Serbio
Serbio aŭ Serbujo estas lando en sudorienta Eŭropo, je la Balkana Duoninsulo. Ĝi limas al la landoj Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Rumanio, Bulgario, Makedonio, Albanio kaj Montenegro. Ĝia suda provinco Kosovo (plena nomo Kosovo kaj Metohio) proklamis memstarecon ekde 2008, sed ĝi ne estas agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj. La plej granda kaj ĉefurbo de Serbio estas Beogrado.
Србијa | |
Srbija | |
Serbio | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Bože pravde | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Beogrado |
Oficiala(j) lingvo(j) | serba lingvo |
Ĉefa(j) lingvo(j) | serba |
Plej ofta(j) religio(j) | Kristanismo: ortodoksa kaj katolika (Ortodoksismo, Katolikismo) kaj Islamo |
Areo % de akvo |
88 361 km² ? % |
Loĝantaro | 7 041 600 (2016) |
Loĝdenso | 92,8 loĝ./km² |
Horzono | +1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
Interreta domajno | .rs |
Landokodo | RS |
Telefona kodo | 381 |
Plej alta punkto | Đeravica |
Plej malalta punkto | Timok |
Politiko | |
Politika sistemo | Respubliko |
Ŝtatestro | prezidento Aleksandar Vučić |
Ĉefministro | Ana Brnabić |
Nacia tago | la 15-a de februaro (la Konstitucio de Sretenje) |
Sendependiĝo | la 13-a de julio 1878 (Kongreso de Berlino) |
Ekonomio | |
Valuto | dinaro (= 100 paraoj) (DIN) |
La reĝlando Serbio ankaŭ estis historia lando kiu ekzistis de 1815 ĝis 1918. Ĝis la 3-a de majo 2006, la lando estis parto de la ŝtato Serbio kaj Montenegro. Ekde tiu dato, la Respubliko de Serbio estas sendependa ŝtato rekonita de UN.
Administra dividoRedakti
Serbio konsistas el:
Krome ekde la jaroj 1912/1913 la provinco Kosovo sude, grandparte loĝata de albanlingvanoj, estis laŭlege aŭtonoma regiono de Serbio (kaj ekde la Kosova Milito fakte estis kontrolata de la internacia armeo KFOR de la Unuiĝintaj Nacioj). Kosovo anoncis sian sendependecon je la 17-a de februaro 2008.
Serbio ekde la sendependiĝo de Kosovo en februaro 2008 fakte konsistas el 24 distriktoj kaj aldone la eksterdistrikta urbo Belgrado. La registaro de Serbio daŭre pledas ankaŭ havi rajton je la teritorio de Kosovo, en kiu situus 5 pliaj distriktoj.
Historio de SerbioRedakti
Moderna startoRedakti
La Serba revolucio konata ankaŭ kiel Serbia revolucio aludas al nacia insurekcio aktiva inter 1804 kaj 1835, dum kiu tiu teritorio evoluis el otomana provinco al konstitucia monarkio kaj al moderna Serbio.
La Registaro de Nacia Savo de Serbio (en serba: Vlada narodnog spasa, en cirila alfabeto: Влада народног спаса), populare konata kiel Serbio de Nedić, estis la nomo per kiu oni konis la serban ŝtaton el 1941 sub la militokupacio fare de la Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito post la Invado de Jugoslavio.
Politika transiroRedakti
Ekde septembro de 2000 post federala balotado kaj dum ruina ekonomia situacio la opoziciantoj ekakuzis na Milošević. La surstrataj protestoj kaj manifestacioj en la tuta Serbio devigis lin lasi la povon al la tiel nomata Demokratia Opozicio de Serbio, ampleksa alianco de reformistaj partioj, post kio Serbio komencis esti akceptata de okcidentaj ŝtatoj. La 28an de junio de 2001 Milošević estis kunportita fare de la serbaj aŭtoritatoj antaŭ la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio, kiu akuzis lin helpi militkrimojn kaj homarkrimojn dum la militoj en Kroatio, Bosnio kaj Kosovo.[1] Lia proceso daŭris ĝis lia morto en Hago en 2006, kaj pro tio sen fina juĝo.
Vidu ankaŭ por historioRedakti
Geografio de SerbioRedakti
La lando havas norde limon al Hungario (la limo trairas la Panonan ebenaĵon), nordoriente al Rumanio (parte la Danubo), en sudoriento al Bulgario (parte tra Balkana montaro). Sude limas la lando (parte tra Šar Planina) al Makedonio, en sudokcidento (ĉefe tra la montaro Prokletije) al Albanio kaj Montenegro. Okcidente limas Serbio (ĉefe la Drina) al Bosnio kaj Hercegovino. En nordokcidento de Serbio limas ĉefe la Danubo al Kroatio. Ĉe limo al Rumanio, la Danubo formas la 253 km² grandan Djerdap-lagon. 163 km² el la akvosurfaco apartenas al Serbio.
Gravaj urboj estas Belgrado, Novi Sad, Niš, Kragujevac, Subotica, Zrenjanin, Pančevo, Čačak, Kraljevo kaj Novi Pazar.
Ekstera politiko de SerbioRedakti
Post kiam en 2008 Kosovo proklamis sendependecon, Serbio ne agnoskis ĝin kaj ĉiuj rilatoj inter la du flankoj haltis. La 4-an de septembro 2020 kun perado de Usono tamen estis subskribitaj interkonsentoj, ebligantaj normaligi ekonomiajn rilatojn kun Kosovo.
Etnoj en SerbioRedakti
En 2003 ĉirkaŭ: serboj 80 %, albanoj 16%, hungaroj 4%, ciganoj, aliaj.
Esperanto en SerbioRedakti
BildaroRedakti
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ El Mundo. Las 24 horas más largas en la vida de Slobodan Milosevic. Konsultita la 18an de novembro de 2009.
Eksteraj ligilojRedakti
- esperante Informoj pri Serbio en la vikio de UEA
- http://www.srbija.sr.gov.yu - serbia registaro
- http://lcweb2.loc.gov/frd/cs/yugoslavia/yu_glos.html
- http://www.parlament.sr.gov.yu - retejo de la Nacia Asembleo de Serbio