Kompoŝtiga necesejo

(Alidirektita el Senakva necesejo)

Kompoŝtiga necesejo[1], nomata ankaŭ ekologia necesejo, senakva necesejoseka necesejo, estas latrino, kiu kompoŝtigas la ekskrementojn per aldono de dispecigitaj ligneroj, sen aldono de akvo.

Seka necesejo en Dial House, Essex, Anglio konstruita malmultekoste el malnova lerneja tablo. [1] Arkivigite je 2006-02-06 per la retarkivo Wayback Machine

La principo konsistas en kunigo de ekskrementoj, papero kaj dispecigita vegetaĵoj, lignosegaĵeretoj kaj/aŭ cindro por atingi ekvilibron inter karbono kaj nitrogeno. Ĝi funkcias sen eligo de odoraĉo, se la ekskrementoj estas kovritaj de la antaŭe cititaj materioj, kiuj blokas la fermentadon anaerobian kaj komencas la kompoŝtadon.

Kompoŝtiga necesejo estas kvazaŭ senodora, ekologia kaj ekonomia alternativo, ne nur kompare al la en evoluiĝintaj landoj kutima necesejo, sed ankaŭ kompare al latrino aŭ kemia necesejo.

La artisto kaj mediviziisto Friedensreich Hundertwasser jam postulis uzon de sekaj necesejoj, ĉar tiel estos ŝparitaj grandaj kvantoj da trinkakvo; ne nur akvopurigejoj, sed ankaŭ rubejoj estos malŝarĝitaj, ĉar la restaĵoj el akvopurigejoj, pro la enhavo de kemiaĵoj, estas deponitaj en specialaj rubejoj.[2]

Avantaĝoj redakti

 
Lignerujo apud la kompoŝtiga necesujo.
  • Kreado de kompoŝto ebligas redoni al la tero la forprenitaĵojn. Tiuj, kiuj havas ĝardenon povos rekte uzi la kompoŝton.
  • Respekto de la akvocirkulado: kompoŝtiga necesejo ebligas ŝparon de 10 ĝis 12 litroj da plej ofte trinkebla akvo (puriĝenda) dum ĉiu uzo. Same malpligrandigata estas la ŝarĝo de akvopurigejoj kaj poluado de riveroj. La neceseja akvokonsumo reprezentas ĉirkaŭ trionon de la hejma akvouzo.
  • Nenia tubaro necesas. Pro tio, ĝi konsistigas bonan solvon kaze de portempa loĝado en iu preciza loko (ruldomoj, budoj, loĝejoj de konstruejo, ktp) ankaŭ en lokoj sen duktoj (montara ŝirmejo); seka necesejo estas konstruebla simple kaj laŭ ĉies gusto
  • Ĉar ĝi estas senodora, kompoŝtiga necesujo povas esti instalita ie ajn, ekzemple en la ĉambro de malsanulo.
  • Malmulte da purigado, kompare al necesejo kun akvopelilo.
  • Foresto de bruo kreita de la akvopelilo.

Malavantaĝoj redakti

  • Necesas unu ĝis du kubaj metroj de segaĵ- aŭ rabotaĵeroj jare por tri- aŭ kvarpersona familio.
  • Forigo kaj efektiva reuzado de la restaĵoj je skalo de grandaj urboj starigos problemojn, kaj neniu studo pruvas ke ili ne estos je la sama amplekso ol la ŝparitaj. Nun la sistemo povas uziĝi nur en ĝardendomaj urbetoj, aŭ en kamparaj vilaĝoj, do nur por minoritato, kio limigas draste la priskribitajn avantaĝojn.
  • Pro kulturaj kialoj tiaj necesejoj ankoraŭ ŝokas multajn homojn (ekz. gastojn) en teknofilaj landoj.
  • Iuj malfacile akceptas la manipuladon de ekskrementoj.

Eblaj sanriskoj redakti

La kontakto kun malbone aŭ ne kompoŝtigita homa feko povas esti riska, ĉar ĝi enhavas bakteriojn kaj aliajn malsanigaĵojn. Tial homaj ekskrementoj ne estu uzataj kiel sterko sen certigo, ke ili estas bone kompoŝtigitaj. Dum kompoŝtado la stako povas atingi temperaturojn inter 40 kaj 50 gradoj celsiaj. La centro por alternativa teknologio (angle: Centre for Alternative Technology, CAT) en Kimrio rekomendas en malvarma modera klimato, kiel ekzemple en Britio, kie oni ne povas garantii kompletan termofilan putradon, ke homaj ekskrementoj restu almenaŭ unu jaro en kompoŝtejo. Ĝi ankaŭ rekomendas, ke homaj ekskrementoj ne estu uzataj kiel sterko por plantoj, kiuj estas rekte tuŝataj kaj manĝataj, kiel legomojlaktuko, sed metita kiel terkovrilo ĉirkaŭ fruktarbustoj aŭ arboj.

Joseph Jenkins, aŭtoro kaj proponanto de kompoŝtado de homaj ekskrementoj rekomendas la uzon de tia sterko por iaj ajn agrikulturaj plantoj.

Kelkaj sandepartementoj ne agnoskas kompoŝtajn necesujojn kiel alternativo por individuaj kloakoj (angle: septic field), kaj eĉ se kompoŝtiga necesujo estas akceptita, ofte necesas tia kloako por purigi la aliajn uzitajn akvojn.

Bone uzitaj kompoŝtigaj necesejoj bezonas nek elektron, nek akvon, kaj malpligrandigos la solidaĵojn ĝis 1 aŭ 2% de la aldonitaj organaj materialoj (feko kaj papero). Kompleta kompoŝtado estas longdaŭra proceso, kiu foje bezonas ĝis 4 aŭ 6 jaroj dum kiuj intervenas bakterioj, fungoj, vermoj kaj aliaj mikro- kaj makroorganismoj.

Etika akcepto redakti

Multaj homoj en industriaj landoj malŝatas la ideon de kompoŝtiga necesejo, eble pro la supre menciitaj san- aŭ higiendemandoj. Tamen, per uzado de bazaj sekurreguloj, tia risko rilate al kompoŝtiga necesejo ne estas pli granda ol tiu en alia okazo, kiam kontakto kun homa ekskrementoj eblas, ekzemple dum uzo de akva necesejo, vindado de bebobaniĝo. Edukado de homoj al sekura uzo de kompoŝtigaj necesejoj estos grava faktoro por ilia akcepto en evoluiĝintaj landoj.

Akvaj necesejoj estis same suspektitaj, kiam ili ekanstataŭis noktovazojn.

Tipoj redakti

Eksterkompoŝtigaj redakti

Tia tipo estas la plej simpla modelo de kompoŝtiga necesejo, ĉar baze ĝi konsistas nur el sitelo. Al la ekskrementoj (feko kaj urino) kaj la papero estas aldonitaj ligneroj (segrestaĵoj, rabotaĵoj, dispremitaj kaj sekigitaj vegetaĵoj, ...) kaj cindroj por atingi ekvilibron inter karbono kaj azoto en la rezulta miksaĵo. Tiel eblas bloki la fermentadon anaeroban kaj komencigi la kompoŝtadon. La akvo de la urino helpas konstitui miksaĵon kompoŝtiĝivan. La foresto de odoro dependas de la malseketo de la miksaĵo, tro da malseko ĉe la fundo estigos anaeroban kaj odoraĉan putradon.

Kvankam la kosto de tia necesejo estas malaltega, necesas trovi sufiĉe da rabotaĵoj aŭ segrestaĵoj kaj stoki ilin proksime. Necesas certiĝi, ke la ligno ne estis traktita per kemiaĵoj. La ĉiujare necesa kvanto por tri aŭ kvarpersona familio situas inter unu kaj du kubaj metroj.

Necesas trovi lokon ekster la loĝejo por la kompoŝtado aŭ evakui la miksaĵojn en ekologiaj sakoj al komunumaj kompoŝtejoj.

La sitelo povas esti el plasto (prefere poliuretano) aŭ el nerustiĝema ŝtalo. Ĝi estu lavita je ĉiu malplenigo aŭ tegita de ekologia kompoŝtebla sako.

Disigaj redakti

En seka disiga necesejo oni disigas urinon de feko. La urino estas aŭ fluigita al rezervujo aŭ rekte al la kloako. Urino estas senĝerma kaj tiel povas esti uzata kiel sterko en la ĝardeno. Feko kaj neceseja papero falas en ujon sub la necesejo. Specifa higiena klapo fermas tiun ujon. La enhavo povas esti kompoŝtigata.

Laŭ sekva traktado de la ekskrementoj, disigaj necesejoj diferenciĝas:

  • kun kolektujo: la ekskrementoj estas kolektitaj en rezervujo, 20 ĝis 200 litrojn granda, kiu troviĝas en aŭ sub la seĝo. Malplenigado estas mana en ĝardenkompoŝtilo aŭ ĉe komunuma kolektejo.
  • kun duobla rezervujo: tia nova tipo kolektas urinon kaj ekskrementojn en duobla rezervujo, kiu estas enkonstruita en la plankon kaj ebligas uzi la necesejon 2000-foje antaŭ necesas malplenigado.
  • kun kompoŝtilo: la feko estas kompoŝtigata sub la seĝo en speciala kompoŝtilo, kiu estas metita en loko sub la necesejo. Feko estas kompoŝtigata kaj nur la matura kompoŝto elprenota.

Se la disiga necesejo havas aereltiran sistemon (prefere kun ventumilo) la uzo estas, pro la negativa premo, ankoraŭ malpli odora ol ĉe kutima necesejo.

Historio redakti

 
La unua kompoŝtiga necesejo estis la tera necesujo, patentita en 1873 de Henry Moule.

Sekaj necesejoj ekzistis jam dum antikvo. Ĝis la fino de la 20-a jarcento oni uzis ilin en Eŭropo ĉefe en vilaĝoj en formo de simpla latrino. Tia formo tamen havis la grandan malavantaĝon de odoraĉo, kiu survenis pro nealdonita ligneca materialo.

Sur kastelaj muroj videblas necesejaj alkonstruaĵoj. En biendomoj, latrino foje troviĝis en la supera etaĝo kaj la ekskrementoj falis rekte sur la sterkejon.

Ĝis fine de la 20-a jarcento ekzistis en multaj urboj en Germanio disigaj necesejoj sekaj. Urino falis laŭ tiel nomata arĝila muro. Ekzemple en Hamburgo ekzistis popularaj restoracioj, kie urino fluis el la necesejo en la supera etaĝo al argila muro en la malantaŭa korto. La muro absorbis la urinon kaj elkristaligis pro la vaporiĝinta humideco salpetron. La salpetro estis forskrapita de la muro fare de salpetristoj. Pro la malkovro de la ĉilia salpetro mortis tiu profesio. Ĉirkaŭ samtempe forpuŝis la argilajn murojn la akvaj necesejoj.

En Svedio evoluis senakva disiga necesejo, kiu disigas likvajn kaj mallikvajn ekskrementojn.

Naciaj kampanjoj redakti

En Svedio kaj en Ĉinio ekzistas pluraj kampanjoj en malgrandaj urboj por akceptigi kompoŝtigajn necesejojn. Tian sistemon oni uzas ankaŭ en Freiburg, Germanio. La forĵetaĵoj estas kompoŝtigataj por agrikultura aŭ hejma uzo kaj produkto de metano. Sufiĉe granda kvanto de fekaĵoj ebligas produkton de metano por hejma uzo (hejtado, kuirado, ktp.) kaj de elektro per malgranda generatoro.

En Francio oni disponigis sekajn necesejojn al la 30.000 vizitantoj de la granda ekologia kunveno "Primvère" en Liono la 20-an, 21-an kaj 22-an de februaro 2004.[3].
Same okazis dum ekologia festivalo organizata de la asocio Heol, de la 20-a ĝis la 22-a de julio 2007 ĉe Châteaubriant, Loire-Atlantique[4].

Citaĵo redakti

 
 Arte farita sterko ne estas anstataŭilo. Ĉe akva necesejo 1.000 gramoj da feko iĝas 50.000 gramoj da ruba veneno. Ĉe kompoŝtiga necesejo 50 gramoj da krudmateriala oro! 
— Friedensreich Hundertwasser, 1975 [5]

Referencoj redakti

  1. Aŭ fakte pli ĝuste kompoŝtiga neceseja instalaĵo, ĉar ne temas pri la tuta ejo, sed nur pri la instalaĵo.
  2. La huma necesejo de Friedensreich Hundertwasser
  3. Senakvaj necesejoj dum kunveno Primvère. Arkivita el la originalo je 2009-11-10. Alirita 2008-05-15.
  4. Écofestival de l'association Heol
  5. http://www.oeko-energie.de/komposttoiletten.htm

Literaturo redakti

  • Patrick Baronnet, De la maison autonome à l'économie solidaire (de la aŭtonoma domo al solidara ekonomio), eldonejo La Maison Autonome, 2005 (1-a eldono 2001), 160 p.
  • Éric Sabot, La pratique du compost et des toilettes sèches (kompoŝtigo kaj sekaj necesejoj), eldonejo La Maison Autonome, 2005, 87 p.
  • Christophe Élain, Un petit coin pour soulager la planète (ejeto por helpi la planedon), eldonejo Éditions Eauphilane, 2007.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti