Malfermi la ĉefan menuon

Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)

Karolo la 6-aKarlo la 6-a (naskiĝis la 1-an de oktobro 1685 en Vieno; mortis la 20-an de oktobro 1740 en Vieno) estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio de 1711 ĝis sia morto. Krome li estis ankaŭ:

Karolo la 6-a
Sankta Romia Imperiestro
Martin van Meytens (attrib.) - Porträt Kaiser Karl VI.jpg
Armoiries empereur Charles VI.svg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1685 (1685-10-01)
en Vieno
Morto 20-an de oktobro 1740 (1740-10-20) (55-jara)
en Vieno
Mortokialo malsano de gastrointesta sistemo [#]
Tombo Imperia kripto, Vieno [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco HungarioHispanio [#]
Lingvoj hispana lingvo [#]
Subskribo Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)
Familio
Dinastio Habsburgoj [#]
Patro Leopoldo la 1-a [#]
Patrino Eleonora Magdalena de Palatinato-Neuburg [#]
Gefratoj Maria Antonino de Aŭstrio • Maria Magdaleno de Aŭstrio • Maria Elizabeto de Aŭstrio • Maria Ana de Aŭstrio • Maria Terezo de Aŭstrio • Jozefo la 1-a • Leopoldo Jozefo de Aŭstrio [#]
Edzino Elisabeth Christine of Brunswick-Wolfenbüttel [#]
Idoj Maria Tereza de Aŭstrio • Maria Anno de Aŭstrio, Arkidukino de Aŭstrio • Archduchess Maria Amalia of Austria • Leopooldo Johano, Arkiduko de Aŭstrio [#]
Profesio
Okupo monarko • artkolektanto [#]
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg
Karolo la 6-a
Regado 1711-1740
Antaŭulo Jozefo la 1-a
Sekvanto Karolo la 7-a
Reĝo de Bohemio Blason Boheme.svg
Karolo la 2-a
Regado 1711-1740
Antaŭulo Jozefo la 1-a
Sekvanto Karolo la 3-a
Reĝo de Hungario, Kroaito kaj Slavonio Hungary Arms.svg
Karolo la 3-a
Regado 1711-1740
Antaŭulo Jozefo la 1-a
Sekvanto Maria Terezia
Reĝo de Napolo Flag of the Kingdom of Naples.svg
Karlo la 6-a
Regado 17131735
Antaŭulo Filipo la 5-a (Hispanio)
Sekvanto Karlo la 7-a
Reĝo de Sicilio Bandiera del Regno di Sicilia 4.svg
Karlo la 4-a
Regado 17201735
Antaŭulo Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo
Sekvanto Karlo la 5-a
Reĝo de Sardio Flag of Sardinia.svg
Regado 17131720
Antaŭulo Filipo la 5-a (Hispanio)
Sekvanto Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Karolo la 6-a

Karlo estis la dua filo de Leopoldo la 1-a, kies unua filo, Jozefo la 1-a, regis antaŭ Karlo.

Li havis tri filinojn, Maria Teresia, Maria Anna kaj Maria Amalie, sed lia sola filo mortis kiel infaneto. Ĉar laŭ la tradicio de la Sankta Romia imperio virinoj ne povis heredi la regadon, li je la 19-a de aprilo 1713 dekretis la Pragmatan Sankcion, laŭ kiu liaj filinoj ne nur ricevis la rajton heredi la regadon, sed eĉ la prioritaton al la filinoj de lia frato Jozefo. La Sankcio krome fiksis, ke la habsburga regno ne estu dividita.

Post la morto de Karlo kelkaj regnoj (Bavario, Francio, Prusio, Saksio) kontestis la Sankcion, per kio ekestis la Aŭstria Hered-Vica Milito (Aŭstria Sukcedo-Milito). Post tiu milito la Dua Paco-Traktato de Aĥeno en 1848 agnoskis la regadon de Maria Terezo; jam en 1845 Francisko la 1-a Stefano, la edzo de Maria Terezo, estis elektita kiel Imperiestro de la Sankta Romia imperio.

Karlo, kiu antaŭe estis reganto de la hispana parto de la habsburga regno, en Aŭstrio enkondukis la hispanan kortegan ceremoniaron kaj konstruigis la Hispanan Kortegan Rajdlernejon. Li alkonstruigis al la kastelo Hofburg la Mikaelanan Alon, en kiu troviĝis ĝis 2005 la Internacia Esperanto-Muzeo.

Bazaj informojRedakti

Kontribuo al kulturoRedakti

En 1716-1737 laŭ ordono de la imperiestro ĉe Karlsplatz en Interna urbo de Vieno (Aŭstrio) estis konstruita Karlskirche dediĉita al la imperiestra patrono Karlo Boromeo. Tiel li plenumis sian promeson, donitan en 1713, kiam la lasta epidemio de la bubona pesto trafis Bohemion, mortiginte 100 mil homojn[1].

ReferencojRedakti