Uzanto:Renardo la vulpo/La ĝustaj rumanaj diakritaj literoj
Kiel mi skribis la 17-an de oktobro 2010 en la diskutejo, la esperanta vikipedio uzas, kiel pluraj aliaj, iom erarajn formojn de la rumanaj literoj "ș" kaj "ț", nome "ş" kaj "ţ" (la ĝusta formo havas komon sub la literoj, kun eta distanco; la malĝusta havas subhokon ligitan kun la litero). La kialo estas, ke ĝis antaŭ nelonge multaj komputiloj ne posedis tiparojn kun la ĝustaj literoj. Tio nun pliboniĝis, kaj la rumana vikipedio transiris al la ĝustaj formoj (vidu ro:Wikipedia:Diacriticele vechi și noi).
Mi tial kontribuas al la transiro per nomŝanĝo kaj prilaborado de kelkaj gravaj artikoloj pri rumanoj kaj rumaniaj geografiaĵoj. Por ebligi kontrolon de miaj ŝanĝoj mi ĉi-sube listigas ilin.
-- Aisano 19:03, 18. Okt 2010 (UTC)
Per tio ĉi mi provizore finas la protokoladon de miaj ŝanĝoj al la rumanaj diakritaj literoj. Ĝis nun mi ŝanĝis ĉ. 200 kapvortojn, kio implicis multoble pli da redaktoj, pro ligiloj, transdirektiloj kaj kategorioj. Mi plu laboros pri la afero, sed supozas, ke mi sufiĉe pruvis, ke temas pri serioza afero, kaj ke okazaj enhavaj ŝanĝoj estas ĝenerale je la bono de la koncernaj artikoloj.
Protestojn mi ĝis nun ne ricevis. Kiu deziras kontroli mian pluan laboron pri la temo, povas (kun iom pli da peno ol laŭ la ĉi-supra listo) fari ĝin laŭ mia redakto-historio. -- Aisano 22:26, 13. Nov 2010 (UTC)
CasteloBranco robote ŝanĝis la kategoriojn de rumaniaj distriktoj kun subsigno. Dankon! -- Aisano 17:25, 27. Dec 2010 (UTC)
La distriktoj kaj iliaj vilaĝoj
redaktiJe 2011-11-06 kompletiĝis la nomŝanĝoj de artikoloj el jenaj kategorioj:
- kategorio:distrikto Alba
- kategorio:distrikto Arad
- kategorio:distrikto Botoșani
- kategorio:distrikto Brașov
- kategorio:distrikto Constanța
- kategorio:distrikto Dâmbovița
- kategorio:distrikto Dolj (ne estis ŝanĝoj)
- kategorio:distrikto Giurgiu (ne estis ŝanĝoj)
- kategorio:distrikto Gorj (ne estis ŝanĝoj)
- kategorio:distrikto Ialomița
- kategorio:distrikto Iași
- kategorio:distrikto Ilfov
- kategorio:distrikto Mehedinți
- kategorio:distrikto Neamț
- kategorio:distrikto Prahova
- kategorio:distrikto Sibiu
- kategorio:distrikto Suceava
- kategorio:distrikto Teleorman (ne estis ŝanĝoj)
- kategorio:distrikto Tulcea (ne estis ŝanĝoj)
- kategorio:distrikto Vâlcea (ne estis ŝanĝoj)
- kategorio:distrikto Vaslui (ne estis ŝanĝoj)
- kategorio:distrikto Vrancea
Restas por prilabori (listo aktualigata per forstrekado):
kategorio:Distrikto Bacăukategorio:Distrikto Bihorkategorio:Distrikto Bistrița-Năsăudkategorio:Distrikto Caraș-Severinkategorio:Distrikto Clujkategorio:Distrikto Covasnakategorio:Distrikto Harghitakategorio:Distrikto Hunedoarakategorio:Distrikto Maramureșkategorio:Distrikto Mureșkategorio:Distrikto Sălajkategorio:Distrikto Satu Marekategorio:Distrikto Timiș
-- Aisano 14:07, 6 Nov. 2011 (UTC)
Laŭ la kapvortoj nun estas finprilaborita la kategorio:Distrikto Caraș-Severin. Tio signifas, ke ĉiuj artikoloj, kies nomoj enhavis "eraran" rumanan literon, estis ne nur adaptitaj kaj alinomitaj, sed ricevis ankaŭ enhavan kontrolon kaj informkadron. La komunumoj inter ili ricevis krome navigilon. -- Aisano 19:22, 26 Nov. 2011 (UTC)
Je 2012-07-22 kompletiĝis la nomŝanĝoj de artikoloj pri distrikto Bacău kaj distrikto Bihor. Same kiel ĉe Caraș-Severin la koncernaj artikoloj ricevis ankaŭ informkadron. Kaj same kiel tie restas ankoraŭ malnovaj literoj en la artikoloj, kies titolo ne bezonis ŝanĝon. -- Aisano (diskuto) 18:41, 22 Jul. 2012 (UTC)
Same pri Kategorio:Distrikto Bistrița-Năsăud. -- Aisano (diskuto) 13:06, 12 Aŭg. 2012 (UTC)
Same pri Kategorio:Distrikto Cluj. -- Aisano (diskuto) 17:22, 15 Mar. 2013 (UTC)
Same pri Kategorio:Distrikto Covasna. -- Aisano (diskuto) 14:51, 1 Maj. 2013 (UTC)
Same pri Kategorio:Distrikto Harghita. -- Aisano (diskuto) 13:53, 22 Dec. 2013 (UTC)
Same pri Kategorio:Distrikto Timiș. -- Aisano (diskuto) 14:42, 24 Sep. 2014 (UTC)
Same pri Kategorio:Distrikto Satu Mare. -- Aisano (diskuto) 13:31, 7 Dec. 2014 (UTC)
Same pri Kategorio:Distrikto Sălaj. -- Aisano (diskuto) 21:20, 2 Jan. 2015 (UTC)
Same pri Kategorio:Distrikto Hunedoara. Pri ĝi kaj pri Satu Mare mi krome prilaboris ĉiujn artikolojn pri komunumoj, tiel ke ne nur la koncerna kategorio estas kompleta, sed ankaŭ la granda plimulto de ligiloj kun diakritaj literoj estas laŭ la ĝusta formo. -- Aisano (diskuto) 18:04, 1 Mar. 2015 (UTC)
Same pri Kategorio:Distrikto Mureș, inkluzive de ĉiuj 91 artikoloj pri komunumoj. -- Aisano (diskuto) 20:54, 21 Mar. 2015 (UTC)
Same pri Kategorio:Distrikto Maramureș, inkluzive de ĉiuj 63 artikoloj pri komunumoj. Per ĉi tio kompletiĝis ĉiuj distriktoj de Rumanio kun siaj vilaĝoj, do la ega pliparto de la artikoloj kun rumanaj nomoj. Certe restas "malnovaj" (malĝustaj) rumanaj diakritaj literoj ene de artikoloj, kaj verŝajne restas kelkaj artikoloj pri rumanoj, en kies nomoj troviĝas tiaj literoj; sed esence mia projekto, kiun mi komencis en oktobro 2010, kompletiĝis. -- Aisano (diskuto) 20:50, 7 Apr. 2015 (UTC)