedakti
Stella Toogood COPE (naskiĝis en 1914 en Anglio, mortis la 1-an de aŭgusto 2004 pro kancero en Berkeley) estis delegito de UEA kaj fakfelegito pri kvakerismo en Berkeley (Kalifornio). Kun sia nederlanddevena esperantista edzo, ambaŭ lernis Esperanton ankoraŭ en Eŭropo, ŝi multajn jarojn estis aktiva en la regiona Esperanto-organizaĵo SFERO.
DRedakti
Joseph DelpinoRedakti
Joseph DELPINO (1913-1995), iama fakdelegito pri geografio kaj lingvoj en Novjorko, mortis la 12-an de julio en Londono, dum esperantista gastado.
Julie DinnelRedakti
Julie DINNEL (1908 - mortis dum julio 1991 en Sacramento (CA), Usono) estis dumviva membro de UEA en Sacramento, kie ŝi estis delegito.
Gretchen DorisRedakti
Gretchen DORIS (naskiĝis en 1914; mortis en 1987) estis usona esperantisto kaj dumviva membro de UEA, delegito en Tampa, Usono, kaj fakdelegito pri radio-amatorismo.
Robert D. DwelleyRedakti
Robert D. DWELLEY (1949-1992 mortis en Rochester, Nov-Jorko, Usono) estis dirigento, UEA-delegito pri muziko.
ERedakti
FRedakti
Alice M. FieldRedakti
Alice M. Field (mortis en 1912) estis sekretariino de la Nacia Nova Eklezia Esperanta Societo, ankaŭ de la loka societo de Brockton (Mass.), kie ŝi estis unu el la pioniroj de nia afero.
GRedakti
Stanley Neil GlassRedakti
Stanley Neil GLASS (1947-2004) mortis la 10-an de februaro 2004 en Sankta-Luiso (Misurio, Usono), pro sia tria koratako. La psikologo esperantistiĝis en 1992 kaj fariĝis konata interalie kiel helpanto pri Macintosh-problemoj.
Walter Lewis GnagyRedakti
Walter Lewis GNAGY (1924-2005), dumviva membro de UEA, iama delegito kaj fakdelegito pri geologio, mortis en Colville, Usono.
John GrundRedakti
John GRUND (naskiĝis en 1924; mortis en septembro 2001) estis usona esperantisto kaj iama delegito de UEA.
HRedakti
Robert HelmRedakti
B. Robert HELM, kutime mallongigata Rob Helm, estas usona komputilisto kaj esperantisto. Li studis kaj poste estis scienca kunlaboranto de la instituto pri komputiko en la universitato de Oregono, Eugene, kaj nun laboras kiel kunlaboranto de la entrepreno Microsoft. En 1996 li kontribuis al la esperantlingva traduko de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison, kiun publikigis la eldonejo Sezonoj en Jekaterinburg.
Hazel Hoff HeusserRedakti
Hazel Hoff HEUSSER (1910-2000), dumviva membro, iama delegitino pri edukado, mortis la 14-an de majo en Fresno (Kalifornio).
Isabelle M. HornRedakti
Isabelle M. HORN estis usona esperantistino, aŭtoro kaj ĵurnalisto. Ŝi naskiĝis en Washington. Ŝi estis esperantisto de 1910, Helpa sekretariino de EANA 1910-16 kaj subredaktoro de Amerika Esperantisto, 1913-16. Ŝi estis ano de Administra Komitato de EANA.
JRedakti
Saul J. JaffeRedakti
Saul J. JAFFE [ĝefi] estis usona esperantisto kaj ekonomikisto. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1894 en Rēzekne, Latvio. Esperantisto de 1909. Gvidis E-kurson en sia naskiĝa urbo. Propagandis E-on en Flint (Miŝigano) Oficiale reprezentis la ŝtaton Miŝigano ĉe la UK en Budapest.
Wayne JacksonRedakti
Wayne JACKSON [Ŭejn ĜEKsn] estis usona komercisto kaj esperantisto. Li naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1895 en Waco (Teksaso). Wayne Jackson funkciis kiel prezidanto de la Esperanto-Grupo de Seattle (Vaŝingtonio); kiel sekretario de Nordokcidenta Esperanto-Societo, kiu grupigis la esperantistojn en la usonaj subŝtatoj Vaŝingtonio, Oregono, Idaho, Montano kaj Vajomingo, kun plej multaj membroj en la du marbordaj subŝtatoj, kaj kiel regiona direktoro de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA).
KRedakti
Stuart E. KittredgeRedakti
Stuart E. KITTREDGE (naskiĝis en 1905; mortis en 1991 en Hartford (Konetikuto)) estis usona esperantisto, UEA-fakdelegito pri la bahaa kredo.
LRedakti
George Winthrop LeeRedakti
George Winthrop LEE (li) estas usona esperantisto kaj bibliotekisto. Li naskiĝis je la 27-a de februaro 1867 en Roxbury (Masaĉuseco), ekde la sekva jaro, do 1868, parto de Boston. Li estis esperantisto ekde 1905 kaj prezidanto de la Esperanto-grupo de Boston ekde 1912. Inter la jaroj 1920 kaj 1922 li funkciis kiel sekretario de EANA.
Moshe LewinRedakti
Moshe LEWIN (1914 - mortis la 20-an de decembro 1990 en Novjorko, Usono) estis dumviva membro de UEA. Li estis dum multaj jaroj la delegito en la novjorka urbokvartalo Bronkso, fakdelegito pri muziko kaj regula ano de Societo Zamenhof.
MRedakti
R. C. MarbleRedakti
R.C. MARBLE estis la Esperanto-redaktanto de la angla/esperanta Musical Six-Six Newsletter/Muzika ses-ses bulteno (1972-1986)[1]. Interalie li kontribuis al la revuo Esperantologio.
John A. MathewsRedakti
John A. MATHEWS (1921-1997), delegito en Sacramento, refondinto de la loka Esperanto-Asocio, gvidinto de kursoj.
Fred H. McMannRedakti
Fred H. McMANN (mortis en 1998 en Troy, Novjorkio) estis usona esperantisto kaj dumviva membro de UEA.
William MetsRedakti
William METS (1912 - mortis la 11-an de februaro 1991 en Santa Barbara, Kalifornio) estis vic- kaj fakdelegito de UEA.
Henry B. MilstedRedakti
Henry B. MILSTED (mortis aŭtune 1975 en Zanesville, Ohio) estis usona esperantisto. Dum la lastaj jardekoj de sia vivo li estis tre entuziasma aktivulo en la loka Esperanto-movado. Li estis ankaŭ UEA-delegito.
Simon MudryRedakti
Simon MUDRY (naskiĝis 1910 - mortis la 11-an de januaro 1993 en Santa Barbara, Kalifornio, Usono) estis dum multaj jaroj UEA-fakdelegito pri turismo.
Ralph MurphyRedakti
Ralph MURPHY (naskiĝis 1938 - mortis la 15-an de aŭgusto 1987 post reveno de Varsovio) estis dumviva membro de UEA kaj ELNA. Li estis UEA-delegito en Boston, poste en Port Charlotte, kaj fakdelegito pri turismo.
Mary MurrayRedakti
Mary MURRAY (mortis en 1991 en Novato, Kalifornio) estis usona esperantistino kaj dumviva membro de UEA.
ORedakti
John Preston OgdenRedakti
John Preston OGDEN (naskiĝis la 29-an de julio 1840 en Leeds, Britio; mortis la 20-an de februaro 1925 en Bostono, Usono) estis brita-usona lingvisto kaj esperantisto. Li alvenis en Usono en 1886. De 1905 ĝis 1907 li instruis Esperanton en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio.[2]
Esther Owen FlintRedakti
Esther OWEN FLINT (mortis la 17-an de majo 1931 en Sankt-Peterburgo (Florido), 80 jarojn aĝa) estis usona esperantistino, delegito de UEA en Florido.
RRedakti
Robert L. ReadRedakti
Robert L. READ estas estrarano de Esperanto-USA.[3]
Derek RoffRedakti
Derek ROFF (naskiĝis la 20-an de novembro 1954) ekde la 1980-aj jaroj estas aktiva esperantista aktivulo en Albuquerque, ĉefurbo de la subŝtato Nov-Meksiko, en kies universitato li docentas.
SRedakti
William A. ShanksRedakti
William A. SHANKS (naskiĝis en 1917 kaj mortis la 12-an de septembro 2001) estis dumviva membro, longtempe delegito en Mesa (Arizono, Usono) kaj fakdelegito pri elektroniko. Li multfoje akompanis esperantistajn grupojn en ekskursoj de Esperanto VojaĝServo kaj ĉeestis multajn UK-ojn.
John A. SheilRedakti
John A. SHEIL (mortinta en septembro 1930, 56 jarojn aĝa) estis usona esperantisto. Li estis delegito de UEA kaj sekretario-kasisto de Kolumbia Esperanto-Asocio en Vaŝingtono. Li laboris ĉe la registrejo de testamentoj de Vaŝingtono kaj estis aktiva katoliko.
Werner SimonRedakti
Werner SIMON (1908-1993), delegito dum pli ol kvardek jaroj en Memfiso (Usono) kaj monde konata fakulo en la kampo de filatelo, mortis en novembro 1993.
Mike SloperRedakti
Mike SLOPER (naskita en 1952), ofte esperantigata Miko Sloper, ekde la 1980-aj jaroj estas aktiva esperantista aktivulo. Li estis direktoro de la centra oficejo de Esperanto USA en Emeryville, Kalifornio.[4] Li rolludis kiel Georgo Bonvolo en la video-kurso Pasporto al la tuta mondo, kaj helpis en la tradukado de la anoncoj en la laŭtparoliloj de la usona filmo Gattaca.
Julie SpicklerRedakti
Julie SPICKLER multajn jarojn estis la sekratario de Esperanto-USA.
Ellie SteinRedakti
Ellie Stein (1922-2004) estis usona esperantistino, kiu en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj kiel pensiulino estis motoro de la loka Esperanto-klubo en San Diego, Kalifornio. En la periodo de ties apero, inter la jaroj 1979 kaj 1988, ŝi ankaŭ regule kontribuis al la bulteneto Sekso kaj Egaleco, kiun tiam ĉefredaktoris Anna Löwenstein en Italio.
Sidney SteinbergRedakti
Sidney STEINBERG (naskiĝis en 1914, mortis la 25-an de majo 1996), estis usona esperantisto, dumviva membro de UEA, kaj 15 jarojn funkciis kiel UEA-delegito pri komerco. Dum multaj jaroj li preparis jaran financan raporton pri la Novjorka Oficejo de UEA.
TRedakti
Reuben A. TanquistRedakti
Reuben A. TANQUIST (naskiĝis 1897 - mortis la 14-an de novembro 1993 en Portland, Usono) estis usona esperantisto. En 1927 li defendis la unuan socio-psikologian tezon verkitan pri esperantistoj.
WRedakti
L. A. WaltherRedakti
L. A. WALTHER (1917-2005 en Portland, Usono) estis usona esperantistino kaj regula membrino de Societo Zamenhof kaj patrono de TEJO.
Mark WeddellRedakti
Mark B. WEDDELL estas usona esperantisto, kiu inkluzive de la jaro 1980 plurajn jarojn funkciis kiel landa reprezentanto de IKUE en Usono. En 1996 li kontribuis al la esperantlingva traduko de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison, kiun publikigis la eldonejo Sezonoj en Jekaterinburg.
Adele WessonRedakti
Adele WESSON estis usona esperantisto kaj dumviva membro de UEA. Ŝi mortis en majo 1993 en Lagrangeville en la ŝtato de Nov-Jorkio, Usono.
Anne WhittekerRedakti
Anne WHITTEKER (1919-1999), dumviva membro de UEA kaj de ELNA, ano de Societo Zamenhof, mortis la 10-an de marto. Ŝi estis longtempa delegito en Portland (Oregonio, Usono), kie ŝi partoprenis en la organizado de la 57-a UK (1972).
FontojRedakti
- ↑ Musical Six-Six Newsletter
- ↑ [anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e2c&datum=1925&page=33 Amerika Esperantisto marto 1925, p. 7]–8.
- ↑ La bulteno de Esperanto-USA, 2008/1, Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine p. 2
- ↑ http://www.lasarcyk.de/esperanto/insight.htm artikolo el la revuo INSIGHT, la 29-an de septembro 1997] (angle)