Grandaj Lagoj (Nordameriko)

(Alidirektita el Grandaj lagoj)

La Grandaj Lagoj – la lagoj Supra, Miĉigana, Hurona, Eria, kaj Ontaria – formas la plej grandan nesalan akvosistemon de la tero. La lagoj kovras 243.459 km2, kaj ili drenas pli ol 500.000 km2 da tero. Inter la Hurona kaj Eria troviĝas la Lago Sankta Klara. La Grandaj Lagoj situas inter Kanado kaj Usono -do ili faras landlimon-, inter la kanadaj provincoj de Ontario kaj Kebekio, kaj la usonaj ŝtatoj de Ilinojo, Indianao, Miĉigano, Minesoto, Nov-Jorkio, Ohio, Pensilvanio, kaj Viskonsino. Pli ol 33 milionoj da homoj loĝas en la Grandlaga drenad-baseno.

Satelita bildo de la Grandaj Lagoj, 24an de Aprilo, 2000, kun aldono de la lagonomoj.
Detroit ĉe la rivero Detroit interligas la centrajn metropolajn areojn de la regiono.

Ili formas la plej grandan grupon de nesalakvaj lagoj sur la Tero, kaj enhavas 21% el la tutmonda surfaca nesala akvo.[1][2][3] La totala areo estas 244,106 km², kaj la totala volumo (mezurita je malalta akvo) estas 22,671 km³.[4] Pro ties marecaj karakteroj: altaj ondoj, fortaj ventoj, fortaj fluoj, grandaj profundoj, kaj malproksimaj horizontoj, la kvin Grandaj Lagoj estis aluditaj ankaŭ kiel internaj maroj.[5] La Lago Supra estas la la plej granda kontinenta lago en la mondo laŭ areo, kaj la Lago Miĉigano estas la plej granda lago kiu estas tute ene de unusola lando.

La ŝipoj de la oceanoj povas atingi la Grandajn Lagojn. Unue ili sekvas la riveron Sankt-Laŭrenco ĝis Montrealo. Tiam ili uzas la 293 km-ojn longan Marvojon Sankt-Laŭrenco (konstruita 1959), por atingi Lagon Ontarion. Por atingi la aliajn lagojn, ili supreniras 99 metrojn de alteco sur la Kanalo Welland inter la Ontaria Lago kaj la Eria Lago. La frajta ekspedado sur la lagoj estas tre grava por la Grandlagaj industrioj.

Great Lakes 1.PNG

Nur la surfaco de la Eria Lago glaciiĝis vintre, ĉar ĝi estas lago ne tre profunda. Kaj la Grandaj Lagoj moderigas la kontinentan klimaton de la regiono.

La Grandaj Lagoj ekformiĝis fine de la lasta glacialo antaŭ ĉirkaŭ 10,000 jaroj, kiam retiriĝis la glacitavoloj kiuj fosis basenojn en la tero kaj poste pleniĝis el fandakvo.[6] La lagoj estis ĉefa vojo por transportado, migrado kaj komerco, kaj estas hejmo por granda nombro de akvaj specioj. Multaj invadaj specioj estis enmetitaj pro la komerco, kaj kelkaj estas minacoj por la biodiverseco de la regiono.

GeografioRedakti

 
Terenoj de kie akvo enfluas la Sankt-Laŭrencon

Kvankam la kvin lagoj estas en separataj basenoj, ili formas ununuran, nature interkonektitan korpon de nesala akvo, ene de la Baseno de la Grandaj Lagoj. Tiuj lagoj formas ĉenon kiu konektas la orientan-centran internon de Nordameriko al la Atlantika Oceano. El la interno al la elfluo de la Rivero Sankta Laŭrenco, la akvo fluas el Supra al Hurono kaj al Miĉigano, suden al Erie, kaj finale norden al la Lago Ontario. La lagoj drenas grandan akvokolektan areon pere de multaj riveroj, kaj enhavas ĉirkaŭ 35,000 insulojn.[7] Estas ankaŭ kelkaj miloj da pli malgrandaj lagoj, ofte nomataj "internaj lagoj," ene de la baseno.[8] La areo de la kvin ĉefaj lagoj kombine estas preskaŭ sama al la grando de la Unuiĝinta Reĝlando, dum la areo de la tuta baseno (nome la lagoj plus la tero kiun ili drenas) estas ĉirkaŭ la grando de la UR kaj Francio kombine.[9] La lago Miĉigano estas la ununura el la Grandaj Lagoj kiuj estas situanta entute ene de Usono; la aliaj formas akvajn limojn inter Usono kaj Kanado.

La lagoj estas dividataj inter la jurisdikcioj de la kanada provinco de Ontario kaj la usonaj subŝtatoj Minesoto, Viskonsino, Miĉigano, Ilinoiso, Indianao, Ohio, Pensilvanio, kaj Novjorkio. Kaj Ontario kaj Miĉigano inkludas ene de siaj limoj partojn de kvar el la lagoj, dum Novjorkio kaj Viskonsino po du, kaj la resto po unu.

BatimetrikoRedakti

Lago Erie Lago Hurono Lago Miĉigano Lago Ontario Supra Lago
Areo[4] 25 719 km² 59 570 km² 58 016 km² 19 477 km² 82 362 km²
Akvenhavo[4] 480 km³ 3,500 km³ 4,900 km³ 1,640 km³ 12,000 km³
Alto[10] 174 m 176 m 176 m 75 m 182.9 m
Averaĝa profundo[9] 19 m 59 m 85 m 86 m 147 m
Maksimuma profundo[11] 64 m 228 m 282 m 245 m 407 m
Ĉefaj setlejoj Bufalo
Klevlando
Erie
Toledo
Alpena
Bay City
Owen Sound
Port Huron
Sarnia
Ĉikago
Gary
Green Bay
Sheboygan
Milwaukee
Kenosha
Racine
Muskegon
Traverse City
Hamilton
Kingston
Misisogo (Ontario)
Oshawa
Roĉestro (Nov-Jorkio)
Toronto
Duluth
Marquette
Sault Ste. Marie, MI
Sault Ste. Marie, ON
Superior
Thunder Bay
Relativa alto, averaĝaj profundoj, maksimumaj profundoj, kaj volumoj de la Grandaj Lagoj.
Notoj: La areo de ĉiu rektangulo estas proporcia al la volumo de ĉiu lago. Ĉiuj mezuroj estas je malalta nivelo.
Fonto: United States Environmental Protection Agency[10]
 
Sistema profilo de la Grandaj Lagoj.

Ĉar la areoj de la lagoj Supra, Hurono, Miĉigano, kaj Erie estas ĉiuj proksimume de la sama alto super marnivelo, dum la lago Ontario estas klare pli malalta, kaj ĉar la Niagara Eskarpo malhelpas ĉian naturan navigadon, la kvar supraj lagoj estas ofte nomitaj la "supraj grandaj lagoj". Tiu nomo, aliflanke, estas ne universala. La loĝantoj sur la marbordo de Supra Lago ofte nomas ĉiujn aliajn lagojn "la pli malaltaj lagoj", ĉar ili estas certe tute pli malaltaj. Ŝipistoj de grocaj barĝoj transdonantaj kargojn de Supra Lago kaj nordo de Lago Miĉigano kaj Hurona Lago ĝis havenoj de Lago Erie aŭ Ontario ofte nomas ĉi-lastan la pli malaltaj lagoj kaj la lagojn Miĉigano, Hurono, kaj Supra la supraj lagoj. Tio kondukas al pensado pri lagoj Erie kaj Ontario kiel "sudaj" kaj la aliaj kiel "supren laŭ nordo". Ŝipoj velantaj norden sur Lago de Miĉigano estas konsideritaj "suprensaltego" eĉ se ili velas direkte al ĝia elfluanta fluejo.[12]

Primaraj Konektadaj AkvovojojRedakti

 
Toronto ĉe la lago Ontario estas en la orienta sekcio de la Megalopolo Grandaj Lagoj
 
Chicago ĉe la lago Miĉigano estas en la okcidenta parto de la grandlaga megalopolo, kaj la loko de la akvovojo ligante la lagojn al la Misisipia valo

Lago Miĉigano-HuronoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lago Miĉigano-Hurono.

La lagoj Hurono kaj Miĉigano foje estas konsideritaj ununura lago, nomita Lago Miĉigan-Hurono, ĉar ili estas unu hidrologia akvoareo ligita fare de la Akvokoloj Mackinac.[13] La Akvokolo estas 8 km larĝa[9] kaj 37 m profunda; la akvoniveloj - nuntempe je 176 m - pliiĝas kaj malpliiĝas kune,[14] kaj la fluo inter Miĉigano kaj Hurono ofte inversigas direkton.

BildaroRedakti

StatistikojRedakti

La Grandaj Lagoj enhavas 21% el la surfaco de nesala akvo de la mondo: 22,810 km³, kio egalas al 2.3×1016 litroj. Tio estas sufiĉe da akvo por kovri la 48 komunapudajn usonajn ŝtatojn je uniforma profundo de 2.9 m. Kvankam la lagoj enhavas grandan procenton de la nesala akvo de la mondo, la Grandaj Lagoj liveras nur malgrandan parton de la usona trinkakvo je tutlanda nivelo.[15]

La totala surfaca areo de la lagoj estas proksimume 244 100 km² — preskaŭ la sama grando kiel Unuiĝinta Reĝlando, kaj pli granda ol la usonaj ŝtatoj Novjorkio, Nov-Ĵerzejo, Konektikuto, Rod-Insulo, Masaĉuseco, Vermonto kaj Nov-Hampŝiro tutaj kune.[16]

La "marbordo" de la Grandaj Lagoj estas proksimume 16,900 km longa;[9] sed la longo de marbordo (lagobordo) estas malfacile mezurebla precize kaj ne estas bone difinita mezuro. El la totalo de 16 900 km de bordo, Kanado bordas proksimume 8 400 km, dum la ceteraj 8 500 km estas bordataj de Usono. Miĉigano havas la plej longan bordon en Usono, bordante preskaŭ 5 292 km de bordo, sekvita de Viskonsino (1,320 km)), Novjorkio (761 km), kaj Ohio (502 km)).[17] Trapasi la bordon de ĉiuj el la lagoj kovrus distancon preskaŭ egalan al veturado de la duono de la longo de la tuta mondo en la Ekvatoro.[9]

EkologioRedakti

 
Ĝeneraligita skemo de la ekosistemo de la akvobordo de la Grandaj Lagoj.

Historie, la Grandaj Lagoj, aldone al sia laga ekologio, estis ĉirkaŭita de variaj arbaraj ekoregionoj (escepte en relative malgranda areo de la sudokcidento de la Lago Miĉigano kie savano aŭ prerioj ie estis). Senarbarigo, urbanizado kaj agrikulturo estis ŝanĝinta tiun rilaton. Komence de la 21a jarcento, la bordoj de la Lago Supra havas arbarojn en 91%, Lago Hurono 68%, Lago Ontario 49%, Lago Miĉigano 41%, kaj Lago Erie, kie lignoproduktado kaj urbanizado estis plej etenda, 21%. Kelkaj el tiuj arbaroj estas de duaranga aŭ triaranga kreskado (t.e. ili estis forhakitaj antaŭe, ŝanĝis sian komponon). Almenaŭ 13 naturaj specioj estis dokumentitaj kiel formortintaj ekde la alveno de eŭropanoj, kaj multaj pliaj estas minacataj aŭ endanĝeritaj.[9] Krome, ekzotaj kaj invadaj specioj estis enmetitaj.

FaŭnoRedakti

Kvankam la organismoj kiuj vivas en la fundo de profundaj akvoj estas similaj al tiuj kiuj troviĝas en pli malgrandaj lagoj, la profundaj akvoj enhavas organismojn kiuj troviĝas nur en profundaj, malvarmaj lagoj de nordaj latitudoj. Tiu estas la delikata "opossum shrimp" (nome salikoko el la ordo Mysida), la profundakva "scud" (nome krustulo de la ordo amfipodoj), du tipoj de kopepodoj, kaj la profundakva "sculpin" (spinhava, grandkapa fiŝo).[18]

 
Laga acipensero, la plej granda indiĝena fiŝo en la Grandaj Lagoj kaj la celo de etenda komerca fiŝkaptado en la 19a kaj 20a jarcentoj estas listigita kiel minacata specio.[19]

La Grandaj Lagoj estas grava fonto de fiŝkaptado. La fruaj eŭropaj setlantoj gapis pri kaj la vario kaj la kvanto de fiŝoj; estis 150 diferencaj specioj en la Grandaj Lagoj.[9] Laŭlonge de la historio, populacioj de fiŝoj estis fruaj indikiloj de la stato de la Grandaj Lagoj kaj restis unu el la ŝlosilaj indikiloj eĉ en la nuntempa erao de prilaboritaj analizoj kaj mezurinstrumentoj. Laŭ la dulanda (Uson-Kanada) libro pri naturaj resursoj The Great Lakes: An Environmental Atlas and Resource Book: "La plej grandaj fiŝkaptadoj de la Grandaj Lagoj estis registritaj en 1889 kaj 1899 je ĉirkaŭ 67 000 tunoj (66 000 longaj tunoj; 74 000 mallongaj tunoj) [147 milionoj da funtoj]."[20]

Ĉirkaŭ 1801, la Novjorkia Parlamento trovis necese aprobi regularon por malpliigi barierojn al la natura migrado de la Atlantika salmo el la Lago Erie en siajn naturajn frajejojn. Komence de la 19a jarcento, la registaro de Supra Kanado trovis necese enkonduki similan leĝaron malpermesantan la uzadon de baraĵoj kaj retoj en la elfluejoj de la alfluantoj de la Lago Ontario. Ankaŭ alia protekta leĝaro estis aprobita, sed ties plenumado restas malfacila.[21]

Ambaŭflanke de la kanad–usona landlimo, la pliigo de akvobaraĵoj kaj akvorezervejoj multobliĝis, kio postulis pli reguligajn klopodojn. Meze de la 19a jarcento okazis baradon en la riveroj kio malhelpis la atingon fare de salmoj kaj de lagaj acipenseroj de siaj frajejoj. La Viskonsina Fiŝkaptokomisiono notis malpliigon de ĉirkaŭ 25% en ĝeneralaj fiŝkolektoj ĉirkaŭ la jaro 1875. Kelkaj usonaj ŝtatoj nuligis akvobaraĵojn el kelkaj riveroj okaze de neceso.[22]

Troa fiŝkaptado estis cititaj kiel ebla tialo de la malpliigo en la populacio de variaj fiŝoj de la subfamilio Koregonenoj (Coregoninae), grava pro sia gastronomia dezireblo kaj, pro tio de ekonomia konsekvenco. Krome, inter 1879 kaj 1899, registritaj kaptadoj de koregoj malpliiĝis el ĉirkaŭ 24.3 milionoj da funtoj (11 milionoj da kg) ĝis ĝuste ĉirkaŭ 9 milionoj da funtoj (4 milionoj da kg).[23] Ĉirkaŭ 1900, komercaj fiŝkaptistoj de la Lago Miĉigano estis kaptante averaĝon de 41 milionoj da funtoj da fiŝoj ĉiujare.[24] Ĉirkaŭ 1938, la komerca fiŝkaptado de Viskonsino estis motorigita kaj mekanizita, generante laborpostenojn por pli ol 2 000 laboristoj, kaj atingante 14 milionojn da funtojn jare.[24] La populacio de gigantaj nesalakvaj mituloj estis nuligita ĉar la mituloj estis kolektitaj por ties uzado kiel butonoj fare de la fruaj entreprenistoj de la Grandaj Lagoj.[23] Ekde 2000, la invadaj kvago-mituloj estis kovregantaj la fundon de la Lago Miĉigano preskaŭ el bordo al bordo, kaj ties nombroj estas ĉirkaŭkalkulitaj je 900 mil bilionoj.[24]

La influo de la populacioj de parazitaj petromizoj post la disvolvigo de la Eria Kanalo kaj de la multe posta Welland Kanalo kondukis al la du federaciaj registaroj de Usono kaj Kanado al kunlaboro por kunaj proponoj por kontroli ĝin. Ĉirkaŭ la mezo de la 1950-aj jaroj, la populacioj de trutoj de la lagoj Miĉigano kaj Hurono estis malpliigitaj, kaj la petromizoj estis la plej evidentaj kulpuloj. Tio kondukis al la lanĉo de du-landa Fiŝkaptokomisiono de la Grandaj Lagoj.

 
Klifoj ĉe Palisade Head en Lago Superior en Minesoto apud Silver Bay.

The Great Lakes: An Environmental Atlas and Resource Book (1972) notis: "Nur kelkaj manplenoj restas el la iam granda komerca fiŝkaptejo."[20] Sed, plibonigoj en la akvokvalito realigitaj dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kombine kun sukcesaj stokprogramoj de salmoj, ebligis la kreskon de grandaj pordistradaj fiŝkaptejoj.[25] La lasta komerca fiŝkaptisto lasis Milvokion en 2011 pro troa fiŝkaptado kaj antropogenaj ŝanĝoj en la biosfero.[24]

Ekde la 19a jarcento ĉirkaŭ 160 novaj specioj trovis siajn vojojn al la ekosistemo de la Grandaj Lagoj; multaj iĝis invadaj; la eloceana ŝipbalasto kaj la parazitoj de la ŝipŝeloj okazigas akrajn ekonomiajn kaj ekologiajn efikojn.[26][27] Laŭ la Inland Seas Education Association, averaĝo de po unu nova specio eniras en la Grandaj Lagoj ĉiun okan monaton.[27]

 
Amaso da Zebra mitulo plagante flumezurilon el la Lago Miĉigano.

Enkondukoj en la Grandaj Lagoj estas tiuj de la Zebra mitulo, kiuj estis por la unua fojo malkovrita en 1988, kaj de la kvago-mitulo en 1989. La moluskoj estas efikaj filtromanĝantoj, konkurence kontraŭ indiĝenaj mituloj kaj malpliigante la disponebla manĝaĵo kaj la frajejojn de la fiŝoj. Aldone, la mituloj povas esti ĝeno al industrioj ĉar ili ŝtopas la tubojn. La Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono ĉirkaŭkalkulis, ke la ekonomia damaĝo fare de la zebra mitulo povas atingi ĉirkaŭ 5 mil milionojn da usonaj dolaroj en la dua jardeko de la 21a jarcento.[28]

La riverharingoj por la unua fojo eniris en la sistemon okcidente de la Lago Ontario tra kanaloj de la 19-a jarcento. Ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj, la malgranda arĝentofiŝo iĝis familiara ĝenaĵo por la banantoj de Lagoj Miĉigano, Hurono, kaj Erie. Periodaj amasaj formortoj rezultis en vastaj nombroj de fiŝoj trenitaj surborden; ĉirkaŭkalkuloj de variaj registaroj metis la procenton de la biomaso de la Lago Miĉigano, kiu estis formita de riverharingoj en la komenco de la 1960-aj jaroj, tiom alte kiom ĝis 90%. Fine de la 1960-aj jaroj, la variaj ŝtataj kaj federaciaj registaroj ekremetis kelkajn speciojn de salmoj, inter kiuj la indiĝenaj lagotrutoj same kiel la ne-indiĝenaj salmoj chinook kaj coho; ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj, la populacioj de riverharingoj draste estis falintaj.[29] La cernua, nome malgranda perkedo el Eŭrazio, iĝis la plej abunda fiŝospecio en la rivero Sankta Luiso alfluanto de la Lago Supra kvin jarojn post ties detektado en 1986. Ties teritorio, kiu etendiĝis al la Lago Hurono, metas gravan minacon al la fiŝkaptado de la plej malsupra lago.[30] Kvin jarojn post la unua estis observita en la rivero Sankta Klara, la ronda gobio nun estas trovebla en ĉiuj el la Grandaj Lagoj. La gobio estas konsiderata nedezirebla pro diversaj tialoj: ĝi predas fundomanĝantajn fiŝojn, hegemonias en la optimumaj habitatoj, frajas multajn fojojn en ĉiu sezono, kaj povas survivi en akvo de malbonaj kvalitkondiĉoj.[31]

Kelkaj specioj de ekzotaj kladoceroj estis hazarde enmetitaj en la Grandajn Lagojn, kiel la dornohava kladocero (planktona krsutulo), nome Bythotrephes longimanus, kaj la fiŝhoka kladocero, nome Cercopagis pengoi, kiu havas eblan efikon sur la populacioj de zooplanktono. Estis enkondukitaj ankaŭ kelkaj specioj de kankroj, kiuj povas konkurenci kontraŭ la indiĝenaj populacioj de kankroj. Pli ĵuse oni instalis elektran barilon tra la Ĉikaga Sanitarŝipa Kanalo por teni kelkajn speciojn de invadaj karpojn for de la areo. Tiuj rapid-kreskantaj planktomanĝantaj fiŝoj jam draste koloniigis la riverajn sistemojn de Misisipo kaj Ilinojso.[32] La marpetromizo, kiu estis partikulare damaĝa al la indiĝena populacio de lagotruto, estas alia ekzemplo de invada marspecio en la Grandaj Lagoj.[33] Invadaj specioj, partikulare zebraj kaj kvagaj mituloj, povas esti almenaŭ parte kulpaj pro la falego de la profundakva fiŝkomunumo de la Lago Hurono,[34] same kiel pro drastaj senprecedencaj ŝanĝoj en la zooplanktona komunumo de la lago.[35]

ArbarekspluatadoRedakti

Arbarekspluatado de la etendaj arbaroj en la Regiono de la Grandaj Lagoj forigis la ĉeriveran kaj apudan arbokovron ĉe riveroj kaj rojoj, kiuj havigis ombron kaj moderis akvotemperaturojn en fiŝfrajejoj. Forigo de arboj ankaŭ malstabiligis la grundon, kies plej grandaj volumenaĵoj rezultis en rojgrundoj kiuj okazigis sedimentadon de gruzogrundoj, kaj tre ofte inundojn.

Ankaŭ la arbohakado ĉe riveroj alfluantaj al lae Grandaj Lagoj movis sedimentojn. En 1884, la Novjorka Fiŝkapta Komisiono determinis, ke la forĵetaĵoj de la segilindustrio estis damaĝanta la fiŝpopulaciojn.[36]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Great Lakes – U.S. EPA. Epa.gov (2006-06-28). Alirita 2011-02-19.
  2. LUHNA Chapter 6: Historical Landcover Changes in the Great Lakes Region. Biology.usgs.gov (2003-11-20). Arkivita el la originalo je 2012-01-11. Alirita 2011-02-19.
  3. Ghassemi, Fereidoun. (2007) Inter-basin water transfer. Cambridge, Cambridge University Press. ISBN 0-521-86969-2.
  4. 4,0 4,1 4,2 Great Lakes: Basic Information: Physical Facts. United States Environmental Protection Agency (EPA) (May 25, 2011). Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita November 9, 2011.
  5. Williamson, James. (2007) The inland seas of North America: and the natural and industrial productions .... John Duff Montreal Hew Ramsay Toronto AH Armour and Co..
  6. (2008) Archaeology in America: An Encyclopedia: An Encyclopedia. ABC-CLIO. ISBN 978-0-313-02189-3.
  7. Tom Bennett. (1a Februaro 1999) State of the Great Lakes: 1997 Annual Report. DIANE Publishing. ISBN 978-0-7881-4358-8.
  8. Gene E. Likens. (20 May 2010) Lake Ecosystem Ecology: A Global Perspective. Academic Press. ISBN 978-0-12-382003-7.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 Grady, Wayne. (2007) The Great Lakes. Vancouver: Greystone Books and David Suzuki Foundation, p. 13, 21–26, 42–43. ISBN 978-1-55365-197-0.
  10. 10,0 10,1 Great Lakes Atlas: Factsheet #1 (English and French). United States Environmental Protection Agency (2006-03-09). Alirita 2007-12-03.
  11. Great Lakes Map. Michigan Department of Environmental Quality. Arkivita el la originalo je 2011-11-27. Alirita 2011-11-27.
  12. W. Bruce Bowlus. (2010) Iron Ore Transport on the Great Lakes: The Development of a Delivery System to Feed American Industry. McFarland. ISBN 978-0-7864-8655-7.
  13. "Michigan and Huron: One Lake or Two?" Pearson Education, Inc: Information Please Database, 2007.
  14. Wright, John W. (ed.); Editors and reporters of The New York Times. (2006) The New York Times Almanac, 2007‑a eldono, New York, New York: Penguin Books. ISBN 0-14-303820-6.
  15. Cayton, Andrew R.L.; Sisson, Richard; Zacher, Chris (8a de novembro, 2006). [ The American Midwest: An Interpretive Encyclopedia.] Indiana University Press. p. 161. ISBN 978-0-253-00349-2.
  16. Taylor, William W.; Schechter, Michael G.; Wolfson, Lois G. (2007). Globalization: Effects on Fisheries Resources. Cambridge University Press. p. 85. ISBN 978-1-139-46834-3.
  17. "Shorelines of the Great Lakes". Michigan Department of Environmental Quality. Arkivita el la originalo la 14an de julio, 2014. Alirita la 17an de junio, 2020.
  18. Great Lakes. Alirita 31a de januaro, 2016.
  19. U.S. Fish and Wildlife ServiceGreat Lakes Lake Sturgeon Web Site. fws.gov.
  20. 20,0 20,1 Anon (1972). The Great Lakes: An Environmental Atlas and Resource Book. Bi-national (U.S. and Canadian) resource book.
  21. Margaret Beattie Bogue. (2001) Fishing the Great Lakes: An Environmental History, 1783–1933. Univ of Wisconsin Press. ISBN 978-0-299-16763-9.
  22. Atlantic States Marine Fisheries Commission. Special report ... of the Atlantic States Marine Fisheries Commission. The Commission.
  23. 23,0 23,1 (2009) Macdonald, David: Key Topics in Conservation Biology. John Wiley & Sons. ISBN 978-1-4443-0906-5.
  24. 24,0 24,1 24,2 24,3 The lake left me. It's gone., JS Online, 13a de aŭgusto, 2011
  25. U.S. Environmental Protection Agency. (1998) EPA, Great Minds?, Great Lakes!, Lake Guardian, Don't Miss The Boat With Environmental Education, March 1997. s.n..
  26. "New EPA rules to target invasive species; Invaders have plagued Great Lakes for years".
  27. 27,0 27,1 Our Threatened Great Lakes. Inland Seas Education Association. Arkivita el la originalo je 3a de aprilo, 2013. Alirita 30a de novembro, 2007.
  28. Great Lakes Aquatic Nuisance Species. Great Lakes Commission (27a de marto, 2007). Alirita 30a de novembro, 2007.
  29. . Gobies up, alewives down in Lake Michigan. Journal Sentinel (24a de februaro, 2009). Alirita 6a de aŭgusto, 2010.
  30. Predicting Invasive Species in the Great Lakes. U.S. Environmental Protection Agency. Alirita 6a de aŭgusto, 2010.
  31. . Briefing Paper: Great Lakes Nonindigenous Invasive Species. Great Lakes Nonindigenous Invasive Species Workshop (Julio 2000). Arkivita el la originalo je 27a de decembro, 2005. Alirita 6a de aŭgusto, 2010.
  32. Asian Carp Risk Assessment for Canada by Fisheries and Oceans Canada. CSAS. Alirita 6a de aŭgusto, 2010.
  33. Petromyzon marinus Linnaeus 1758. USGS. Alirita 6a de aŭgusto, 2010.
  34. Riley, S.C. (2008). “Deepwater demersal fish community collapse in Lake Huron”, Transactions of the American Fisheries Society 137 (6), p. 1879–90. doi:10.1577/T07-141.1. 
  35. Barbiero, R. P. (2009). “Recent shifts in the crustacean zooplankton community of Lake Huron”, Canadian Journal of Fisheries and Aquatic Sciences 66 (5), p. 816–828. doi:10.1139/F09-036. 
  36. Dempsey, Dave. (2004) On the Brink: The Great Lakes in the 21st Century. Michigan State University Press. ISBN 978-0-87013-705-1.

BibliografioRedakti

  • Peter Annin (2006). The Great Lakes Water Wars. Island Press. ISBN 978-1-61091-077-4.
  • Beltran, R. et al. The Great Lakes: An Environmental Atlas and Resource Book. (United States Environmental Protection Agency and Government of Canada, 1995, ISBN 0-662-23441-3).
  • Coon, W.F. kaj R.A. Sheets. Estimate of Ground Water in Storage in the Great Lakes Basin [Scientific Investigations Report 2006-5180]. Department of the Interior, U.S. Geological Survey, 2006.
  • Helen Hornbeck Tanner (1987). Atlas of Great Lakes Indian History. University of Oklahoma Press. ISBN 978-0-8061-2056-0.
  • Riley, John L. The Once and Future Great Lakes Country: An Ecological History (McGill-Queen's University Press; 2013) 516 pages; traces environmental change in the region since the last ice age.
  • Holling, Holling Clancy Paddle to the Sea (ISBN 0-395-15082-5), an illustrated children's book about the Great Lakes and their environment. Beautiful and educational.

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Great Lakes en la angla Vikipedio.