Medaltabelo de la Somera Olimpiko 2020

La Medaltabelo de la Somera Olimpiko 2020 listigas 92 Naciajn Olimpikajn Komitatojn (NOK-ojn) kaj unu ne-NOK-an teamon rangitaj laŭ la nombro de oraj medaloj gajnitaj de iliaj atletoj dum la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, de la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021.

Medalaj atingoj de ĉiu teamo dum la Somera Olimpiko 2020. Priskribo:
  •  Oro reprezentas landojn kiuj gajnis almenaŭ unu oran medalon.
  •  Arĝento reprezentas landojn kiuj gajnis almenaŭ unu arĝentan medalon (kaj neniujn orajn medalojn).
  •  Bronzo reprezentas landojn kiuj gajnis almenaŭ unu bronzan medalon (kaj neniujn orajn aŭ arĝentajn medalojn).
  •  Bluo reprezentas landojn kiuj gajnis neniun medalon.
  •  Ruĝo reprezentas landojn kiuj ne partoprenis en la Somera Olimpiko 2020.
  • La nombro de la totalaj medaloj de ĉiu teamo dum la Somera Olimpiko 2020.

    Bermudo,[1] Filipinoj,[2] kaj Kataro[3] ĉiu gajnis sian unuan Olimpikan oran medalon, kaj Burkino,[4] San Marino,[5] kaj Turkmenio[6] ĉiu gajnis sian unuan medalon. Krome, Norda Makedonio gajnis sian unuan arĝentan medalon, antaŭe ricevinte unu bronzan medalon.[7]

    Entute 93 naciaj teamoj gajnis medalojn, pli ol iam ajn antaŭe. La antaŭa pli alta nombro estis 87 dum la Somera Olimpiko 2008 en Pekino kaj la Somera Olimpiko 2016 en Rio. Cetere, 65 nacioj gajnis almenaŭ unu oran medalon, pli ol iam antaŭe. Usono gajnis la plej multajn orajn medalojn, kaj la plej multajn medalojn entute. La gastiga lando Japanio estis tria kun 27 oraj medaloj.

    Usona naĝisto Caeleb Dressel gajnis la plej multajn orajn medalojn ĉe la ludoj, kvin entute. Dume, aŭstralia naĝisto Emma McKeon gajnis la plej grandan nombron da medaloj, sep entute. Tiu rekordo estas samnivela kun la sep medalojn de sovetia gimnastikisto Marija Goroĥovskaja ĉe la somera olimpiko de 1952 por la plej multaj medaloj gajnitaj ĉe ununura olimpika evento fare de ina atleto.

    La gajnintoj de la evento ina ĵudo 48 kg
    Vincent Hancock gajnis oran medalon de vira pafado

    La teamoj estas unue rangitaj laŭ oraj medaloj, poste arĝentaj kaj bronzaj medaloj. En okazo de egalstato la teamoj esta laŭalfabete ordigitaj

    Medaloj de la Somera Olimpiko 2020[8]

       *   gastiganta nacio (Japanio)

    Rango Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
    1  Usono 39 41 33 113
    2  Ĉinio 38 32 18 88
    3  Japanio* 27 14 17 58
    4  Britio 22 21 22 65
    5  Rusia Olimpika Komitato 20 28 23 71
    6  Aŭstralio 17 7 22 46
    7  Nederlando 10 12 14 36
    8  Francio 10 12 11 33
    9  Germanio 10 11 16 37
    10  Italio 10 10 20 40
    11  Kanado 7 6 11 24
    12  Brazilo 7 6 8 21
    13  Nov-Zelando 7 6 7 20
    14  Kubo 7 3 5 15
    15  Hungario 6 7 7 20
    16  Sud-Koreio 6 4 10 20
    17  Pollando 4 5 5 14
    18  Ĉeĥio 4 4 3 11
    19  Kenjo 4 4 2 10
    20  Norvegio 4 2 2 8
    21  Jamajko 4 1 4 9
    22  Hispanio 3 8 6 17
    23  Svedio 3 6 0 9
    24   Svislando 3 4 6 13
    25  Danio 3 4 4 11
    26  Kroatio 3 3 2 8
    27  Irano 3 2 2 7
    28  Serbio 3 1 5 9
    29  Belgio 3 1 3 7
    30  Bulgario 3 1 2 6
    31  Slovenio 3 1 1 5
    32  Uzbekio 3 0 2 5
    33  Kartvelio 2 5 1 8
    34  Tajvano 2 4 6 12
    35  Turkio 2 2 9 13
    36  Grekio 2 1 1 4
     Ugando 2 1 1 4
    38  Ekvadoro 2 1 0 3
    39  Irlando 2 0 2 4
     Israelo 2 0 2 4
    41  Kataro 2 0 1 3
    42  Bahamoj 2 0 0 2
     Kosovo 2 0 0 2
    44  Ukrainio 1 6 12 19
    45  Belorusio 1 3 3 7
    46  Rumanio 1 3 0 4
     Venezuelo 1 3 0 4
    48  Barato 1 2 4 7
    49  Honkongo 1 2 3 6
    50  Filipinoj 1 2 1 4
     Slovakio 1 2 1 4
    52  Sud-Afriko 1 2 0 3
    53  Aŭstrio 1 1 5 7
    54  Egiptio 1 1 4 6
    55  Indonezio 1 1 3 5
    56  Portugalio 1 1 2 4
     Etiopio 1 1 2 4
    58  Tunizio 1 1 0 2
    59  Estonio 1 0 1 2
     Fiĝio 1 0 1 2
     Latvio 1 0 1 2
     Tajlando 1 0 1 2
    63  Bermudo 1 0 0 1
     Maroko 1 0 0 1
     Porto-Riko 1 0 0 1
    66  Kolombio 0 4 1 5
    67  Azerbajĝano 0 3 4 7
    68  Dominika Respubliko 0 3 2 5
    69  Armenio 0 2 2 4
    70  Kirgizio 0 2 1 3
    71  Mongolio 0 1 3 4
    72  Argentino 0 1 2 3
     San-Marino 0 1 2 3
    74  Jordanio 0 1 1 2
     Malajzio 0 1 1 2
     Niĝerio 0 1 1 2
    77  Brunejo 0 1 0 1
     Litovio 0 1 0 1
    {{{1 Namibio 0 1 0 1
     Nord-Makedonio 0 1 0 1
     Sauda Arabio 0 1 0 1
     Turkmenio 0 1 0 1
    83  Kazaĥio 0 0 8 8
    84  Meksiko 0 0 4 4
    85  Finnlando 0 0 2 2
    86  Birmo 0 0 1 1
     Bocvano 0 0 1 1
     Ebura Bordo 0 0 1 1
     Ganao 0 0 1 1
     Grenado 0 0 1 1
     Kuvajto 0 0 1 1
     Moldavio 0 0 1 1
     Sirio 0 0 1 1
    Entute (93 teamoj) 340 338 402 1080

    En la sportoj boksado, ĵudo, karateo, luktado kaj tekvondo oni ne konkursis pri la tria rango. Oni ĝenerale disdonis du bronzojn medalojn. En la vira altosalto oni donis du orajn medaljon kaj neniun arĝentan. Ena ina gimnastika konkurso oni donis du bronzajn medalojn.

    Referencoj redakti

    En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 2020 Summer Olympics medal table en la angla Vikipedio.