Forumo Junulara Eŭropa

(Alidirektita el FoJE)

La Forumo Junulara Eŭropa, mallongita kiel FoJE, (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF) estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj en Eŭropo. Ĝi celas reprezenti la asociojn kaj junularon ĝenerale al Eŭropaj kaj internaciaj institutoj kiel la Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj. En januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili 44 naciajn junularajn konsilojn kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de FoJE kiel neregistara organizaĵo.[1] Krome laŭ la nuna stato unu landa sekcio de TEJO, Pola Esperanto-Junularo, sukcesas esti plena membro[2] de sia landa konsilio de junularaj organizaĵoj[3] - plia landa sekcio, Germana Esperanto-Junularo, havis kompareblan statuson ekde komence de la 1990-aj ĝis meze de la 2010-aj jaroj,[4] sed perdis ĝin pro tio ke la ĉiukaze altaj postuloj pri grandeco de la membroasocioj estis ankoraŭ plialtigitaj, kaj la aktivuloj de GEJ ne plu sukcesis plenumi la postulojn konatajn al ĉiuj.

Forumo Junulara Eŭropa
emblemo
internacia organizaĵo • interesogrupo
Komenco 1996 vd
Antaŭe Q21082728Q11923407Q21055588 vd
Sidejo Bruselo
Adreso Rue de l’Industrie, 10
Agareo

youth policy
• youth activism

Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo international non-profit association
vdr

Historio redakti

Kreiĝinte en 1996, FoJE estas la kunigado de tri antaŭaj organizoj (angle nomitaj Council of European National Youth Committees (CENYC), Youth Forum of the European Communities (YFEU) kaj European Co-ordination Bureau of International Youth Organisations (ECB) ), kiuj laboris por la rajtoj de junuloj ekde la 1960-aj jaroj (CENYC kaj ECB) aŭ ekde la fino de la 1970-aj jaroj (YFEU).

Laboro kaj celoj redakti

FoJE celas esti la voĉo de la junularo en Eŭropo. Junuloj estas egalaj civitatanoj kiujn FoJE subtenas por ke ili plenumu siajn rolojn kiel mondaj civitatanoj kaj plibonigu siajn proprajn vivojn. FoJE estas sendependa kaj demokrata komunumo, organizata kaj dirigestrata de junuloj. Ĝi reprezentas la naciajn junularajn konsilojn kaj la sendependajn junularajn organizojn kiuj membriĝas en ĝi, kaj batalas por iliaj interesoj kaj bezonoj kaj la interesoj kaj bezonoj de la junularo mem.

La celoj de FoJE estas:

  • Pligrandigi la partoprenon de la junularo kaj la junularaj organizoj en la socio kaj en la decidado.
  • Influi la politikajn problemojn kiuj trafas la junulojn kaj la junularajn organizojn, reprezantante ilin oficiale ĉe internaciaj organizoj : EU, la Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj.
  • Prihelpi la laboron de la junularo en la naciaj kaj internacia nivelo, ĉefe helpante ilin por ricevi taŭgajn subvenciojn
  • Prihelpi la interŝanĝon de ideoj kaj spertoj, la reciprokan interkomprenon, kaj egalajn rajtojn kaj ŝancojn inter la junuloj de Eŭropo.
  • Subteni la interkulturan komprenon, la demokration, la respekton, la diversecon, la homajn rajtojn, la aktivan civitatanecon kaj la solidarecon.
  • Kunlabori por la pligrandigado de la junulara laboro en aliaj regionoj de la mondo.

Membroj redakti

Naciaj junularaj konsilioj redakti

Lando Nomo Mallongigo Stato
  Armenio Armena Nacia Junulara Konsilio ՀԵաԽ HEaĤ NYCA Plenrajta
  Aŭstrio Aŭstria junulara reprezentantaro ÖJV Plenrajta
  Azerbajĝano Nacia Asembleo de Junularaj Organizoj de Azerbajĝano ARGTMŞ NAYORA Plenrajta
  Belgio - komunumo germanlingva Rat der Deutschsprachigen Jugend RDJ Plenrajta
  Belorusio Belorusa Unuiĝo de Junularaj kaj Infanaj Publikaj Asocioj РАДА RADA Plenrajta
  Britio Brita Junulara Konsilio BYC Plenrajta
  Bulgario Nacia Junulara Forumo de Bulgario НМФ NMF Kandidato
  Ĉeĥio Ĉeĥia Konsilio de Infanoj kaj Junularo ČRDM Plenrajta
  Danio Dana Junulara Konsilio DUF Plenrajta
  Estonio Estona Junulara Konsilio ENL Plenrajta
  Finnlando Allianssi Allianssi Plenrajta
  Flandrio - Belgio nederlandlingva Vlaamse Jeugdraad VJR Plenrajta (unu voĉdono kun CRIJ)
  Francio Komitato de Asocioj de Junularo kaj Popola Edukado CNAJEP Plenrajta
  Germanio Germania nacia komitato por internacia junulara laboro DNK Plenrajta
  Grekio Greka Nacia Junulara Konsilio ΕΣΥΝ ESYN Plenrajta
  Hispanio Konsilio de la Junularo de Hispanio CJE Plenrajta
  Irlando Irlanda Nacia Junulara Konsilio NYCI Plenrajta
  Islando Landsamband æskulýðsfélaga LÆF Plenrajta
  Italio Nacia Konsilio de Junuloj en Italio FNG Plenrajta
  Kartvelio Kartvela Nacia Konsilio de Junularaj Organizoj საოს SaoS NCYOG Plenrajta
  Katalunio Nacia Konsilio de la Junularo de Katalunio CNJC Plenrajta (sen voĉdono)
  Kipro Kipra Junulara Konsilio ΣNK CYC Plenrajta
  Kroatio Reto Junulara de Kroatio MMH Plenrajta
  Latvio Junulara Konsilio de Latvio LJP Plenrajta
  Litovio Konsilio de Junulaj Organizaĵoj de Litovio Lijot Plenrajta
  Luksemburgo Ĝenerala Konferenco de Luksemburgia Junularo CGJL Plenrajta
  Malto Nacia junulara konsilio de Malto KNZ Plenrajta
  Moldavio Nacia Junulara Konsilio de Moldavio CNTM Plenrajta
  Nederlando Nacia junulara konsilio de Nederlando NJ Plenrajta
  Norvegio Nacia konsilio por norvegaj infanaj kaj junularaj organizaĵoj LNU Plenrajta
  Pollando Pola Konsilio de Junularaj Organizoj PROM Plenrajta
  Portugalio Nacia Konsilio de la Junularo de Portugalio CNJ Plenrajta
  Rumanio Junulara Konsilio de Rumanio CTR Kandidato
  Rusio Rusa Nacia Junulara Konsilio НСМДОР Plenrajta
  Serbio Tegmenta Organizaĵo de la Junularo de Serbio КOMС KOMS Kandidato
  Slovakio Junulara Konsilio de Slovakio RMS Plenrajta
  Slovenio Junulara Konsilio de Slovenio MSS Plenrajta
  Svedio Nacia Konsilio por la junularaj organizaĵoj de Svedio LSU Plenrajta
   Svislando Svisa Nacia Junulara Konsilio SAJV/CSAJ Plenrajta
  Ukrainio Ukrainia Junulara Forumo YМФ UMF Kandidato
  Valonio - Belgio franclingva Comité pour les Relations Internationales de Jeunesse CRIJ Plenrajta (unu voĉdono kun VJR)

Internaciaj junularaj neregistaraj organizoj redakti

Nomo Mallongigo Stato
Association des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe: AEGEE AEGEE Plenrajta
Alliance of European Voluntary Service Organisations (rete) ALLIANCE Plenrajta
International ATD Fourth World Movement (rete) ATD-Quart Monde Plenrajta
Board of European Students of Technology (rete) BEST Observantoj
Democrat Youth Community of Europe (rete Arkivigite je 2023-02-05 per la retarkivo Wayback Machine) DEMYC Plenrajta
European Bureau of Conscientious Objection - Eŭropa oficejo de militrifuzo (rete) EBCO/BEOC Plenrajta
Young European Socialists - junularo de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (rete) ECOSY Plenrajta
European Confederation of Youth Clubs (rete) ECYC Plenrajta
European Democrat Students - studentoj en la Eŭropa Popola Partio (rete) EDS Plenrajta
European Educational Exchanges – Youth for Understanding (rete) EEE-YFU Plenrajta
European Federation for Intercultural Learning (rete) EFIL Plenrajta
Erasmus Student Network - studenta reto de la programo Erasmo (rete) ESN Plenrajta
Eŭropa Unuiĝo de Surda Junularo EUDY Kandidata
ACTIVE - Sobriety, Friendship and Peace (rete) ACTIVE Plenrajta
European Students' Union - ligo de eŭropaj studentaj sindikatoj (rete) ESU/ESIB Plenrajta
European Trade Union Confederation Youth - junularoj de la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (rete) ETUC Youth Plenrajta
European Federation of Youth Hostel Associations (rete) EUFED Plenrajta
European Union of Jewish Students (rete) EUJS/UEEJ Plenrajta
Ecumenical Youth Council in Europe (rete) EYCE Plenrajta
International Federation of Catholic Parochial Youth Movements (rete Arkivigite je 2023-02-10 per la retarkivo Wayback Machine) FIMCAP Plenrajta
Federation of Young European Greens - Federacio de Junaj Eŭropaj Verduloj FYEG Plenrajta
International Federation of Liberal Youth - junularo de la Liberala Internacio (rete) IFLRY Plenrajta
International Falcon Movement - Socialist Education International (rete) IFM-SEI Plenrajta
International Federation of Medical Students' Associations (rete) IFMSA Plenrajta
International Lesbian, Gay, Bisexual, Transgender and Queer Youth and Student Organisation (rete) IGLYO Plenrajta
International Union of Socialist Youth - junularo de la Socialista Internacio (rete) IUSY Plenrajta
International Young Nature Friends (rete) IYNF Plenrajta
International Young Catholic Students (rete) JECI-MIEC Plenrajta
Young European Federalists - junularo de la Unio de Eŭropaj Federalistoj (rete) JEF Plenrajta
European Liberal Youth - junularo de la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (rete) LYMEC Plenrajta
International Movement of Catholic Agricultural and Rural Youth (rete) MIJARC-Europe Plenrajta
Organising Bureau of European School Student Unions (rete) OBESSU Plenrajta
Rural Youth Europe (rete) RYEurope Plenrajta
Internacia Civila Servo SCI Plenrajta
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO Plenrajta
World Association of Girl Guides and Girl Scouts (rete) WAGGGS Plenrajta
World Organisation of the Scout Movement (eŭropa oficejo, rete) WOSM Plenrajta
Youth Action for Peace (?) YAP Plenrajta (paŭzigita)
Youth and Environment Europe (rete) YEE Plenrajta
Youth of the European People's Party - junularo de la Eŭropa Popola Partio (rete) YEPP Plenrajta
Youth for Exchange and Understanding (rete) YEU Plenrajta
European Alliance of YMCAs - eŭropa alianco de Kristanaj Asocioj de Junaj Viroj (tutmonda retejo) YMCA Plenrajta
Young Women's Christian Association - Kristana Asocio de Junaj Virinoj YWCA Plenrajta
Youth of European Nationalities (rete) YEN Plenrajta
European Council of Young Farmers (rete) CEJA Observantoj
European Confederation of Independent Trade Unions (rete) CESI-Youth Observantoj
Don Bosco Youth Net - junulara reto Don Bosco (rete) Don Bosco Observantoj
European Free Alliance Youth - junularo de la Eŭropa Libera Alianco (rete) EFAY Observantoj
European Non-Governamental Sports Organisation Youth Committee (rete) ENGSO Youth Observantoj
European Youth Press (rete) EYP Observantoj
International Federation of Training Centres for the Promotion of Progressive Education (rete) FICEMEA Observantoj
International Coordination of Young Christian Workers (rete) ICYCW/CIJOC Observantoj
Jeunesses Musicales International - interesogrupo por junaj muzikistoj/ĥoroj/orkestroj (rete) JMI Observantoj
Pax Christi Internacia Pax Christi Observantoj
Red Cross Youth - junularo de la Internacia Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento RCY Observantoj
Youth Express Network (rete) Y-E-N Observantoj
Children's International Summer Villages (rete) CISV Kandidato
International Federation of Hard of Hearing Young People (rete) IFHOHYP Observantoj
Young Entrepreneurs Organisation of the European Union (rete) JUENE Observantoj
International Debate Education Association (rete) IDEA NL Observantoj
The Duke of Edinburgh's International Award Foundation (rete) The Award Observantoj
Freedom, Legality and Rights in Europe (?) FLARE Kandidateco paŭzita

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti