Eŭropa Verda Partio

(Alidirektita el Eŭropa verda partio)

La Eŭropa Verda Partio (aŭ European Greens (Eŭropaj Verduloj) estas la eŭrop-nivela verda partio. Ĝi estis fondita en partia kongreso kun pli ol 1000 deputitoj kadre de la Kvara Kongreso de la tiama Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj inter la 20a kaj 22-a de februaro 2004 en Romo. Tridek-du verdaj partioj de tuta Eŭropo unuiĝis al la nova transeŭropa partio. La fondado de la nova partio finiĝis per subskribo de la taktato kreanta la partion en la Kapitolo de Romo. [1] (referenco ne plu funkcias).

Eŭropa Verda Partio
Europäische Grüne Partei
European Green Party
Parti Vert européen
Partito Verde Europeo
Partido Verde europeo
Prezidanto Monica Frassoni kaj Philippe Lamberts (kunprezidantoj)
Fondis 2004-02-21
Komandejo rue Wiertz 31
1050 Bruselo, Belgio
Politika Ideologio verda
Internacia Parenceo Tutmondaj Verduloj
Eŭropa Parlamenta Grupo Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco
Koloroj Verda kaj Flava
Retejo www.europeangreens.eu (angla)
Vidu ankaŭ

Politikaj partioj

vdr

La eŭropaj verduloj estas la unua vere eŭropa politika partio tiusence, ke ĉiu membro de iu membra partio estas per tio membro de la eŭropnivela partio. Ĝis la 21-a de februaro 2004 ekzistis nur federiĝoj de partiaj organizaĵoj, ekzemple la Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj kaj similaj federacioj de konservativaj, socialdemokrataj kaj liberalismaj partioj.

La programo de la Eŭropaj Verduloj emfazas tipajn verdajn temojn kiaj naturmedia respondeco, politika libereco, inkluda demokratio, diverseco, socia justeco, gendro-egaleco, nuklea energio, protektado de konsumantoj,feminismo, tutmonda daŭrebla disvolviĝo kaj senperforto[1]. En la areo de Interreto-politiko, la parlamenta frakcio "Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco" famiĝis per la forta subteno de proponantoj por Malfermita Informa Infrastrukturo, precipe per la verko "Direktivo pri la patentebleco de komputile realigitaj inventoj" en 2003.

La unua celo de la nove fonditaj Eŭropaj Verduloj estis la elektada kampanjo por la Eŭropa Parlamento en Junio, 2004 (vidu Eŭropa baloto 2004), kiu estis la unua elektada kampanjo en Eŭropo, kiu enhavis similajn motivojn kaj sloganojn en ĉiuj landoj de EU.

Kritikuloj opinias, ke la Eŭropaj Verduloj ankoraŭ ne konsistigas unu partion: precipe la diversaj naciaj partoj havas larĝe varian aliron al la Eŭropa Unio, kiu gamas de forte eŭrop-federaciemaj fortoj ĝis eŭropo-skeptikuloj. Pasintece ĝi asociiĝis kun regionismaj kaj naciismaj partioj en Eŭropa Libera Alianco, sed ne inkluzivis partiojn en la Nordia Verda Maldekstrularo.

Manifesto en Esperanto redakti

Ĉiuj kvin jaroj, la membro-partioj de la Eŭropa Verda Partio adoptas manifeston, kiu funkcias kiel bazo por la estonta Verda Agendo dum elektoj de la Eŭropa Parlamento[2].

La manifesto adoptita en 1999, nomata "Komuna Verda Manifesto por la eŭropaj elektoj de 1999", kiu temas pri la gvidprincipoj de la Eŭropa Verda Partio, ankaŭ estis tradukita en Esperanton. Tial la Eŭropaj Verdaj Partioj prezentas tiun ĉarton en Esperanto kaj 24 aliaj eŭropaj lingvoj. La listo de la tradukoj troviĝas tute sube de ilia retejo (-> sube sub eksteraj ligiloj).

Anoj kaj observantoj redakti

 
sunfloro - internacia simbolo de la verda movado

Membraj partioj redakti

 
Membraj partioj

Observantaj partioj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) Charter of the European Green Party Arkivigite je 2007-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, arkivita la 4-an de februaro 2007 ĉe Wayback Machine, europeangreens.org
  2. (angla) Manifesto, European Greens, alirite la 12-an de junio 2018.