Imperio Malio

ŝtato en okcidenta Afriko (1230–1670)
(Alidirektita el Imperio de Malio)
Imperio de Mali, ĉirkaŭ 1350
Bildo de Mansa Musa, reganto de la Imperio Malio en la 14a jarcento, el la Kataluna Atlaso de 1375 pri la tiama konata mondo (mapamundi), desegnita de Abraham Cresques

La Imperio Malio estis Okcident-afrika komerca imperio en la areo de la nuna Malio, kiu havis sian orepokon ekde la 13-a ĝis la 16-a jarcentoj.

HistorioRedakti

La imperio situis okcidente de la Fouta-Djallon-montaro, apud la supra fluejo de la rivero Niger, evoluis el ŝtato Kangaba kaj ĝi estis fondita post ĉirkaŭ la jaro 1000 (laŭ tradicio). En la malfrua epoko de la praa Ganaa imperio, la malinke-loĝantoj de Kangaba estis makleristoj en la orkomerco. La malinke-oj malamis la kruelan kaj sovaĝan regon de Sumanguru (ĉefo de susuoj), tiel ili ribelis. En 1230 Sundiata, frato de la forpelita reganto de Kangaba venkis la susuan estron. (La nomo Malio tiam disvastiĝis anstataŭ Kangaba.) Sundiata iĝis ekzemplo por siaj sekvantoj pro sia sukcesa konkera politiko. Liaj armeoj konkeris sude la orriĉan Bondut kaj Bambuk, nordokcidente subigis la djarra-ojn norde ĝis Débo-lago apud la Niger-rivero.

Abu Bakr, konata ankaŭ kiel Abubakari la 1-aManding Bori, estis la kvina Mansa (imperiestro) de la Malia Imperio, kiu regis el 1275 ĝis 1285. Li naskiĝis kiel Manding Bori de patrino Namandjé, tria edzino de Naré Maghan kon Fatta. Antaŭ iĝi Mansa, Manding Bori servis kiel kankoro sigi (nome veziro kaj dua estro) por Sundiata Keïta. Kiam Sundjata mortiĝis dum misteraj cirkonstancoj en 1255, lia plej aĝa kaj nura filo heredanto estis tro juna por iĝi Mansa, kaj Manding Bori estis proklamita regento. Antaŭ tiu ascendo, lia nevo enpoviĝis kiel Mansa Ŭali. Post la murdo de Ĥalifo, Manding Bori estis finfine igita Mansa de Malio laŭ la nomo Abu Bakr. Mansa Abu Bakr komencis la malrapidan revenon de Malio al hegemonio en Okcidenta Afriko post kvin jaroj de enlanda milito kaj ekonomia malpliigo. Post dek jaroj, la trono estis puĉita de liberigita sklavo kaj generalo Sakura en 1285.

Abu Bakr la 2-a (floris dum la 14a jarcento), literumita ankaŭ Abubakri, povus esti la naŭa mansa de la Malia Imperio. Li sukcedis sian nevon Mansa Mohammed ibn Gao kaj antaŭis Kanku Musa la 1-a. Abu Bakr la 2-a ŝajne abdikis por esplori la "limojn de la oceano"; tamen, lia ekspedicio neniam revenis. Estas hipoteza polemiko ke en unu el tiaj ekspedicioj maliaj maristoj atingis marbordojn de Ameriko, do unu jarcenton antaŭ Kristoforo Kolumbo.

 
Timbuktuo, René Caillié (1830).

Dum regado de Mansa Musa (1307 aŭ 1312 – al 37 aŭ 32?), la forto, potenco de Mali pintiĝis. Li konkeris mezan regionon de rivero Niger, du gravajn komercurbojn Timbuktuo kaj Gao, sud-Saharajn urbojn kiel Valata. Li konkeris eĉ salejojn de Taghaza (pli norde), dum la orientajn limojn de la imperio ŝovis li ĝis tero de la hausoj. Mansa Musa okupis okcidente ŝtaton de Takrur kaj terojn de popoloj fulan kaj tukulor. Li sendis ambasadoron kaj agentojn al Maroko, Egiptio kaj aliaj landoj. Kiam li revenis el pilgrimo de Mekka en 1324, li setligis egiptajn sciencistojn en Timbuktuo kaj Gao.

En la 14-a jarcento, la muslimaj komercistoj de Malio agadis fervore en tuta Okcidenta Afriko. Ĉirkaŭ la jaro 1400 ribelis Gao, en 1431 la tuaregoj okupis je Valata kaj Timbuktuo. Sendependiĝis ankaŭ popolo de Takrur kaj ĝiaj najbaroj (ekz. volofoj), dum mosioj ekribelis.

Laŭ la Sundiata Eposo, Kurukan Fuga estis la konstitucio de la Malia Imperio, kreita post la Batalo de Krina (1235) fare de asembleo de nobeloj por krei registaron por la nova establita imperio. Laŭ la parola tradicio de grjotaj poetoj de Malio kaj Gvineo, la Kurukan Fuga establis la federacion de mandinkaj klanoj sub unu registaro, difininte kiel ĝi funkcios kaj establinte la leĝojn per kiuj la popolo vivos. La nomo Kurukan Fuga estas toponimo, tradukebla al "klarigita granito/laterito", alude al la ebenaĵo de la urbo Ka-ba (nuna Kangaba) kie laŭ legendo Sundiata Keita prezentis la ĉarton.

La Imperio Malio ekde ĉirkaŭ 1550 jam ne estis grava ŝtato.

AntaŭaĵojRedakti

La plej frua historio de la Imperio Malio temas pri la teritorio, la popoloj kaj la regantoj kiuj poste formos la Imperion. Tio ampleksas al historia periodo ekde proksimume la komenco de la 10a jarcento ĝia mezo de la 13a jarcento. La areo de geografia influo estas sur la teritorioj de la aktualaj ŝtatoj Malio, Maŭritanio kaj Senegalo. Restis malmultaj referencoj, kaj tiuj fragmentaj, al la antaŭ-imperia Malio en skribaj fontoj. La plej antikva fonto devenas el rakonto pri la Okcidenta Sudano fare de Al-Bakri, verkita en 1068. En tiu teksto, li mencias du landojn, nome "Daŭ" kaj "Malal", situaj apud la rivero Níger kaj proksimaj al la minejoj de oro, zono kiu tre probable estos la kerno de la posta Imperio Malio. Al-Bakri priskribis la manieron kiel sennoma reganto de la regno konvertiĝis al Islamo pro perado de komercisto kiam li vidis miraklan pluvoŝtormon kiu finigis epokon de terura sekego. Tio okazis almenaŭ unu generacion antaŭ 1068, ĉar Al-Bakri asertas, ke la posteuloj de la sennoma reganto kaj liaj nobeloj plutenis Islamon, kvankam la popolo mem ne estis konvertita. Ibn Ĥaldun, nordafrika historiisto kiu vivis en Egipto intervjuis Ŝejĥ Utman, kiu estis "fakih" de Ganao. Uthman havigis al li informaron pri regnoj de la pasinteco el la parola tradicio ekzistanta tiutempe, nome 1394, kaj havigis la nomon de la unua islama reĝo nome Barmandana. En la rakonto de al-Idrisi, de 1154, tiu asertas, ke la du urboj Daŭ kaj Malal estis je kvar veturtagoj inter ili, nome sur valo de la rivero Nilo (sud celante Nigeron). Malal estis prikribita kiel "malgranda urbo, kun granda domaro sen murego ĉirkaŭa, konstruita sur monteto nesaltebla el ruĝa tero."

 
Berbero.

Dum la hegemonio de Ŭagadu, la lando mandinka iĝis unu de ties provincoj, nomita laŭ ties ĉefurbo nome Ka-ba aŭ Kangaba, kaj el tiu ties reĝoj regis je la konto de Ganao. La kontrolo de Ŭagadu super Manden finis post 14 jaroj de milito kontraŭ la almoravidoj, islamfanatikaj berberoj devenaj de Nordafriko (nuna Maroko). La almoravida generalo Abu Bakr konkeris kaj incendiis en 1076 Kumbi Saleh, nome ĉefurbo de Ŭagadu, kaj tiel finis ties hegemonio super la zono. Tamen, la almoravidoj ne povis elteni siajn tieajn konkerojn, kiuj estis rekaptitaj tuje fare de la soninkeoj. La provincoe Kangaba, liberigita de la influo kaj de soninkeoj kaj de la berberoj, dividiĝis en dekdu regnoj, el kiuj ĉiu estis regata de po unu reĝo (konata kiel "fama") aŭ princo (nome "maghan"). Manden estis dividita en du, kun la teritorio de Dodoguo nordoriente kaj la teritorio de Kri sudokcidente. La malgranda regno Niani estis unu de kelkaj el la areo Kri de Manden.

Proksimume en 1107, la regno Kaniaga, ĝis tiam vasalo de la Susuoj de Ŭagadu, ekkonkeris la terojn de iliaj iamaj superuloj. Antaŭ 1180 ili eĉ subigis Ŭagadu kaj devikis la soninkeojn pagi impostojn. En 1203, la reĝo susuo Sumaoro, de la klano de Kante, atingis la povon kaj terurigis Manden, rabis virinojn kaj varojn de Dodugu kaj Kri.

La leonprincoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sundiata Keita.

Dum la rekuperado de Kaniaga, en Niani naskiĝis Sundiata, de la klano de Keita (1217). Estis filo de la "fama" de Niani, nome Nare F (konata ankaŭ kiel Maghan Kon Fatta, kio signifas "belan princon"), kaj de lia dua edzino, Sogolon Kedju, origina de la tero de Do, sude de Malio. La infano ricevis la nomon de sia patrino (Sogolon) kaj la familinomon de sia patro (Djata). Kombinita en la rapida parolmaniero de la madinka lingvo, la nomoj formis Sondjata aŭ Sundjata. Ankaŭ la anglalingva formo, Sundiata, estas populara. Oni profetis, ke la maghan Sundiata estos granda militisto, sed por desaponto de sia patro, la princo ne komencis promesplene: Sundiata Keita, laŭ la parola tradicio, ne kapablis piediri ĝis li estis sep-jaraĝa.

Tamen, poste Sundiata kreskiĝis forta kaj tre respektita, sed antaŭe lia patro mortis. Spite la dezirojn de la "fama" de Niani respekti la profetaĵon kaj meti Sundiata sur la trono, oni kronigis anstataŭe la filon de la ĉefa edzino, nome Sasuma Bérété. Tuj la filo de Sasuma, Dankaran Tuman, surtroniĝis, li kaj lia patrino devigis la iom post iom pli popularan Sundiata al ekzilo kun lia patrino kaj du fratinoj. Antaŭ Dankaran Tuman povis regadi senbare, la reĝo Sumaoro fiksis siajn konkerdezirojn en Niani kaj devigis Dankaran al fuĝado al Kisidugu. Post kelkaj jaroj en la ekzilo, unue en la kortego de Ŭagadu kaj poste en Mema, delegitaro de Niani venis al Sundiata por peti, ke tiu luktu kontraŭ la Susuoj kaj liberigu la regnojn de Manden por ĉiam.[1]

 
Terakota figuro de arkopafisto el Malio (13a-15a jarcentoj), kun sagujo surdorse. La arko kaj sagujo estis la simboloj de povo en Imperia Malio.[2]

Reveninte kun kombinitaj armeoj de Mema, de Ŭagadu kaj de ĉiuj urbo-ŝtatoj ribelaj de mandinkoj, Maghan Sundiata direktis ribelon kontraŭ la regno Kaniaga ĉirkaŭ 1234. La fortoj kombinitaj de la nordo kaj sudo de Manden venkis super la armeo de la Susuoj en la batalo de Kirina (tiam konata kiel Krina) en 1235. Tiu venko finigis la regnon Kaniaga kaj okazigis la ascendon kiel imperio de Malio. Post la venko, la reĝo Soumaoro fuĝis al la montaroj Kulikoro, kaj la mandinkoj kaptis ĉiujn urbojn. Maghan Sundiata deklaris sin "fama de fama-oj" kaj ricevis la titolon de "mansa", kiu estas tradukebla kiel Imperestro. Estante 18-jaraĝa, li atingis grandan aŭtorecon super la dekdu regnoj en alianco konata kiel Manden Kurufa, kaj ricevis la kromnomon Mari Djata, nome leonprinco.

Manden KurufaRedakti

RekonstruoRedakti

En 1998, S. Kouyaté rekonstruis el parola tradicio kion li postulas kiel 14-a-jarcenta ĉarto de la Imperio Malio, nomita la Kurukan Fuga.[3]

KuriozaĵoRedakti

La lasta posteulo de Sundiata Keita, nome Salif Keita, vivas ekzile pro politikaj tialoj kaj dediĉas sin al kantado kaj muziko ege sukcese, spite la opozicion de sia familio kiu ne konsideras tiun profesion konvena por lia socia rango.[4]

NotojRedakti

  1. The Epic of Sundjata Alirita la 27an de marto 2020.
  2. Conrad, David C. (2005), Empires of Medieval West Africa, p. 44.
  3. Mangoné Naing, SAH/D(2006)563 The KURUKAN FUGA Charter: An example of an Endogenous Governance Mechanism for Conflict Prevention, Inter-generational Forum on Endogenous Governance in West Africa, organizita de la Sahel and West Africa Club / OECD, Ŭagadugu (Burkino), 26a al 28a de Junio 2006. pp. 71–82.
  4. Salif Keita

BibliografioRedakti

  • R. O. Collins & J. M. Burns (2007): A History of Sub-Saharan Africa, Cambridge University Press, ISBN 978-0-521-86746-7.
  • Niane, Djibril Tamsir (1982-1992). Historia general de África. Unesco. ISBN 84-309-0898-6.
  • Niane, Djibril Tamsir (1992). Africa entre los siglos XII y XVI. Unesco. ISBN 84-309-0902-8.
  • Niane, Djibril Tamsir (1984). Le Mali et la deuxième expansion manden. Unesco.
  • Niane, Djibril Tamsir (1979). El Fabuloso imperio del Malí. Unesco courier.
  • (1989). Enciclopedia Larousse. Planeta. ISBN 84-320-2060-5.
  • (1997). Historia de las civilizaciones (Tomo IV). Planeta.
  • Sellier, Jean (Trad: Albert Roca) (2005). Atlas de los pueblos de África. Paidós. ISBN 84-493-1716-9.
  • Niane, D.T (1995). Sundiata: An Epic of Old Mali. Longman. ISBN 1-4058-4942-8.
  • Heusch, Luc de (1997). The Symbolic Mechanisms of Sacred Kingship: Rediscovering Frazer. The Journal of the Royal Anthropological Institute.
  • Stride, George T. e Ifeka, Caroline (1971). Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800. Africana Pub. Corp. ISBN 0-8419-0069-8.
  • Niane, Djibril Tamsir (1975). Recherches sur l’Empire du Mali au Moyen Âge. Présence Africaine, París.
  • Person, Yves (1968). Samori: une révolution Dyula. Nîmes, impr. Barnier.
  • Levitzion, N (1963). The Thirteenth- and Fourteenth-Century Kings of Mali: The Journal of African History, Vol. 4, No. 3. Cambridge University Press. ISBN 0-8419-0069-8.
  • O'Sullivan, John M. (1980). Slavery in the Malinke Kingdom of Kabadougou (Ivory Coast). The International Journal of African Historical Studies, Vol. 13, No. 4. Boston University African Studies Center.
  • Thornton, John K. (1999). Warfare in Atlantic Africa, 1500-1800. Routledge. ISBN 1-85728-392-9.
  • Niane, Djibril Tamsir (1974). Histoire et tradition historique du Manding. Présence Africaine.
  • Jansen, Jan (1996). The Representation of Status in Mande: Did the Mali Empire Still Exist in the Nineteenth Century? History in Africa, Vol. 23. JSTOR.
  • Jansen, Jan (1996). El hermano menor y el extranjero. Búsqueda de un estatus para Manden. Cahiers d'études africaines.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Imperio de Malí en la hispana Vikipedio.