Liptovský Mikuláš

urbo en Slovakio
(Alidirektita el Liptovsky Mikulas)

Liptovský Mikuláš (antaŭe Liptovský Svätý Mikuláš), germane Liptau-Sankt-Nikolaus, hungare Liptószentmiklós, pole Liptowski Mikułasz estas urbo en Slovakio, en la Liptova valkaldrono sub la montaro Tatroj ĉe la rivero Váh. La loĝantaro nombras 33.000.

Liptovský Mikuláš
(Liptovský Svätý Mikuláš)
germane: Liptau-Sankt-Nikolaus, hungare: Liptószentmiklós, pole: Liptowski Mikułasz
urbo
Placo en Liptovský Mikuláš nokte
Oficiala nomo: Liptovský Mikuláš
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Akva laboraĵo Liptovská Mara
Rivero Váh
Situo Liptovský Mikuláš
 - alteco 577 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 03″ N 19° 36′ 08″ O / 49.08417 °N, 19.60222 °O / 49.08417; 19.60222 (mapo)
Areo 69,968 km² (6 996,8 ha)
Loĝantaro 32 593 (30.06.2009)
Denseco 465,83 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Liptovská kotlina
Unua skribmencio 1286
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 031 01
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 510262
Akvoparko Akvoparko Tatralandio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Liptovský Mikuláš
Retpaĝo: www.liptovskymikulas.sk
Portalo pri Slovakio
Piediranta zono en Liptovský Mikuláš

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. Ĝi iĝis kampurbo en 1360, havanta tiutempe fortikaĵon kaj preĝejon. La urbonomo devenis el la departemento kaj patrono de la preĝejo. En 1677 la urbo iĝis departementejo de Liptó ĝis la Traktato de Trianon. En 1829 la unua slovaka biblioteko, en 1830 la unua slovaka teatro fondiĝis. Oni proklamis postulatojn de la slovakoj en 1848 laŭ la similaj hungaraj postulatoj.

Fine de la 19-a jarcento konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis la urbojn Budapeŝto-Miskolc-Kassa-Poprád-Liptovský Mikuláš-Zsolna-Pozsony-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en la urbo 3251 homoj (1656 slovakoj, 900 hungaroj, 655 germanoj).

Partoj de la urbo redakti

Liptovský Mikuláš estas dividita je 16 urbaj partoj.

Urba parto Nombro de loĝantoj al 30. julio 2009
Andice 145
Benice 155
Bodice 428
Demänová 1 009
Iľanovo 499
Liptovská Ondrašová 1 695
Nábrežie - Vrbica 8 535
Okoličné 1 118
Palúdzka 3 200
Ploštín 481
Podbreziny 9 272
Staré Mesto 5 820
Stošice 104
Vitálišovce 132
Kune 32 593

La plej gravaj interesaĵoj de historia centro en Liptovský Mikuláš redakti

  • La preĝejo de Sankta Nikolao la plej malnova memoraĵo de la urbo estas samtempe la plej granda frugotika konstruaĵo de Liptov.
  • Centro de Koloman Sokol prezentas la plej grandan kolekton de bildoj de eminenta grafikisto, kiu naskiĝis en la urbo, Koloman Sokol. Lian verkon estimis ankaŭ Pablo Picasso.
  • Muzeo de Janko Kráľ – tie troviĝas la plej multaj interesaĵoj de Liptovský Mikuláš en la ĉambroj de unua ĉefdomo.
  • Torturejo de Mikuláš montras unu el la plej kruelaj juĝadoj en la historio de la urbo, kie estis esplordemandita kaj turmentita la plej fama rabisto kapitano Juraj Jánošík. Ekspozicio troviĝas en la ĉambroj de muzeo de Janko Kráľ.

Preĝejo de Sankta Nikolao redakti

 
Urba preĝejo de Liptovský Mikuláš

Ĝi estas la dominanto de historia centro en Liptovský Mikuláš, la plej malnova memoraĵo de la urbo, kaj la plej granda frugotika konstruaĵo de Liptov. Ĝi estis konstruita kiel pastra preĝejo por kvin proksimaj domgrupoj. Komence ĝi estis sola meze de la regiono kaj nur pli poste ĉirkaŭ ĝi disvolviĝis la urbeto Sankta Nikolao. La impona malnova romkatolika preĝejo troviĝas sur la loko de romanika kapelo, kiu dum la konstruado de ununava preĝejo en la jaroj 1280-1300 transprenis taskon de pastrejo kaj ĝi estas la plej malnova parto de la nuna preĝejo. En la 15-a jarcento la preĝejo estis pligrandigita kaj ĝia turo alkonstruita kaj volbita en novgotika stilo. Dum ĉi jaroj ĝi estis kune kun la proksima nobelula loĝejo (kúria) de familio Pongrácz plifortigita kaj ĉirkaŭita per akva fosaĵo. Pli poste ĝi estis baroke rekonstruita. En sia frugotika aspekto la preĝejo denove plibeliĝis post rekonstruo en jaroj 1941-1943. Tiam estis forigita la fortikaĵa muro kaj estis alkontruitaj flankaj kapeletoj kun belegaj vitraj fenestretoj, kiuj estis faritaj laŭ la pentro-proponoj de pentristoj Janko Alexy, Fero Kráľ kaj Jan Želibský. La pentraĵoj de Janko Alexy troviĝas sur la balkono kaj sgrafitoj en flankaj kapeloj. Interne de la preĝejo restis tre bela ŝtona baptejo el la jaro 1490 kun cizelita rozkolora baroka kovrilo el la 17-a jarcento kaj tri gotikaj altaroj. La centra statuo de la ĉefaltaroj estas la patrono de la preĝejo – la Sankta Nikolao, ĉe la maldekstra flanko troviĝas Ladislao la 1-a (Hungario), sur la dekstra flanko Stefano la 1-a (Hungario). Moveblaj altaraj aloj kun elmontroj el vivo de Sankta Nikolao devenas el la jaroj 1500-1510. La altaro de Sankta Maria en la norda flanka navo ekestis dum jaroj 1470-1480. Meze troviĝas plastikaĵo de Madono kun la Infano, ĉirkaŭ ĝi statuoj de Sankta Barbara, Sankta Margareta de Hungario, Sankta Katarina kaj Sankta Dorotea. Sur moveblaj aloj estas videblaj travivaĵoj el la vivo de Virgulino Maria. La altaro de la korpo en suda navo estas unika vidindaĵo. En altara ŝranko anstataŭ tradicia figura plastikaĵo estas prezentita monstranco (kun eŭĥaristio) – ligna orumita reliefo, kiu prezentas preskaŭ 1,5 m altan monstrancon, kiun tenas du genuantaj anĝeloj.

Nikolaaj tradicioj redakti

En la historia centro de Liptovský Mikuláš ĉiĉerono gvidas turistojn tra la vojo de Nikolaaj tradicioj dum unuhora interesa prezentado. Al la urbo ĉiam apartenis – fromaĝoj, brindzo, fumaĵita ŝafa fromaĝo (oštiepok), kuraclikvoroj, kvalitaj ledoj kaj produktoj el ili. La turistoj ekkonos lokojn, kie iam vivis kaj sukcese produktis siajn produktojn vivkapablaj fabrikantoj el Mikuláš kaj ankaŭ tion, kie vivas kaj daŭrigas ilian laboron iliaj posteuloj – modernajn fabrikojn kaj kooperativojn. Kiamaniere oni uzis ledon antaŭ centjaroj, kiamaniere vivis riĉaj familioj, kleraj posteuloj de urbaj tanistoj, montras la muzeo de Janko Kráľ.

Liptova brindzo redakti

Laŭ malnova literaturo ĝi estis senkonkurence la plej bongusta kaj ankaŭ kuraca. Al aĉetantoj ĉefe el Budapeŝto kaj Vieno ĝi estis veturigata per flosoj kaj ĉaroj, komence substernitaj per pajlo kaj lanaj ŝtofoj, pli poste en lignaj ujoj kun belegaj etikedoj. Ne nur brindzo, sed ankaŭ aliaj bongustaĵoj migris trans la landlimon – Liptovajn „oštiepky“ oni sendadis al Zuriko por mondkonata esploristo – patro de vaporaj turbinoj, Aurel Stodola. Lia familio posedis unu el la plej grandaj tanistaj firmaoj en Mikuláš. En la unua duono de la 20-a jarcento produktis brindzon kaj fromaĝon pli da firmaoj en la urbo. Mikulaŝan brindzon pro ĝia tipa gusto kaj kvalito postulis gastronomoj ne nur en Hungario, Aŭstrio, Pollando, Germanio, sed ankaŭ en Francio kaj Ameriko. Unu laborejo, karpatia fabriko de slovaka brindzo de fratoj Stein, havis lokon en Maron-kurio sur ĉefa placo. La fratoj Stein tie malfermis ankaŭ fabrikon por likvoroj. Rudolf Stein lasis elkonduki tubetojn el la fabriko rekte al sia propra loĝejo en la unua etaĝo, por ke li povu regali kiam ajn siajn gastojn per fajna likvoro. La tanejon de Mikuláš enskribis en historion tutaj generacioj de la familioj Žuffa, Palko, Stodola, Lacko kaj Hubko. Ili produktis bonegajn ledojn, kiujn ŝatis aĉetantoj ne nur hejme, sed ankaŭ malproksime post la limoj de la lando dum ekspozicoj en Vieno, Budapeŝto aŭ Parizo. Ili gajnis ne nur unufoje kelkajn premiojn.
Ili laborigis centojn da laboristoj kaj aplikadis volonte la plej novajn teknikaĵojn en siaj fabrikoj. La profiton el la fabrikoj ili ne lasis por si, sed subtenis arton, sporton, karitatajn kaj sociajn klubojn aŭ sanitaron. La prospero de la fabriko estis videbla ankaŭ en ilia alta vivnivelo kaj vivstilo de iliaj posedantoj. Ili renkontiĝadis kun la plej famaj personecoj el la tiama tempo kaj organizis vesperojn, teatraĵojn kaj ekskursojn. La edzinoj de la fabrikistoj estis vestitaj laŭ la lasta modo kaj ilia belgusto estis videbla ankaŭ en ilia ekipo en la loĝejoj, kiuj apartenis al la plej belaj en la urbo. Travivaĵoj de iliaj loĝantaroj reviviĝas en ĉiĉerona rakontado pri ilia privata vivo kaj gajaj historietoj. Ekzemple pri la vivo de fama ŝercemulo – la fabrikestro kaj maŝininĝeniero Pavel Žuffa. Hodiaŭ en la urbo troviĝas led-prilabora firmao SlovTan.

Mikulaŝa alkoholfabrikado redakti

La unuan alkoholproduktejon sur la placo jam en la jaro 1867 kreis la juda fabrikanto Armin Stark. Lian heredon disvolvis la kompanio St. Nikolaus, kiu estas prestiĝa inter slovakaj alkoholaj fabrikoj. La likvoro „Demänovka“ estas produktata laŭ tradicia slovaka recepto. Sian originalan guston ĝi ricevas de 14 specoj de kuracherboj kaj alia spicaĵo, abela mielo, fajna alkoholo kaj subtatra akvo. La fajna vodko „Nikolaus ekstra“ estas unu el la plej ofte vendataj vodkoj en Slovakio. Ĝian fajnecon faras uzado de pura tatra akvo kaj unika filtrado per arĝento.

Esperanto redakti

Liptovský Mikuláš estas ligita kun Esperanto jam en profunda historio. Ĉi tie agadis Esperantistoj dum la XX-a jarcento. Ili estas organizitaj en rondetoj kaj kluboj. Post la "velura revolucio" en la urbo funkcias vigla Liptova Esperanto-klubo, kiu ofte okazigas turismajn, vojaĝajn, literaturajn kaj aliajn Esperanto-aranĝojn. En la urbo agadis multaj Esperantaj eminentuloj. Proksime de la urbo, en civito Pribylina, troviĝas la hotelo Esperanto.

De la 27-a de decembro 2008 ĝis la 4-a de januaro 2009 okazis en Liptovský Mikuláš la Ago-Semajno (200 aliĝintoj el pluraj landoj) en kunlaboro de la loka klubo, Pola Esperanto-Junularo, Varsovia Vento kaj Slovakia Esperanta Junularo.[1]

Famuloj redakti

 
Akvoparko Tatralandio

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti