La Bureba (Burebo esperante) estas komarko en la nordoriento de provinco Burgoso (Kastilio kaj Leono, Hispanio). Ĝi estas trafluata de multnombraj rojoj kiuj enfluas, tra la riveroj Homino, Oroncillo, Oca kaj Tirón al la riverego Ebro.

Mapo de la komarkoj de Burgoso. La Bureba, iom malsupre de la plej norda komarko kaj tre helverde.

Temas pri depresio ĉirkaŭita de montoj. El ili la kanjono de Pancorbo estis komprenita kiel trapasejo el nordorienta Hispanio al la Centra Altebenaĵo.

Konsiderata kiel la verdadera esencia de Castilla (vera esenco de Kastilio) kiun Azorín difinis kiel el corazón de la tierra de Burgos (la koro de la tero de Burgoso) estis setlejo de la antikvaj Aŭtrigonoj, kiuj havis sian ĉefurbon en la aktuala Briviesca. Ĝi enhavas 46 submunicipojn.

Municipoj redakti

La komarko enhavas 44[1] municipojn. El kiuj la municipoj Aguas Cándidas, Los Barrios de Bureba, Briviesca, Fuentebureba, Galbarros, Oña, Poza de la Sal, Quintanaélez, Rojas, Rublacedo de Abajo, Rucandio kaj Salinillas de Bureba estas dividitaj siavice en submunicipoj.

Jurisdikcie ĉiuj tiuj municipoj apartenas al la Partido de Briviesca, escepte Miraveche, Santa María Ribarredonda kaj Villanueva de Teba, kiuj apartenas al Miranda de Ebro.

La 44 municipoj estas jenaj:

Notoj redakti

  1. Oni ne inkludas la urbon Frías spite apartenon al la Partido de Briviesca