Germana aŭtovojo A52

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A52 (germane Autobahn 52, mallonge A52, aŭ formale Bundesautobahn 52, mallonge BAB 52) estas aŭtovojo inter la limo de Germanio kaj Nederlando (proksime de la komunumoj Roermond kaj Niederkrüchten) ĝis la urbo Gelsenkirchen. La aŭtovojo longas 93 kilometrojn. Dumvoje, ĝi inter alie pasas la urbojn Mönchengladbach, Düsseldorf kaj Essen.

Germana aŭtovojo A52
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 93 (planataj: 109) km
Landoj: Nordrejn-Vestfalio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

La vojo krucas la germanajn aŭtovojojn A61 kaj A44 (ĉe Mönchengladbach), A57 (ĉe Kaarst), denove la aŭtovojon A44 ĉe Düsseldorf, A3 (ĉe Ratingen) kaj A40, A42 kaj A2 (ĉe Essen), kaj fine A43 (ĉe Marl). Malgraŭ sia relativa mallongeco, la ŝoseo estas grava eŭropa aŭta vojo inter Nederlando kaj la okcidentgermana industria zono Ruhr-Regiono.


la aŭtovojo je sunleviĝo (proksime de Mülheim)